Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La milito kontraŭ Irako ne finiĝis. En Usono, la prezidanto George Bush devis konfesi ke li erare akuzis ke Irako aĉetis uranion en Niĝero. En Britio, la sinmortigo de D-ro David Kelly malplicertigas la estonton de la ĉefministro Anthony Blair. En Irako, atakoj kontraŭ usonaj soldatoj pliiĝas, kaj la nova reganta konsilio ŝajne ne kapablas gvidi la landon el ĝia nuna ĥaoso.
Septembron 2002 markis tri gravegaj okazintaĵoj kun proksimaj interrilatoj. Usono, la plej potenca ŝtato en la homa historio, anoncis novan strategion de nacia sekureco, asertante ke ĝi tenos al si tutmondan hegemonion por ĉiam. Eventualaj defioj estos blokitaj perforte, dimensio en kiu Usono estas sen rivaloj. Samtempe, la tamburoj de milito ekbatadis, mobilizante la popolon por invado de Irako. Kaj la kampanjo komenciĝis por mezmandataj kongresaj balotadoj*, balotadoj kiuj determinos ĉu la registaro povos antaŭenigi sian radikalan tagordon internacie kaj hejme.
La nova “imperia strategio”, kiel tuj ĝin nomis John Ikenberry en la ĉefa revuo de la usona elito, prezentas Usonon kiel “reviziisman ŝtaton kiu aspiras ekspluati siajn momentajn avantaĝojn cele al mondordo en kiu ĝi superregas”, mondo unupolusa en kiu “neniu ŝtato aŭ koalicio povos iel ajn defii ĝian pozicion kiel tutmonda obeiganto, protektanto kaj gvidanto”*. Ĉi tiuj politikoj estas tre danĝeraj eĉ al Usono mem laŭ Ikenberry, kiu tiel aliĝas al multaj aliaj eminentaj fakuloj pri la eksterlanda politiko.
Protektota estas la usona potenco kaj la interesoj de ĝi reprezentataj, kaj ja ne la mondo, kiu vigle kontraŭis al la koncepto. En la daŭro de kelkaj monatoj esploroj eltrovis, ke timo pri Usono estis atinginta rimarkindan alton, kune kun malfido pri la politika gvidantaro. Internacia opinisondo farita de Gallup en decembro, apenaŭ rimarkita de usonanoj, trovis preskaŭ nenian subtenon por la planoj anoncitaj de Vaŝingtono por milito en Irako elfarota unupartie de Usono kaj ĝiaj aliancitoj — efektive, la koalicio usona-britia.*
Vaŝingtono diris al la UN, ke ĝi povus plenumi utilan rolon nur se ĝi aprobus usonajn planojn; se ne, ĝi nur estos debato-klubo. Usono “havas la suverenan rajton iniciati militadon” diris la moderulo de la registaro Colin Powell al la Monda Ekonomio-Forumo en Davoso, kiu ankaŭ vigle kontraŭis al la militoplanoj: “Konvinkiĝinte pri io, ni montros la vojon, eĉ se neniu nin sekvos”* .
La usona prezidanto George Bush kaj brita ĉefministro Anthony Blair elmontris sian malestimon pri la internaciaj juro kaj institucioj ĉe sia pintokunveno en la Acoroj tuj antaŭ la invado. Ili donis ultimaton, ne al Irako, sed al la Sekureca Konsilio: kapitulacu, aŭ ni invados sen via sensignifa oficiala aprobo. Kaj ni tiel faros senkonsidere pri tio, ĉu aŭ ne Saddam Hussein kaj lia familio forlasos la landon*. La kerna principo estas tio, ke Usono efektive devas regi Irakon.
La prezidanto Bush deklaris, ke Usono “havas la suverenan aŭtoritaton utiligi perforton por certigi sian nacian sekurecon”. Usono vole establos araban fasadon — por pruntepreni terminon de la brita imperia epoko — dum la potenco de Usono estos firme fiksata en la koron de la plej grava energiprodukta regiono de la mondo. Formala demokratio akcepteblos, sed sole se ĝi estos tia obeema speco akceptebla ĉe la najbaroj de Usono mem, se historio kaj aktuala praktiko kredinde indikas.
