Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La islama Respubliko Irano sub premo

“Ekde nun, ni estas ĉirkaŭbaritaj”. Laŭ la ĉiutendencaj respondeculoj de Teherano, okupado de Irako far usona armeo finas la ĉirkaŭigon de Irano, ekita de la militara aranĝo, kiun Usono starigis en Kaŭkazio, Centra Azio, Afganio, Pakistano kaj en la Golfo. Ili cetere opinias, ke tiu ĉirkaŭbaro estis unu el la ĉefaj celoj de la milito. Ili scias, ke la islaman Respublikon defias prezidanto George W. Bush de post kiam li klasis ĝin, kune kun Irako kaj Nordkoreio, inter la landoj konsistigantaj la “akson de l’malbono”. Por fronti tiun situacion, stariĝas do la demando: kion fari?

Ilia respondo grandparte dependas de la internaj bataloj en kiuj ili engaĝiĝis, laŭ skemo, kiun la studentaj manifestacioj ekiĝintaj la 10an de junio povus ja komplete ŝanĝi. Ĝis tiam, konfrontiĝis la “konservativuloj” arigitaj ĉirkaŭ la Revolucio-gvidanto, ajatolo Ali Khamenei, la “reformistoj” arigitaj ĉirkaŭ la prezidanto de la respubliko Mohammed Khatami, kaj la tendenco animita de eks-prezidanto Ali Rafsandjani, kiu okupas nun la ŝlosilan postenon prezidanto de la juĝkapabla konsilantaro de islama ordo.*

* Vd Eric Rouleau, “La société iranienne n’a plus peur” [La irana socio ne timas plu], Le Monde diplomatique, junio 2001

Ilia komuna opinio estas, ke pli-malpli baldaŭ, ĉu dum la venontaj monatoj, ĉu post la ebla reelekto de prezidanto Bush, ili devos respondi la usonajn minacojn. En lando, kie ĉie vidiĝas malkaŝa malamikeco al Usono, en ĉiuj tendaroj kaj klanoj oni prikonsideras same konfrontiĝon, kiel traktadon: ĉu la unua neeviteblas, kaj ĉu la alia ankoraŭ eblas?

Sed ĉu ne estas jam tro malfrue por demandi sin, kaj ĉu la batalon ne jam perdis la traktado-defendantoj? Okazo estis ofertita kiam, post la atencoj (perfortaĵoj) de la 11a de septembro 2001, prezidanto George W. Bush decidis rektan agadon kontraŭ Al-Qaida-grupo kaj la taliban-reĝimo en Afganio. La irana registaro tiam decidis apogi la usonan operacon, mobilizante sian decidigan influon al la ŝijaista hazara-komunumo kaj siajn kompleksajn sed intimajn ligojn kun la taĝika kaj uzbeka komunumoj.

Tia estis la elekto de la reformisto-tendaro. Ili tiel celis ekkapti okazon pruvi sian komprenemon al la postuloj de usona politiko, kaj tion ili faris konforme al la irana politiko, kiu ĉiam rigardis la taliban-reĝimon kiel relajson de la pakistana dominado en afgana teritorio, ĉirkaŭ la iranaj limoj, en la plej reagemaj kaj plej nestabilaj regionoj. Ili tiel vetis por metodeca kaj racia realproksimiĝo inter Vaŝingtono kaj Teherano. Tiun veton ili malgajnis: la usona registaro ne respondis ilian esperon.

Kio do okazis, tiam, en Vaŝingtono? Tendenco favora al restarigo de proksimaj kaj profitdonaj rilatoj kun Irano ĉiam ekzistis en la ĉefaj usonaj registaroj. Sed la kontraŭa tendaro venkis, plian fojon. Laŭ tiuj tendaranoj, la iranaj reformistoj jam delonge montris sian senpovecon, tial oni prefere aranĝu provizoran interkonsenton kun la konservativuloj, kiuj ja tenas la realan povon, eĉ se oni pli poste intencas ilin akuzi pri atom-armigado de Irano. Tiu tendaro venkis.

