Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Sur fono de freneza financo

La diboĉoj de la fimastroj

En la momento, kiam la franca registaro Raffarin prirabas la etajn ŝparantojn, pli malfortigas la intermitajn spektaklo-laboristojn kaj malaltigas la imposton pri riĉaĵo, el ĉie “eliĝas” astronomiaj ciferoj pri la enspezoj de mastroj ofte nekapablaj, kaj iafoje eĉ kulpaj pri defraŭdoj. Traktante tiajn aferojn kiel bedaŭrindajn “esceptojn”, la amaskomunikiloj celas eviti, ke la civitanoj kulpigu ne plu nur la profitemulojn, sed la sistemon, pri kiu tiuj estas emblemaj reprezentantoj.

“Se mi povus rekomenci mian vivon, mi ŝangus nenion” Jean-Marie, 5,63 milionoj da eŭroj.

“Tio postulis multan tempon sed ni tion ne bedaûras” Eric kaj Pierre, 9,2 milionoj da eŭroj.

“Tio estas al mi mi bonega, mi ne estas naturdotita por lernado” Denis, 3,2 milionoj da eŭroj.

Leganto, trankviliĝu! Per ĉi tiuj “citaĵoj” — elperfidantaj antaŭdozitan popolismon — de grandlotaj gajnintoj, tiaj, kiel ili ĉie elmontriĝis sur afiŝoj lastan Julion en la parizaj publikaj transportoj, Le Monde Diplomatique ne estas faranta kaŝmaskitan redakcian reklamon favore al la Lotludo... Ni fakte procedis zorge anstataûigi ciferojn kaj personajn nomojn: anstataŭ “Françoise”, “Jean kaj Sylvie”, kaj “Vincent”, temas pri tiuj de eminentuloj ne havintaj bezonon aĉeti lotilon de la franca lotkompanio (Françoise des jeux) por ofendege riĉiĝi en kelke da monatoj.

Alia komuna trajto de tiuj eŭraj milionuloj: estas ĉiuj antaŭuloj ĉe Vivendi-Universal (VU), ĉiuj pelitaj al la elirejo en 2002, sen tamen defali en senhavecon: s-ro Jean-Marie Messier, eksa kompaniestro, 5,63 milionoj da eŭroj pro lia sesmonata ĉeesto; s-ro Eric Licoys, eksdirektoro ĝenerala, 5,098 milionoj da eŭroj pro lia ĉeesto dum kelkiom pli ol ok monatoj; s-ro Pierre Lescure, ekskompaniestro de la grupo Canal+, 4,124 milionoj da eŭroj pro kvarmonata ĉeesto; s-ro Denis Olivennes, ĉe Canal+, fordankita en Aprilo 2002 per 3,2 eŭromiliona ĉeko. En la tri lastaj kazoj, la sumoj inkluzivas la maldungajn monkompensojn: la famajn “orparaŝutojn”. En la unua, la sumo lasas sen konsidero la “ĵakpoton”* de 20,5 milionoj da eŭroj, kiun la eksa “reganto de la mondo” atribuigis al si de usona arbitracia tribunalo, sed kiun la Superinstanca Tribunalo de Parizo, laŭ apelacio de la Komisiono pri Borsaj Operacioj (KBO), blokis sekvestre.

* Ĵakpoto: 1. Ludmono metita en komunan kason (poton), speciale ĉe pokero. 2. (pp lotumado) eksterordinare alta gajnokvoto estiĝinta el tio ke en la antaŭa(j) ludo(j) ne ekzistis unuaranga gajninto. 3. (f) Eksterordinare alta sumo kiun iu ricevas kvazaŭ ĵakpoto.

La tuta nobelaro de la negocaferoj partoprenas tiujn frenezmonajn diboĉojn. Inter ĝiaj plej eminentaj anoj: s-ro Philippe Jaffré, prezidinto de Elf Aquitaine eksigita en 1999 kontraû ĉeko de 10 neimposteblaj milionoj da eŭroj, kaj 30 milionoj da valorpaperaj opcioj (stock-options); s-ro Pierre Bilger, ĵus forlasinta la prezidadon de Alstom kontraŭ 5,1 milionoj eŭroj; s-ro Serge Tchuruk, Ĝenerala Direktoro de Alcatel, kiu, ne kontenta gajni 1,5 milionojn da eŭroj jare, atribuigis al si en Marto 2003, 500.000 valorpaperajn opciojn, laŭ la avantaĝa kurzo de 6,70 eŭroj.