La “imperia strategio” de septembro 2002 rajtigas Usonon elfari “preventan militon”: preventan, ne anticipan.* Kio ajn estu la pravigo de anticipa milito, ĝi ne validas pri milito preventa, precipe kiel ties fervoruloj interpretas la koncepton: la utiligo de milita forto por elimini minacon — ĉu inventitan ĉu imagitan — tiel, ke eĉ la termino “preventa” estas tro bonkora. Tre simple, preventa milito estas la “plej supera krimo” kondamnita ĉe Nurenburgo.
Tion tuj komprenis tiuj en Usono, kiuj zorgas pri sia lando. Dum Usono invadis Irakon, la historiisto Arthur Schlesinger skribis, ke la imperia strategio de Bush “alarme similas la politikon kiun la japana imperio utiligis je la tempo de Pearl Harbor, je dato kiu — laŭ la prognozo de la prezidanto Franklin D. Roosevelt — fifamas por ĉiam”. Ne estas surprize, plu diris Schlesinger, “ke la tutmonda ondo da kompato, kiu inundis Usonon post la 11-a de septembro, jam cedis la lokon al tutmonda ondo da malamo pro la usonaj aroganteco kaj militarismo” kaj la kredo, ke Bush estas “pli granda minaco por la paco ol Saddam Hussein”*.
Por la usona politika gvidantaro, plejparte recikligita el la pli reakciaj sektoroj de la registaroj de eksaj prezidantoj Reagan kaj la pli aĝa Bush, la tutmonda ondo da malamo ne estas aparta problemo. Ili ne deziras esti amataj, sed timataj. Estas nature, ke la ŝtatsekretario pri defendo, Donald Rumsfeld, citis la vortojn de la gangstero Al Capone: “Pli efikas kompleza vorto kaj pafilo ol kompleza vorto sole”. La usonaj gvidantoj konsciis ankaŭ ke iliaj agadoj pligrandigas la danĝeron de dismultigo de amasdetruaj armiloj kaj de terorismo.. Sed ankaŭ tio ne estas grava problemo. Multe pli altaj en ilia skalo de prioritatoj estas du celoj: establi tutmondan hegemonion, kaj efektivigi ilian hejman tagordon, nome malmunti la progresivajn atingojn, kiujn la popola lukto gajnis en la daŭro de la lasta jarcento, kaj akceptigi iliajn radikalajn ŝanĝojn kiel iliajn normojn tiel, ke regajni la atingojn ne estu facile.
Ne sufichas, ke hegemonia potenco deklaru oficialan politikon. Ĝi devas establi la politikon kiel novan normon de la internacia juro per severe malinstiga faro. Post tio, eminentaj komentariistoj povos klarigi, ke la juro estas instrumento kaj fleksiĝema kaj viva tiel, ke la nova normo estas tuj aplikebla por gvidi estontajn farojn. Memkompreneble, la rajto establi normojn kaj modifi la juron apartenas sole al tiuj, kiuj portas pafilojn.
En la nova usona doktrino, la celobjekto elektita de Usono plenumu plurajn kriteriojn. Ĝi devas esti sendefenda, sufiĉe grava por valori la penon, tuj fariĝonata minaco je nia pluvivo kaj plejeble malbona. Irako plenumis la kondiĉojn. La unuaj du estas evidentaj. Por la tria, sufichas ripeti la oratoraĵojn de Bush, Blair, kaj iliaj kolegoj: la diktatoro “estas ariganta la plej danĝerajn armilojn de la mondo (por) superregi, timigi aŭ ataki”; kaj li “jam uzis ilin kontraŭ tutajn vilaĝojn, postlasante kripligitaj, mortaj aŭ blindaj milojn da siaj civitanoj. Se tio ne estas malbono, malbono ne havas signifon”.
La elokventa kondamno fare de Bush ŝajnas verdire. Kaj nepre ne restu senpunaj la pliigintoj de malbono: inter ili, la parolinto mem de tiuj noblaj vortoj kaj lia aktuala kunularo, kaj ĉiuj iliaj aliĝintoj en la jaroj kiam ili subtenis tiun plejeble malbonan viron Saddam Hussein, longe post kiam li elfaris la plej multajn el siaj abomenaĵoj, kaj post la unua milito kontraŭ Irako. Subtenis lin pro nia devo helpi usonajn eksportistojn, kiel tion klarigis la registaro de la pli aĝa Bush.
