Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Unueco de tempo, loko kaj ago: la ministra konferenco, en Kankuno, de la Monda Organizo pri Komerco (MOK) pakas en kvar tagojn (de la 10-a ĝis la 14-a de septembro) ĉiujn konfliktojn kaŭzitajn de la rapidigita tutmondigo de varoj kaj servoj. Por Usono kaj la Eŭropa Unio, kelkfoje konkurantoj, sed plej ofte partneroj, la planedo reduktiĝas al vasta merkato, de kiu ili celas alproprigi al si kiom eble plej grandan parton. Trompitaj de la liberkomercaj promesoj, multaj registaroj de Sudaj landoj partoprenis ĝis nun sian propran kuratorecigon. Sed kiom longe ili kunludos?
Pli ol unu registaro certe bedaŭras ke ĝi adoptis la statutojn de la Monda Organizo pri Komerco (MOK) dum ties unua ministra konferenco en Marakeŝo en 1994. Dum oni kredis ke tiu nova institucio fariĝos permanenta forumo por la multflankaj diskutoj pri komerco, rompante kun la “cikloj” de traktado — kun fiksita daŭro sur la papero, sed neniam respektata — de ĝia antaŭulo, la Ĝenerala Akordo pri doganaj kaj komercaj tarifoj (GATT)*, ĝi fine daŭrigis la funkciadon laŭ la sama logiko.*
Kio fokusigas la atenton, estas ĝuste tiuj kvar tagoj de la kunveno, normale dujaraj, de la ministra konferenco, supera instanco de la MOK, dum la diversaj okazantaj intertraktadoj — pri la aliro al medikamentoj, agrikulturo, servoj, la speciala kaj diferencigita traktado de la evolulandoj, sen formalaj “pontetoj” inter si. Antaŭ ĉio, ili funkcias malproksime de la rigardoj de manifestaciantoj.
La venonta ministra konferenco en Kankuno (Meksiko) de la 10-a ĝis 14-a de septembro kaj kiu sekvas al tiu de Doho (novembro 2001)* — ne respondas al iu speciale urĝa afero: ĝi estas simple laŭstatuta. Tamen, en dinamiko sufiĉe simila al tiu de la eŭropaj intertraktadoj — kie afiŝiĝas alte dramigitaj datoj, dum temas neniam pri vere urĝaj aferoj-, ĝi provokas ĉiajn konjektojn kaj poste donas okazon por taksadoj en terminoj de “sukceso” aŭ “fiasko”. Kiel rekoneblas “sukceso”? Simple per la daŭrigo kaj intensigo de “liberaligaj” rimedoj en ĉiuj aktuale traktataj kampoj kaj, laŭeble, en pliaj.
Sed ĉu tiuj liberaligoj estas sukceso por la koncernataj loĝantaroj? La demando ne leviĝas por la liberaluloj: estas ero de dogmo. Malfeliĉe por ili, la ciferoj ne pledas por ili. En tiuj ĉi kolumnoj, la korea esploristo Ha Joon-Chang, uzante, inter aliaj laboraĵoj, tiujn de la svisa ekonomikisto Paul Bairoch (iama membro de la GATT!), montris ke la kresko de la monda ekonomio estis malpli granda en la jardekoj 1980-2000 — la ora epoko de la libera komerco kaj de la deregulado — ol en la jardekoj 1960-1980, vipataj pro siaj protektismaj kaj intervenismaj “arkaismoj”.*
Ekzistas simplega rimedo por klare vidi: kiel postulas, en Parizo, la Conseil économique et social (CES) [Ekonomika kaj sociala konsilio] en bone dokumentita rekomendo*, fari publikan kaj kontraŭdiran bilancon “de la konsekvencoj, aliaj ol komercaj, de la marakeŝaj akordoj kaj de ilia influo sur la ekonomia kresko, la reduktado de la malegalecoj inter landoj laŭ ilia disvolvonivelo, la dungiteco, la dispartigo de la produktivaj agadoj inter la teritorioj, la medio kaj la aplikado de socialaj normoj.” La CES proponas ke la Eŭropa Unio aŭ almenaŭ Francio faru la iniciaton postuli al la Ekonomia kaj Sociala Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj la starigon de tiu taksado.
