Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

SUB DOMINADO DE LA “GRANDAJ NACIISMOJ”

La forgesitaj “etaj popoloj” de Balkanio

“Kiel eblas esti kroato?” demandis antaŭ jardeko Alain Finkielkraut*. Pli taŭgus demandi: kiel eblas esti goranci, torbesi, valaĥo, ruteno, aŭ romao? La dekjara jugoslavia milito rezultigis centmilojn da mortintoj, milionojn da rifuĝintoj kaj translokiĝintoj, kaj, de la kroata milito ĝis la makedonia, la “etaj popoloj” daŭre aspektas forgesitaj viktimoj, dispremitaj en la batalo inter la “grandaj” naciismoj.

* Alain Finkielkraut, Comment peut-on être Kroate? [Kiel eblas esti kroato?)] Gallimard, Parizo, 1992.

La unua jugoslavia milito, somere kaj aŭtune 1991, rezultigis teruran buĉadon en kroata Slavonio. La konflikto estis inter sendependistaj kroatoj kaj serboj de Kroatio, kiuj detranĉis sin de Kroatio, kiam tiu lasta estis sendependiĝanta. La serboj ricevis decidigan apogon de la Popola Jugoslava Armeo (JNA), kiu estis manipulita de serbaj naciistoj. Tamen viktimoj de la bataloj ne estis nur serbaj aŭ kroataj.

Je dek kilometroj de Vukovar, Petrovci estis riĉa agrikultura vilaĝo. Antaŭ la milito 200 ĝis 300 serboj pace vivis apud sama nombro de kroatoj, kaj milo da rutenoj kaj ukrainoj. Rutenoj estas okcidentaj ukrainoj, devenantaj de regionoj kiuj apartenis al la Aŭstro-Hungara imperio, kaj ne de rusaj posedaĵoj, kiel la Bukovino aŭ la subkarpata Rutenio. Rutenoj kaj ukrainoj alvenis en Balkanio meze de la 18a jarcento, dum regis la imperiestrino Maria Terezia de Aŭstrio, kiel agrikulturistoj kun tasko kreskigi loĝantaron kaj valorigi la terojn postlasistajn de la turkoj. Rilate religion, la rutenoj estas “unianoj”, t.e. grek-katolikoj agnoskantaj la papan aŭtoritaton, tamen konservante orientan liturgion.

Kiam la milito atingis Vukovaron, iuj rutenoj en Petrovci engaĝiĝis en la kroata armeo. Aliaj sendis nutraĵon al la urbo sieĝata de serba armeo. Kiam serboj okupis la regionon, tiuj rutenoj “porkroataj” devis ekziliĝi kune kun la kroatoj. Dum pli ol ses jaroj Petrovci estis parto de la “Serba Respubliko de orienta Slavonio, Srem kaj Baranjo”. Dekoj da rutenaj junuloj devige soldatservis en la serba armeo. En januaro 1998 kromaj interkonsentoj de Erdut konfirmis restarigon iom-post-ioman de kroata suvereneco en la regiono*. Siavice la rutenoj plej kompromititaj kun la serbaj regantoj devis ekziliĝi, plejparte al la serba Vojvodino, kie vivas ankaŭ sufiĉe grandaj rutenaj komunumoj. La “porkroataj rutenoj” revenis kaj okupas nun altajn poziciojn en Petrovci. La uniana paroĥestro de Vinkovsci nur povas konstati la terurajn disŝirojn en la vilaĝa rutena komunumo, disigita de naciistaj bataloj, kiuj apriore ne koncernas ĝin.

* Vd Les conflits Yougoslave de A al Z(La jugoslaviaj konfliktoj de A ĝis Z) L’Atelier, Parizo, 2000.

Ĉiuj jugoslaviaj militoj povus provizi dekojn da similaj historioj. La firmigo de naciismoj devigas la etajn komunumojn elekti sian tendaron. La unuan premon suferas cetere la individuoj, kiuj ne rekonas sin en la konfliktantaj naciismoj, pro siaj personaj aŭ familiaj historioj, aŭ pro ideologiaj konvinkoj. La bosniaj civitanoj devenantaj el pluretnaj geedziĝoj, t.e. kies gepatroj apartenis al malsamaj komunumoj, estis la unuaj viktimoj de la milito. En la teritorioj dummilite regitaj de la Sarajeva registaro, ili ĝuis iom pli da sekureco, ĉar ja Bosnio estis oficiale defendata nome de sia pluretna karaktero. Tamen, eĉ en Sarajevo, la logiko de nacia homogenigado, ekigita de la reganta Nacia Muzulmana partio (SDA) kaj realproprigita de militŝokita socio, tute malaperigis la revon de multnacia kunvivado.

