Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La 19-an de aŭgusto, la prezidanto Hugo Chávez venis al la tempomezo de sia mandato, dato ekde kiu la konstitucio permesas organizi referendumon pri revoko. La 12-an de septembro, la venezuela Nacia Elekto-Konsilio tamen deklaris nepermesebla la peton, kiu estis makulita de malregulaĵoj kaj spitanta la konstituciajn normojn kaj kiun la opozicio prezentis la 20-an de aŭgusto. Parto de tiu opozicio daŭre konspiras por speco de perforta eliro el la krizo. Por ĝi, la afero urĝas. Efektive, la realigo de atenditaj disponoj — de vasta alfabetiga kampanjo ĝis la tre grava agrarreformo — fortigas la apogon de la popolaj klasoj al la registaro.
Vastega ebenaĵo, kvazaŭ verda oceano prisemita de arbustaj insuletoj. Je dek aŭtominutoj de San Carlos, ĉefurbo de la ŝtato Cojedes, apenaŭ kelkajn kilometrojn for de la malgranda placo kie, la 10-an de januaro 1860, estis mortigita la generalo Ezequiel Zamora*, komencas la latifundio. Malantaŭ senfinaj bariloj el pikdrato etendiĝas la 20.000 hektaroj de la hatos (bredad-bienoj) de la familio Boulton, unu el la plej riĉaj de la lando. Poste venas la 14.000 hektaroj de la Hato El Charcote kiu apartenas al la Flora Compania anónima. Teroj sur kiuj, ie kaj tie, kelkaj dekoj da novillos (eksvirbovoj) stamfas, perditaj en la senfineco. Pli malproksime, oni trovas la vastajn etendiĝojn de la familio Branger (125.000 hektaroj en la municipio Pao, tiujn de aliaj terratenientes, proprietuloj de teroj posedantaj 80.000 hektarojn unuflanke, 30.000 hektarojn aliflanke, de kiuj ofte ne pli ol 3.000 aŭ 4.000 hektaroj estas ekspluatataj.
“Mi estas kamparano sen tero. Teron mi havas, sed en la tombejo.” Estas la epoko en kiu la kampulo kiu perfortas tiujn nekulturitajn spacojn estas kaptita, malliberigita, eligita per plumbo. Estas la tempo en kiu la peono, la agrokultura laboristo, laboras “por la mizera ĉiutaga salajro de 3.000 bolos”*. Sur etaj unuhektaraj parceloj, kampuloj plantas anemian maizon kaj vivas de la Sankta Spirito. Tiu kiu ne havas ion por aĉeti aŭ lupreni terpeceton por legomĝardeno, malliberulo de siaj kvar muroj, en la aĉaj ranchitos de la urbaj periferioj.
Sed la malsato ne atendas. Ĉiukaze, ne eterne. La 14-an de oktobro 2000, akompanate de 25 viroj kaj unu virino, s-ro Jesús Vásquez okupas parton de la Hato El Charote. La supozata proprietulo, pere de la Flora companía anónima: la brita krono! “La registaro petis de ili prezenti siajn paperojn de proprietuloj. Ili neniam faris tion. Fakte, temas pri teroj de la ŝtato.” La enketo farita de la Nacia Instituto pri Teroj (INTI), starigita la 8-an de januaro 2002 por realigi la Leĝon pri la Teroj promulgitan de la prezidanto Hugo Chávez, konfirmis tiujn faktojn. Ekde tiam, 800 familioj, grupitaj en 24 kooperativoj, ricevis parton de la proprieto kaj kulturis 7.000 hektarojn. Maizo, papajoj, fazeoloj, legomaĵoj, jukao (manioko) ĉirkaŭas nun la ranchos kun palmtegmentoj kaj la lignan lernejon konstruitan de la kamparanoj. Ili mem konstruis la pontojn kiuj ebligis aliri la zonon kaj rigardas fiere pasi traktorojn kaj kamionojn akiritajn danke al la registaraj kreditoj. “Lastan jaron oni rikoltis du tunoj da maizo, ĉi-jare oni pensas atingi ses tunojn, kaj poste eĉ multe pli”, jubilas s-ro Vásquez. “La homoj produktas kaj havas ion por manĝi. Sincere, jen bonega ŝanĝo.”