Oni miras pri tio ke la eŭropa komisaro Pascal Lamy, ĉie ĉeesta en la amaskomunikiloj kie li havas nur amikojn, ankoraŭ ne faris siavice tiun proponon, li kiu estas tiom certa pri siaj permanentaj gloradoj de la bonfaroj kaŭzitaj de la komerca liberaligo. Oni povus diri al s-ro Lamy: nu, pruvu do! Por apogi siajn tezojn, li povus demandigi tri altajn personulojn kiuj laste kunsubskribis artikolon kiu gloras la tutmondigitan komercon kiel instrumenton serve al la malriĉuloj, kies — kiel ĉiu scias — plej ardaj defendantoj ili estis en siaj iamaj aŭ nunaj funkcioj: S-ro Robert Rubin, iama usona sekretario pri trezoro kaj prezidanto de la plenumkomitato de Citigroup; s-ro Shoichiro Toyoda, honora prezidanto de la japana mastraro; kaj s-ro Dominique Strauss-Kahn, iama (socialista) franca ministro pri financoj.*
En la momento, ĉiu komprenas facile ke la komisaro estas tro okupita por sekvi tiun proponon. La scenejo estas muntita en Kankuno, evitendas ke la peco fiasku, dum planedvaste kaj aparte en Francio post la giganta sukceso de la kuniĝo en Larzako centmiloj da personoj manifestacios kontraŭ la funkciado de la MOK kun flag-rubandoj “La mondo ne estas varo”. Por ke daŭru la spektaklo de la liberaligo (The show must go on!), urĝas komenci la deals inter la dosierujoj: mi cedas en tiu punkto, vi koncedas al mi ion pri aliaj, kaj ni komune alfrontos trian friponon.
EL TIU VIDPUNKTO, la minimuma akordo inter Usono kaj la Eŭropa Unio pri agrikulturo (vd la artikolon de Jacques Berthelot: La tri frenezaĵoj de la agrikulturaj politikoj), se ĝi solvas evidente neniun bazan problemon, montras almenaŭ la transatlantikan solidarecon vide al la registaroj de multnombraj regnoj de la Sudo, de kiuj oni atendas multon interŝanĝe de tiu “malfermo”: la surtabligon de la famaj “Singapuraj demandoj”*, nome investo, konkurenco, travideblo de la publikaj merkatoj kaj la “faciligo” de la komerco (plibonigo de doganaj proceduroj), ktp. Ĝuste ili motivigas s-ron Lamy kaj lian usonan kolegon kaj amikon, s-ron Robert Zoellick, usona speciala reprezentanto por la komercaj aferoj, ĉar ili povas forte subpremi la protektojn kiuj ankoraŭ ekzistas en la Sudo kontraŭ la ofensivo de la eŭropaj kaj usonaj transnaciaj konzernoj.
Pri la investo, temas pri revenigi tra la fenestro de la MOK, kun kelkaj modifitaj eroj, la Multflankan Akordon pri Investo (MAI), senglore en 1998 kondukita al la elirejo de la Organizo pri Ekonomiaj Kunlaborado kaj Disvolvo (OEKD). Nenio garantias ke la Sudaj registaroj, ĉekape Barato, akceptos malfermi tiun dosierujon. Precipe se s-ro Zoellick, kaptita de sia farmacia premgrupo, ne aliĝos al la unuanima pozicio de la 145 ceteraj membroj de la MOK pri la aliro de la malriĉaj landoj al samspecaj medikamentoj kiujn ili ne kapablas produkti mem.*
Tiuj bazaj problemoj okupas nuntempe la antaŭon de la scenejo. Tamen, ili kaŝas aliajn, tute same fundamentajn, sed tabuigitajn: la stimulado de la sociala kaj media dumpingo fare de la tutmondigita komerco de varoj kaj servoj, la utiligo, fare de Vaŝingtono, de la fluktuadoj de la dolaro kiel sturmarmilo, kaj fine la problemo de la publika ŝuldo de la evolulandoj. Ĉar nur la pagado de tiu plejsankta ŝuldo trudas al tiuj landoj eksporti agrikulturajn varojn, dum, kiel en Brazilo, granda parto de ilia loĝantaro ne manĝas ĝissate. Situacio kiu defias la sanan hommenson, sed kiu plenigas la trezorejojn de la kreditoroj kaj tenas en dependeco tutajn ekonomiojn ĉe la rando de asfiksio. Oni komprenas pli bone kial la MOK, la internaciaj financ-institucioj, la Eŭropa Komisiono kaj la Nordaj registaroj rifuzas starigi detalan bilancon pri la ok jaroj de liberaligo instigita de la MOK, kiun postulas centoj da asocioj kaj sindikatoj de la tuta mondo kaj, kiel ni vidis, oficiala institucio de la Franca Respubliko: la Ekonomia kaj Sociala Konsilejo. Urĝas ne liberaligi, sed sciigi la veron pri la liberaligo!
Bernard CASSEN.