Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Terorismo kaj nacia sekureco

Malestime al la homrajtoj

Lukti kontraŭ “la terorismo” kaj certigi “la nacian sekurecon” estis la principo de multaj registaroj en la mondo dum la jaro 2002. Rekta sekvo: la kresko de la atencoj al la homrajtoj kaj al ties defendantoj (en pli ol 151 landoj kaj teritorioj). En socio de post la 11-a de septembro 2001, en kiu “la uzo de milit-ago estas prezentata kiel rimedo por plisekurigi la mondon”, notas la raporto 2003 de Amnestio Internacia*, la politikaj gvidantoj permesas al si fari disponojn ofte arbitrajn sen zorgi pri internaciaj konvencioj. Depost la usona milita interveno en Afganio, ekzemple, 600 kaptitoj estas daŭre malliberaj sen akuzo nek juĝo en la kuba bazo Guantanamo, kaj Vaŝingtono rifuzas “atribui al ili la statuson de militkaptitoj konforme al la Ĝenevaj Konvencioj aŭ doni al ili aliajn rajtojn laŭ la internaciaj normoj rilate al homaj rajtoj”. En Usono mem, “proksimume 1200 eksterlandanoj, plej multe homoj devenaj de arabaj landoj aŭ de Sud-Azio, estis arestitaj dum la enketoj pri la atencoj de la 11-a de septembro.”

* Amnesty International: Rapport 2003, EFAI, Parizo, 2003.

La etoso, favora al senbridiĝo kaj al ĉiaj malegalecoj, revigligas la etnajn tensiojn; certaj marĝenigitaj komunumoj fariĝas en la publika opinio suspektoj kaj/aŭ potencialaj teroristoj. En Barato, en la ŝtato Gujarat, la islamanoj viktimiĝis de masakroj kiuj, laŭ la raporto de Amnestio Internacia, estis planitaj de naciistaj grupoj interkonsente kun la aŭtoritatoj. Tiajn deglitojn denuncas s-ino Irene Kahn, la ĝenerala sekretario de la organizo: “La registaro ne havas la rajton respondi al terorismo per terorismo.” Same, landoj tiom diversaj kiel Uzbekio, Egiptio kaj Malajzio profitis de la nov-jorkaj atencoj por legitimi subpreman politikon kaj doni al la vorto teroristo tre ampleksan difinon. Tiel, Rusio adoptis, en junio 2002, leĝon pri “la politika ekstremismo” kiu permesas al iu ajn jura institucio “suspendi aŭ dissolvi organizon, sindikaton aŭ religian grupon suspektatan je ekstremismo”.

Post la aŭtuno 2001, stariĝis Komitato de la Unuiĝintaj Nacioj kontraŭ la Terorismo. Unu jaron post sia starigo, ĝi ricevis pli ol 207 raportojn el 163 ŝtatoj. Tamen, spite al la financaj rimedoj dediĉitaj al la diversaj sekureco-servoj, la interna situacio de la plimulto de tiuj landoj ne pliboniĝis. Nek en Afganio kie la institucioj estas daŭre malfortaj kaj la malplimultoj ne sufiĉe protektataj, nek en Proksim-Oriento, kie “la nombro de viktimoj, palestinaj kiel israelaj, duobliĝis en 2002 kompare kun la antaŭa jaro”.

La konstato de la Observejo por la protekto de la defendantoj de la homrajtoj — programo de la Internacia Federacio de la Homaj Rajtoj (IFHR) kaj de la Monda Organizo kontraŭ la Torturo (MOT) — estas apenaŭ pli glora*. “Starigi asocion aŭ sindikaton (...) aŭ dokumenti ĉian alian perforton de la homrajtoj enhavas riskon enpli ol 80 landoj de la mondo”. Viktimoj de diversaj premoj (atakoj en la oficejoj, detruo de materialo), ili fariĝis por multaj ŝtatoj “novaj krimuloj”, kaj iliaj esploroj sukcesas nur malfacile.

* Observatoire pour la protection des défenseurs des droits de l’homme, FIDH et OMCT: “Les défenseurs des droits de l’homme en première ligne, rapport annuel 2002” [La defendantoj de la homrajtoj en la unua linio], Editions de l’Aube, La Tour d’Aigues, 2003.

Iliaj du raportoj rekonas tamen la kelkajn pozitivajn punktojn de la jaro: la akordon kiu finas la soldatigon de infanoj kaj adopton de protokolo kiu ebligos internacian sistemon de regulaj vizitoj al malliberejoj. La Observejo substrekas eĉ “la historian venkon” de ekvalido de la Internacia Pun-Kortumo (IPK) kontraŭ la supozataj kulpintoj de genocido, de krimoj kontraŭ la humaneco kaj de milit-krimoj. Venko tamen kun makulo, ĉar Usono rifuzas kunlabori kun la IPK en la kadro de enketoj aŭ de pun-persekutoj engaĝitaj kontraŭ usonaj civitanoj.

Ariane IOANNIDES