Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La kvina potenco

Kontraŭ la misuzoj de povo, la gazetaro kaj la amaskomunikiloj estis, dum longaj jardekoj, en demokratia kadro, helpinstanco de la civitanoj. Efektive, la tri tradiciaj potencoj — leĝdona, ekzekutiva kaj jura — povas manki, misi kaj erari. Kompreneble multe pli ofte en aŭtoritatecaj kaj diktatoraj regnoj, kie la politika potenco restas la centra respondeculo de ĉiaj rompoj de la homrajtoj kaj de ĉiaj cenzuroj kontraŭ la liberecoj.

Sed, ankaŭ en la demokratiaj landoj, gravaj misuzoj fareblas, kvankam la leĝoj estas demokratie deciditaj kaj la registaroj estas la rezultoj de universala voĉdonado kaj la justico — teorie — estas sendependa de la ekzekutivo. Okazas ekzemple ke tiu kondamnas senkulpulon (kiel eblus forgesi la aferon Dreyfus en Francio?); ke la parlamento voĉdone starigas diskriminaciajn leĝojn rilate certajn kategoriojn de la loĝantaro (tio okazis en Usono dum pli ol jarcento, kontraŭ la afrikdevenaj usonanoj, kaj nun kontraŭ la devenantoj de islamaj landoj pro la “Patriot Act”; ke la registaroj faras politikon kies sekvoj montriĝos katastrofaj por tuta sektoro de la socio (tio okazas nuntempe en multaj eŭropaj landoj kontraŭ “senpaperaj” enmigrintoj).

En tia demokratia kunteksto, la ĵurnalistoj kaj la komunikiloj ofte konsideris grava tasko denunci tiajn rompojn de la rajtoj. Ili pagis tion ofte tre koste: atencoj, “malaperoj”, murdoj, kiel konstateblas en Kolombio, en Gvatemalo, en Turkio, en Pakistano, en Filipinoj kaj aliloke. Ĝuste pro tio oni parolis longtempe pri “kvara potenco”. Tiu “kvara potenco” estis fakte, danke al la civita konscio de la komunikiloj kaj al la kuraĝo de aŭdacaj ĵurnalistoj, tiu kiun disponis la civitanoj por kritiki, repuŝi, kontraŭagi, demokratie, kontraŭleĝajn decidojn kiuj povis esti maljustegaj kaj eĉ krimaj kontraŭ senkulpaj personoj. Ĝi estis, oni ofte diris tion, la voĉo de la senvoĉaj.

En la lastaj dek-kvin jaroj, laŭ la akcelo de la liberala tutmondigo, tiu “kvara potenco” perdis sian sencon, ĝi iompostiome perdis sian esencan funkcion de kontraŭpotenco. Tiu ŝoka evidento trudiĝas, se oni iom detale esploras la funkciadon de la tutmondiĝo, observante kiel nova tipo de kapitalismo kreskis, ne simple industria, sed ĉefe financa, mallonge: spekula kapitalismo. En tiu fazo de tutmondiĝo, ni vidas brutalan alfrontiĝon inter merkato kaj ŝtato, la privata sektoro kaj la publikaj servoj, individuo kaj socio, intimo kaj kolektivo, egoismo kaj solidareco.

La vera povo estas nun en la manoj de fasko da planedvastaj ekonomiaj grupoj kaj da tutmondaj entreprenoj kies pezo en la mondaj aferoj ŝajnas ofte pli grava ol tiu de la ŝtataj registaroj. Estas ili la “novaj mastroj de la mondo” kiuj kunvenas ĉiujare en Davoso, en la kadro de la Monda Ekonomia Forumo, kaj kiuj inspiras la politikojn de la granda tutmondiga Triunuo: Internacia Mon-Fonduso, Monda Banko kaj Monda Organizo pri Komerco.

Ĝuste en tiu kadro de tutmonda ekonomio fariĝis decida transformiĝo ĉe la amaskomunikiloj, en la koro mem de ilia industria teksturo.