Estas impone vidi kiel politikaj gvidantoj facile povas samtempe rakonti la krimojn de la monstro Saddam kaj subpremi la direndajn vortojn: “per nia helpo, ĉar ni indiferentas pri tiaj aferoj”. Subteno ŝanĝiĝis al kondamno tuj post kiam ilia amiko Saddam faris sian unuan veran krimon, nome malobei (aŭ eble miskompreni) siajn ordonojn per la invado de Kuvajto. La puno estis severa — por liaj regatoj. La tirano elturniĝis sen eĉ grataĵo, kaj estis plifortigita de la embargo-sistemo kiun liaj eks-alianculoj poste altrudis.
Vaŝingtono renovigis sian subtenon al Saddam Hussein tuj post la unua golfmilito, kiam la diktatoro dispremis la ribelojn kiuj eble povintus faligi lin. Thomas Friedman tiam klarigis en The New York Times ke, el vidpunkto de la Blanka Domo, “la plej bona mondo” estus “energiplena iraka junto senigita de Saddam Hussein”.* Tiu celo ŝajnis ne atingebla, necesis kontentiĝi pri la dua celo, atingebla. La ribeluloj fiaskis do kiam Vaŝingtono kaj ĝiaj aliancanoj estis “mirige unuanimaj en sia opinio ke, kiaj ajn estu la pekoj de la iraka gvidanto, tiu ofertas al la Okcidento kaj al la regiono pli bonan garantion de stabileco ol tiuj kiuj suferis lian subpremadon”.* Ĉio ĉi estas nuntempe prisilentata en la komentoj pri la buĉejoj entenantaj la viktimoj de tiu teroro kiu servas por pravigi la militon. “El morala vidpunkto”, diris sian opinion Thomas Friedman.*
La malvola popolo de Usono devis esti instigita al konvena militema pasio. Ekde septembro, maltrankviligaj avertoj aperadis pri la ekstrema minaco kiun Saddam prezentis al Usono, kaj pri liaj ligoj kun Al-Qaida, kun malprecizaj aludoj, ke li implikiĝis en la atakoj de septembro 2001. “Multaj de la akuzoj, kiujn oni tente pendigis antaŭ la nazoj (de la amaskomunikiloj), estis malakceptitaj kiel ridindaj,” komentis la redaktoro de The Bulletin of Atomic Scientists, “sed ju pli ridindaj ili fariĝis, des pli la amaskomunikiloj penadis por ke tutkore ilin kredi fariĝu testo de patriotismo”*.
La propaganda kampanjo efikis. Post kelkaj semajnoj, plimulto da Usonanoj konvinkiĝis, ke Saddam Hussein estas proksimiĝanta minaco al Usono. Post nelonge, preskaŭ duono de la loĝantaro kredis, ke Irako iniciatis la atakojn de septembro 2001. Subteno por la milito korelaciis kun tiu kredo. En la mezmandataj balotadoj, la propaganda kampanjo havigis al la registaro apenaŭan plimulton, kiam la balotantoj flankenmetis siajn pli urĝajn zorgojn kaj rifuĝis sub la ombrelo de potenco, timante demonan malamikon.
La elstara sukceso de tiu publika diplomateco vidiĝis kiam Bush, laŭ la vortoj de iu komentisto, “prezentis imponan Reaganecan finalon por ses-semajna milito sur la ferdeko de la aviadilŝipo Abraham Lincoln je la 1-a de majo”. Ĉi tio ŝajne aludas la fieran deklaron de prezidanto Ronald Reagan, ke Usono “tenas alte la kapon”, konkerinte en 1983 Grenadon, la muskato-metropolon de la mondo, tiel malhelpante, ke la rusoj uzu ĝin por bombi Usonon. Bush, imitante Reagan, povis libere deklari — senzorge pri skeptikaj komentoj en Usono — ke li gajnis “venkon en la milito kontraŭ teroro, (foriginte) alianculon de Al-Qaida”*.