Alvenis dua okazo por la iranaj gvidantoj sukcesigi pritraktadon kun Usono: la kontraŭiraka milito. En Ĝenevo, dum la semajnoj antaŭ ekmilito, rektaj intervjuoj okazis inter iranaj kaj usonaj reprezentantoj, kiuj rezultigis , ke Irano kontentiĝus pri falo de Saddam Hussein-reĝimo, dezirante tamen, ke la usona okupado de iraka teritorio ne longe daŭru.

Kaj teorie “sekreta” interkonsento okazis, sub komuna egido de Vaŝingtono kaj Teherano, inter la irak-ŝijaistaj organizaĵoj, iuj subtenitaj de irana registaro, aliaj sub usona protektado, por malfermi “koridoron” inter irana teritorio kaj regionoj jam okupitaj de usona armeo, kaj kie la ŝijaista komunumo estas establita. Post tio, la islama respubliko intence elmontris grandan nekoncernon rilate la militoperacojn, kaj la islama armeo krude forpuŝis la wahhabit-grupon, kiu perforte disvolvis politikan kaj religian agadon en nord-irako, estis suspektata de Usono rilati kun Al-Qaida kaj kiu, pro la antaŭeniro en la regiono de la kurdaj milicioj, provis trairi la landlimon.

Neniel efikis. Kruda admono aŭdiĝis. Donald Rumsfeld, usona sekretario pri defendo, publike minacis Sirion kaj Iranon, en la kazo se unu el ili helpus eventualan irakan rezistadon, post Bagdad-falo, kaj eĉ se s-ino Condoleezza Rice, respondeculo de Nacia Sekurec-konsilio intence orientis al Sirio la usonajn minacojn, tiuj memkompreneble ŝokis la iranajn gvidantojn. Ili konkludis, ke la sorto de la islama respubliko fiksiĝos eble en Irako, laŭ la usonaj strategiaj celoj, la akordoj kaj malakordoj inter religiaj komunumoj kaj politikaj fortoj, kaj la iraka rezisto kontraŭ la okupaciaj fortoj. Necesis do akiri agadrimedojn. Simbola jam estis kreado de novaĵtelevida kanalo arablingva Al-Olam, fokusita al irakaj eventoj.

La politikaj movadoj de la ŝijaista komunumo surloke manifestiĝis ekde la unuaj tagoj de la usona okupado; iuj animitaj de ekzil-grupoj en Britio kaj Usono, kies plej fama gvidanto estis s-ro Ahmed Chalabi, prezidanto de Nacia Iraka Konsilantaro bazita en Londono. Aliaj estis bazitaj en Irano, el kiuj plej grava estas la Plejalta Konsilantaro de la Islama Revolucio en Irako (PKIRI/CSRII) prezidite de s-ro Baqer Al-Hakim (vd ĉi suban artikolon);aliaj devenis de la plej influhavaj moskeoj kaj religiuloj el la la ŝijaistaj regionoj, kiel ekz. ajatolo Ali Sistani. Ĉiuj postulis starigon de nacia potenco, foriron de la okupadaj usonaj armeoj, ŝijaistan registaron konforme al ties nombra supereco.

Tion oni tute ne atendis en Vaŝingtono, kiam antaŭ la milito oni spekuladis pri favora, eĉ entuziasma akcepto far la ŝijaista komunumo por la usonaj armeoj, kaj pri ties subteno post la fino de la militaj operacoj. Okazis eĉ postulo-konkurado inter politikaj organizoj de la ŝijaista komunumo, kiu foje rezultigis perfortan agon, kiel murdon de ajatolo Abdel Majid Al-Khoï, kaj kiel la atakojn lanĉitajn kontraŭ la alkohol-vendejoj kaj farejoj en Bagdado. Tio sufiĉis, por ke usonaj aŭtoritatoj anoncu baron al starigo de islama respubliko, denuncu iranan enmiksiĝon kaj minacu perforte reagi.

