Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Demokratia eksperimento disbatita de la armeo

La rompita revo de Salvador Allende

Jen unu el la plej nigraj datoj en la historio de la maldekstro de la 20-a jarcento: Antaŭ tridek jaroj, la 11-an de septembro 1973, la puĉo de la junto prezidata de la generalo Aŭgusto Pinochet finis, en sangobano, tri jarojn da senprecedenca eksperimento. Por la ĉilia burĝaro kiel por la usonaj gvidantoj, necesis rompi la revon de Salvador Allende kaj de la Popola Unueco — pacan transiĝon al demokratia socialismo — antaŭ ol estu tro malfrue. Ĉiupreze...

La ANALIZO DE LA TUTA itinero de Salvador Allende, kaj aparte de liaj pozicioj dum la bolanta epoko de la Popola Unueco, ebligas adekvate interpreti la finon de lia vivo. Lia memmortigo, la 11-an de septembro 1973, en la prezidanta palaco La Moneda, estis nek malespera ago nek romantika ago provante trudi heroan eniron en la historion. Tiu gesto daŭrigas la vivon de realisto, envere de granda politikisto.

Sine de la ĉilia maldekstrularo kiu jam delonge deklaris sin marksisma kaj de Socialista Partio kiu, en la 1960-aj jaroj, devojiĝis al “maksimumismo”, Salvador Allende reprezentis apartan tipon de revoluciulo. Li metis sian esperon en la urnojn kaj kredis je la ebleco instali la socialismon interne de la politika sistemo mem.

Allende havas nenion de revolucia oratoro ĝuanta retorikon. Li estas politikisto forĝita en la ĉiutagaj bataloj. Li celas konkeri spacojn por popola politiko, sine de reprezenta demokratia sistemo en kiu la politikoj de alianco favorantaj la maldekstron estas realigeblaj. Sed neniam li forlasas la kritikon al la kapitalismo kaj la deziron pri socialismo. Jen la granda diferenco inter liaj pozicioj kaj tiuj de la nuna ĉilia Socialista Partio, membro de la Demokratia Koncertado en la povo ekde la fino de la diktaturo. Por Allende, esti realisma ne signifas nei la estonton per kontentiĝo pri “pragmata” politiko.

Lia vizio formiĝas en la periodo de la koalicioj de maldekstra centro (1938-1947), aparte en la registaro de Pedro Aguirre Cerda, en kiu li estas ministro pri sano. Tiam li malkovras, kio poste, ekde 1952, fariĝos la centro de lia strategio: la serĉado de unueco inter la du grandaj popolaj partioj, la Socialista Partio kaj la Komunista Partio. La rivalecoj inter tiuj du fortoj malfortigis ĝis tiam la regantan koalicion kaj limigis liajn reformojn, tiel favorante la agad-eblecojn de la centrisma aliancano, la Radikala Partio, kiu tiel decidas pri la pesilaj movoj. Tiuj registaroj estas la plenumantoj de burĝa demokratia programo aŭ, alidire, de kapitalisma modernigo akompanata de sociala leĝaro kaj de arbitracianta rolo de la ŝtato, kiun Allende, kontraste al ceteraj socialistaj gvidantoj, neniam pridubas.

Por realigi tiun politikon de unueco inter socialistoj kaj komunistoj, Allende vidas sin devigata en 1952 al paradoksa gesto: rompi sian propran partion. Lia obsedo estas tiam la serĉado de latinamerika vojo al la revolucio, precipe inspirata de la ideo de “tria vojo” de Victor Raúl Haya de la Torre kaj de la “apristoj”*, sed kies materiigo estas en tiu momento reprezentata de Juan Domingo Perón kaj la argentina “justicismo”. Allende oponas tiun devojiĝon al popolismo. Li retiriĝas de la Socialista Partio por organizi la Fronton de la Patrio kun la komunistoj tiam ankoraŭ en la eksterleĝeco. De tiu sperto venas lia unua kandidatiĝo por la prezidanteco, en 1952.

* Fondinto, en 1924, de la Amerika Popola Revolucia Alianco (APRA), Victor Raúl Haya de la Torre vigligas la indianajn amasojn kaj la peruajn intelektulojn per naciisma programo kaj, en la unua periodo, influata de marksismo.

Tiu gesto igas lin gvidanto de la unueco kun la komunistoj kaj proparolanto de la unua embriono, ankoraŭ malpreciza en sia teoria formulado, de la politiko de perelekta konkero de registaro fare de revolucia koalicio. Tiu strategio ekmarŝas antaŭ la 20-a kongreso de la Komunista Partio de Sovetunio (KPSU), sed temas ja pri daŭrigo de la tezoj de la Frontoj de Nacia Liberigo, defendataj de la komunistaj partioj de preskaŭ la tuta Latinameriko.