La rimedoj de la amaskomunikiloj (radiostacioj, gazetaro, televidkanaloj, interreto) grupiĝas pli kaj pli ene de abundaj arkitekturoj kaj fariĝas komunikilaj grupoj kun tutmondiĝa tendenco. Gigantaj entreprenoj kiel News Corps, Viacom, AOL Time Warner, General Electric, Microsoft, Bertelsmann, United Global Com, Disney, Telefónica, RTL Group, France Telecom, ktp., havas nun novajn eblecojn etendiĝi pro la teknikaj transformiĝoj. La “cifereciga revolucio” rompis la limojn kiuj antaŭe disigis la tradiciajn formojn de la komunikado: sono, skribo, bildo. Ĝi ebligis la aperon kaj supreniĝon de interreto, kiu reprezentas kvaran formon de komunikado, novan manieron esprimiĝi, informiĝi, distri sin.

Ekde tiam, la komunikaj entreprenoj estas tentataj grupiĝi por kunigi en sia sino ĉiujn klasikajn komunikilojn (gazetaron, radion, televidon), sed ankaŭ ĉiajn agadojn de kion ni povus nomi la sektorojn de la amaskulturo: unuflanke la amaskulturo kun sia komerca logiko, siaj popularaj kreadoj, siaj esence komercaj celoj; aliflanke la komunikado, en la reklama senco, reklamado, propagando, la persvada retoriko; kaj fine, la informado kun siaj novaĵagentejoj, la radiaj aŭ televidaj raportoj, la gazetaro, la kanaloj de kontinua informado, mallonge, la universo de ĉiuj ĵurnalismoj.

Tiuj tri sferoj, antaŭe tiom malsamaj, iom post iom interplektiĝis por fariĝi unusolan kaj unikan ciklopan sferon en kies sino ĉiam pli malfacilas distingi la agadojn pri amaskulturo, pri komunikado aŭ pri informado.* Aldone, tiuj komunikaj entreprenegoj, ĉene produktantaj simbolojn, multobligas la dissendadon de ĉiaj mesaĝoj, kie miksiĝas televido, movbildoj, kinarto, vidbendaj ludoj, muzikaj KD, DVD, eldonado, tem-vilaĝoj kiaj Disneyland, spektakla sporto, ktp.

* Vd “La Tyrannie de la Communication et Propagandes silecieuses” [La tiraneco de la komunikado kaj silentaj propagandoj], Galilée, Parizo, respektive 1999 kaj 2002 (ankaŭ disponeblaj en poŝformato en la kolekto).

Alivorte, la komunikaj grupoj posedas nun du novajn ecojn: unue, ili okupiĝas pri ĉio kio rilatas la skribon, pri ĉio kio rilatas la bildon, pri ĉio kio rilatas la sonon, kaj disvastigas tion per plej diversaj kanaloj (gazetaro, radio, herca, kabla aŭ satelita televido, per interreto kaj per ĉiaj ciferecaj retoj). Dua eco: tiuj grupoj estas tutmondaj, planedvastaj, kaj ne nur naciaj aŭ lokaj.

En 1940, en fama filmo, Orson Welles atakis la “superpotencon” de Citizen Kane (en realo la gazetara magnato de la komenca 20-a jarcento, William Randolph Hearst). Tamen, kompare kun tiu de la nuntempaj grandaj mondaj grupoj, la povo de Kane estis sensignifa. Posedanto de kelkaj ĵurnaloj de skriba gazetaro en unusola lando, Kane disponis pri nana potenco (kvankam ne sen loka aŭ naciskala efikeco)* vide al la potencego de la komunikaj grupegoj de nia tempo.

* Vd, ekzemple, en Italio, la komunikilan superpotencon de la grupo Fininvest de s-ro Silvio Berlusconi, aŭ, en Francio, tiun de la grupoj Lagardère aŭ Dassault.