Estis indiferente, ke neniu kredinde pruvis la pretenditan ligon inter Saddam Hussein kaj lia ĝismorta malamiko Osama Bin Laden, kaj la akuzon malakceptis kompetentaj observantoj. Ankaŭ indiferenta estis la sola sciata konekto inter la venko kaj terorismo: nome, ke la invado ŝajne estis “grandega regreso en la milito kontraŭ terorismo” ĉar ĝi multege pliigis rekrutadon por Al-Qaida, kiel usonaj respondeculoj konfesas*.
Por The Wall Street Journal, la zorgeme prezentita spektaklo sur la aviadilŝipo “indikas la komencon de la kampanjo de Bush por reelektiĝo en 2004”. La Blanka Domo esperis, ke la kampanjo “kiel eble plej multe temos pri la nacia sekureco”. Ĝi koncentriĝos pri “la batalo de Irako kaj ne pri la milito”, klarigis Carl Rove, la ĉefstrategiisto de la Respublikana Partio. La milito devas daŭri, eĉ se nur por bridi la usonan popolon.*
Antaŭ la balotadoj de 2002, Rove ordonis al la partio-aktivuloj emfazi sekurecajn aferojn por deturni ĉies atenton de iuj nepopularaj naciaj politikoj de la respublikanoj. Ĉio ĉi estas tute laŭnature por la reciklitaj Reaganidoj kiuj aktuale konsistigas la registaron. Ĝuste tiel ili tenadis siajn oficojn dum sia unua mandato. Ili ofte sonigis alarmon por eviti publikan malfavoron pri politikoj de Reagan kiuj faris lin la plej malŝatata vivanta prezidanto ĝis 1992, kiam li okupis rangon eĉ pli malaltan ol tiu de Richard Nixon.
Malgraŭ siaj malvastaj sukcesoj, la intensa kampanjo de propagando ne sukcesis konvinki la publikon pri iuj fundamentaj aferoj. Por solvi internaciajn krizojn, la plej multaj usonanoj ankoraŭ preferas la gvidantecon de la UN pli ol tiun de Usono, kaj du trionoj preferas, ke la UN, kaj ne Usono, direktu la rekonstruon de Irako*.
Post kiam la koalicia armeo de okupado ne povis eltrovi amasdetruilojn, la usono registaro ŝanĝis sian starpunkton de absoluta certeco pri tio, ke Irako posedas tiajn detruilojn, al starpunkto, ke “(la akuzon) pravigis la eltrovo de ekipaĵoj kiuj iam povus esti uzataj por produkti armilojn”*. Post tio, altrangaj respondeculoj sugestis rafinaĵon por la koncepto de preventa milito, por rajtigi Usonon ataki landon kiu havas “amasojn da mortigaj armiloj”. La nova versio “sugestas, ke la registaro ekagos kontraŭ malamika reĝimo kiu nur havas intencon kaj kapablon ellabori amasdetruilojn”*. Tiel, la ĉefa sekvaĵo de la disfalo de la argumento favore al la invado estis malaltigo de la kriterioj por la utiligo de perforto.
La plej frapanta propaganda atingo eble estis la laŭdo pri la revo de Bush laŭ kiu li alportos demokration al la Proksima Oriento, ĝuste kiam li estis elmontranta pri demokratio eksterordinarajn malestimon kaj malamon. Tion vidigis la distingo farita de Vaŝingtono inter “malnova Eŭropo” kaj “Eŭropo nova”, la unua insultata kaj la lasta laŭdata pro sia kuraĝo. La kriterio estis klara: “Malnova Eŭropo” konsistas el registaroj kiuj adoptis la saman pozicion pri la milito kontraŭ Irako kiel tiu de la plimulto de iliaj loĝantaroj; la herooj de “nova Eŭropo”, male, obeas ordonojn el Crawford (Teksaso), kaj ignoras, plejparte, eĉ pli grandan plimulton da civitanoj kiuj kontraŭis la militon. Politikaj komentistoj deklamaĉis pri malobeema “malnova Europo” kaj ĝiaj psikozoj, kaj la Kongreso sin regalis per trivialaj komikaĵoj.