La Kosovo-milito prezentas aliajn tragikajn ekzemplojn de tiu homogeniga logiko. Albana naciismo provis prezenti la Kosovo-situacion kiel konflikton inter serba registaro kaj la civila albana socio. Sed tiu prezentado forgesas, ke ekzistas en Kosovo ankaŭ serbaj civiluloj, kaj multaj reprezentantoj de pli malgrandaj komunumoj. Laŭ la popolnombrado de la jaro 1981, turkoj, romaoj, gorancioj, bosnoj kaj kroatoj estis kune pli ol 10% de la tuta Kosovo-loĝantaro.*.

* Vd Michel Roux: Le Kosovo, dix clés pour comprendre” [Kosovo — Dek ŝlosiloj por kompreni], La Découverte, Parizo, 1999.

Post starigo de internacia protektorato super la teritorio en junio 1999, ĉiuj tiuj komunumoj troviĝis en la cellinio de la albana naciismo. La romaojn kaj “egiptanojn”* oni kolektive akuzis kiel komplicojn de la serba reĝimo, kaj ili fariĝis tial viktimoj de sistema etna eliminado. Turkoj, siaflanke, estis devigitaj albaniĝi.

* Grupo proksima de la romaoj, antaŭ nelonge aperinta en la nacieco-statistikoj, sed kiu insistas pri sia specifeco. Vd Adieux au Kosovo multiethnique [Adiaŭ al pluretna Kosovo)] en Le Monde Diplomatique, feb. 2000.

Kutime trilingvaj, la turkoj de Kosovo mastras la turkan, la albanan kaj la serban. Por esti allasataj resti en Kosovo, ili ofte devis rezigni sian specifan identecon kaj sin deklari albanoj. Same kiel la turkoj, la aŝkalioj, alia albanlingva grupo, parenca de romaoj, provis montri sin pli patriotaj ol albanoj mem, cele esti akceptataj de la albana socio. Ili malgraŭ tio estis viktimoj de multaj perfortaĵoj.

La serbokroat-lingvaj bosnoj kaj la kroatoj estis asimilitaj al serboj pro lingva kialo, same la gorancioj, malgranda popolo vivanta en la montaroj, ekstremsude de Kosovo, islamanoj kaj parolantaj slavan lingvon proksiman de la makedonia. La internacia protektorato ĝis nun montriĝis ja ne kapabla baze aplikigi la rajtojn de tiuj komunumoj, aparte lingvajn, kulturajn kaj priedukadajn rajtojn.*

* Vd Stanislav Milojkovic: “De l’enseignement des langues au Kosovo” [Pri lingvoinstruado en Kosovo], teksejo de Courrier des Balkans,

La “etaj popoloj” de Kosovo prave sentas sin plurflanke manipulitaj. Ĉe la traktadoj de Rambouillet en februaro 1999, S-ro Slobodan Miloseviĉ tre lerte inkluzivis en la jugoslava delegacio reprezentantojn de tiuj etaj komunumoj, kiuj tiel fariĝis diskredititaj, ne nur ĉe la albanoj, sed ankaŭ ĉe la internacia komunumo. La logiko uzita en Kosovo ripetiĝis en Makedonio, kie la etna, religia kaj lingva mozaiko estas aparte kompleksa. Ekde la unuaj bataloj inter la makedona armeo kaj la albana gerilobatalantoj en februaro 2001, la politika dialogo favorita de la internacia komunumo reduktiĝis al nura konfrontiĝo de makedonaj kaj albanaj reprezentantoj, forgesitaj estis la turkoj, romaoj, serboj, valaĥoj aŭ islamaj makedonoj, ankaŭ nomitaj torbesioj.*.