Tiuj nuntempaj komunikaj gigantoj, per koncentrado, akaparas la plej diversajn komunikajn sektorojn en multaj landoj, en ĉiuj kontinentoj, kaj fariĝas tiel, per sia ekonomia pezo kaj per sia ideologia graveco, centraj agantoj de la liberala tutmondigo. Ĉar la komunikado (etendita al informadiko, elektroniko kaj telefonio) fariĝis la peza industrio de nia tempo, tiuj grupegoj provas ampleksiĝi per senĉesaj akiroj kaj premas la registarojn por rompi la leĝojn kiuj limigas la koncentradon aŭ malhelpas la monopoliĝon.*

* Sub premo de la grandaj usonaj komuniko-grupoj, la Federal Communications Commission (FCC) de Usono permesis, la 4-an de junio 2003, la malstriktigon de la limoj al koncentriĝo: entrepreno rajtu “kontroli” ĝis 45% de la nacivasta aŭskultantaro (kontraŭ la ĝisnunaj 35%). La decido devis ekvalidi la 4-an de septembro 2003, sed ĉar certaj vidis en ĝi “gravan minacon por la demokratio”, ĝi estis suspendita de la Supera Kortumo.

La tutmondigo, tio estas do ankaŭ la tutmondigo de la amaskomunikiloj, de la komunikado kaj de la informado. Zorgante precipe pri sia gigantismo, kio devigas ilin amindumi la aliajn potencojn, tiuj grupegoj ne celas plu, kiel civitkonscian celon, esti “kvara potenco” nek denunci la misfarojn kontraŭ la leĝo, nek korekti la misfunkciadon de la demokratio por poluri kaj perfektigi la politikan sistemon. Ili eĉ ne plu deziras esti “kvara potenco”, kaj eĉ malpli agi kiel kontraŭpotenco.

Kiam ili povas, eventuale, konstitui “kvaran potencon”, tiu aldoniĝas al la aliaj ekzistantaj potencoj — politika kaj ekonomia — por subpremi siavice, kiel kroma potenco, kiel komunika potenco, la civitanojn.

La civitkonscia demando, kiu nun staras antaŭ ni, estas tiu: kiel reagi? Kiel defendi sin? Kiel rezisti al la ofensivo de tiu nova potenco kiu iel perfidis la civitanojn kaj pasis kun armiloj kaj bagaĵoj al la malamiko?

Tutsimple necesas krei “kvinan potencon”. “Kvinan potencon” kiu ebligu al ni kontraŭmeti civitkonscian civitanan forton al la nova koalicio de la dominantoj. “Kvinan potencon” kies funkcio estu denunci la superpotencon de la komunikiloj, de la komunikilaj grupegoj, komplicoj kaj disvastigantoj de la liberala tutmondigo. Tiuj komunikiloj kiuj, en certaj cirkonstancoj, ne nur ĉesis defendi la civitanojn, sed kiuj kelkfoje agas kontraŭ la tuta popolo. Kiel ni konstatas tion en Venezuelo.

En tiu latinamerika lando kie la politika opozicio estis 1998 forbalaita de la liberaj, plurismaj kaj demokratiaj elektoj, la precipaj grupoj de gazetaro, radio kaj televido lanĉis veran komunikan militon kontraŭ la leĝeco de la prezidanto Hugo Chávez.* Dum tiu kaj lia registaro restis respektantaj la demokratian kadron, la komunikiloj, en la manoj de kelkaj privilegiuloj, daŭre uzas la tutan artilerion de manipuladoj, de mensogoj kaj de gurdpropagando por venenigi la menson de la homoj.* En tiu ideologia milito, ili komplete forlasis la funkcion de ajna “kvara potenco”, ili provas malespere defendi la privilegiojn de kasto kaj oponas ĉian socian reformon kaj ĉian iom pli justan distribuadon de la giganta nacia riĉeco (vd la artikolon de Maurice Lemoine, en tiu ĉi sama eldono).

* Vd Ignacio Ramonet: “Perfekta krimo” kaj Maurice Lemoine: “Malstabiligo en Venezuelo”.
* Vd Maurice Lemoine: “En la laboratorioj de la mensogo en Venezuelo”.

