Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Mi memoras la elekton de Salvador Allende.
La ĝojan frenezon, kiu iom post iom konkeris la homamason. La ridojn kaj brakumojn surstrate kun nekonatoj, kiuj ne plu estis nekonatoj, ĉar ankaŭ ili ĝojis.
Tiun 4-an de septembro de 1970 Santiago forlasadis la vintron; eknoktiĝis. Oni daŭre atendis la rezultojn de tiu tiel disputita prezidanta elektado. Tro daŭre sendube por la ekscitita senpacienco de tiuj, kiuj ankoraŭ karesis esperon de venko de la maldekstro kaj tremis pro emo eliri krii sian ĝojon surstrate.
En la komenco, maltrankviliga rumoro disvastiĝis. El la tri kandidatoj, la dekstra venkantis. Ĵus, partianoj de Jorge Alessandri subeniradis el la belaj kvartaloj en la urbocentron svingante, mokeme, ĉiliajn flagojn je la pordoj de la veturiloj, meze de hupa koncerto. Kaj tuj la rumoro malŝveliĝis, la prognozoj baskulis. La hupantoj, malpli vantaj, suprenrevenis en siajn riĉajn loĝejojn piede de la Kordilero. Oni ankoraŭ atendis. Kaj subite, estis kvazaŭ hulo. Allende iris ĉe-kape! Allende, subtenata de la koalicio de la Popola Unuiĝo. Socialistoj, komunistoj, radikaluloj, maldekstraj kristanoj unuiĝis kontraŭ dividita dekstro. Ĉi-foje, jen estis ja la venko. Oni ankoraŭ dubis, preskaŭ nekredante. Tamen, la ciferoj paroladis. Eble temis nur pri martempesto, sed kiu zorgis? Je pli ol 36% de la balotoj, la maldekstra kandidato klare preterpasadis la maljunan konservativulon Radomiron Tomicon. Sendube, Allende havis la plej bonan rezulton. La ĉiama venkito en la prezidantaj elektadoj, tiu kiu, post tri fiaskoj, sarkasme ironiis pri la epitafo, kiu memorigos lin post lia morto: “Allende, kandidato al Prezidanto”, jen li, nun mensogigante la Kasandrojn.
Oni kriadis, oni saltadis — el que no salta es momio (kiu ne saltas estas reakciulo), oni reciproke brakumadis por certigi, ke oni ne revis. Ho! Kiel mirinda estis tiu lando, kaj kiel mirindaj estis tiuj ĉilianoj, ĝismedole politikiĝintaj.
Jam noktiĝis je septembra humida malvarmo. Sed kiu zorgis? El la malriĉaj suburboj de la ĉefurba sudo kaj okcidento homamasoj fluis ĝis la Alamedo, la reĝa vojo de Santiago, vestitaj per koloraj lanvestoj, ŝaloj kaj ponĉoj. Virinoj, viglavangaj kaj grandokulaj infanoj, viroj sekaj kaj fortaj, malhelvizaĝaj, nigrapendhararaj. Festa etoso emanis el tiu homamaso, paca kaj radianta. Kompensante la palan publikan lumigadon, kaj por varmigo, ĝojesprimaj fajroj diversloke traboradis la brumon. Buŝalbuŝen disvastiĝadis la novaĵo: Allende estis parolonta.
Per totala improvizado, amatora sonekipaĵo estis instalita en la unua etaĝo de la domo de la Ĉilia Studenta Federacio, FECH, situinta en la urbokerno, fronte al la monto Santa Lucia, vojkruciĝo de ĉiuj amoraj renkontiĝoj. Finfine, per portebla laŭtparolilo, Allende alparolis la homamason per evidente improvizita diskurso. Transportita de la neesprimebla plezuro scii, ke li ĵus venkis batalon, komencitan antaŭ tridek jaroj, tiu 62-jara kuracisto trovis la ĝustajn vortojn por saluti la popolan venkon, danki siajn apogantojn, kuraĝigi la aliajn kuniĝi al la batalo por pli bona sociala justeco. Spite al venontaj baraĵoj, Ĉilio — diris li — estis ŝanĝonta sian bazon. Kaj ĉiuj komprenis ke “se iba a dar la vuelta a la tortilla” (la omleto estis renversota), kaj ke la forlasitoj de la ekonomia prospero iom post iom ekĝuos la nacian festenon. “Dulce Patria...” Oni kantadis la nacian himnon, oni ĝojegis, kaj meze de la tiumomenta ĝojo ŝprucis la klasika ordinareco de la Ĉilio de la feliĉaj homoj: “¡Viva Chile, mierda!”*
Pjer KALFON