Ĉi tie ni memorigu, ke kontraste kun loterio aŭ lotludo, profitanto en plano de valorpaperaj opcioj neniam povas perdi sian vetaĵon, pro la jena evidenta kialo: li ne tuje aĉetas la akciojn, kontentiĝante atendi, ke ilia kurzo superos tiun de la antaŭfiksita prezo. En tiu momento, li procedas akiri la al si asignitajn valorpaperojn, kiujn li senatende revendas... enpoŝigante la diferencon. Kiu povas esti kolosa: 12 milionoj da eŭroj por s-ro Martin Bouygues en 2001; 8,1 milionoj da eŭroj, ankaŭ en 2001, por s-ro Jean-René Fourtou, dum li prezidis Aventis, antaŭ ol anstataŭi s-ron Messier ĉe la kapo de VU, kaj al li prediki moralajn lecionojn, sin donacante samtempe enspezon por 2003 de proksimume 2 milonoj da eŭroj, kaj krome grandegan pakon da opcioj; 5,6 milionoj da eŭroj por s-ro Michel Pébereau, Ĝenerala Direktoro de BNP — Paribas, ktp.*.

* Tiuj ciferoj devenas el jenaj fontoj: Le Point, 30-a de majo 2003, La Tribune, 2-a de julio 2003, Le Nouvel Observateur, 10-a ĝis 17-a de julio 2003.
Plia franca “malfruo”

Jen do eminentuloj, kies plimulto, individue aŭ pere de la Movado de la Entreprenoj de Francio (Medef), konstante prikantas la “riskon”, vipas per vortoj neniam sufiĉe severaj la “korporaciemon” de la salajruloj, rekomendas “reformojn” kontestantajn la “arkaismojn” (oni traduku: la socialajn atingojn), kaj ĉion, post esti havigintaj al si aranĝojn pri financa sekureco kvazaŭ el ferbetono: unuflanke, valorpaperajn opciojn (veraj kavernoj de Ali-Babo por tiuj, kiuj tenas, kiel ili, la sezamon); aliflanke, “orparaŝutojn”, apud kiuj la ŝtatoficistaj pensireĝimoj ŝajnas amatoraj muntaĵoj. Sed ĉion konsiderinte, dirus kelkaj, tiaj laborpagoj estas necesaj, por logi kaj konservi la plej bonajn talentojn ĉe la entreprenoj...

Ni detale rigardu iujn el tiuj “talentoj”. Pro kompato, ni ne insistu pri s-ro Messier kaj lia stabo, kiuj laŭlitere dronigis florantan entreprenon. Sed s-ro Tchuruk ne pli bone faris: farante la krudan strategian eraron centri ĝiajn aferojn sur la telekomunikilojn, tri jarojn antaŭ ol krevis la “veziko” Interreto, li kondukis Alcatel al rando de abismo, en kiun li plonĝigis milojn da salajruloj. Kaj Pierre Bilger ricevas sian ĉekon de 5,1 milionoj da eŭroj, en la preciza momento, kiam Alstom anoncas perdojn de 1,43 miliardoj da eŭroj kaj 5000 maldungojn .

Kiu ajn el iliaj salajruloj, se lotelektita, ne estus povintus fari pli malbone ol tiuj laŭdiraj industriaj kapitanoj. Oni rememoras, ke dum la grandiozaj horoj de la nova ekonomio, je la fino de la 1990-aj jaroj, ju pli entrepreno perdis monon, des pli grimpis ĝia akcian kurzo. La sama logiko regas rilate laborpagojn al mastroj de grandaj firmaoj: dum entreprenoj ĉe la CAC 40* perdis sume 20,1 miliardojn da eŭroj en 2002, iliaj gvidantoj pliigis siajn salajrojn per 11%.

