Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Ĉi tiun monaton, malgraŭ akraj partiecaj malakordoj, la Federacia Komisiono pri Komunikado voĉdonis favore al mildigo de kernaj limigoj pri la proprieto de amaskomunikiloj en Usono, allasante pli grandan koncentriĝon de kompanioj. La iam admiritajn normojn de usona ĵurnalismo malhonoris skandaloj ĉe la New York Times kaj tro intimaj, konsentemaj interrilatoj kun politika potenco antaŭ, dum kaj post la iraka milito.
La estro de novaĵoj de la dekstrema franca TV-reto TF1, kiu ne kutimas elmontri sendependecon, diris frue en la nuna jaro: “Tiuj famaj usonaj retoj, pri kiuj ni ofte aŭdas ke ili estas ekzemploj de profesia honesteco, kondutas kiel propagandiloj por la registaro de Prezidanto Bush. Ili tute perdis kritikeman distancon”*. Sed tio, kio farigiĝis al la usonaj amaskomunikiloj, ne komenciĝis kun Prezidanto George Bush II. Kiel Bernie Sanders, unu el la plej progresemaj membroj de la usona Ĉambro de Deputitoj, diris: “Unu el niaj plej zorge gardataj sekretoj estas tiom, kiom malgranda nombro da kompanioj regas la fluon de informoj en Usono. Ĉu temas pri televido, ĉu pri radio, taggazetoj, revuoj, libroj aŭ Interreto, kelkaj gigantaj konglomeraĵoj determinas tion, kion ni vidas, aŭdas kaj legas. Kaj la situacio verŝajne multe pli malboniĝos”*.
En 1983 Usono havis proksimume 1 700 taggazetojn, 11 000 revuojn, 9 000 radiostaciojn, 1 000 televidostaciojn, kaj 2 500 libroeldonejojn. Tiutempe 50 multnaciaj kompanioj, “ĉiuj interkroĉitaj en komuna financa intereso kun aliaj masivaj industrioj kaj kun kelkaj superregaj internaciaj bankoj”*, regis la plimulton de la grandaj informfontoj. Klare, io farendas. Kaj ion oni faris. Sed ne kiel atendite.
En 1996 la usona Kongreso konsentis doni elsendo-frekvencojn kiuj havis valoron de proksimume 70 miliardoj da dolaroj (kaj multe pli hodiaŭ) senpage al la ricevintoj. Ĉefe profitis Viacom, Disney kaj General Electric, proprietuloj de la televidaj retoj CBS, ABC kaj NBC. Protestante kontraŭ la donaco dum la debato en la Kongreso, Senatano John McCain, de la respublikana partio, eldiris: “Apenaŭ estos diskutado pri ĉi tiu decido en la radio aŭ la televido ĉar ĝi tuŝas ĝuste la radiajn kaj televidajn retojn.” Efektive, dum la naŭ monatoj kiuj pasis inter la prezento de la leĝo kaj ĝia fina aprobo, la tri ĉefaj novaĵelsendaj televidoretoj dediĉis nur 19 minutojn al la temo. Neniam ajn audiĝis la demando, ĉu la plej grandaj komunikado-kompanioj povus pagi por la frekvencoj kiujn la usona registaro aljuĝis al ili.
Ĉiam estas rekompenco por faroj tiaj ĉi. Inter 1996 kaj 2000, dum Bill Clinton estis prezidanto, la 50 plej grandaj amaskomunikilaj kompanioj, kaj kvar de iliaj fakasocioj, elspezis pli ol 111 milionojn da dolaroj por gruppremi al la Kongreso kaj la Blanka Domo. Ili ŝutadis politikajn monkontribuojn en la kasojn de la du partioj. Kaj, kiel ĉiuj scias, sub la usona sistemo de politika financado, “tiu redaktas la leĝojn kiu subskribas la ĉekojn”.
Ekde la 1980-aj jaroj, rego de la usonaj amaskomunikiloj ĉiam pli koncentriĝadas. Ĝis 1996 la du plej grandaj radioĉenoj posedis 115 staciojn. Hodiaŭ ili posedas pli ol 1 400. Dume, la nombro da stacio-posedantoj malkreskis je triono. Ĉi-jare 10 gigantaj kompanioj reĝas super la epoko de informo*. Tri kompanioj posedas duonon de la stacioj en Usono. Klare, io farendas. Kaj ion oni faros. Sed, denove, ne kiel atendite.