Tia tamen ne estas la projekto de iranaj gvidantoj. Laŭ ili, starigo en Irako de islama respubliko regata de ŝijaistoj ne estus bona afero: ĝi estus danĝero. Eĉ la ŝijaistoj en Irano ne ĝin unuanime favorus, ĉar multaj deziras, ke la lando restu unuigita sub reĝimo toleranta sendiskriminacie ĉiujn religiojn; la aliaj komunumoj, sunaistaj kaj kurdaj, tre malfavorus ĝin; ja tio rezultigus riskon de dispartigo de la lando, kiun Usono povus ekspluati por senfine daŭrigi sian okupadon.

La irana elekto do estas, tute male, iraka nacia kaj popola regado sin apoganta sur la ŝijaista kumunumo, sed ankaŭ sur la “pan-araba”-tendenco de la sunaista komunumo, kiu antaŭe estis bazo de la malnovaj naciaj partioj kaj Baas-partio, ĉirkaŭbarante la kurdajn postulojn per ties parta kontentigo, kaj, kompreneble, formante “komunan fronton” kontraŭ la daŭrigon de usona okupo. Sed surloke povas esti, ke la ŝijaistaj politikaj movadoj intencas alimaniere agadi, kiel montras ilia “konkuro por la regado”, kie forte pezas reprezentantoj de radikala islamismo.

La iranaj gvidantoj devas alfronti la kreskantajn usonajn minacojn. Tiuj baziĝas unue, kiel oni jam vidis, sur la tre videbla disvolvado de ŝijaistaj organizoj, suspektataj projekti starigon de islama respubliko en Irako laŭ la modelo de Teherano, kvankam tio estas nek celo nek strategio de Teheran-reĝimo. Tiuj minacoj referas al la supozitaj ligoj inter Teherano kaj Al-Qaida; tamen neniu pruvo ekzistas, kaj eĉ se aŭskultado far usonaj servoj de satelitaj telefonoj kaj radio-komunikaĵoj ebligis lokigi en irana teritorio iujn Al-Qaida-aktivaĵojn, ĉio montras, ke tiu aktivado situas ĉe la afgana kaj pakistana landlimoj, tiom necertaj kaj traireblaj, ke ne eblas trovi en tio pruvon de irana kompliceco.

Multe pli gravaj estas akuzoj, ke la irana registaro volas havigi al si atom-armilaron. Konceptita kaj ekigita dum la Ŝaho-epoko, prokrastita post establiĝo de la Islama Respubliko kaj rezigno pri Eurodiff-programo, la irana atomprogramo ŝajne estis relanĉita cele al produktado de atomarmiloj, kuntekste de ekzisto aŭ probabla ekapero de atomarmiloj ĉe iranaj najbaroj: Sovetio, Pakistano, Persa Golfo, kie usonaj aerarmeo kaj mararmeo establiĝis, en Irako kaj Israelo.

Sed tiu programo, disvolvita ŝajne aparte de la civilaj atom-instalaĵoj kaj tiom sekreta kiom eblas, ŝajnas ne finplenumita. De post alveno de reformistoj ĉe la rega pozicio, la civilaj atomprogramoj do estis relanĉitaj. Laŭ la usonaj respondeculoj, ili alvenis nun ĉe punkto, kiam ili kapablas, en unu jaro aŭ malpli, atingi stadion de pliriĉigo de atom-brulaĵo ĝis la sojlo necesa por finpretigo de armilo. Tamen ne ĉe la atomcentralo de Boucheir, konstruita kun helpo de Rusio: ĝi estas tia, ke por elpreni el la reaktoro parton de la surradiita brulaĵo por milit-taŭga uzo, necesus operacioj, kiuj nepre estus rimarkataj.

Postulante, ke Irano akceptu aldonaĵon al la ne-disvastigo-traktato, kiu antaŭvidas senanoncajn inspektadojn, la usona registaro staras sur sufiĉe firma bazo, tiel ke ĝi ricevis subtenon de la internacia agentejo por atomenergio (IAAE) kaj de Eŭropunio. Sed la irana registaro siaflanke prave povas, konsiderante, ke tiu postulo koncernas nur Iranon, peti garantiaĵojn aŭ kompensojn.