La venezuela kazo estas modela por la nova internacia situacio en kiu furioziĝintaj komunikaj grupoj plenumas malkaŝe sian novan rolon de gardhundoj por la establita ekonomia ordo, kaj sian novan statuson de kontraŭpopola kaj kontraŭcivitana potenco. Tiuj grupegoj konsideras sin ne nur kiel komunika potenco, ili estas precipe la ideologia brako de la tutmondigo, kaj ili funkcio estas ĉirkaŭbari la popolajn postulojn kaj samtempe provi akapari la politikan potencon (kiel sukcesis fari, demokratie, en Italio, s-ro Silvio Berlusconi, mastro de la precipa komunikada grupo en Italio).

La “malpura komunika milito” en Venezuelo kontraŭ la prezidanto Hugo Chávez estas la ekzakta kopio de tio kion faris, de 1970 ĝis 1973, la taggazeto El Mercurio* en Ĉilio kontraŭ la demokratia registaro de la prezidanto Salvador Allende, ĝis instigi la militistojn al puĉo. Tiajn kampanjojn, kie la komunikiloj provas murdi la demokration, povus reproduktiĝi morgaŭ en Ekvadoro, Brazilo aŭ en Argentino kontraŭ ĉia laŭleĝa reformo kiu provus modifi la socian hierarĥion kaj la malegalecon de la riĉeco. Al la potencoj de la tradicia oligarĥio kaj al tiuj de la klasika reakcio, aldoniĝas nun la komunikilaj potencoj. Kune — kaj nome de la esprim-libereco! — ili atakas la programojn kiuj defendas la interesojn de la popola plimulto. Tia estas la komunika fasado de la tutmondigo. Ĝi malkaŝas plej klare, plej evidente kaj plej karikature la ideologion de la liberala tutmondigo.

* Kaj multaj aliaj komunikiloj, kiel La Tercera, Ultimas Noticias, La Segunda, Canal 13, ktp. Vd Patricio Tupper: Allende, la cible des médias chiliens et de la CIA (1970-1973)” [Allende, la celtabulo de la ĉiliaj komunikiloj kaj de la CIA (1970-1973)], Editions de l’Amandier, Parizo 2003.

Amaskomunikiloj kaj liberala tutmondigo estas intime ligitaj. Jen kial ŝajnas urĝa tempo por disvolvi pripensadon pri la maniero en kiu la civitanoj povu postuli de la grandaj komunikiloj pli da etiko, da vero, da respekto al deontologio kiu ebligu al la ĵurnalistoj agi laŭ sia konscienco kaj ne laŭ la interesoj de la grupoj, entreprenoj kaj mastroj kiuj dungas ilin.

En la nova ideologia milito kiun trudas la tutmondigo, la komunikiloj estas uzataj kiel batalarmilo. La informado, pro sia eksplodo, sia multobliĝo, sia superabundo, troviĝas vere infektita, venenigita de ĉiuspecaj mensogoj, poluciita de onidiroj, misformadoj, distordoj, manipuladoj.

En tiu kampo okazas kio okazis kun la nutrado. Dum tre longa tempo, la nutraĵo estis rara kaj tia ĝi estas daŭre en multaj lokoj de la mondo. Sed kiam la kamparoj komencis produkti superabunde, precipe en la landoj de Okcidenta Eŭropo kaj de Norda Ameriko, danke al agrokulturaj revolucioj, oni malkovris ke multaj nutraĵoj estis infektitaj, venenigitaj de pesticidoj, ke ili provokis malsanojn, kaŭzis infektojn, sekvigis kancerojn kaj ĉiuspecajn sanproblemojn, kaj eĉ kreis amasajn panikojn kiel tiun de la “frenezaj bovinoj”. Mallonge, antaŭe oni povis morti pro malsato, nun oni povas morti pro esti manĝinta infektitajn nutraĵojn...