* La gorancioj de Kosovo kaj la torbesioj de Makedonio estas tre proksimaj de grekiaj kaj bulgariaj pomakoj

En tiu ĉi batalo ekfunkciis mekanismoj de redukto de socia komplekseco al interbatalo de du “grandaj” naciismoj, same kiel asimiliĝo de la etaj grupoj al tiuj grandaj naciismoj. La serboj kaj la ortodoksaj valaĥoj* nature identiĝas kun makedonoj, dum la torbesio-kazo estas pli kompleksa. Makedonlingvaj, ilin forpuŝas albana naciismo, dum la ekstremistoj de la makedona naciismo atakas ĉion, kio reprezentas islamon. Tiel estis detruitaj de manifestaciantoj en Prilep, en junio 2001, moskeoj ĉefe frekventitaj de turkoj kaj torbesioj. Delonge en Makedonio la oficialaj islamaj institucioj, dominitaj de albanoj, ekis kampanjon por albanigi la nealbanajn islamajn komunumojn, esence la turkojn kaj torbesiojn, kiuj reprezentas respektive 4% kaj 3% de la landa loĝantaro*. Malpliboniĝo de la politika situacio devigis tiujn komunumojn ne nur elekti sian tendaron, sed ankaŭ rezigni pri granda parto de ties identeco.

* La valaĥoj aŭ cincaroj, aŭ arumanoj, estas popolo, kiu parolas latindevenan lingvon, proksiman de la rumana
* Laŭ la popolnombrado de 1994, ĉar la definitivaj datumoj de la 2002-nombrado ne jam estas konataj

Do la politikaj disŝiroj kaj la militoj, kiuj fluigis sangon en Balkanio de unu jardeko, ĉie rezultigas movadon de nacia homogenigo. Reuzante metaforon ofte eldiritan pri centra Eŭropo post 1918, oni transiras de kompleksa mozaiko aŭ pentraĵo kie mil koloroj implikiĝas al fresko kun nur larĝaj unukoloraĵoj el malmultaj koloroj. Ĉu tiu nacia homogeniĝo estas neevitebla? Ĉu la jugoslaviaj militoj nepre devas rezultigi aperon de unuetnaj naciaj ŝtatoj, kie postrestus nur malmultaj naciaj minoritatoj, kies rajtoj estus garantiataj kaj kontrolitaj de internaciaj organismoj?

Jam la vortprovizo entenas kaptilojn. Necesas precizigi la signifon de la vortoj. Popolo, nacio, minoritatoj, nacioŝtatoj: pri kio precize oni parolas? Laŭ la okcidenta komuna opinio, kiu bedaŭras la interetnajn konfliktojn, etnoj reprezentus ion malplivaloran aŭ pli antikvan ol la nacioj, laŭ skemo supozite unudirekta de la socia evoluo. Prezidanto François Mitterrand malfermis en 1992 kolokvon kun titolo: “Eŭropo kaj triboj”. Etnoj, triboj, ĉi vortoj ja resendas Balkanion ĉe la flanko de “sovaĝeco” aŭ “primitiveco”, kiuj tutcerte ne eŭropas.

La jugoslavia sistemo distingis inter la “konstituaj popoloj” de la Federacio kaj de unu aŭ pluraj el la federitaj respublikoj — serboj, kroatoj, slovenoj, makedonoj, kaj ekde la fino de 1960aj jaroj, la muzulmanoj (bosnoj) — ĉi lastaj komprenitaj kiel nacieco de la islamaj slavoj de Bosnio kaj Sandjak ĉe Novi Pazar — kaj la naciaj minoritatoj, kiuj ne disponis pri “nacia hejmo” en unu el la federitaj respublikoj. Ankaŭ la aligentaj popoloj — t.e. kiuj disponas pri ŝtato ekster Jugoslavio — estis “naciaj minoritatoj” sendepende de ilia nombra amplekso, kiel ekzemple la italoj de Istrio, hungaroj de Vojvodino aŭ albanoj.

