Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Du semajnojn post Kankuno*, la 32-a Ĝenerala Konferenco de Unesko (de 29-a de septembro ĝis 17-a de oktobro) komencos internacian traktadon malpli dramecan ol tiuj kiuj nuntempe okazas en la Monda Organizo pri Komerco (MOK), sed eble same eksplodema: temas pri stimulado de la kultura diverseco, pozitiva esprimo por “kultura escepto”, kiu siavice percepteblus kiel defenda esprimo.
Tiu demando estas ankaŭ diskutata sine de la Eŭropa Unio kaj de la MOK, kaj, sub siaj diversaj aspektoj, ĝi eniris jam proksimume centon da diversaj (kaj ofte ne aplikataj) internaciaj instrumentoj, ĉu oficiale devigaj (ĉartoj, konvencioj, protokoloj, eŭropaj programoj kaj direktivoj), ĉu nedevigaj (deklaroj, rezolucioj, rekomendoj, agplanoj, ktp.).
La celo de la franca registaro, ĉe la pinto de tiu demando*, estas neniom malpli ol atingi internacian instrumenton pri la kultura diverseco, t.e. konvencion kiu fiksu normon dotitan de statuto samrangan kun ĉiuj aliaj normoj de internacia juro. Tiu konvencio agnosku la specifecon de kulturaj havaĵoj kaj servoj; la rajton de ĉiu registaro fari ĉian leĝdonan, reguligan aŭ financan disponon por protekti sian kulturan kaj lingvan heredaĵon; fine la neceson kunlabori kun la landoj de la Sudo, ekzemple en formo de akordoj pri kinarta aŭ aŭdvida kunproduktado kiu ebligu al ili aliri naciajn helpojn kaj la disvastigajn retojn de la evoluintaj landoj.
Kiu povus racie kontesti tiom prudentajn celojn? Ĉekape de la “ne” troviĝas la usona registaro, sekvata de multaj ceteraj, kaj de la MOK. Inter la plej hezitemaj, Brazilo de la prezidanto Luiz Ignacio “Lula” da Silva, la plimulto de la membroj de la Eŭropa Komisio, la plimulto ankaŭ de la membroŝtatoj de la Unio, kaj nedeterminita nombro de aliaj. La “por” estas gvidata de Francio, Germanio, Grekio, Kanado, Maroko, Meksiko (kiom longe ankoraŭ?) kaj la franclingvaj landoj.
Fakte, eĉ se la MOK estas nenie citita en ajna prepardokumento por la Ĝenerala Konferenco, ĉiu komprenis ke temas pri brido por ĝi, ĉar la projekto formulas internacian normon invokeblan kontraŭ la traktadoj de la Ĝenerala Akordo pri Komerco kaj Servoj (ĜAKS*) kaj kontraŭ la decidoj kiujn povus fari ties Organo de Reguligoj de Malkonsentoj (ORM).
Tiukaze, por arbitracio alvokeblus la Internacia Justica Kortumo de Hago, la sole kompetenta jurisdikcio por juĝi pri la kongrueco de internaciaj normoj. Tiu dispozicio do kontestus la superregadon de la komerca juro, de la senbrida komercliberismo, super ĉiuj aliaj juroj (nome sociaj, mediaj kaj kulturaj), kiu faras la MOK la lancan ferpinton de la liberala tutmondigo. Jen la tikla punkto.
Surpapere, en la Unesko, la aferoj prezentiĝas tamen pozitive por la defendantoj de la konvencio. Ĉu la Ĝenerala Konferenco (kie sidas ĉiuj membroŝtatoj) ne adoptis unuanime, en decembro 2001, Universalan Deklaracion pri la Kultura Diverseco, kie aperas eksplicite referenco al norma instrumento? Kaj ĉu en aprilo 2003, la Ekzekutiva Konsilio (50 regnoj reprezentitaj) ne decidis, ankaŭ unuanime, meti en la tagordon de la Ĝenerala Konferenco la demandon pri la taŭgeco de tiu instrumento?
Certe, sed tiu ĉi aŭtuno markos la revenon de Usono*, kies buĝeton ĝi devos financi je 25%. Krome, estas konate ke la ĝenerala direktoro de la Organizo, la japano Koiĥiro Matsuura, tute ne favoras la konvencion. Li pensis ke li unu fojon por ĉiam ĉesigis la demandon pri la kultura diverseco kun la adopto de la Deklaracio de 2001. Antaŭ ĉio, li volas nenion fari kio povus malplaĉi al Vaŝingtono.
Apenaŭ reveninte en Uneskon, ĉu Usono, tutcerte la plej protektisma lando de la mondo koncerne kulturon* (eble kun Nord-Koreio), tuj ekmilitos kontraŭ Francio kaj ĝiaj aliancanoj sur tereno kiu estis zorge preparita de serio da dokumentoj kaj kiu ĝuas do senriproĉan institucian legitimecon? Aŭ ĉu — kio ne estus vere malfacila — ĝi elektos la enmarĉiĝon de la intertraktadoj, precipe per intensigado de la premoj (kio jam okazas) sur la hezitantaj regnoj? La planita limdato por adopto de eventuala konvencio estas la Ĝenerala Konferenco de aŭtuno 2005. Sed la “temperaturo” de la diskutoj aperos multe antaŭe, kaj tiuj povus transformiĝi, kiel pri Irako, en fortoprovon inter Vaŝingtono kaj Parizo.
Bernard CASSEN