Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La internacia punkortumo — eŭropa projekto

Jure nebriditaj militoj

La politikan Atlantik-fosaĵon la usona politika konsilisto kaj ĉefartikolisto Robert Kagan lastatempe priskribis jene: “En la nuntempe decidaj strategiaj kaj internaciaj demandoj, la usonanoj estas de Marso, la eŭropanoj de Venuso”. Iom stulta ĝeneraligo kiu instigis al multa kontraŭdiro. En Vaŝingtono oni ŝajnas decidita pravigi Kagan-on. Ĉekape la vicministro pri defendo Paul Wolfowitz, kiu konfirmas al la eŭropanoj, kion multaj estis supozintaj: La aserto, ke Irako disponas pri batalpretaj amasdetruaj armiloj, estis jes ja nur preteksto, sed necesa por konvinki la venusulojn de la propra registaro. Kaj la Unuiĝintaj Nacioj? Por la marsulo ili ne plu ekzistas, eĉ ne kiel adresato por trukoj kaj mensogoj.

La nova unuflankismo de la erao Bush fermis la paĝon pri UN kaj popoljuro. Kie la ĉarto de UN obstaklas la suverenecon de Usono, ĝi estas ignorata aŭ rompata. La kerno de la popoljuro estas la jus ad bellum, la demando pri la rajto je milito. En la nacia sekurecdoktrino de septembro 2002 Vaŝingtono tute nove difinis tiun rajton: kiel suverenan memrajtigon al preventa milito, kaj ne nur por defendo kontraŭ teroristoj.

La berlina historiisto Heinrich August Winkler vidas en la nova usona doktrino revolucian agon: “La plej grava atingo en la historio de la popoljuro, la proskribo de agresmilito, estas nuligita de la plej forta militpotenco de la mondo.” Sur la proskribo de agresmilito baziĝis la Nuremberga Proceso kontraŭ la naziaj militkrimuloj — kunteksto, kiun Bush ne menciis en sia parolado en Aŭŝvico. Ĉar la internacia punkortumo (IPK), kontraŭ kiu lia registaro faras preventan kampanjon, estas daŭrigo de la nuremberga tribunalo.

La IPK kompetentas pri punado de krimoj, kiuj rompas la jus in bello, nomata ankaŭ humana militjuro. La registaro Bush intencas do faligi, post la malpermeso de preventa milito, la IPK kaj per tio la duan kolonon de la internacia jursistemo. Ĉar la fondo ne estis malhelpebla, almenaŭ neniu usonano devu aperi antaŭ la Internacia Pun-Kortumo. Ĝis nun, Usono akiris de 35 regnoj la promeson ke ili ne transdonos usonan civitanon al la IPK.

La ĉarto de UN kaj la IPK havas la taskon helpi eviti, ke milito kiel rimedo de politiko refariĝu pensebla aŭ eĉ memkomprenebla. Per tio Usono sentas sin malhelpata en sia libera disvolvado de sia suvereneco. Ĝia nova nacia sekurecdoktrino diras ke nenia potenco rajtu atingi eĉ nur de malproksime la militan povon de Usono, pro kio la propraj armilsistemoj devas konstante plejboniĝi. Tiucele, militokazo estas bonvena. Milito kontraŭ kaduka armeo prezentis inter alie la unikan eblecon testi, kun malmultaj propraj perdoj, la kunagadon de la inteligentaj armilsistemoj. Por minimumigi la propran riskon kaj la proprajn viktimojn, necesas ke la propra milita gvidantaro estu kiom eble plej malmulte limigita de la ius in bello. Se en la kosova milito la bomboj falis el tre granda alteco, tio malpliigis la riskon por la pilotoj kaj pliigis tiun por la civila loĝantaro. La humana militjuro malpermesas batalmetodojn kiuj kaŭzas “nenecesan suferon kaj eviteblajn vundojn”. Tio validas ankaŭ kaj ĝuste por disrompiĝaj bomboj, kiuj estis en Irako uzataj same kiel popoljure proskribitaj minotipoj. Ne mirinde ke Usono timas la postuleblecon de humana militjuro antaŭ la IPK. Krome, regno kiu seniĝas de la kontrolo per la ius in bello pli facile ekmilitas. La usona historiisto Michael Byers argumentas: Kie jure nebridata uzo de altteknologiaj armiloj minimumigas la proprajn viktimojn, milito estas pli facile trudebla en la interna politiko. Pro tio, por certaj usonaj politikistoj “la milito ne estas plu la altriska plej lasta rimedo, sed altira opcio por trudi celojn de ekstera politiko”.