Laŭ la Federacia Komisiono pri Komunikado (Federal Communications Commission — FCC), kiu ĝenerale determinas la politikon de amaskomunikado en Usono, grandaj konglomeraĵoj estas tro katenitaj per leĝaj limoj pri sia kvoto de la merkato. Tial la solvo estas vasta malreguligo de la fako, anoncota ĉi-monate. Usona federacia tribunalo ordonis, ke la FCC rekonsideru sian regulon kiu malhelpas, ke elsendistoj atingu pli ol 35% da hejmoj en Usono. La prezidanto de la FCC, enoficigito de Prezidanto Bush kaj filo de la Sekretario de Eksterlandaj Aferoj Colin Powell, estas Michael Powell. Ĉiuj scias, ke li kontraŭas al tiaj limoj, tial la juĝordono instigos al grandaj elsendistoj engluti la pli malgrandajn.
La FCC estas rekonsideranta multon da reguloj kiuj antaŭe konservis iom da diversecon ĉe la amaskomunikiloj, ekzemple la regulon kiu malhelpas ke la posedantoj de elsendostacio aĉetu taggazeton en la sama urbo, kaj inverse, kaj ke ĝi posedu pli ol unu televidostacion en la sama merkato. Ĉi tiu malpermeso de trans-posedo garantias ke komunumoj ne ektrovu, ke ilia sola loka taggazeto estas aĉetita de unu el la televidaj retoj. Ankaŭ riskata estas la regulo kiu malpermesas, ke la grandaj televidaj retoj — ABC, CBS, Fox, NBC — kunfandiĝu inter si. Michael Powell emas ripeti: “La merkato estas mia religio” — resumante la pensmanieron de la registraro, kiu sukcese kunfandis religian fundamentismon kaj avarecon. Manko de politika diverseco apenaŭ ĝenas Powell: “Mi dubas, ke aŭ la direktoraro aŭ Wall Street kutimas permesi, ke la propraj politikaj interesoj de Murdoch kaj Disney superatutu tion, kio maksimumigus valoron”*. Apenaŭ venis al Powell en la kapon, ŝajne, ke “maksimumigi valoron” en si mem povas esti ideologia tendenco.
Kion diras la konglomeraĵoj? Kompanioj kiel News Corporation kaj Viacom protestas, ke la nuna regularo senigas iliajn rajtojn laŭ la Konstitucio libere paroli. Probable estos repuŝo de la restantaj limoj kontraŭ la kunfandiĝo de amaskomunikiloj. Antaŭvideblas tial plia falo de kvalito kaj originaleco post kiam la televida industrio ensorbos taggazetojn aŭ post kiam ĵurnalistoj adaptos siajn kapablojn por produkti “enhavon” tuj uzeblan de televido*.
Multiĝas kunfandiĝoj kaj kunlaboro inter eksaj konkurencantoj. The Washington Post perdis regulan eksterlandan distribuon de siaj artikoloj kiam The New York Times trude aĉetis la plenan intereson de The Post en The International Herald Tribune. Estonte The Washington Post havos siajn artikolojn en la eŭropaj kaj aziaj numeroj de The Wall Street Journal. The Post havas similan aranĝon kun NBC, kiu prezentas raportojn el The Post en siaj kablotelevidaj kanaloj MSNBC kaj CNBC. Dum la iraka milito, estis tre malfacile distingi tiun, kiu estas la plej militema: The Wall Street Journal, The Washington Post aŭ NBC.
La FCC argumentas, ke teknologioj kiel Interreto ebligas, ke usonanoj havigu al si pli da informoj ol iam ajn antaŭe, kaj tial zorgoj pri akaparoj estas senbazaj. Sed esploroj ankaŭ montras, ke la plimulto da usonanoj ricevas siajn novaĵojn el nur kelkaj fontoj. Kaj multo de tio, kio aperas en Interreto, estas jam prezentita de tiuj fontoj. La 20 ĉefajn retejojn kaj kablotelevidajn kanalojn posedas GE-NBC, Disney, Fox, Gannett, AOL-Time Warner, Microsoft, Cox, Dow Jones, The Washington Post kaj The New York Times. En 1999, 110 kompanioj altiris 60% de la tempo kiun TTT-uzantoj pasigis enrete; en 2001 nur 14 kompanioj havis la saman kvoton de la merkato.