* Precipa indico pri francaj kaj fremdlandaj akcioj de la pariza borso.

Kadre de tiu kurumo por la trezoro, tiuj gvidantoj ankoraŭ iom “malfruis”, kompare kun siaj samfunkciuloj anglosaksaj. Tion ili kompensas nun. La mezuma baza salajro (sen ĉiaspecaj plusoj) de mastroj ĉe entreprenoj ĉe la CAC 40 estas “nur” de 2,07 milionoj da eŭroj jare. En Usono, liaj samfunkciuloj perlaboris averaĝe (salajroj kaj plusoj) 6,8 milionojn da dolaroj (kelkiom pli ol 6 milionojn da eŭroj) en 2002*. Malsuprenirante gradon, se oni konsideras la totalon da entreprenoj, kies vendosumo superas miliardon da dolaroj, la averaĝa enspezo de la ĝeneralaj direktoroj valoris, en 2002, 2,5 milionojn da dolaroj en Usono, kaj 1,6 milionojn da dolaroj en Unuiĝinta Reĝlando*. Ĉu la barona moŝto Seillière, prezidanto de la Medef, longe toleros, ke la prestiĝaj afiŝkapoj de Parizo estas salajrataj kiel vulgaraj direktoroj de gravaj negrandaj entreprenoj? Nenio laŭleĝa, cetere, malpermesas tian “regajno”...

* Financial Times, Londono, 5-a de majo 2003.
* Financial Times, 21-a de majo 2003.

La leĝo? Obscena vorto laŭ ĉiuj mastraj respondeculoj. Okazis ja tiuj malbonvenaj aferoj Enron, WorldCom, Andersen, Tyco, Focal Communications, Global Crosing, Qwest, ktp.*, kiuj trudis al la usona registaro reagi (troreagi, oni diras ĉe la Medef) per la leĝo Sarbanes — Oxley, aprobita en la somero 2002. Ĉu ĝi ne inkluzivas, inter aliaj dispozicioj, devon por borse kvotataj entreprenoj disponigi “verdan numeron”, dank’al kiu dungitoj kapablos denunci (teorie) anonimmaniere malversaciojn, defraŭdojn, falsojn kaj aliajn librotenadajn manipulojn, kies atestantoj ili fariĝis?* Kaj kion diri pri tiu ĝenerala prokuroro de la novjorka ŝtato, s-ro Eliot Spitzer, kiu kvazaŭ franca “eta juĝisto” aŭdacas trudi rekordan kolektivan monpunon (1,4 miliardoj da dolaroj) al la financa Wall-Street-a establitaro (Citigroup, Crédit Suisse, First Boston, Lehman Brothers, J.P. Morgan, Goldman Sachs, Morgan Stanley, ktp.), por ilin lernigi respekti la “muregon de Ĉinio”, kiu devus ekzisti inter iliaj financanalizaj okupiĝoj kaj tiuj de bankoj pri investado?

* Vd Tom Franck, “Enron aux mille et une escroqueries”, kaj Denis Duclos, “Patrons fraudeurs et tueurs fous”, Le Monde diplomatique, respektive februaro kaj aŭgusto 2002.
* Le Monde, 21-a de majo 2003.

Io bona atendeblas nek de tiuj akciuloj, kiuj komencas organizi sin kontraŭ tro frandemaj gvidantoj. Tiel, en Unuiĝinta Reĝlando, la raporto de la komitato pri laborpago de la usonangla farmacia giganto GlaxoSmithKline (GSK) estis malakceptita de la ĝenerala asembleo, parte pro tio, ke ĝi inkluzivas orparaŝuton ciferantan 35 milionojn da dolaroj por ĝia ĝenerala direktoro*. En Usono, sturmo kontraŭ faraonaj laborpagoj estis lanĉita de nepre nesuspektebla eminentulo, s-ro Warren Buffet, prezidanto de la fonduso pri investado kaj asekurado Berkshire Hathaway, unu el plej efikaj de la lando. Komence de majo 2003, alparolante al la ĝenerala asembleo kuniganta 10.000 el siaj akciuloj, s-ro Buffet denuncis la fakton, ke la valorpaperaj opcioj ne estas kontaditaj kiel kromkostoj, kaj skurĝis la monavidecon de la gvidantoj: “Dum 5 jaroj, okazis pli da nedecaj laborpagoj ol dum la tuta antaŭa jarcento.”* Du monatojn poste, la 8-a de julio, Microsoft anoncis la ĉeson de siaj valorpaperaj opcioj, anstataŭitaj de disdonoj de akcioj. Tiu decido sendube konsistigos precedencon dank’al sia deveno el tia lumtura entrepreno.