Kun la informado statas same. Historie, ĝi estis tre rara. Daŭre hodiaŭ, en diktatoraj landoj, ne ekzistas informado fidinda, kompleta, altkvalita. Male, en la demokratiaj ŝtatoj, ĝi superabundas ĉie. Ĝi sufokas nin. Empedoklo diris ke la mondon konstituas kvar elementoj: aero, akvo, tero, fajro. La informado fariĝis tiom abunda ke ĝi fariĝis, iel, la kvina elemento de nia tutmondigita globo.

Sed, samtempe, ĉiu konstatas ke, kiel la nutraĵo, la informado estas infektita. Ĝi venenigas nian menson, polucias nian cerbon, manipulas nin, algurdas nin, ĝi provas engutigi en nian subkonscion ideojn kiuj ne estas niaj. Jen kial necesas ellabori tion kion oni povus nomi “ekologion de la informado”. Por purigi, senŝlimigi la informadon de la mensogoj. De kiu ni povis refoje mezuri la enormecon okaze de la ĵusa invado al Irako.* Necesas seninfektigi la informadon. Same kiel oni povis akiri bio[logie sanajn] nutraĵojn, ĉiukaze malpli infektitajn ol la aliajn, necesas akiri specon de “biologie sanan” informadon. La civitanoj devas mobilizi sin por postuli ke la komunikiloj kiuj apartenas al la grandaj tutmondaj grupoj respektu la veron, ĉar nur la strebado al vero fine konstituas la legitimecon de la informado.

* Vd la artikolon de Ignacio Ramonet: “Ŝtatmensogoj”.

Ĝuste pro tio ni proponis la kreon de la Internacia Observejo de la Komunikiloj (angle: Media Watch Global). Por fine disponi pri civitkonscia armilo, pacama, kiun povu uzi la civitanojn por kontraŭstari la novan superpotencon de la grandaj amaskomunikiloj. Tiu observejo estas esprimo de la planedvasta sociala movado kuniĝinta en Portalegro (Brazilo). En plena ofensivo de la liberala tutmondigo, ĝi esprimas la zorgon de ĉiuj antaŭ la nova aroganteco de la gigantaj industrioj de la komunikado.

La grandaj komunikiloj privilegias siajn apartajn interesojn koste de la ĝenerala intereso kaj konfuzas sian propran liberecon kun la entreprena libereco, konsiderata kiel la unua de la liberecoj. Sed la entreprena libereco ne povas, en neniu kazo, valori pli ol la rajto de la civitanoj pri rigora kaj konfirmita informado nek servi kiel preteksto por konscia disvastigado de falsaj novaĵoj aŭ de misfamigoj.

La komunika libereco estas nur la etendiĝo de la kolektiva esprimlibereco, fundamento de la demokratio. Kiel tia, ĝi ne povas esti konfiskita de grupo da potenculoj. Krome ĝi implicas “socian respondecon”, kaj sekve ĝia agado devas resti, lastinstance, sub respondeca kontrolo de la socio. Tiu konvinko instigis nin proponi la kreadon de la Internacia Observejo de la Komunikiloj — Media Watch Global. Ĉar la komunikiloj estas hodiaŭ la sola potenco sen kontraŭpotenco, kaj ĉar kreskas tiel malekvilibro minacanta la demokration.

La forto de tiu asocio estas antaŭ ĉio morala: ĝi admonas surbaze de la etiko kaj mallaŭdas la mankojn de komunikada honesteco pere de raportoj kaj esploroj kiujn ĝi ellaboras, publikigas kaj disvastigas.

La Internacia Observejo de la Komunikiloj konstituas nepran kontraŭpezon al la tropotenco de la grandaj komunikilaj grupoj kiuj trudas, en la kampo de informado, unusolan logikon — tiun de la merkato — kaj unusolan ideologion — la novliberalan pensadon. Tiu internacia asocio deziras plenumi kolektivan respondecon, nome de la supera intereso de la socio kaj de la rajto de la civitanoj esti bone informataj. Pro tio ĝi atribuas grandegan gravecon al la problemoj de la venonta Monda Pintkunveno pri Informado kiu okazos venontan decembron en Ĝenevo.* Ĝi celas ankaŭ averti la socion kontraŭ la komunikaj manipuladoj kiuj, kvazaŭ epidemioj, multobliĝis en la lastaj jaroj.