La demando pri koncentriĝo estas plej akuta ĉe la loka nivelo. En multaj komunumoj, nur unu korporacio priraportas ĉiujn okazintaĵojn. Nur malmulto da konservitavuloj kondamnas tiun koncentriĝon de potenco kiun devus abomeni tiuj, kiuj predikas favore al loka rego kaj individua partopreno. Radiostacioj samsonas kaj diktas vendojn de muziko. Kompanioj kiuj posedas multajn komunikilojn en la sama urbo — presaĵojn, televidon, radion kaj Interreton — integrigas siajn procedojn de produktado de novaĵoj, uzante ĉiofarajn ĵurnalistojn por krei samtempe enhavon por multaj komunikiloj. La nova sistemo ofte subfosas la kapablon de ĵurnaloj plenumi siajn proprajn normojn. Ĵurnalistoj ellaciĝas farante plurajn taskojn samtempe. Pro nesufiĉa gazetara raportado, preskaŭ neniu scias, kio okazas.
Kun kiaj sekvaĵoj? La liberalisma ĵurnal-rubrikisto William Safire estis firma Reagan-isto kaj nun favoras Bush, escepte pri demandoj de civilaj liberoj. Li skribis: “Oni ne trovos filmon kandidatigitan por la premio Oscar, en kiu giganta kompanio, kiu regas la financadon kaj distribuon de filmoj kaj komentojn pri la amaskomunikiloj, venkas heroinon batalantan por malkaŝi la superregadon de la distribuo de amuzaĵoj fare de konglomeritaj amaskomunikilo-kompanioj. Oni ne trovos televidajn revuo-programojn kuraĝe malkaŝantajn la postuladon de la premgrupoj de la elsendistoj ĉe la Kongreso kaj ĉe la tribunaloj por ke ili permesu al stacioposedantoj forgluti pli da stacioj kaj trans-posedu lokajn ĵurnalojn, tiel determinante la informojn, kiujn loĝantoj de loka merkato ricevu. Vi trovos nek multajn ĵurnalajn ĉenojn kiuj komisias raportistojn malkovri la efikon de amaskomunikila gigantismo sur lokan raportadon, aŭ kiuj priraportas la manieron laŭ kiu eldonistoj persvadas politikistojn kiuj emas diskonatiĝon malstreĉi limojn kontraŭ monopolismo”*
Vere sendependa raportado pri la grandaj amaskomunikiloj estas malaperanta. La plimulto da usonanoj ricevas siajn novaĵojn de televido kaj, senescepte, ĉiu grava reto estas la posedaĵo de grandega konglomeraĵo kun multegaj konfliktoj de intereso. La proprietulo de Fox News Channel estas Rupert Murdoch, dekstrula aŭstraliano kiu jam posedas konsiderindan parton de la amaskomukilioj de la mondo. Lia “justa kaj senpartia” reto havas intimajn interrilatojn kun la respublikana partio, kaj inter liaj komentistoj estas respublikano Newt Gingrich, eksprezidanto de la usona ĉambro de deputitoj kaj eminenta falko pri politikaj aferoj.
La posedanto de NBC estas General Electric, unu el la plej grandaj kompanioj en la mondo, kiu jam delonge kontraŭas laborsindikatojn. GE, grava kontribuanto al la respublikana partio, havas grandajn interesojn en la fabrikado de armiloj, financo kaj nuklea energio. Jack Welch, eksa ĉefadministranto de GE, iniciatis la fermadon de usonaj fabrikejoj por movi ilin al landoj kun malaltaj laborpagoj kiel Ĉinio kaj Meksiko. NBC utiligis la aktoron Ronald Reagan kiel propagandiston por la valoroj de la grandaj firmaoj en 1954 kaj dum kelkaj jaroj plu. Reagan poste koleriĝis pri impostoj — li enpsezis multon de la aranĝo kiam marĝenaj impostoprocentoj atingis tiom, kiom 91%. Tio estis antaŭ la Reagan-isma revolucio.
La posedanto de ABS estas Disney Corp kiu, krom filmojn, produktas ludilojn kaj aliajn produktojn en evolulandoj kun famaĉe neadekvataj laborpagoj kaj laborkondiĉoj. La posedanto de CBS estas Viacom, plia grandega amaskomunikila konglomeritaĵo kiu posedas, interalie, MTV, Showtime, Nickolodeon, VH1, TNN, CMT, 39 televidostaciojn, 184 radiostaciojn, Paramount Pictures kaj Blockbuster Inc.