La difino de “minoritato” estis do strikte jura kaj ne demografia. En iuj geografiaj unuoj — urbo, regiono — tiu aŭ alia minoritato povis troviĝi demografie majoritato, sed tio ne influis al ties statuso. Albanoj en Kosovo indignis pro tiu minoritato-statuso, ĉar ili estis majoritato interne de la aŭtonoma provinco Kosovo, sed ili estis nepre minoritataj je la skalo de Serba Respubliko, kies parto estis Kosovo. Depost la starigo de internacia protektorato super Kosovo, la serboj siavice firme rifuzas esti konsiderataj minoritato. Preter la skalo-problemo — kiun skalon oni prikonsideru: ĉu Kosovo, kiel volas albanoj? Serbio aŭ Jugoslavio kiel volas serboj? — la nocio “minoritato” malplaĉe sonas en balkaniaj oreloj, malgraŭ la internaciaj garanti-promesoj.

La minoritatoj disponus nur pri rajtoj “donitaj” de la majoritato, kiuj povas esti nuligitaj kiam ajn. La nocio minoritato estas do konceptita laŭ la modelo de milet, la protektata komunumo de la otomana epoko. Krome, la minoritatoj ne posedas ŝtatan legitimecon. Nu, celoj de ĉiuj naciismoj en Balkanio ja konsistas el kreo aŭ defento de ŝtato, difinita laŭ nacia aŭ etna bazo, t.e. ŝtato, kies legitimeco fontas el popola aparteno-sento al geografia, politika kaj kultura komuna ento.

Sed kio estas nacioj, kio estas popolo en Balkanio? La komune agnoskitaj “objektivaj” kriterioj — la lingvo, religia ligiteco, ktp... — interplektiĝas laŭ variaj kombinadoj. La religia aparteno konsistigas la plej evidentan baron inter ortodoksaj serboj kaj katolikaj kroatoj, sed la albanoj estas ununura popolo, kvankam inter ili estas islamanoj, ortodoksoj kaj katolikoj.

Necesas reveni al la otomana pasinteco. La Sublima Pordo ne agnoskis la naciajn grupojn, sed nur la religiajn grupojn, “protektatajn” de la sultano, kiuj disponis pri memmastrumadaj strukturoj, enkadre de milet. La modernaj nacioj konstituiĝis sur tiu bazo. Tiu ĉi religia enradikiĝo de la komunumoj klarigas la nacian karakteron de la ortodoksaj eklezioj. Tiu etna devojiĝo de ortodoksaj eklezioj estis tamen denuncita kiel etnisma herezo de la orienta teologio jam dum la dua Konstantinopola Koncilio, en 1872.*.

* La ekumena patriarkaro de Konstantinopolo tiam reagis al la agnosko de eklezia aŭtonomeco de la bulgara eklezio, agnokita kiel “eklezia distrikto” de imperia dekreto (ferman) en 1870

Ĉu tiuj milet povis esti reduktitaj je antaŭnaciaj strukturoj? Dum jarcentoj la balkaniaj loĝantoj vivis en kunmetitaj socioj, kaj ĉies identeco estis difinita laŭ vari-elementa spektro. La religa aparteno estis ĉie grava kriterio, same kiel la socia aŭ profesia aparteno. Multaj estis la parolataj lingvoj: al liturgia lingvo, araba por islamanoj, greka aŭ slavona por ortodoksoj, aldoniĝis la administracia lingvo: la turka, unu aŭ pluraj komercaj lingvoj, ofte la greka, kaj fine la gepatra lingvaĵo, ofte varianta de urbo aŭ regiono al alia. La modernaj naciismoj, kiuj kodigis kaj trudis uzon de lingvoj iĝintaj naciaj, rekte atakis tiun plurlingvismon. Pli ĝenerale, tiu identeca spektro reduktiĝis iom post iom, kun firmiĝo de la modernaj naciismoj portantaj priŝtatan projekton kaj teritorian postulon.

La novaj ŝtatoj, kies elitoj edukiĝis ofte en Parizo, Vieno aŭ Berlino, plenkonscie prenis kiel modelojn la okcidentajn nacioŝtatojn, akceptante strikte etnan difinon de nacio, kiu supozigas religian komunecon kaj homogenigon de nacia lingvo.Tiuj novaj ŝtatoj trude kreis naciojn. Ili reduktis la identigan spektron je kelkaj parametroj kiuj difinas la “nacian identecon”. La enloĝantoj rezistemaj al tiu nova modelo, plej ofte islamanoj pro ilia religia alieco, fariĝis ekde tiam naciaj minoritatoj.

