Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Totala kontrolo

“En la pasinteco, neniu registaro havis la povon konstante kontroladi siajn civitanojn. Nun, la Polico de la Pensado kontroladis ĉiujn, konstante.” George ORWELL: 1984.

Tiuj kiuj, ĉi-somere, volas pasigi siajn feriojn en Usono, devas scii ke, pro akordo inter la Eŭropa Komisiono kaj la federaciaj aŭtoritatoj, certaj personaj informoj estos liveritaj, sen ilia konsento, al la usona dogano, de la aerkompanio kun kiu ili estas vojaĝontaj. Eĉ antaŭ ol ili eniras la aviadilon, la usonaj aŭtoritatoj konas iliajn nomon, personan nomon, aĝon, adreson, numerojn de pasporto kaj de kreditkarto, sanstaton, manĝkutimojn (kiuj povus malkaŝi ilian religion), antaŭajn vojaĝojn, nomon kaj aĝon de la personoj akompanintaj ilin, organizojn kiuj financis certajn vojaĝojn, ktp.

Ĉiuj ĉi informoj estos liveritaj al filtrilo nomata CAPPS (Computer Assisted Passenger Pre-Screening aŭ Komputile helpata Sistemo de preventa kontrolo) por detekti eventualajn suspektatojn. Kontrolante la identecon de ĉiu vojaĝanto kaj krucante ĝin kun informoj de la policaj informservoj, de la ŝtatdepartemento, de la justicministerio kaj de la bankoj, CAPPS taksos la gradon de danĝereco de la pasaĝero kaj donos al li koloran kodon: verdan por la sendanĝeraj, flavan por la dubaj kazoj kaj ruĝan por tiuj kiuj estos malpermesitaj aliri la aviadilon kaj arestitaj.

“La servoj de enmigrado kaj la ŝtatdepartemento kunlaboros por identigi la kontrolatajn individuojn ekde ilia eniro aŭ antaŭ ilia eniro en Usonon” — avertis la justicministro John Ashcroft — “Ni taksos ĉiun vizitonton por difini la riskon de lia eventuala partopreno en teroristan agadon.”* Se la vizitanto estas islamano aŭ devena de Proksim-Oriento, la flava kodo de suspektato estos al li aŭtomate atribuata. Kaj la Programo pri sekureco ĉe la landlimoj permesas al la doganistoj foti lin kaj preni liajn fingrospurojn.

* Le Figaro, 7-a de junio 2002.

La latinamerikanoj estas ankaŭ en la celilo. Oni malkovris ke 65 milionoj da meksikanoj, 31 milionoj da kolombianoj kaj 18 milionoj da centramerikanoj estis en Usono enslipigitaj sen ilia scio kaj sen konsento de iliaj registaroj.* En ĉiu slipo troviĝas la dato kaj loko de naskiĝo, la sekso, la identeco de la gepatroj, fizika priskribo, geedza situacio, numero de pasporto kaj la deklarita profesio. Ofte tiuj dosieroj registras pliajn konfidencajn informojn kiel la personajn adresojn, telefonnumerojn, bankokonton kaj aŭtonumeron kaj fingrospurojn. Iom post iom, ĉiuj latinamerikanoj estos tiel etikeditaj de Vaŝingtono.

* El País, Madrido, 21-a de majo 2003.

“La celo estas starigi pli sekuran mondon. Necesas esti informita pri la risko kiun prezentas la personoj enirantaj nian landon”, asertas s-ro James Lee, respondeculo de ChoicePoint, la entrepreno kiu aĉetas tiujn dosierojn por revendi ilin al la registaro de Usono.* Ĉar la usona leĝo malpermesas stoki personajn informojn. Sed ne mendi al privata societo fari tion por la registaro.

* La Jornada, Meksikurbo, 22-a de aprilo 2003.

Kun sidejo proksima de Atlanto, ChoicePoint ne estas nekonata entrepreno. Dum la prezidant-balotoj en Florido en 2000, ĝia filio Databas Technologies (DBT) estis dungita de la ŝtato por reorganizi la voĉdon-listojn. Rezulto: miloj da personoj estis senigitaj de sia voĉdonrajto. Kio modifis la rezulton de la baloto, gajnita de s-ro Bush per nur 537 voĉoj pliaj... Oni memoras ke tiu venko ebligis al li transpreni la prezidon*... Eĉ se la atencoj de la 11-a de septembro 2001 akcentis la ksenofobion, la eksterlandanoj ne estas la solaj celoj de pli akra kontrolado. La usonaj civitanoj ne eskapas al la nuna paranojo. Novaj kontroloj, permesataj de la leĝo Patriot Act, atakas la privatan vivon, la leter-sekreton kaj la liberecon de informado. La permeso de telefona subaŭskultado ne plu necesas. La enketistoj povas aliri la personajn informojn de la civitanoj sen mandato pri priserĉado. Tiel, la FBI petas nun de la bibliotekoj liveri al ĝi la listojn de libroj kaj interret-paĝoj konsultitaj de iliaj abonantoj* por desegni “intelektan profilon” de ĉiu leganto...

* The Guardian, Londono, 5-a de majo 2003.
* The Washington Post National Weekly Edition, 21-27-a de aprilo 2003.

Sed la plej delira de ĉiuj projektoj de kontraŭleĝa spionado estas tiu kiun ellaboras la Pentagono sub la kodnomo Total Information Awareness (TIA), sistemo de totala kontrolo de la informoj*, konfidita al la generalo John Poindexter, kondamnita en la jaroj 1980 pro sia rolo de instiganto de la afero Iran-Contra.*

* Pro la protestoj de la defendantoj de la privata vivo, la nomo estis ŝanĝita al Terrorism Information Awareness (TA).
* Vd Armand Mattellart: “Histoire de la société de l’information” [Historio de la inform-socio], La Découverte, Parizo, nova eldono, oktobro 2003.

La projekto konsistas en la kolektado de meze 40 paĝoj da informoj pri ĉiu de la 6,2 miliardoj da loĝantoj de la planedo kaj konfidi ilian traktadon al hiperkomputilo. Centrigante, krucante kaj traktante ĉiujn haveblajn personajn donitaĵojn — pagoj per kreditkarto, abono de komunikiloj, movoj de havaĵoj en bankoj, telefonalvokoj, konsultoj de retpaĝoj, retmesaĝoj, policaj dosieroj, dosieroj de asekuroj, medicinaj informoj kaj tiuj de sociala sekureco — la Pentagono celas realigi la kompletan travideblon de ĉiu individuo.

Kiel en la filmo de Steven Spielberg, Minority Report, la usonaj aŭtoritatoj pensas ke ili povas tiel preventi la krimojn antaŭ ties faro. “Ekzistos malpli da privata vivo, sed pli da sekureco”, opinias s-ro John L. Petersen, prezidanto de la Arlington Institute, “ni povos anticipi la estonton danke al la interkonektado de ĉiuj informoj koncernantaj vin. Morgaŭ ni scios ĉion pri vi.”* Big Brother estas superita...

* El País, 4-a de julio 2002.

Ignacio RAMONET