Danĝero de koncentrita posedo estas tio, ke novaĵ-organizoj interne de konglomeraĵoj propagandos siajn proprajn produktojn aŭ ne faros kritikeman enketon pri siaj partiecaj interesoj. La retejo de ABC News multe reklamis filmon pri Pearl Harbor farita de Disney: ĝi estis Holivuda filmo, sed oni reklamis ĝin kvazaŭ ĝi havus historian valoron. La plimulto da retoj kaj stacioj rifuzas priraporti la novaĵon pri la venonta decido de la FCC. Cetere, pro tio, ke la plimulto da usonaj novaĵ-kompanioj estas administrata de homoj el la mondo de komerco kun diplomoj pri komerco, zorgoj pri la “maksimumigo de valoro” instigas la reorganizadon de amaskomunikilaj entreprenoj.
Kiam la novaĵoj fariĝas nur plia varo, la distingoj inter ĵurnalismaj “produktoj” — informoj, amuzaĵoj, reklamprogramoj — perdas siajn signifojn, kiel ankaŭ ĝisfundaj raportoj. Sinergia kolizio okazis en 1997 ĉe CBS News kiam oni ekvidis, ke raportistoj ĉe la Olimpikoj surhavas la Nike-an emblemon de kurba strio, la bedaŭrinda kromprodukto de profitodona negoco inter tiu kompanio kaj CBS Sports. Dume, ĵurnalistino de CBS alfrontis prokrastojn pri sia enketo pri la praktikoj de Nike pri ties laboristaro.
Nefidinda priraportado akompanas vertikalan integradon de organizoj de novaĵoj kaj amuzaĵoj. Post kunfandiĝo, la ekvilibro de potenco estas en la manoj de kelkaj kompanioj kun interesoj kaj investaĵoj laŭlarĝe de la pejzaĝo de amaskomunikiloj — kompanioj kies ĉefa strebo estas havigi spektantojn al reklamantoj pli ol servi la publikon.
Dum la lastaj 15 jaroj, raportado pri la eksterlanda politiko suferadis damaĝon. Antaŭ la 11-a de septembro, The Boston Globe klarigis: “Raportado pri internaciaj novaĵoj estas preskaŭ malaperinta en la plimulto de la 1 500 ĉefaj ĵurnaloj de Usono.” Eksterlandaj raportoj konsistigis proksimume 10% de la novaĵenhavo de tipa ĵurnalo en 1972, sed ŝrumpis al malpli ol 2%. Novaĵrevuoj sekvis la tendencon. De 1985 ĝis 1995, Time, Newsweek kaj US News and World Report malpliigis siajn eksterlandajn raportojn de proksimume 22% de la revuoj al 12%. Redaktoroj tiam klarigis, ke eksterlandaj novaĵoj estas “malpli urĝaj” (Time), “malpli atentindaj” (US News and World Report) kaj estigas falon de 25% je stratvendoj (Newsweek). La tendenco influis televidajn novaĵojn. Antaŭ dek jaroj, 40% de la novaĵprogramoj de la tri televidaj kanaloj sin dediĉis al eksterlandaj novaĵoj. Tio estas glitinta sub 12%*.
Ĉi tio havas sekvojn: laŭ opinisondaĵo publikigita de Fox News, 40% de usonanoj diris, ke ili ne estas certaj pri kiu venkis en la kosova milito, ĉu Usono aŭ Slobodan Milosevic. Tio estis en 2000, unu jaron post la milito. Kaj 40% de usonanoj kredis, ke Saddam Hussein havis ian rilaton al la 11-a de septembro 2001. En ne-militaj situacioj, eĉ kiam okazas, ke novaĵorganizoj priraportas eksterlandajn okazintaĵojn, ili dependas de mallarĝa gamo da lokaj specialistoj el la mondo de komerco kiuj ofte parolas sole la anglan.
