Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Tajlando evitis la plej grandan malbonon

Simboloj de ekonomio ĉeranda de abismo fine de la jaroj 1990, konstrurestaĵoj, kies konstruado haltis dum la grava financa krizo de 1997-1998, malrapide putras en Bangkoka tropika ŝvitvarmo. Je kelkaj minutoj piede de luksa hotelo “Oriental”, situanta borde de Chao Praya kaj tute proksime de la ambasadejo de Francio, tridek-etaĝa betona skeleto superas je la horizonto. Neniu tion atentas, samkiel la dekojn da aliaj ruinoj, dissemitaj tra centro kaj periferio de la tajlanda ĉefurbo: tiuj nekutimaj restaĵoj nun apartenas al pasinteco. Apud ruboj, la gruoj reaperis sub Bangkoka ĉielo.

En Tajlando, tiom timita reveno al la antaŭ-“miraklaj” kondiĉoj ne okazis. La sociala situacio ja restas tre malfacila, sed la ekonomio refunkciiĝis kaj la lando, kiu aspektis kondamnita plej bone al jaroj de rigoro kaj plej malbone al longdaŭra depresio, denove spertas kreskoprocentojn najbarajn de tiuj de “miraklo”-jaroj: ĉirkaù 6% en 2003 laŭ la taksoj. Dank’ al rapida rekonsistigo de siaj monrezervoj, la lando povis komence de aŭgusto likvidi sian ŝuldon al la Internacia Monfonduso (IMF), do unu jaron antaŭ la templimo — belfaro salutata de ĉefministro Thaksin Shinawatra, kiu promesis, ke “Tajlando neniam plu [estos] predo de la fortoj de eksterlanda kapitalo”.

Tiu ekonomia naciismo povas mirigi el granda konservativa lando kiun oni konsideris antaŭnelonge sukcesinta ekzemplo de la liberala tutmondigo. Sed, kiel notis Philip Bowring, tio tradukas rifuzon al Vasingtona kunsento, en Tajlando kaj transe. Ekzemple Malajzio sukcesis izoliĝi el la krizo starigante kapitalkontrolojn tuj ekde la komenco. La ekonomio de tiu lando tiel atingis konsiderindajn kreskoprocentojn la lastajn kvin jarojn (4,5% taksitaj en 2003). De du jaroj kaj kun certa sukceso, la tajlanda registaro klopodis liberiĝi de eksteraj trudoj stimulante la enlandan mendadon, ŝirmante la strategiajn sektorojn kaj kuraĝigante la landajn entreprenojn. En tiu lasta fako estis la plej sukcesaj rezultoj, ĉar ĝi sukcesis konservi kontrolon de energi-, transport- kaj telekomunik-sektoroj, kvankam Bangkoko subskribis kun la IMF, en 1998, protokolon antaŭvidantan ilian entutan aŭ partan privatigon en 1999. Kvar jarojn post tiu dato, neniu el tiuj sektoroj privatiĝis.

Pli poste, la lando, kies eksportoj koncernas mallarĝan gamon da produktoj (ĉefe komponantaĵoj el teknologioj de informado kaj komunikado), devos, por redukti tiun dependon, diversigi sian ekonomion kaj relanĉi enlandajn enspezaron kaj konsumadon. Taskon kiun ĵus komencis Tajlando.

P.S.G.