La elektoj de 1958 metas Allende proksimen al la venko kaj tiel igas lin gvidanto de la jaroj 1960, en epoko dum kiu la linio de la institucia transiĝo al socialismo, nomata ankaŭ paca vojo, aŭ nemilita, kontraŭas la tezon de la povopreno per armita batalo, de la “detruado de la burĝa ŝtato”, kiu montris sian efikecon en Kubo.

Pli proksima de la komunistoj ol de sia propra partio, Salvador Allende ne lasas sin treni en la maldekstriĝon de la ĉiliaj socialistoj post la malsukceso de la prezidanta balotkampanjo de 1964. Multnombraj politikistoj de tiu partio tiam proklamis la finon de la elekta opcio kaj anoncas la neceson de strategia ŝanĝo, sen doni al si la penon pristudi la specifecon de la ĉilia kazo, kun ties kompleksa klasstrukturo, ĝia sistemo de partioj kaj ĝia longa kaj konstanta demokratia tradicio.

Allende tenas sin flanke de tiu ŝtormo. Sen iam ĉesi aprezi kaj subteni Kubon, li daŭre kredas, preskaŭ sola inter la socialistoj, ke eblas triumfi ĉe la prezidantaj balotoj kaj, ekde tiam, disvolvi institucian transiĝon al la socialismo. Tiu sinteno faras lin celtabulo de multnombraj kritikoj.

Liberecana kaj plurisma socialismo

LA TRIUMFISMA PENSMANIERO de la 1960-aj jaroj, optimisma periodo pro la aktualeco de la revolucio, malhelpas la marksismajn partiojn kaj intelektulojn starigi al si la esencajn demandojn pri la konstruado de la socialismo en Ĉilio per institucia vojo. Ĉu la socialismo realigeblas, dum larĝa foso disigas ilin de la progresemaj sektoroj de la Kristdemokrata Partio, vigligitaj de la gvidanto Radomiro Tomic? Kiel atingi la nepran institucian kaj popolan plimulton sen antaŭe konstrui blokon favoran al la ŝanĝoj, larĝan progreseman fronton?

Dum tiu intensa periodo de la Popola Unueco (feliĉa etapo por la konstruo de la estonto, sed kun ĝermanta tragedio), Allende iras pli malproksimen ol iu ajn en la difino de la strategia horizonto. En sia parolado de la 21-a de majo 1971, parolanta pri la celo kaj ne nur pri la etapo, li difinas la ĉilian socialismon liberecana, demokratia kaj plurisma. Kiu koncepto igas lin la antaŭulo de la eŭrop-komunismo.

Li iras pli malproksimen ol la ĉiliaj komunistoj: tiuj ne forlasas la ortodoksan koncepton pri la konstruota socialismo kaj estas enfermitaj en la logiko de la decida momento en kiu necesas preni “la tutan povon”. Kvankam ili prokrastas tiun fazon, ili konsideras ĝin nemalhavebla. La fama metaforo de ilia gvidanto, Luis Corvalán, pri “la finstacio de la socialisma trajno”, diras ĝin precize: tiu alvenos ĝis Puerto Montt, en la plej suda punkto de Ĉilio, sed certaj dumtempaj aliancanoj eliros antaŭe.

Estas klare por Allende ke ne okazos institucia transiĝo sen kreo de strategia alianco kun ĉiuj progresemaj sektoroj por starigi solidan plimulton.* Sed lia klarvido estas vana, li ne sukcesas trudi tiun politikon en la ĝusta momento.

* Kiu el tiu tempo ne memoras la kanton (en Eŭropo ofte kantata de Quilapayún), kiu restis en la memoro de multaj kiel la himno de la popola unueco? Ĝi legeblas en Esperanto sub jena retadreso.

Alveninte en la povo, li neniam forlasis sina humanistan etikon nek uzi la aŭtoritatismon de la povo, kiel faris preskaŭ ĉiuj prezidantoj ekde 1932. Tiu sinteno certe malhelpis lian “revolucion” timigi ties malamikojn. Sed la grado de evoluo de la krizo komence de 1973 estus deviginta lin ne nur laŭleĝe persekuti certajn sektorojn de la opozicio, sed ankaŭ la maldekstrajn grupojn kiuj kontraŭis lian politikon; tiam li estus retroviĝinta en sakstrato. Li estis demokrato, eĉ en la periodoj de konstantaj minacoj kontraŭ la registaro, de malkaŝaj eksterlandaj intervenoj kaj de teroristaj praktikoj de la ekstrema dekstrularo.

Sen alveni al aŭtoritatismo, li sendube devintus ludi rolon de forta prezidanto en preciza senco: distanciĝante de partioj kaj trudante siajn decidojn en la esence gravaj momentoj. La hezitadoj de la politikaj grupoj, ilia malrapideco fari decidojn, akcelis la elnodiĝon kaj faciligis la taskon de liaj malamikoj, en Popola Unueco disŝirita de la katastrofa egaleco inter tiuj kiuj akceptis la neceson intertraktadi kaj tiuj kiuj proponis “antaŭeniri sen kompromisi”.

