Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Reage al Noam Chomsky: “La plej bona mondo laŭ Vaŝintono”

Tosi Owada de Nagarayama, Japanio, reagas al la artikolo de Noam Chomsky: “La plej bona mondo laŭ Vaŝingtono”, aperinta en Le Monde diplomatique en Esperanto, aŭgusto 2003.

Intelektulo tiom fama kiel Noam Chomsky ŝajnas ne koni la realajn fortrilatojn internaciskale. Kiel dividi lian kredon en la “ĉiameco” de “monda ordo determinita kaj daŭrigata” de potenco kiun subfosas jam la eksteraj kaj internaj obstakloj? La tezo de usona ĉiopoveco certigata de la milita supereco de Usono similas cetere strange al tiu de Robert Kagan, unu el la novkonservativaj ideologoj. Chomsky ŝajnas ankaŭ ne senti la plej etas skeptikon rilate la ĉiamecon de tiu unuflanka ordo. Tamen, la “malnova Eŭropo” ne estas kondamnita ludi senfine la duan rolon kiun Usono asignas al ĝi. Kiam Vaŝingtono laŭdis la “kuraĝon” de la Unuiĝinta Reĝlando aŭ de Pollando, tiam Parizo kaj Berlino povintus returni la ĝentilecon al s-ro Donald Rumsfeld kaj glori “novan Nord-Amerikon” konsistantan el Meksiko kaj Kanado. Tiuj du nemalhaveblaj partneroj de Usono en la zono de la ALENA efektive ne sekvis Usonon, nek en la momento de la milito kontraŭ Irako nek en la demando de la Internacia Pun-Kortumo. Pli mirige, Noam Chomsky ŝajnas koncedi apartan raciecon al la sufiĉe memmortigaj ekstera kaj sekureca politikoj de la registaro Bush. Nu, kiel emfazas Immanuel Wallerstein, “Usono perdis la ekonomian kaj ideologian hegemonion. Restas al ĝi nur la milita hegemonio, kio estas la propreco de ekkadukiĝantaj potencoj”. Vaŝingtono ne povos senfine konservi la ŝajnon — aŭ pli ĝustadire la ŝajnigon — de sia monda hegemonio.

Tosi OWADA