* Financial Times, 21-a de majo 2003.
* Estas signifoplene, ke tiu novaĵo estis publikigita kvinkolumne titolpaĝe de Financial Times datita je la 5-a de majo 2003.

Ĝi atestas, inter aliaj indicoj, turmentan timon kiu esprimantas sin pli kaj pli vive en Usono kaj Unuiĝinta Reĝlando: de post la afero Enron, la fido de la akciuloj, kaj ne nur tiu de la akciuletoj, en la entreprenaj gvidantoj, rigardataj ĉiuj kiel eventualaj fimastroj, ne estas reveninta. Kaj la mondekonomio ĉerande de recesio certe ne bezonis tiun kroman handikapon. Ekkonsciante la gravecon de la danĝero, la ultraliberala revuo The Economist ĵetas alarman krion al la politikaj repondeculoj: “Multaj el la financaj skandaloj estiĝintaj en Usono dum ĉi tiuj lastaj jaroj, konsistigas nure kaj pure klarajn krimojn. Jurŝtato scipovas trakti krimulojn, kaj la politikaj gvidantoj, kiuj sin taksas favoraj al komerco, estas fakte batalantaj antikapitalistoj, se ili hezitas subpremi la krimojn de la mastroj*.” Alivorte, sufiĉus rezolute apliki la leĝojn al la blankkolumaj krimuloj kaj restaŭri la etikon, por renormaligi la aferojn.

* The Economist, 28-a de junio 2003.

S-ro Claude Bébéar, prezidanto de la kontrolkonsilio de Axa, kiu forigis s-ron Messier, kaj nekontestebla “patrono” de la pariza borsejo, esprimas paralelan opinion en sia Ili mortigos la kapitalismon*. Li alvokas la entreprenistojn por ke ili entreprenu, gardante la kapon malvarma fronte al la financaj analizistoj, kvotagentejoj, kaj aferbankistoj, kies devojiĝoj li priskribas estiel sagaca spertulo pri la koncerna rondo. Sed liaj admonoj al la individua respondeco, kiel tiuj de la ĉefartikolisto de The Economist, elperfidas ioman senesperon. Kvazaŭ, ne kuraĝante konfesi tion al si mem, ili intuicius, ke la problemo estas multe pli zorgiga, pli struktura, sed ke ĝin nomi signifus pridubi la logikon fiksitan al la kapitalismo jam kvaronan jarcenton: ĝia trouza ekspluatado fare de la tutmondiĝita financo.

* Claude Bébéar (interparolado kun Philippe Manière): Ils vont tuer le capitalisme” [Ili mortigos la kapitalismon, Plon, Parizo , 2003, 222 pagoj, 17 eŭroj.

Por ilin helpi ĝisfunde elvolvi siajn pensojn, oni rekomendu al ili sin provizi per la brila eseo, en kiu Frédéric Lordon* priskribas kiamaniere la politikaj respondeculoj fordonis ĉiujn povojn al la moloĥa financo. Kaj kiel tiu, kvazaŭ infera maŝino erareme vojiranta, diserigis la entreprenojn, kiuj fariĝis jen predoj, jen predantoj. Kontestebla estas ja la sistemo, ne nur la deliktaj individuaj kondutoj. Sed, ĉu ne estas ekscese postuli de la liberaluloj malkonfesi tion, kion ili predikas jam de tiom longa tempo?

* Frédéric Lordon, Et la vertu sauvera le monde... (Kaj la virto savos la mondon...), Raisons d’agir, Paris, 2003, 125 paĝoj, 6 eŭroj.

Bernard CASSEN.