Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La projekto de eŭropa konstitucio, prezentita la 21-an de junio de s-ro Valéry Giscard d’Estaing nome de la Konvencio, seniluziigas kompare kun ĝia komenca ambicio: proksimigi la Union al la civitanoj. Efektive, tiu teksto, kvankam ĝi solvas kelkajn instituciajn problemojn, fiksas pli la liberalan jugon. La elementoj de granda projekto — demokrata, politika kaj sociala — restas ankoraŭ en la atendejo. Ĉu la interregistara konferenco, destinita por ratifi la projekton en 2004, scios revigligi la eŭropan ideon?
Oni povintus kredi, en ĉi-lastaj monatoj, ke ekzistas du Eŭropoj. Unuflanke tiu ĝenerale salutata de la amaskomunikilaj vivuoj, tiu kies konturojn desegnis la Konvencio en sia “Projekto por eŭropa Konvencio” submetita de sia prezidanto, s-ro Valéry Giscard d’Estaing, al la Eŭropa Konsilio de Tesaloniko la 19-an kaj 20-an de junio 2003. Aliflanke tiu al kiu multaj manifestaciantoj en grandaj francaj urboj atribuis la patrecon de la “reformo” (fakte kontraŭreformo) de la pensioj kaj de la ŝtata eduksistemo — atendante tiun de la socia sekureco-, kiel ankaŭ de la programitaj privatigoj de publikaj entreprenoj.
La vero estas ke ja temas pri la sama. Kaj la abundega informado pri la decid-proceduroj kaj pri la estonta divido de la povo inter ŝtatoj kaj Unio, kaj, sine de tiu, inter Konsilio, Komisiono kaj eŭropa Parlamento, respondas al demandoj kiuj pasiigas ĉiujn profesiulojn de la eŭropa afero, sed kiujn la plimulto de la civitanoj ne starigas. Inverse, tiuj kiujn ili reale starigas — enhavo de la uniaj politikoj kaj, post la milito en Irako, sendependeco de Eŭropo-, estis metitaj en la duan rangon dum la 16 monatoj da laboro de la Konvencio.*
Tiurilate estas karakterize ke, el inter la kvar planitaj partoj, nur du estas definitive deciditaj en la dokumento de la Konvencio aprobita en Tesaloniko: la unua, kiu temas pri la celoj, kompetentoj kaj la institucioj de la Unio, kaj la dua kun la Ĉarto de la fundamentaj rajtoj kiuj estis proklamita en la Eŭropa Konsilio de Nico en decembro 2000.* La tria, temanta pri la politikoj, kaj la kvara, titolita “Ĝeneralaj kaj finaj disponoj”, estos daŭre diskutataj de la Konvencio kies mandato estis daŭrigita ĝis la 15-a de julio. Ni vetu ke, kun helpo de la feri-sezono, tiuj ricevos malpli da reklamo.
Tiu maniero jungi la plugilon antaŭ la bovon, decidi pri la “kielo” kaj pri la “de kiu”, antaŭ ol klarigi la “kion”, ne estas naiva. Ĝi postulas implicite ke tiu demando estu, en sia esenco, jam aranĝita, kaj ke la profunde liberala logiko de la antaŭaj traktatoj (Unueca Akto, Mastriĥto, Amsterdamo kaj Nico) modifeblos, en la plej bona kazo, nur marĝene. Nu, ĝuste tiu logiko estas la problemo, se oni scias ke 60% de la naciaj leĝdonaj decidoj estas fakte nur derivita unia juro. Alivorte, kiu ajn estu la politika plimulto reganta en iu lando, ĝi ne havas alian elekton ol adaptiĝi al liberala ordo jam “sanktigita” de la traktatoj.
Por juĝi pri la bilanco de la Konvencio, kaj antaŭ ol trakti la kolerigajn demandojn, necesas citi la precipan mandaton taskitan al ĝi: “Kiel proksimigi la civitanojn, kaj precipe la junulojn, al la eŭropa projekto kaj al la eŭropaj institucioj? Kiel strukturi la politikan vivon kaj la politikan spacon en ampleksita Unio?”. Jen misio preskaŭ neebla, kaj oni ne miru ke ĝi grandparte saldiĝis per fiasko kiun ne povos ripari la interregistara konferenco taskita ellabori la definitivan tekston de la traktato surbaze de la laboroj de la Konvencio.
