Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
En Francio, la artikolo 4a de la 1905-leĝo, kiu precizigas la transdono-kondiĉojn de la publikaj posedaĵoj al la kultaj asocioj estigis skuan debaton ĉe la respublikistoj. Aparte diskutita estis la propono pri selekto-kriterioj de la asocioj, kiuj por esti agnoskitaj devas konformi al la internaj reguloj de la koncerna eklezio. La 22an de aprilo 1905 deputito Eugène Reveillaud klarigas: “la ekleziaj posedaĵoj de la eklezia komunumo devas laŭjuste esti dividitaj inter ambaŭ asocioj, se estas du konkurencaj, proporcie al la nombro de adeptoj de unu kaj alia”. “Ĉu oni duonigu la katedralojn?” lin interrompas parlamentano. G. Clémenceau samtage skribas en taggazeto l’Aurore, ke la aldonitaj frazoj “ donas al la episkopo la mono-potencon” kaj “ transformas la civilan juĝiston de la revolucia juro al granda inkvizitoro de la kredo”.
La antaŭan tagon, Jaurès apogis la registarestron Aristide Briand: “La demando pri kultaj asocioj estas vera kerno de la farota leĝo”, li klarigas. La kulta asocio “estos laŭleĝe investita harmonie kun la organizo de la katolika eklezio, t.e. fakte hodiaŭ, kun la episkopa aŭtoritato”. Jean-Baptiste Bienvenu-Martin, ministro pri publika instruado, belarto kaj kultoj, samdirekte esprimas sin: “Tribunalo devos honeste kaj lojale, kaze de konkurenco inter du asocioj, elekti tiun, kiu laŭ ĝi organize plej konformas al la koncerna religio”.
Raoul Allier, profesoro pri filozofio ĉe la Pariza fakultato de protestanta teologio, ironiis: “Ni aŭdas ĉiutone, ke ni retroiris al Mezepoko, kaj ke la franca leĝo de nun servas la katolikan dogmon. Kvankam mi devenas ja de la sudo, la troigo ŝajnas al mi granda”. “Jen asocio de fiŝkaptistoj; supozu, ke ĝi postulas, ke por esti membro kaj ĝui avantaĝojn, la fiŝkaptistoj devas uzi difinitan specon de vermoj. Kaze de konflikto, la tribunalo referos al ĉi tiu artikolo. Ĉu ni tiam diros, ke la tribunalo agnoskas kaj aprobas ĉi tiun fiŝkaptan teknikon? ”
La 22an de aprilo, la leĝraportisto A. Briand klarigas la spiriton de la kompromiso: “Reformo valoras ne nur ĉar ĝin voĉdonis la parlamento; ĝi valoras ankaŭ kaj ĉefe pro la spirito kaj kondiĉoj de tiu voĉdono, kaj pro la konsento de la civitanaro”. Artikolo 4a estis finfine akceptita entute.