* Vd Armand Mattelart: “La communication, enjeu du Nouvel ordre international” [La komunikado, problemo de la nova internacia ordo], Le Monde diplomatique, aŭgusto 2003.

La Observejo kunigas tri specojn de membroj, kiuj disponas pri identa rajtoj: 1) profesiaj aŭ okazaj ĵurnalistoj, aktivaj aŭ emeritaj, de ĉiaj komunikiloj, ĉu centraj aŭ alternativaj; 2) universitatuloj kaj esploristoj de ĉiuj fakoj, kaj pli aparte specialistojn pri komunikiloj, ĉar la universitato, en la nuna kunteksto, restas unu el la raraj lokoj ankoraŭ parte ŝirmataj kontraŭ la totalismaj ambicioj de la merkato; 3) uzantoj de komunikiloj, ordinaraj civitanoj kaj personuloj konataj pro sia morala statuso...

La aktualaj sistemoj de regulado de la komunikiloj estas ĉie malkontentigaj. Ĉar la informado estas komuna havaĵo, ĝia kvalito ne povas esti garantiata de organizoj konsistantaj ekskluzive de ĵurnalistoj, kiuj estas ofte ligitaj kun korporaciaj interesoj. La deontologiaj kodoj de ĉiu komunikada entrepreno — se ili ekzistas — montriĝas ofte ne tre kapablaj por puni kaj korekti la devojiĝojn, la prisilentadojn kaj la cenzurojn. Estas nepre ke la deontologio kaj la etiko de la informado estu difinitaj kaj defendataj de senpartia instanco, kredinda, sendependa kaj objektiva, en kies sino la universitatanoj havu decidan rolon.

La funkcio de “ombudsman” aŭ mediacianto, kiu utilis en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj, estas nun komercigita, senvalorigita kaj degradita. Ĝi estas ofte misuzata de entreprenoj, respondas al nepraĵoj de imago kaj konstituas malmultekostan alibion por arbitre fortigi la kredindecon de la komunikilo.

Unu el la plej valoraj rajtoj de la homa estaĵo estas libere komuniki sian penson kaj siajn opiniojn. Nenia leĝo arbitre limigu la liberecon de la parolo aŭ de la gazetaro. Sed tiu povas plenumiĝi de la komunikaj entreprenoj nur kondiĉe ke ĝi ne rompu aliajn rajtojn same sanktajn kiel tiu, por ĉiu civitano, povi aliri neinfektitan informadon. En la ŝirmo de la esprimlibereco, la komunikaj entreprenoj ne rajtu disvastigi falsajn informojn, nek fari ideologiajn kampanjojn aŭ aliajn manipuladojn.

La Internacia Observejo pri Komunikiloj konsideras ke la absoluta libereco de la komunikiloj, laŭte kaj forte postulata de la mastroj de la grandaj mondaj komunikad-grupoj, ne povu funkcii je kosto de la libereco de ĉiuj civitanoj. Tiuj grandaj grupoj devas nun scii ke naskiĝis kontraŭpotenco alvokita kunigi ĉiujn kiuj rekonas sin en la planedvasta sociala movado kaj kiuj luktas kontraŭ la konfiskado de la esprimrajto. Ĵurnalistoj, universitatanoj, asociaj aktivuloj, legantoj de gazetoj, aŭskultantoj de radioj, televidspektantoj, uzantoj de interreto, ĉiuj unuiĝas por forĝi kolektivan armilon de debato kaj de demokratia agado. La tutmondigistoj deklaris ke la 21-a jarcento estos tiu de la tutmondaj entreprenoj, la asocio Media Watch Global asertas ke ĝi estos la jarcento en kiu la komunikado kaj la informado apartenos fine al ĉiuj civitanoj.

De Ignacio RAMONET