Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Demokratia eksperimento disbatita de la armeo

Lecionoj el tragedio

ĈILIO EN LA KORO. En Francio kiel aliloke, dum la monatoj kiuj sekvis la puĉon de la generalo Augusto Pinochet, ne pasis eĉ unu tago sen ke manifestacio, amaskunveno aŭ koncerto de la “miraklita” grupo Quilapayun* aŭdigis la koleron de la eŭropa “maldekstra popolo”. Tiu ondo de solidareco respondis al la barbareco de la soldataro. La novaĵoj el Santiago estis tremigaj: dekmiloj da politikaj aktivuloj enfermitaj en la Nacia Stadiono, la fingroj de la kantisto Victor Jara forhakitaj (“Kaj nun, ludu gitaron!”), rumoroj pri amasaj torturoj kaj murdoj, la agonio de Pablo Neruda en sia prirabita domo...

* Eduardo Carrasco kaj liaj kamaradoj kantis dum la festo de L’Humanité de la 8-a kaj 9-a de septembro 1973. Nur pro hazardo ili ne prenis, kiel planite, la aviadilon al Santiago de Ĉilio. — Cetere, la kanto, kiu restis en la memoro de multaj kiel la himno de la popola unueco, legeblas sub jena retadreso.

Sed la emocio venas ankaŭ de la simbolo kiu fariĝis la Popola Unueco en la okuloj de milionoj de eŭropaj civitanoj. Du jarojn antaŭ la venko de Salvador Allende, la jaro 1968, en la Malnova Kontinento, vekis la idealon de socialismo kiu samtempe batis la lastan frapon al sia orienteŭropa karikaturo. Certaj konkludis el tio la neceson de “revolucio”, aliaj preferis fidi je “paca vojo” kies antaŭsignojn, en Francio, ili emis vidi en la subskribo de la komuna programo, en junio 1972.* En 1973, komunistoj kaj socialistoj metas do siajn proprajn esperojn en la ĉilian defion, ĉar la politikaj debatoj en Santiago interplektiĝis kun iliaj. “Se ekzistas valida leciono por ĉiuj landoj el la ĉilia eksperimento”, resumas ekzemple komunista libro tiam aperinta, “tiam tutcerte tiu kiu kondukis al tiu koncepto de la unueco de la popolaj fortoj”.*

* Komuna programo de la komunista kaj socialista partioj.
* Antoline Acquaviva, Georges Fournial, Pierre Gilhodès kaj Jean Marcelin: “Ĉilio de la Popola Unueco”, Éditions sociales, Parizo, 1971.

Mallonge, la 11-a de septembro matene, la sturmo kontraŭ la Moneda ŝajnis disbati eĉ la ideon de la “paca vojo” al socialismo. “Daŭrigu kaj sciu ke baldaŭ malfermiĝos la grandaj avenuoj kie la digna homo paŝas antaŭen por konstrui pli bonan socion”: la lastaj per radio disvastigitaj vortoj de Allende emociigas des pli ke ili ŝajnas celi foran estonton. Fakte, la uzo de la armeo fare de la grandburĝaro, kun apogo de Usono, forigis la Popolan Unuecon de la povo.

Se la franca komunista partio provis ĉirkaŭiri tiun baton insistante — subite — pri la diferencoj inter Santiago kaj Parizo, ĝia itala frato alfrontas la dramon ĉe la fundo, per serio de tri artikoloj de la ĝenerala sekretario Enrico Berlinguer.*

* Rinascita, Romo, 28-a de septembro, 5-a kaj 12-a de oktobro 1972.

La memkritiko de la itala gvidanto koncernas la subtaksadon, pro la “malstreĉiĝo” inter Sovetio kaj Usono, de la kapableco de “la imperiismo kaj de la reakciaj fortoj de multnombraj landoj [...] ĉirkaŭbari la emancipiĝan luktadon de la popoloj”. Plia kialo do por konsciiĝi: “Profunda transformiĝo de la socio per demokratia vojo [...] en Italio realigeblas nur en formo de revolucio de la granda plimulto de la loĝantaro.” La nepraj struktur-reformoj postulas ne nur la konsenton de la maldekstraj fortoj, kiuj atingus “51% de la voĉoj”, sed “la kunlaboradon de la popolaj fortoj de komunista kaj socialista tendencoj kun la popolaj fortoj de kristana tendenco”.

Tridek jarojn poste, ĉu necesas elverŝi la bebon — la faman “historian kompromison” — kun la malpura akvo de la maĥinacioj de la komunista kaj krist-demokrata parti-aparatoj, al kiu ĝi, dum certa tempo, reduktiĝis en Italio? La burokratisma socialismo spertas siajn lastajn skuojn en la mondo, kaj eĉ ne unu “aganta malplimulto” sukcesis daŭreman revolucion. Kaj la “demokratia vojo” enŝlimiĝis en la marĉon de la socialdemokratio. Sed la vojo, la vera, proponita de Enrico Berlinguer — kiu poste fondis la “eŭrop-komunismon” — estas nenie irita...*

* Vd ankaŭ la artikolon de Tomas Moulián: “La rompita revo de Salvador Allende.

Dominique VIDAL