En la printempa 1999-a numero de la revuo Foreign Policy, oni jene klarigis la favoremon: “Eĉ la plej riĉaj kaj plej potencaj novaĵorganizoj, kiel The New York Times aŭ The Wall Street Journal aŭ Reuters aŭ Bloomberg, foje trovas sin trostreĉitaj, kun korespondantoj bazitaj en la plej grandaj kaj plej gravaj landoj kiuj ofte respondecas pri pli vasta regiono. Pli malgrandaj landoj kiel Argentino aŭ Ĉilio foje dividas ĵurnaliston de unuopa eldonaĵo. La rezulto estas trolaborigataj raportistoj kiuj sin turnas al la ”spertuloj“. Parto de la problemo estas tio, ke la konataj nomoj en unu ĉefurbo parolas al siaj samrolanoj en alia, kvazaŭ reprezentantoj de siaj tutaj landoj, kvankam tiaj ili ne estas. La reprezentantoj en Vaŝingtono de la komuna interkonsento pri ekonomiaj politikoj parolas al la reprezentantoj de la moskva interkonsento aŭ la san-paŭla interkonsento. Sed Moskvo tiel malmulte reprezentas la tutan Rusion kiel riĉa San-Paŭlo parolas por la malriĉaj loĝantoj de la brazila nordoriento. Analizistoj — ankaŭ membroj de la elito — juĝas ĉi tiajn situaciojn surbaze de tio, kion ili aŭdas de homoj tute samaj kiel ili: aliaj elitoj.”
La okazintaĵoj de la 11-a de septembro, kaj la konfliktoj en Afganio kaj Irako, ne ŝanĝis ĉi tion. Eksterlanda priraportado, kiu restas malofta, fariĝas ĉiam pli duagrada. Dum la iraka milito, la plimulto da usonaj ĵurnalistoj ne parolis la araban kaj estis indiferentaj pri tio: “ĉu ne la Pentagono ĉeestas por respondi al ĉiuj demandoj?” ? Laŭ la lasta esploro de la Columbia Journalism Review, raportoj pri la eksterlanda politiko restas marĝenaj, postrestegante malantaŭ lokaj krimoj kaj novaĵoj pri famuloj. La merkatika favoremo estas tiel superrega, ke eĉ kiam ĵurnalistoj scias, ke diplomatiaj novaĵoj pli gravas ol lokaj krimoj, ili ne povas ne postkuri la detalojn de la krimoj, eĉ se tio devigas preteratenti la pli grandan scenon.
Usono ĵus travivis kelkajn el la plej grandaj komercaj skandaloj de sia historio, parte pro la ekstrema nescivoleco de la plimulto da ĵurnalistoj. En 2001, Ĝenerala Direktoro Gerald Levin aperis sur la kovrilo de Fortune (posedata de AOL Time Warner), kiel “unu el la plej saĝaj homoj, kiujn ni konas”. Post nelonge, la kunfandiĝo, kiun li elpensis, fariĝis katastrofo. Iuj eminentaj ĵurnalistoj, kiuj finance profitis el la borsa veziko, apenaŭ havas motivon por disputi ĝian longedaŭran vivipovecon. Kaj eminentaj ĵurnalistoj akceptis monon de la grandaj kompanioj: David Brinkley, Robert Novak, David Gergen, Cokie Roberts, Christopher Matthews, Larry King, Mark Shields, Fred Barnes, George Will kaj Michael Kinsley (kiu neforgeseble eldiris: “Dum multaj jaroj mi ne faris tion, sed ĝi fariĝis socie pli akceptebla”).
Plejparte — sed ne tute — la ĵurnalistoj kun ligoj al Enron estis apologiistoj por la libera merkato, politike dekstruloj*. Peggy Noonan, rubrikistino de The Wall Street Journal, ricevis honorarion por paroladoverkado. Lawrence Kudlow de CNBC kaj National Review diris, ke li estus devinta pli frue malkaŝi tion, ke oni pagis al li 50 000 dolarojn por konsilistaj servoj kaj esploroj. La redaktoro de The Weekly Standard, Bill Kristol, ricevis 100 000 dolarojn de la konsilantaro de Enron, kaj ne kredas tion malprava. Artikolo en The Weekly Standard iam laŭdis kaj Ken Lay kaj Enron pro tio, ke “ili gvidas la batalon por konkurencado”*. Usonanoj demandas, kian raportadon la amaskomunikiloj donis al ili, dum unu revolucia kompanio post alia bankrotis, kuntrenante siajn pensiokasojn, kaj malkaŝante trenaĵon da avareco, fraŭdo kaj politikaj subaĉetaĵoj.