Byers liveras per tio akcepteblan klarigon por la kampanjo de la registaro Bush kontraŭ la Internacia Pun-Kortumo. Sed la eŭropanoj, kiuj sentas tiun kampanjon kiel minacon, ne pravigu sian subtenon por la valida popoljuro el ekskluziva aŭ kerneŭropa identeco. Kion ili volas protekti, validis iam ankaŭ en Usono kiel kerno de la “okcidenta valorkomunumo”. La registaro Bush provas nun en Eŭropo akiri firmajn aliancanojn por sia “koalicio de la obeemuloj” kontraŭ la IPK. Rumanio kaj Albanio jam devontigis sin ne transdoni usonajn civitanojn al la IPK. Bulgario, Bosnio-Hercegovino, Kroatio kaj Macedonio estas premataj fari la samon. Se la usona ambasadoro emfazas en letero al la zagreba registaro, ke oni apartigis 19 milionojn da dolaroj da milithelpo kaj ke post “interkonsento ambaŭflanke akceptebla” oni zorgos pri tio “ke tiu grava usona milithelpo povu daŭre flui”, klariĝas kiumaniere la landoj estas premataj. Al la bulgaroj la Pentagono esperigas usonajn bazojn, kiuj certe bonvenas pro ekonomiaj kialoj.

La usona prevent-milito kontraŭ la IPK estas rekta defio al la EU. Se la Unio volas malhelpi ke eventuale aliĝemaj landoj kontraŭagas ĝian pozicion rilate la humanan popoljuron, ĝi devas senprokraste adopti klaran sintenon. La IPK estas politika projekto kiu estis antaŭenigita kaj decidita esence de EU-regnoj, tamen la EU ĝis nun ne sufiĉe klare formulis sian pozicion. Estas vere ke ĝi en septembro 2002 refutis la duflankan interkonsenton inter Rumanio kaj Usono kiel kontraŭan al la popoljuro, sed tiu pozicio ne sufiĉas, vide al la premo el Vaŝingtono. Kio mankas, estas jura formo kiu devigas ĉiujn membro-, aliĝo- kaj kandidato-landojn adopti komunan pozicion. Pro tio oni devus enigi en la “Kopenhagaj Kriterioj” (devigaj por ĉiuj) la malpermeson de esceptoklaŭzoj, aŭ eĉ pli bone: enskribi en la dokumenton de konstitucio por la EU, voĉdonota ankoraŭ en 2004, la devigan kaj senbreĉan kunlaboradon kun la IPK. Per tio la estonta Eŭropo estus devigata protekti la “ius in bello” ankaŭ kontraŭ la usonaj erodo-klopodoj.

Tia paŝo ne favorus la kontrastigon inter “kerneŭropanoj” kaj “atlantikistoj”. Ĉar la estonta rolo de la IPK diskutatas ankaŭ en Usono kontroverse. La Coalition for the International Criminal Court, al kiu apartenas pli ol mil Neregistaraj Organizoj de Usono, eksplicite dankis al la Eŭropa Unio “ke ĝi rifuzas, ĉar neakordigeblaj kun la popoljuro, la interkonsentojn proponitajn de Usono kaj direktitajn kontraŭ la IPK”. En la batalo kontraŭ la detruado de la popoljuro ne ekzistas Atlantika Fosaĵo.

Niels KADRITZKE

Tiu ĉi teksto aperis — krom ĉi tie — nur en la germanlingva eldono de “Le Monde diplomatique