Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
“Ni povas diri kun konvinko ke la mondo estas pli bona post kiam Usono gvidis koalicion de fortoj en Irako.” La 9-an de julio 2003, s-ro Donald Rumsfeld, usona ministro pri defendo kaj unu el la precipaj arĥitektoj de la ekstera politiko de sia lando, atestis antaŭ la komisiono de la Senato martelante tion kio fariĝis la gurdaĵo de la vaŝingtonaj novkonservativuloj: “En la milito kontraŭ la terorismo, ni flugas de venko al venko: la taliban-reĝimo kolapsis, Afganio estas rekonstruata, la reĝimo de s-ro Saddam Hussein estas nura premsonĝa suveniro kaj Irako eniras, kvankam kun kelkaj malfacilaĵoj, la vojon de la demokratio. Fine, la ofensivo kontraŭ Al-Qaida antaŭeniras sukcese.”
Kiel povus esti alie? Ĉu la forto ne estas la sola lingvo kiun komprenas la islamanoj kaj la araboj? S-ro Tom DeLay, gvidanto de la respublikana plimulto en la Ĉambro de reprezentantoj, evangelia kristano kaj membro de la cionistaj kristanoj, klarigas tion senorname: “En la araba mondo, antaŭ la 11-a de septembro, ili pensis ke Usono estas papertigro. Ni havis prezidanton [William Clinton] kies reprezalioj kontraŭ la terorismo limiĝis al kelkaj bomboj en la dezerto. Ili mokis pri tio. Kaj nun ili vidas ke ĝi estas serioza kaj vera potenco. Kaj ili respektas la potencon.”*
Al tiuj kiuj maltrankviliĝis ke milita aventuro en Irako nutras la terorismon, Daniel Pipes*, memdeklarita specialisto pri la muzulmana animo, senkondiĉa defendanto de la politiko de s-ro Ariel Sharon, rebatis la 8-an de aprilo, ke “ĝuste la malo estas pli verŝajna: la milito en Irako rezultigos redukton de terorismo. (...) Mi atendas ke la islama kolero probable malpliiĝos post alianca venko en Irako.“ Tiu proksimulo de la nuna registaro kiu maltrankviliĝis en 1990 ke “la masiva enmigrado de uloj kun malhela haŭto kiuj kuiras strangajn nutraĵojn kaj havas aliajn normojn pri higieno”*, pruvis sian klarvidon en 1987 kiam li postulis usonan militan apogon al s-ro Saddam Hussein en sia lukto kontraŭ Irano.
Tiuj usonaj ideologoj vivas en siaj revoj. La realo havas nenian efikon sur ili, kaj ili pretas senhonte mensogi por pravigi siajn fantasmojn. Tamen, du jarojn post la 11-a de septembro, kio frapas ian ajn faktoŝatantan observanton estas ke la brilaj usonaj milit-venkoj enmarĉiĝas politike, ĉu en Afganio ĉu en Irako. La registaro Bush gajnis ĉiujn el tiuj bataloj, sed certe ne la militon kontraŭ la terorismo. Spite al la ricevitaj batoj, Al-Qaida daŭrigas siajn mortigajn agadojn. Dum kelkaj monatoj, la organizo (aŭ la grupoj kiuj pretendas esti ĝi) frapis la 12-an de majo en Riado (35 mortoj), la 16-an de junio en Kasablanko (pli ol 40 mortoj), la 5-an de aŭgusto en Ĵakarto (deko da mortoj). Lastan monaton, du atencoj frapis Bagdadon, unu kontraŭ la jordania ambasadejo, kaj la alia kontraŭ la sidejo de la Unuiĝintaj Nacioj, kaj Vaŝingtono denuncas la alfluadon de islamismaj batalantoj en Irakon. Spite al la antaŭvidoj de Daniel Pipes, ne estas dubo ke la usonaj atakoj en Afganio kaj Irako, kiel la usona senpoveco en Palestino, nutris la rekrutistojn de Al-Qaida.