Se la konkludoj de la Konvencio ligas fakte nur tiun mem, tamen ĉio kredigas ke la diplomatoj de la 25 landoj, el kiuj konsistos la Unio en 2004, ne profunde ŝanĝos la ŝlosilajn punktojn: atribuo de jura personeco al la Eŭropa Unio; kreo de posteno de Konsilia prezidanto elektota por du jaroj kaj duono (kio evitos la sesmonate alternajn prezidojn) kaj de posteno de ministro pri eksteraj aferoj de la Unio; redukto al 15, ekde 2009, de la nombro da komisaroj; nova kalkul-maniero de kvalifikita plimulto (simpla plimulto de la nombro da ŝtatoj, do 13 el 25, kiuj samtempe reprezentu 60% de la proksimume 450 milionoj da loĝantoj de la Unio); etendo de la kundecida proceduro de Konsilio kaj Parlamento de 37 al 80 fakoj.
Oni vane serĉus ian ajn spuron, en la ĵus priskribita aranĝo, de ia “proksimigo” al la civitanoj aŭ de plibonigita strukturo de la eŭropa politika spaco. Nur du disponoj iras en tiun direkton: la rajto (artikolo 1-46), de unu miliono da civitanoj el “signifika nombro” da landoj, postuli “juran akton” de la Unio, kio kuraĝigos la translimajn opini-kampanjojn animatajn de la eŭropaj retoj, ekzemple pri la Tobin-imposto kaj aliaj ĝeneralaj impostoj; aliflanke (aneksaĵo II de la unua parto), la ebleco de la naciaj parlamentoj (se postulite de triono da voĉoj atribuitaj al ili kadre de ĝenerala demografia ekvilibrigo) trudi al la Komisio reekzameni proponon (pri kiu ĝi konservas la monopolon) kiun ĝi estas farinta.
Tiu klaŭzo okaze permesos al la parlamentanoj ludi pli aktivan rolon ol tiu de membroj de registrejo kiu estas al ili donita de la aktualaj proceduroj: simpla konsulto suprendirekte al la decido de la Konsilio (aŭ de la kundecido Konsilio-Parlamento), poste la devo transskribi tiun decidon en nacian juron. Kaj tio, ne forgesu, por 60% de la “decidoj” kiujn ili devas defendi antaŭ siaj elektantoj. Kiel oni vidas, la demokratia bilanco estas ridinde magra.
La Konvencio estis taskita fandi en unusolan tekston la enhavon de la antaŭaj traktatoj, kies veran gravecon por la francaj kaj ceteraj eŭropaj civitanoj difinis intima spertulo jene: “Ni estas en monde malfermita ekonomio, ekzistas nek regulado nek limo por la perforto de la konkurenco.” Kiu ekstremisto esprimas sin tiel, sugestante ke la Unio servas al nenio kaj ke ĝiaj afiŝitaj celoj, enskribitaj en la titolo I de la nova traktat-projekto — “plendungiteco kaj socia progreso, pli alta nivelo de la protekto kaj pli bona kvalito de la medio” — ne vidos baldaŭ ekkonkretigon? Li estas neniu alia ol s-ro Michel Rocard, prezidanto de la komisio pri kulturo de la Eŭropa Parlamento* Urĝe subtenante, kiel s-ro Jacques Delors, la projekton Raffarin-Fillon-Chérèque pri la pensioj, kaj certe kredante fari bone, la iama socialista ĉefministro konfirmas al ni ke li faras al si nenian iluzion pri la kapableco de la Unio (ne citita eĉ unusolan fojon en sia artikolo) reguligi aŭ limigi la “perforton de la konkurenco”. Tiu konfeso, venanta de tiom eminenta eŭropisto, estas grava, kaj bedaŭrinde ĝi kongruas kun la realo.
La Konvencio efektive konservas la konkurencon ĉe la pinto de la hierarkio de normoj de la eŭropa konstruado, post du jardekoj dum kiuj tiu armilo estis uzata de la Komisio por siaj ofensivoj kontraŭ la publikaj entreprenoj kaj servoj kaj favore al la “strukturreformoj” kiel tiu de la pensioj. La provo de certaj konvencianoj doni la statuson de uniaj celoj — evitante la regulojn de konkurenco — al tiuj servoj (difinitaj, en la brusela ĵargono, kiel “servoj de ĝenerala ekonomia intereso” komplete fiaskis. Eĉ la nekomercaj servoj de ĝenerala intereso, kiel la edukado, sano, socia protekto, sociala loĝado, ne ricevis ajnan formalan rekonon.