Je la liberala ekstremaĵo de la politika spektro, Richard Holbrooke, eksa ambasadoro de Usono ĉe la UN, emfazis la “tre gravan punkton”, ke la loĝantaro de la ok originalaj membroj de la “nova Eŭropo” superas tiun de la “malnova Eŭropo”, kio pruvas, ke Germanio kaj Francio estas “izolitaj”. Prave, krom se ni submetiĝus al la herezo de la radikala maldekstrularo, nome ke la publiko havu rolon en demokratia lando. Sekve, Thomas Friedman rekomendis, ke Francio estu eksigita de la konstanta membraro de la Sekureca Konsilio pro tio, ke ĝi estas “en infanĝardeno, kaj ne bone ludas kun siaj kunuloj”. Tio sekvigas, ke ankaŭ la loĝantaro de la “nova Eŭropo” restas en la vartejo, almenaŭ laŭ la opinisondoj.*
Turkio estis precipe instrua kazo. Ĝia registaro rezistis fortan usonan premadon por ke ĝi obeu usonajn ordonojn kaj malakceptu la volon de 95% de sia loĝantaro “por pruvi siajn demokratiajn akreditaĵojn”. Turkio ne konsentis. Ĉi tiu leciono pri demokratio furiozigis usonajn komentistojn tiom, ke iuj eĉ raportis la krimojn de Turkio kontraŭ la kurdoj en la 1990-aj jaroj, temo antaŭe nemencienda pro la kerna rolo de Usono en tiuj okazintaĵoj. Tiun lastan fakton, tamen, oni zorgeme kaŝis dum la lamentado.
La kernan punkton esprimis la Vic-Sekretario de Defendo, Paul Wolfowitz, kiu mallaŭdis la turkan militistaron pro tio, ke ili “ne ludis la fortan gvidantan rolon, kiun ni atendus” — nome, ili ne intervenis por malhelpi ke la turka registaro honoru la preskaŭ unuaniman popolan opinion. Nun, do, Turkio devas alpaŝi kaj diri, ke “ni malpravis — ni elpensu kiel ni povu kiel eble plej helpi Usonon”*. La starpunkto de Wolfowitz estis aparte sciiga ĉar oni prezentis lin kiel la ĉefan figuron en kampanjo de la registraro por demokratiigi la Proksiman Orienton.
La vicsekretario pri defendo, Paul Wolfowitz, donis la ŝlosilon por la nova usona doktrino. Li efektive akuzis la turkan armeon “ke ĝi ne ludis la vere gvidan rolon kiun oni prave atendis de ĝi” kiam ĝi elektis ne trudi al la registaro piedpremi la volon de ĝia politika opinio. Turkio devus do iom klopodi kaj koncedi: “Ni faris eraron. (...) Sed ni provu vidi kiel ni povu nun fariĝi kiom eble plej utilaj al la usonanoj”.* La komento de Wolfowitz estas des pli klariga ke oni prezentas lin kiel unu el la precipaj advokatoj de la krucmilito kun la celo “demokratiigi la Proksim-Orienton”.
Tiu kolero kontraŭ la “malnova Eŭropo” havas multe pli profundajn radikojn ol nura malestimo pri demokratio. Usono ĉiam rigardis ambivalence la unuiĝon de Eŭropo. En sia parolado okaze de la “Jaro de Eŭropo” antaŭ 30 jaroj, Henry Kissinger konsilis al la eŭropanoj, ke illi okupu sin pri siaj “regionaj respondecoj” interne de la “entuta kadro de la monda ordo” administrata de Usono. Eŭropo nepre ne sekvu ian propran sendependan vojon sur la bazo de sia industria kaj financa koro en Francio kaj Germanio.
La zorgoj de la usona registaro nun etendiĝas al Nordorienta Azio, la plej vigla ekonomia regiono de la mondo, kun abundaj rimedoj kaj evoluintaj industriiĝintaj ekonomioj, regiono kiu iam povus integriĝi kaj eĉ karesi la ideon defii la entutan kadron de tutmonda ordo. Kadro kiu, laŭ Vaŝingtono, devas esti daŭrigata por ĉiam, perforte se necese.*
Noam CHOMSKY.