La radioprogramoj de la grandaj retoj estas senkaŝe partiecaj. Estas dekoj da dekstrulaj intervjuaj programoj. Rush Limbaugh, G. Gordon Liddy, Bob Grant, Michael Savage, Michael Reagan kaj Pat Robertson frapegante elsendas tamburotakton da novkonservativismo aŭ religia fundamentismo en la profundon de Usono. Kune kun la Respublikana Partio kaj ĝiaj satelitaj esplorinstitutoj kaj premgrupoj, la reto da partiecaj informfontoj — interalie The Washington Times, la ĉefartikola paĝo de The Wall Street Journal kaj konservativaj radioforumoj — estigas eĥoĉambron, kie respublikanofavoraj rakontoj estas propagandeblaj, ripeteblaj kaj amplifeblaj.
Post sia lanĉo en 1996, Fox News de Murdoch fariĝis la motoro de la amaskomunikila maŝino de konservativismo. Murdoch ne estas sindetenema pri siaj politikaj opinioj. Kelkajn semajnojn antaŭ la iraka milito, li klarigis: “Mi kredas ke Bush kondutas tre morale, tre prave, kaj mi kredas ke li persistos pri tio. Fakte, granda parto de la mondo ne povas akcepti, ke Usono estas la ununura superpotenco en la mondo. La plej bona rezulto de ĉi tio por la tutmonda ekonomio, se oni povus tiel diri, estus 20 dolaroj por barelo da nafto. Tiu estas pli granda ol ia ajn impostoredukto en iu ajn lando”*.
Roger Ailes, la fondinto kaj prezidanto de Fox, dum jardekoj estis unu el la plej brutalaj agentoj de la Respublikana Partio en Vaŝingtono, veterano de la kampanjoj de Nixon kaj Reagan. Li plej fifamas pro sia rolo en la amaskomunikila strategio en la 1988-a kurado por la prezidanteco de la pliaĝa Bush; tiu diskonigis la aferon de nigrula prizonulo kiu seksperfortis blankulinon post kiam li estis kondiĉe liberigita de Michael Dukakis, guberniestro de Masaĉuseco kaj kandidato de la Demokrata Partio por la prezidanteco. La redakciestro de Fox estas Brit Hume, eksa korespondanto pri la Blanka Domo por ABC News kaj kontribuanto al la konservativaj revuoj American Spectator kaj Weekly Standard.
Eĉ la publika televido-servo PBS estas tuŝita. Ĝi elsendis serion pri la tutmonda ekonomio kiun subvenciis grandaj kompanioj — inter ili Enron — kun evidenta intereso pri la enhavo de la programoj. La serion laŭdegis The Wall Street Journal: “PBS pli estimas kapitalismon ol la komercaj retoj”. “Peano al la privata sektoro”. Multaj usonanoj ankoraŭ diras, tamen, ke Usono havas problemon pro la maldekstrema tendenco de siaj amaskomunikiloj.
Sed, kiel Bernie Sanders* argumentis, “la fundamenta problemo pri televido ne estas nur ties dekstrema partieco, nek ĝia transformo de politikaj kaj registaraj aferoj en amuzaĵojn kaj sensaciismon, nek la senĉesa bombardo da reklamoj. Ĝi estas tio, ke la plej gravaj aferoj kiuj alfrontas la mezklasanojn kaj ordinarajn laboristojn estas malofte diskutataj.” Li atentigas ke, malgraŭ la ekonomia prosperado de la 1990-aj jaroj, la ordinara usona laboristo nun laboras dum pli longaj horoj por pli malalta laborpago ol antaŭ 30 jaroj. Ĉi tion televido malofte prienketas. Laboristoj en laborsindikatoj ricevas laborpagojn 30% pli altajn ol tiuj de nesindikatanoj farantaj la saman laboron. Estas multaj programoj pri kiel oni povas riĉiĝi investante je la borso, sed neniam aperas speciala programo pri kiel starigi laborsindikaton. Usono havas la plej maljustan dividon de bonhaveco kaj enspezo en la industriiĝinta mondo, sed malmultaj programoj atentigas, ke la plej riĉa 1% posedas pli da bonhavon ol la malsupraj 95%. Aŭ ke la ĝeneralaj direktoroj de la plej grandaj kompanioj ricevas salajrojn 691-oble tiom, kiom siaj dungitoj ricevas (tio estis nur 41-oble en 1980).