En tribuno titolita “La eraro de Usono”*, Olivier Roy denuncas la “ideologiigon”, fare de la registaro Bush, de la lukto kontraŭ terorismo, “kiu kondukas al tio ke oni trompiĝas pri la celo, kaj deturnas konsiderindajn rimedojn por celoj kiuj havas nenion por fari kun la terorismo”. Li akuzas “eraran kaj antaŭjuĝan strategian vizion: la celoj estis difinitaj eĉ antaŭ la 11-a de septembro, nome la rogue states (friponŝtatoj, kun Irako ĉekape). (...) Jen pro kio la difino de la lukto kontraŭ la terorismo en milita tempo. Nu, ĉiuj respondeculoj de Al-Qaida estis arestitaj per klasikaj policaj rimedoj (sekvadoj, enfiltriĝoj). Tiuj kiuj estis celo de militatakoj estas aŭ mortaj (kaj ne liveras ajnan informon) aŭ plej ofte vere vivaj (Ben Laden, Mollah Omar).
Afganio estis la unua celo de la planedvasta ofensivo kontraŭ terorismo. Preskaŭ du jarojn post la falo de la taliban-reĝimo, la agentejaj depeŝoj, malmulte disvastigataj de la amaskomunikiloj, ebligas mezuri la ĥaoson kiu regas tie. Nur en la semajno de la 13-a ĝis la 20-a de aŭgusto 2003, cento da personoj estis mortigitaj: en la provinco Helmando, en la sudo, bombo eksplodis en buso; en la najbara provinco Oruzgano, batalo okazis inter du komandantoj fidelaj al la centra registaro; pluraj alfrontiĝoj en la provincoj Khosto kaj Paktiko bataligis soldatojn kaj centojn da talibanaj batalantoj, ktp. Ĉu simplaj ekskuoj? En raporto publikigita la 5-an de aŭgusto 2003, “The Problem of Pashtun Alienation“ (La problemo de aliproprigo de la paŝtunoj), la International Crisis Group* notis: “La riskoj per la kreskanta malrespekto al la paŝtunoj [la precipa etno] devus esti evidentaj. La talibanoj akiris la povon ne nur pro la milit-helpo de Pakistano, sed ankaŭ ĉar la lokaj komandantoj distingiĝis pro sia miskonduto kontraŭ civiluloj kaj sia trudakiro de fondusoj. La komenca kapablo de la talibanoj malarmi la sudon kaj restarigi minimumon da sekureco estis salutata kiel ekspiro de grava parto de la loka loĝantaro. Hodiaŭ, la malsekureco en la sudo kaj oriento, la obstakloj al la komerco kaj la konkurenco inter la najbaraj ŝtatoj rekreas la kondiĉojn kiuj ebligis al la talibanoj elmergiĝi. La riskoj kreskis pro la reapero de gravaj talibanaj komandantoj pretaj profiti de la popola malkontento kaj kies malnovaj aliancanoj regas pakistanajn provincojn ĉe la limo de Afganio.”
Raporto de la usona organizo Human Rights Watch, publikigita en julio 2003, titolita “Killing you is very easy thing for us” (Mortigi vin estas tre facile por ni), konfirmas tiun konkludon kaj insistas pri la “implikiĝo aŭ kompliceco de la registaro en ĉiuj elpremoj en praktike ĉiuj distriktoj de la sudo”. La nuna situacio de rompado de la personaj rajtoj kaj de ĝeneraliĝinta malsekureco estas “grandparte la rezulto de decidoj, agoj kaj preterlasoj de la usona registaro, de la aliaj registaroj de la koalicio kaj de certaj elementoj de la afgana transira registaro” Kaj poste, la raporto denuncas la kunlaboradon de la aliancaj fortoj kun la militĉefoj respondecaj pri la plej fiaj misfaroj.
Dum la buĝet-jaro 2003 (kiu finiĝas en septembro), Usono dediĉis preskaŭ 10 miliardojn da dolaroj al siaj 9.000 soldatoj, sed nur 600 milionojn por la ekonomia helpo. Maltrankvila pro sia enkaĉiĝo, la registaro laŭdire preparas sin altigi tiun sumon al 1 miliardo por la venonta jaro kaj sendi 200 ĝis 250 konsilistojn ĉe la registaro. Sed ĉu tiuj kelkaj gestoj estos perceptataj alie ol kiel formo de koloniismo?