Kion do povas fari Usono, se ĝi elektas konfrontiĝon? Malplej verŝajna opcio estus eko de milito simila al tiu kontraŭ Irako. Irano estas lando multe pli vasta, per siaj dimensioj, loĝantaro, riĉofontoj, geostrategia pozicio. Ĝin okupadi necesigus engaĝon de grandegaj armeunuoj. La iranaj armefortoj, dividitaj inter klasika armeo kaj la korpuso de la revoluci-gardistoj, reale disponas malmultajn kreditojn kaj reprezentas limigitan potencon, sed, krom eble en la nordokcidentaj kurdaj kaj sudorienta baluĉa regionoj, popola rezisto povus esti senfine daŭrigata en la tuta centra parto de la lando.

La plej probabla opcio konsistos el precize celita detruo de industriaj kaj atomenergiaj centroj supozataj kapablaj iam produkti atomarmilojn. Sed la irana jam anoncita reago verŝajne ne limiĝus al nura ĉesigo de kunlaboro kun IAAE, sed povus konsisti en iniciatoj celantaj malstabiligi la politikan kaj militan aranĝojn en Afganio, kaj, nerekte, en Pakistano.

Sekve de la duba ŝanco kaj riskoj de tia konfrontiĝo, pluraj konsilantoj de la usona prezidanto preferis veti por la ŝanco de deinterna agado. Por ĝin sukcesigi, ili kalkulas je la kolerego de granda parto de la loĝantaro kontraŭ la mulao-regado kaj je kreskanta diskreditiĝo de la reformista tendaro. La lasta loka baloto estis markita de la sukceso, ne vidita de multaj jaroj, de la konservativuloj. Simpla estas la klarigo: nur 10% voĉdonis en Teherano, apenaŭ pli en la tutaj urbaj zonoj, kio montras rifuzon de plej granda parto de voĉdonantoj voĉdoni por reformistoj taksitaj nekapablaj ŝanĝi la reĝimon kaj senpovaj por trudi ian ajn progresigon de la publikaj kaj individuaj liberecoj. Temas pri plej impona signo de grava krizo: tio montras, ke ne plu ekzistas institucia, laŭregula kaj paca alternativo, kiun Iranano povus esperi.

Tiel oni verŝajne devas kompreni la subitan studentan ribelon, kiu ekis mardon 10an de junio sur la universitata areo de Teherano, pludaŭranta la 11an kaj 12an, kaj kiu kulminis vendredon 13an, kun apogo de manifestacioj venantaj de najbaraj kvartaloj, kaj kun ekagado de islamistaj milicioj, kiuj perforte punhaltigis ĝin. Dume manifestacioj disvastiĝis en aliaj urboj de la lando. Tiu ribela movado havas sian plenan signifon en la aktuala politika kunteksto de Irano. La estonto montros ĉu la afero pludaŭros aŭ ne. Oni nur rimarku, ke post la malsukceso de la reformistoj ekzistas neniu strukturo, neniu organizita forto, neniu estro nek gvidogrupo, kapabla kristaligi la ĝeneralan senton de laco kaj kolero kontraŭ la mulao-reĝimo al reala politika forto.

Neniu dubu pri tio: la irana reĝimo trairas malfacilan pasejon.Tio tamen ne forgesigu al la usonaj respondeculoj havantaj taskon mastrumi tiun krizon, ke en Irano patriotismo, eĉ naciismo, estas esencaj sociaj donitaĵoj. Ĉi rilate la vortoj de prezidanto Bush, aprobanta la studentan ribelon de Teherano, kun risko ŝajnigi, ke li inspiris ĝin, estas precize la malo de tio, kion devus fari tiuj, kiuj deziras reĝimo-ŝanĝon. Same, la gvidantoj de la aktuala reĝimo kaj ties eventualaj posteuloj same ne forgesu, ke por rezisti fremdan dominadon, kiun ili ĉiuj ne volas, decidiga estas kohereco inter socio kaj ties politikaj regantoj