La plej grandaj usonaj taggazetoj ne nur partoprenas la propagandon de malegaleco en sia hejmlando. Laŭokaze ili ankaŭ fariĝas ĉefrolantoj en diplomatio. Je la 30-a de januaro, sur la fronta paĝo de The Wall Street Journal, la unua artikolo portis la titolon “Eŭropaj gvidantoj deklaras subtenon al Usono pri Irako: Letero el ok landoj izolas Francion, Germanion, malfermas vojon al milito”. La raportisto, el la londona oficejo, skribis: “En ampleksa deklaro subtenanta la usonan klopodon senigi al Irako amasdetruilojn, ok eŭropaj gvidantoj subskribis komentarian artikolon kiu publike alvokas al unueco kun la usona pozicio, pli movante la tutmondan politikan prikalkuladon al subteno por milito.”
Komentajn artikolojn ĝenerale petas redakcio de iu sekcio, kiel okazis ĉi tie. Kiel The Los Angeles Times rimarkis, “ La ĵurnalo organizis deklaraĵon de subteno por politiko de la registaro de Bush, politiko tutkore subtenata de ĝia propra ĉefartikolo, kaj poste raportis la okazon kiel novaĵon”. Laŭ Paul Gigot, redaktoro de Wall Street Journal, la artikolo devenis de Mike Gonzalez, vic-redaktoro de la eŭropa eldono. “Post la bruego pri tio, ke Francio kaj Germanio kontraŭas Usonon pri Irako”, Gigot diris, “Mike telefonis al la oficejoj de du aliaj ŝtatestroj — Silvio Berlusconi de Italio kaj Jose Maria Aznar de Hispanio, proponante al ili la ŝancon verki apartajn artikolojn pri siaj pozicioj. La oficistaro de Aznar ŝajne ekpensis, ke ili esploru, ĉu estas eble varbi aliajn ĉefministrojn kaj ŝtatestrojn. Ili evoluigis la ideon plu kaj engaĝis Tony Blair de Britio kaj la tuta afero lavange kreskis. Je tio, nia sola zorgo estis certigi, ke ĝi aperos en nia ĵurnalo.”
En ĉefartikolo, la ĵurnalo fiere agnoskis sian politikan pormilitan rolon: “Nia peko ŝajne estas tio, ke ni helpis malkaŝi la fraŭdan karakteron de la ĝenerala konvinkiĝo ke Francio kaj Germanio parolas en la nomo de la tuta Eŭropo, kaj ke la tuta Eŭropo nun estas anti-usona. Ni dum multaj jaroj favoris forigi Saddam Hussein, ekde la Golfa Milito kaj longe antaŭ Prezidanto Bush faris tion sia politiko. Se la komentaria artikolo de la eŭropaj gvidantoj iel helpis la diplomation de S-ro Bush, kaj cetere instigis ke ĵurnaloj vendiĝu, estas bone laŭ ni”*.
En la sama numero, Gonzales asertis ke “The Journal estas sendependa ĵurnalo (...) mi telefonis al informanto en la itala registaro. Mi tuj demandis, ‘Ĉu vi do lasos ke la francoj kaj la germanoj parolu en la nomo de la tuta Eŭropo? Ĉu ne Berlusconi verku por ni artikolon?’”. Komence, la respondo estis senfervora. Sed poste, kiel Gonzales klarigis, “Mi estis en muzeo, provante mildigi mian disreviĝon per dozo da Brueghel kaj Rubens, kiam tintadis la poŝtelefono de mia edzino.” Blair (kontaktite pere de Alistair Campbell), Aznar kaj Berlusconi tuj anstataŭis Rubens kaj Brueghel.
Du aferoj reliefiĝas. Unue, la ligo inter la ekonomika politiko kaj diplomatio. Verŝajne estas pro sia tutkora subteno por la ekonomikaj politikoj de la libera merkato de Berlusconi, Aznar kaj Blair ke The Journal — treege influa en la mondo de komerco — akiris la eksterordinaran influon kiu ebligis, ke ĝi telefonu al ĉi tiuj gvidantoj kaj rekte konsilu al ili politikon pri milito en Irako. Oni apenaŭ povas imagi alian ĵurnalon, krom The Financial Times, kiu varbus por politikoj je tiel alta nivelo en pli ol unu lando samtempe. Kaj se vi volas kompreni la malfeliĉan staton de la usona gazetaro hodiaŭ, imagu la eblan reagon se usona maldekstrema ĵurnalo, kiu favoras laborsindikatojn, rekte varbus ĉe fremdaj ŝtatestroj por ke ili faru eldiron kontraŭ la eksterlanda politiko de Usono.
Serge HALIMI