Kabulo kaj Bagdado havas almenaŭ komune la interrompojn de kurento. En la iraka ĉefurbo, kvin monatojn post la falo de la reĝimo, la bazaj bezonoj restas nekontentigitaj. La loĝantoj kontemplas mirigite la usonajn soldatojn, kun iliaj futurismaj vestaĵoj, iliaj eksterordinaraj teknologiaj rimedoj, ilia logistiko kiu certigas al ili mineralakvon kaj abundan nutraĵon. Kial do ili ne kapablas restarigi la servon de trinkakvo, refunkciigi la telefonon, certigi la elektran kurenton? Eĉ la internacia flughaveno restas fermita, daŭrigante la izolitecon de la lando, dum la strato Amano-Bagdado, pulmo de la lando dum la embargo, estas nun hantata de rabistoj.
Post la milito de 1991 kaj malgraŭ la sankcioj, la iraka registaro bezonis apenaŭ kelkajn monatojn, danke al inteligentaj flikadoj, por restarigi la bazajn servojn, tamen pli detruitajn ol en 2003. La kolapso de la centra povo kaj de ĉia aŭtoritato en printempo surprizis la usonajn “planistojn”. Dum jaroj, Usono restis surda al la alarmkrioj de plej diversaj NRO. Ne nur infanoj mortis grandnombre kaj la loĝantaro estis subnutrata kaj malbone kuracata, sed, jaron post jaro, la tuta socio disfalis: la lernotempo malpliiĝis brutale, parto de la mezaj tavoloj fuĝis eksterlanden, la krimeco kaj delikteco eksplodis.
Ĉu oni vere miru pri la raboj kiuj markis la “liberigon” de la lando? La infrastrukturoj flikitaj post 1991 ne rezistis al nova milito. La fiaskoj de la rekonstruado estas ankaŭ imputeblaj al la deziro “venĝi” de la usonaj respondeculoj. Refunkciigi la elektro-centralojn necesigus alvoki la germanan (Siemens) kaj svedan (ABB) firmaojn kiuj estis starigintaj la modernan elektran reton de Irako; por la telefono, necesis turniĝi al Alcatel (Francio) kiu estis instalinta la retojn kaj konas la terenon. Sed Vaŝingtono volas puni la registarojn de la Malnova Eŭropo. Kaj ankaŭ certigi sukajn kontraktojn al kelkaj societoj kiuj financas la respublikanan partion. La iraka popolo suferas. Feliĉa esti senigita je sinistra diktaturo, ĝi demandas sin pri la intencoj de Usono, suspektata voli koloniigi la landon. La ambivalencon bone redonas tiu anekdoto rakontita de Max Rodenbeck en The New York Review of Books*. Demandinte al guberniestro de provinco jam longtempe kontraŭa al s-ro Saddam Hussein, ĉu li scias kie troviĝas “Ali la kemia” (Ali Hassan al-Majid, unu el la iamaj respondeculoj de la reĝimo, poste arestita), li ricevis la respondon ke li ne scias tion, sed li aldonis: “Mi scias kie aliaj [respondeculoj de la reĝimo] kaŝas sin. Kial mi ne diras tion al la usonanoj? Ĉar mi estas filo de Irako kaj ĉar miaj infanoj elkreskos ĉi tie. Estontece oni eble juĝus min kiel perfidulon” Kaj li precizigis: “La vera problemo estas ke la usonanoj ne diras kion ili faros kun sia ‘kartaro’. Ĉu ili sendos ilin al Guantanamo? Ĉu ili liberigos ilin? Se ni scius ke tiuj sangaj krimuloj estos juĝataj ĉi tie en Irako, tio jam estus malsama afero.” Kiam la ĵurnalisto residis en sia aŭto, lia stiristo konfidis al li ke atestantoj vidis s-ron Izzat Ibrahin (la “trefa aso”, iama vicprezidanto), eniri la domon de la guberniestro.