Apero de tiuj naciaj minoritatoj estas rekta konsekvenco de la firmiĝo de la nacioŝtatoj: ĝis kiam la politika legitimeco ne baziĝas sur etnonaciaj kriterioj, la nocio “nacia minoritato” ne havas sencon. Krome, la ŝtatlimoj ne povas respondi al la teritorioj ja idealigitaj, de la novaj nacioj, kio rezultigas aperon de translimaj minoritatioj.. Ĉiuj militoj kiuj okazis en la balkania duoninsulo de unu jarcento kaj duono — de la oriento-krizo en 1878 ĝis la balkanaj militoj de 1912/13, la du mondaj militoj kaj la jugoslaviaj militoj de 1991/2001 — povas esti difinitaj kiel provoj por koincidigi la ŝtatajn limojn kun tiuj revitaj teritorioj de la nacio, provoj kiuj esprimiĝas per la maksimumaj postuloj de Granda Serbio, Granda Albanio aŭ Granda Bulgario.

La naciistoj cetere ĉiam preferas pli tiujn lastajn ol t.n. naturajn limojn, kaj parolas pri ekzemple “etna Albanio” prefere al Granda Albanio, tiel forgesante, ke Albanoj de post pli ol jarcento kunvivas kun aliaj komunumoj sur la koncernaj teritorioj. Balkanio ja aperas tro mallarĝa por akcepti ĉiujn kontraŭdirajn ŝtato-teritoriajn postulojn; tio rezultigis terurajn luktojn, dum samtempe la identecoj rezistemaj al la nova nacia modelo estis senkompate dispremitaj.

Tamen aliaj modeloj ol la emfaza firmigo de ŝtata kaj teritoria naciismo eblis. La geografia diseco malhelpis la arumanojn meti iun ajn teritorian postulon ĉe la fino de la 19a jarcento en Makedonio. La arumanoj nombris inter 69 600 (laŭ la serbaj statistikoj de 1889) kaj 80 700 (laŭ la bulgaraj statistikoj de 1900), sed nur 25 100 laŭ la grekaj statistikoj de 1904a jaro.*. Grekoj certe enkalkulis multajn arumanojn kiel grekojn, dum serboj kaj bulgaroj havis evidente strategian intereson minimumigi la grekan parton en Makedonio.

* Vd Georges Castellan: Histoire des Balkans, XIVe — XIXe siècles [Historio de Balkanio, 14a — 19a jarcentoj], Fayard, Parizo, 1991.

En la vasta ankoraŭ otomana Makedonio, la diversaj kristanaj popoloj kruele interbatalis por determini la nacian identecon de la enloĝantaro. La lernejo kaj la popo [pastro] — serbaj, grekaj aŭ bulgaraj, ofte fiksis la identecon, ankoraŭ nefirman de tiuj enloĝantoj, kaj la registaroj de Beogrado, de Sofio kaj Ateno uzis ĉiajn rimedojn por subteni siajn interesojn. Konfirmita de la Bukareŝto-traktato en 1913, dispartigo de Makedonio jam anonciĝis.

La otomana modelo estis esence imperia: la ĉiopova centro garantias la sociajn ekvilibrojn. Naciismo inverse aperis kiel nedisigebla fenomeno de politika demokratio. Ĝi eĉ estas fondinto de tiu demokratio, ĉar la unua tasko de emancipaj movadoj ja konsistas en difino de la referenca kadro en kiu evoluos demokratio. Ne estas hazardo, ke Serbio, kies emancipiĝomovado ekis dum la ribelo de 1804, kaj kies aŭtonomio estis agnoskita de 1830, povas fieri pri unu el la plej malnovaj parlamentaj demokratioj el la regiono. En Serbio kreado de nacia ŝtato, eksplicite referante sin al la franca modelo, kaj politika demokratio, evoluis duope, markante la du ĉefajn aspektojn de la politika moderneco.

Jugoslavia federismo grandparte heredis la imperian tradicion, miksitan kun influoj de la aŭstro-marksisma teorio de naciecoj, kiu provas malligi la personan naciecon de la teritoria aparteno*

* Vd Otto Bauer: La social-démocratie et la question des nationalités [Socialdemokratio kaj la demando pri naciecoj], Montrealo, 1989.