Sed, diras iuj, ĉu la estonta traktato ne enhavos la Ĉarton de la fundamentaj rajtoj de la Unio, kiu estis nur aldonita al la traktato de Nico? Ni parolu do pri tiu Ĉarto... Pri la bela sukceso, en tiu periodo de amasaj maldungoj kaj senlaboriĝo, konsistanta en la “rajto labori” aŭ en “la libereco serĉi dungiĝon en ĉiu membroŝtato”... Eĉ la strikorajto kiu, ne senpene, estis enskribita 2000 en la Ĉarton, estas grave reduktita: la brita ĉefministro, s-ro Anthony Blair, postulis kaj akiris de la Konvencio ke ĝi ne validu antaŭ naciaj tribunaloj! Do, por garantii la laboron, uzeblas nur la eŭropaj jurisdikcioj, kaj eĉ nur por la dungitoj de la Unio.
Plia provo iri malantaŭen, en pli liberala direkto, al la disponoj de la antaŭaj traktatoj: la komuna komerca politiko de la Unio. Dum oni konservis la regulon de unuanimeco por la decidoj pri fiskaj aferoj kaj por tiklaj socialaj demandoj, kio permesos al Londono kaj Dublino, inter alie, daŭrigi la praktikon de dumpingo en tiuj du kampoj, ĝi estas rediskutata por la komerco de la kulturaj servoj. En Nico, la sano, la edukado, la kulturo kaj la socialaj servoj estis esceptitaj de la ĝenerala adopto de la regulo de kvalifikita plimulto. La Komisio neniam akceptis tiujn esceptojn kiuj malhelpas al ĝi havi la manojn liberaj.
Por turni la opinion kontraŭ la francan registaron (la sola kiu defendas tiun “kulturan escepton”), la eŭropa komisaro s-ro Pascal Lamy, dorlotato de la komunikiloj, svarmigas deklarojn, ne zorgante pri respekto al la faktoj. Tiel li asertas ke ekzistas potenciale kvalifikita plimulto ĉe la 25 por rifuzi la totalan malfermon de la kulturaj kaj aŭdvidaj servoj, inter kiuj troviĝus nome Hispanio* Nu, kaj li bone scias tion, estas ĝuste Hispanio kiu vetois kontraŭ enmeto de la “kultura escepto” en la estontan Konstitucion.* Tiu tikla demando estas inter tiuj decidotaj ĝis la 15-a de julio.
Se oni ne povas atendi ajnan socialan progreson de la estonta Konstitucio, daŭre markita de la plej strikta liberala ortodokseco, ĉu ĝi ebligas almenaŭ certigi aŭtonoman Eŭropon vide al Usono? Laŭ la tekstoj, la respondo estus prefere “jes”. En la realo de la ampleksigo al 25, ĝi estas evidente “ne”.* Se estas tiel, ĉar la sociala Eŭropo estas tiu volita de s-rino Margaret Thatcher kaj de ŝia laŭleĝa heredinto, s-ro Anthony Blair, la Eŭropo de la sekureco estos ankaŭ tiu de s-ro Blair, sed ĉi-foje kiel akcesorulo de s-ro George W. Bush. Eblas pli bone fari, por eŭropeca Eŭropo...
La projekto de Konstitucio kaj la eŭropaj aferoj ĝenerale restos aktualaj en 2003 kaj 2004: interregistara konferenco ĝis fine de 2003, subskribo de la traktato inter tiu dato kaj la eŭropaj elektoj de junio, ratifo certe en aŭtuno 2004, per referendumo en multaj landoj. Kiam iun tagon la granda plimulto de civitanoj vere komprenos ke la decidoj sine de la Unio superdecidas tiujn de la naciaj politikoj, la eŭropa konscio faros esencan paŝon antaŭen. Sed en tiu momento ekzistos la risko, por la liberaluloj, ke la opinio ne akceptos plu la laŭleĝan rabadon kiun ili faris el ideo kiu meritas ion pli bonan.
Bernard CASSEN