Nekapabla restarigi la ordon, la sekurecon kaj la bazajn servojn, la Pentagono, kiu administras Irakon kiel kolonion, ne komprenas la rezistadon kiun ĝi atribuas, malprave, nur al la partianoj de la iama diktatoro, ne deĉifras la malfidon de la loĝantaro. Kial tiu plendu, dum Usono liberigis ĝin de tirano? Ĉar la irakanoj scias pri la parto de la respondeco kiun Vaŝingtono prenis en ilia longa kalvaria vojo. Ili atendas ankoraŭ la senkulpiĝon pro la subteno de Usono al s-ro Saddam Hussein en la jaro 1980 — ili ankaŭ ne aŭdis tiujn de Francio... Ili ne spertis la plej etan bedaŭron pro la pasiveco de la aliancaj armeoj dum la ribelo de printempo 1991 nek pro la mortiga embargo kiun ili suferis. Nek pro la miloj da civilaj mortintoj kaŭzitaj en 2003, precipe de la fragmentiĝaj bomboj aŭ de napalmo*.
La organizo Iraq Body Count* nombris, la 17-an de aŭgusto 2003, inter 6.113 kaj 7.830 civilaj mortintoj depost la komenco de la milito kaj proksimume 20.000 vunditoj dum la milito mem (kiu, laŭ la prezidanto Bush, finiĝis la 1-an de majo). Multaj estas kripligitaj, sed la usonaj aŭtoritatoj rifuzas kompensi al ili*. Tamen, ilia kompensado, eĉ per 20.000 dolaroj por ĉiu persono, reprezentus nur 200 milionojn, akvoguto en la kostoj de la okupacio — la 17-an de julio 2003, la Komisiono de la Unuiĝintaj Nacioj pri Kompensoj (UNCC) decidis pagi, per mono konfiskita de Irako, 190 milionojn da dolaroj pro damaĝoj de la unua golfmilito, pli ol la duono de la sumo atribuita al lando tiom helpbezona kiel Kuvejto*...
Oni parolas multe pri la usonaj perdoj en Irako depost la oficiala fino de la bataloj. Sed kiu pensas pri la centoj da irakanoj mortigitaj en la operacoj de ordigo aŭ pro tio ke ili manipulis ne eksploditajn municiojn? Pri la pli ol 5.000 malliberigitoj tenataj sen juĝo, el kiuj la granda plimulto havas nenian rilaton kun la krimoj de la antaŭa reĝimo? Amnestio Internacia, en raporto aperinta la 23-an de julio, denuncis la praktikojn de “torturo kaj mistraktado“ de tiuj malliberuloj. Pluraj malliberuloj, laŭ tio, mortis en la prizono, “sekve de pafoj de la koaliciaj fortoj”.
Unu el la unuaj agoj de la usonaj fortoj estis, en majo, organizi lokajn “elektojn” en Mosulo: por tiu urbo de miliono da loĝantoj, la reprezentantoj de la etnaj aŭ religiaj grupoj (kurdoj, araboj, asiroj, turkmenoj, ktp.) sendis ĉiu sian reprezentanton en la urban konsilion antaŭ ol nomumi urbestron kiu devis esti sunaisma arabo. Kelkajn semajnojn poste, enoficiĝis la Provizora Konsilio de registaro, organismo sen granda povo, sed konsiderata doni irakan fasadon al la okupacio. Araba ĉefartikolisto notis la “terurecon” de la sceno. “Estis disigitaj grupoj por la diskutoj, la ŝijaistoj kun la ŝijaistoj, la sunaistoj kun la sunaistoj, la kurdoj kun la kurdoj. Tiuj kiuj ne apartenis al tiuj grupoj aŭ kiuj pensis ke ilia ĉeesto en tiu kunveno ne estis la konsekvenco de ilia konfesio aŭ de ilia raso, atendis, kaj unu el ili eĉ forlasis la kunvenon.* Post tio, kiel antaŭhieraŭ en Libano kaj hieraŭ en Bosnio, ĉiu estas ligita al rigida “identeco”. Nome de prava respekto al rajtoj de la malplimultoj, la okupanto subfosas la eblecon rekonstrui unuiĝintan kaj demokratian ŝtaton...