En la politika sistemo de Tito, fideleco de ĉiuj komunumoj estis certigita, kompense de realaj protekto-garantiojn. Dek jarojn s-ro Slobodan Miloseviĉ sukcesis teni la internajn ekvilibrojn de Serbio, sin apogante sur tiu malnova legitimo-logiko, sed samtempe ekcitante serban naciismon ekster la landolimoj. Tial, kaj tio ne estas malgranda paradokso de la jugoslaviaj militoj, Serbio montriĝas esti unu el la plej multetnaj landoj de Balkanio, kun la bosnomuzulmana komunumo de Sandjak de Novi Pazar, la multnombra Roma-loĝantaro dismetita en la tuta lando, kaj precipe la etna mozaiko de Vojvodino.

Malgraŭ kelkaj limigitaj perfortaĵoj rekte kaŭzitaj de la serbaj ekstremistoj de s-ro Vojislav Seselj, interetna kunestado pludaŭris en Vojvodino, ĉefe ĉar la centra registaro ne volis ekfajrigon de tiu regiono, agrikultura kaj ekonomia “pulmo” de Serbio. La vojvodina ekzemplo pruvas, ke ne ekzistas ia fataleco de etnaj militoj, ke etnokunmetita socio apriore ne estas pli fragila ol unuetna socio: la ekfalo en la militon rezultas el la rilato de la centra registaro kun la diversaj komunumoj.

En la pluretnaj socioj, plurpartieco rezultigas ofte prietnigon de la politika ludo. Bosnio prezentas klasikan ekzemplon de tiu fenomeno. Dum la plurpartia balotado de 1990, la tri naciismaj partioj, la Partio de Demokratia Agado (SDA — muzulmana), la Serba Demokrata Partio (SDS), kaj la Kroata Demokrata Unio (HDZ) ricevis rezultojn, kiuj respondas al la relativa amplekso de la reprezentataj grupoj, kvankam preskaŭ triono de la civitanoj elektis voĉdoni por nenaciaj partioj*. De tiam, neniu politika projekto sukcesis firme establiĝi transe de la etnaj bariloj. La Tito-a modelo de identeco-protektado disfalis samtempe kiel la Jugoslavia federacio. La postaj ŝtatoj provas trovi legitimfonton en sia nacia karaktero. Ĉi evoluo estis proksimume sukcesa kiam temis pri Kroatio, sed la prezo estis elmigrado de la plej granda parto de la serba loĝantaro ekster tiu respubliko* En Makedonio, provo fondi ŝtatlegitimecon sur etnonacia bazo preskaŭ faligis la landon en internan militon. Serbio paradokse restas unu el la plej multetnaj landoj de la regiono. La demokrata “revolucio” de oktobro 2000 reaktualigis la demandon pri konstituo de Serbio kiel nacioŝtato.

* Vd Xavier Bougarel: Anatomie d’une poudrière [Anatomio de potenciala eksplodejo], La Découverte, Parizo, 1996.
* Vd Diane Masso: L’utilisation de la guerre dans la construction des systèmes politiques en Serbie et en Croatie, 1989-1995 [Uzo de milito por konstrui la politikajn sistemojn en Serbio kaj Kroatio, 1989-1995], L’Harmattan, Parizo, 2000.

Hipotezo de probabla disfrakasiĝo de Unio de Serbio kaj Montenegro, lasta avataro de la Jugoslavia federacio, igos Serbion sendependa. Ĉu tiu sendependeco influos al sindifino kiel ununacia ŝtato, aŭ kiel pluretna socio? Pli ĝenerale, ĉu balkaniaj ŝtatoj sukcesos fondi la politikan legitimecon sur aliaj bazoj ol la etnonaciaj?*

* Vd Jean-François Gossiaux, Pouvoirs ethniques dans les Balkans [Etnaj regoj en Balkanio], PUF, Parizo, 2002.

Vivnecese gravas eliri el logiko, kiu prezentas nacian ŝtaton kiel solan vivopovan politikan kadron, kaj kiu asertas, ke konstituo de tiaj ŝtatoj estus enskribita en iu universala evolu-leĝo de la homaj socioj. Se ne, novaj teritoriaj konfliktoj estos probable neeviteblaj, kaj la etaj popoloj, la forgesitaj minoritatoj plian fojon pagos te altan prezon pro tiuj konfliktoj.

Jean-Arnault DERENS