Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La MOK kaj la ApA

La vortoj por diri...

La Monda Organizo pri Komerco (MOK) starigas en la Akordo pri Agrikulturo (ApA) hierarĥion de agrikulturaj subtenoj laŭ ilia supozata grado (laŭ la dominanta teorio) de “komerca malekvilibro”.

— Restituaĵoj: nomo donata en Eŭropa Unio al subvencioj por eksportado. La MOK metas ilin, apud la doganaĵoj, en la “helpoj ĉe la limo”, kiuj estis reduktitaj je 36% inter 1995 kaj 2000 por la evoluintaj landoj (je 24% por la evolulandoj). Ili estas la plej evidentaj fontoj — kaj ne la sola — de la dumpingo, t.e. de eksportado je pli malalta prezo ol la produktokosto.

— Kuplitaj subvencioj: Ili dependas de la produkto aŭ de la prezoj de la kuranta jaro. Ili estis reduktitaj je 20% inter 1995 kaj 2000. Ili estas kunigitaj en tio kion la ekspertoj nomas “oranĝa kesto”.

— Parte malkuplitaj subvencioj: Ili estas la “blua kesto”. Ili estas ligitaj al la produktofaktoroj (kultivataj surfacoj, nombro da brutaro) de antaŭaj jaroj: 1989-92 por la rektaj helpoj de la komuna agrikultura politiko (KAP). Ili estos asimilitaj al la kuplitaj subvencioj, do submetitaj al la reduktoj, ekde januraro 2004.

— Komplete malkuplitaj subvencioj: Ili estas la “verda kesto”. Ili estas atribuataj al la agrikulturistoj, eĉ se ili ne produktas.

— Unika pago por agrikultura entrepreno: Nomo donita de la Eŭropa Unio, ekde la reformo de la KAP en junio 2003 al la komplete malkuplitaj subvencioj, kaj ĝi egalos al la rektaj helpoj ricevitaj de la agrikulturistoj mezume de 20xx ĝis 2002.

— Kromaĵo de la konsumanto: Diferenco inter la prezo kiun devus pagi la konsumanto kaj la reale pagata prezo. La liberigo de la komerco devus, laŭ la MOK, forte malaltigi la internajn konsumprezojn, dum la agrikulturaj produktoprezoj estos malaltigitaj ĝis la nivelo de la mondaj prezoj. La realo estas tute alia: la falo de la gren- kaj bovo-prezoj pagataj al la produktistoj de la Eŭropa Unio ne retroviĝas en la prezoj de la detala komerco.