Por kreskanta nombro da irakanoj, Usono provas nur certigi por si la strategian regadon de ilia lando kaj tiun de la nafto — kies nunaj enspezoj estas tamen multe tro malaltaj por certigi eĉ parton de la okupado-kostoj. La usona Kongreso voĉdonis por la buĝeta jaro 2003 kromajn 62,37 miliardojn da dolaroj por la operacoj en Irako. La okupacio de tiu lando kostas al Usono 3,9 miliardojn da dolaroj monate. Kontraste al la unua golfmilito, kies fakturo de 60 miliardoj da dolaroj estis pagita de la aliancanoj, neniu lando disponiĝas por dividi la ŝarĝon kun Vaŝingtono, kaj la usona buĝeta deficito kreskas en maltrankviliga maniero.
Por Usono stariĝas ankaŭ la problemo de la nombro de militistoj. “Estas malfacile imagi ke necesas pli da trupoj por certigi la stabilecon de la post-saddama Irako ol por la milito. (...) Malfacilas imagi tion.“* Kiel siaj novkonservativaj amikoj, la vicsekretario pri defendo Paul Wolfowitz havis malmulte da imagopovo antaŭ la konflikto. 148.000 usonaj soldatoj restas mobilizitaj en Irako kaj montriĝas nekapablaj certigi ordon kaj sekurecon. El la 33 batalbrigadoj kiujn nombras la usona armeo, 16 estas jam lokitaj en Irako kaj ĉiuj, escepte de 3, estas taskitaj pri strategia rezervo kaj aliaj taskoj, de Afganio ĝis Sud-Koreio. En tiuj kondiĉoj, la rotacio de la trupoj estas problemeca kaj la soldatoj restos surloke almenaŭ unu jaron, kio kreskigas la mobliziĝon de la familioj de la soldatoj kiuj, maltrankvilaj pro la ĉiutagaj perdoj, lanĉis kampanjon pri la temo “Bring them home now” (Revenigu ilin tuj).
Lastinstance, Usono serĉas helptrupojn. Ĝi asertas ke pluraj regnoj jam sendis soldatojn aŭ preparas sin por tio. Propagando, ĉar nur kvar el ili sendos pli ol mil homojn kaj ĉar plejofte la kostoj estas transprenataj de Vaŝingtono. En principo, ekde tiu ĉi monato, Pollando transprenos la komandon de zono kiu entenas la ŝijaisme sanktajn urbojn Nadjaf kaj Kerbala. Apud Hispanio kaj kelkaj kontingentoj de Honduro aŭ Salvadoro, ili devos certigi la ordon, traktadi kun la ŝijaismaj altranguloj, reguligi tribajn konfliktojn... Por plenumi tiun kompleksan taskon, ili trovis sturmarmilon: ili kunportas en siaj bagaĝoj paroladojn de la pola prezidanto Alexander Kwasniewski, en la pola, angla kaj araba.* Nenia dubo ke tio gajnos por ili la korojn de la irakanoj...
De Afganio ĝis Irako, la ondo de ĥaoso disvastiĝas sur la “pli bona mondo“ anoncita de s-ro Donald Rumsfeld. Usono enŝlimiĝas en tiuj landoj kaj paralele montriĝas nekapablaj trudi justan pacon al la israela-palestina konflikto. Kion fari? Post la venko kontraŭ Bagdado, francaj voĉoj leviĝis por postuli aliĝon al la “venkintoj”*; laŭ tiu logiko, Parizo voĉdonis por la rezolucio 1483 de la Konsilio pri Sekureco la 22-an de majo 2003, tiel aprobante la usonan okupacion. Oni konas la sekvojn. Ĉu necesas nun “helpi“ Vaŝingtonon eliĝi el la iraka kaj proksim-orienta kaĉejo*? Stranga demando. Ĝuste la irakanojn — kaj la proksim-orientajn popolojn — oni devas antaŭ ĉio “helpi”. Estas ili la unuaj viktimoj de la ĥaoso kiun la milito kaj la ekstremismo de la Bush-registaro pligravigis. Ne estas alia vojo al la paco ol tiu de la Unuiĝintaj Nacioj. Urĝas iri ĝin por savi la irakan popolon.
Alain GRESH