Allende ne provis krei novan reformismon nek socialdemokratan vojon. Temis pri fari el la radikala demokratiigo de ĉiuj sferoj de la sociala vivo la akson de la socia transformiĝo. Jen lia revolucia karaktero, kaj ne en la uzo de perforto por solvi la problemon de la potenco. Malfeliĉe por la estonto de la socialismaj ideoj, tiu provo fiaskis.

La ĉilia prezidanto eniras la historion ne pro sia morto, sed pro sia vivo, kaj lia morto fortigas la miton. Danke al sia politika instinkto kaj al sia historia realismo, li reprezentas la simbolan esprimon de “nova maniero” aliri al socialismo, en momento en kiu la krizosimptomoj de la realaj socialismoj komencas jam sentiĝi.

En la tago de la ŝtatrenverso, Salvador Allende mortigas sin mem. Kial oni kaŝis tiun realon dum tiom da jaroj? Lia suicido estas ago de batalo. Dum tiu terura mateno de la 11-a de septembro, la prezidanto pasas de doloro al klarvido. Unue, premegas lin la perfido. Multnombraj atestantoj rakontas ke li maltrankviliĝis pro “Aŭgusto”. Cetere, en unu el la paroladoj de tiu mateno, li ordonas al la lojalaj militistoj defendi la registaron. Al kiu alia generalo li povintus pensi se ne al Pinochet, al kiu li konfidis la “stelojn” de ĉefkomandanto de la armeoj?

Kia estis tiu doloro? Julio Cezaro diris al Bruto: “Ĉu ankaŭ vi, mia filo?” Plendo de konsterno vide al la malnobleco en kiun falis la amiko. La demando kiu reprezentas la plej intensan doloron fronte al la sento de frustracio. Allende starigis ĝin al si certe plurfoje dum tiu mateno.

Sed en certa momento li akiras la asketan memregadon. Li kontrolas la doloron por meti ĝin en la servon de la politiko. Efektive, li neniam pensis pri eliri viva el la palaco La Moneda. Li certe antaŭsentis ke li mortos batale. Li pensis pri rezistado, pri la militistoj kapablaj honori siajn jurojn kaj pri partioj kapablaj transformi siajn parolojn en agojn, do, en alfrontiĝojn. Li ne imagis sin sola, forlasita, ĉirkaŭata nur de siaj fideluloj, dum la Popola Unueco dekretis la batalhalton.

Fronte al tiu nova perspektivo, fronte al tiu de lia supervivo al la bombadoj kaj tiu de la disvenkiĝo sen rezisto, Allende celis atingi la plej bonan politikan rezulton. Li rifuzas la ekzilon kaj preparas la plej adekvatan respondon, tiun kiu devas esti la plej bona esprimo de liaj idealoj kaj sekvigi la plej detruajn konsekvencojn pro tiu kiu trenas Ĉilion en la tragedion. Tio estas la suicido. Tiu ago kiu priŝprucas la generalon Pinochet per lia sango restos por ĉiam neforviŝebla spuro.*

* Vd la lastajn alvokojn de Salvador Allende.

En la sama momento en kiu li estas triumfonta, la generalo ekmarŝas al la loko kie li finiĝos, kiel senhonora soldato kiu fuĝas siajn respondecojn, kiu supervivas danke al laŭleĝaj ruzaĵoj. Triumfante ja, ĉar li modlis la nunan ĉilian socion. Sed li povos neniam atingi la piedestalon de heroo, ĉar la heroo povas esti Agamemnono kaj ne Egisto.*

* Suvereno de Argoso, Agamemnono estis murdita de Egisto, dum li troviĝis sen ŝildo kaj senarma.

Kial la generalo Pinochet agis tiel? Ĉar li avidis povon kiu ne venis de la “patro”, de tiu kiu nomis lin ĉefo. Tiu nekonscia kaj nekontrolebla impulso kondukis lin al eraro: timi pli la vivantan Allende ol la mortan Allende. Tiu simbola patromurdo estas la marko kiun Allende trudis al li kiel destinon. Li eĉ ne povis mortigi lin, ĉar Allende elektis mem sian propran morton.

Kiel en la dramo de Sartro, Pinochet estas jam ĉirkaŭata de muŝoj. Pro tio liaj disĉiploj kaj favoritoj malkonfesas lin nun. Liaj militistaj leŭtenantoj malagnoskas publike siajn perfortojn de la homrajtoj. Ili devas fari tion por konservi la legitimecon de la modelo. Ili volas ke oni forgesu ke tio estis la produkto de makiavela forto de senobstakla povo, de teroro kies respondeculo ĉe ilia flanko estis la generalo Pinochet.

Salvador Allende perdis la unuan batalon por nova socialismo. Sed li ne estas elĉerpita fantomo. Li restas la flago de rekomencota lukto por la socialismo de morgaŭ.*

* Vd la artikolon de Dominique Vidal: “Lecionoj el tragedio”.

Tomas MOULIÁN.