Dum, kun la kompliceco de la antaŭaj potencoj, la terratenientes maldece akaparis milionojn da hektaroj, Venezuelo importas 70% de sia nutraĵo.* Por citi nur ilin, la proprietuloj de la biero Polar, la dua industrio de la lando post la nafto, importas sian tutan lupolon el Usono. Oni rikoltas grandan parton de la maizo konsumata en la lando, sed la maizo en skatolo venas de eksterlando! Se tiu situacio profitigas la gigantojn de la importado kaj de la distribuado, ĝi vundis la plej malriĉajn sektorojn, aparte la malgrandajn produktistojn, kaj lasis flanke de la vojo centmilojn da kampuloj.
La 13-an de novembro 2001, kadre de paketo de 49 leĝ-dekretoj, la prezidanto Chávez anoncis Leĝon pri Teroj destinita ŝanĝi la abisman socialan maljustecon kaj, per relanĉo de la produktado, certigi la nutraĵan sekurecon de Venezuelo. Neniel tuŝante la aktivajn ekspluatejojn, sed provante meti finon al la latifundio, tiu leĝo starigas imposton por la neproduktivaj teroj kaj eĉ ties eksproprietigon, kaj malpermesas ke unu sola persono posedu surfacon pli grandan ol 5.000 hektaroj. Ĝi planas ankaŭ la reakiron de sennombraj teroj de la ŝtato kontraŭleĝe okupitaj. Kaj la disdonadon de ĉiuj ĉi surfacoj al la kamparanoj — privilegiante, sed sen ekskluziveco, la formadon de kooperativoj.
La 8-an de decembro 2001, amasigitaj en busoj aŭ malantaŭe en nekovritaj kamionoj, dudekmilo da campesinos* lasas post si la interplektiĝon de arboj kaj veproj, siajn kadukajn pueblos (vilaĝetojn). La sekvan tagon, sunbrunaj, kun barboj, malpuraj, belegaj, ili defilas en Karakaso por festi la eventon. “Ni venis volonte, ne kiel antaŭe, kiam, por mobilizi la kamparanojn, oni ofertis al ili monon aŭ nutraĵojn”, insistas s-ro Claudio Ditulio, en Curito Mapurital (ŝtato Barinas), kie la INTI ĵus transdonis 31.700 hektarojn al 500 familioj. “Ni venis per niaj malfortaj rimedoj, sed ankaŭ kun grandega espero...”
La tero! Tiu giganta postulo fine aŭskultata okazigos ankoraŭ multnombrajn manifestaciojn por apogi la bolivaran revolucion. “Mi neniam tiom kuris pro virino ol mi marŝis por tiu prezidanto”, ridas unu el la kompanoj de s-ro Ditulio, kun feltĉapelo ĵetita malantaŭen, dum la varma aero intense vibras. Kun tiu vico da radikalaj reformoj, la “bolivara revolucio” eniras fine en la kernon de la demando.
Ĝi eniras ankaŭ en senkompatan alfrontiĝon kun la opozicio. “La leĝo havas intervenisman econ, ŝtatigantan, kaj ne konas la rajton je proprieto, kiu estas fundamenta homrajto”, reagos tuj, kaj inter alie, la Asocio de la Bredistoj de la Táchira (Agosata) kaj Fedecámaras Táchira, la loka sekcio de la venezuela mastro-organizo. “La imposto por la nekulturataj teroj estas kontraŭ la konstitucio” (...). “Ĝi [la leĝo] havas komunisman fonon, tipan formon de kolektivisma politiko (...). Pli ol filozofio, ĝi ŝajnas esti tendenco de totalisma tipo.”* Por s-ro José Luís Betancourt, gvidanto de la Nacia Federacio de Bredistoj (Fedenaga), la leĝo “bankrotigos multajn produktistojn”. Kun la samaj argumentoj, s-ro Pedro Carmona, la mastro de la mastroj, apogate de s-ro Carlos Ortega, gvidanto de la tre koruptita Konfederacio de la Laboristoj de Venezuelo (CTV) — “La arbitreco de tiuj leĝoj trudas frapajn argumentojn kaj nemiskompreneblajn agojn de rifuzo” — lanĉis, ekde la 10-a de decembro, la unuan ĝeneralan strikon, antaŭludo al la provo de ŝtatrenverso de la 11-a de aprilo 2002.*
Tiun saman 10-an de decembro tamen, en Barinas, spitante la strikon kaj antaŭ popolamaso muĝanta kiel hulo, kun siaj ruĝĉapuloj kaj siaj flagoj, la prezidanto Chávez persistas kaj subskribas oficiale promulgante la leĝon: “Sinjoroj grandbienuloj, preparu viajn paperojn ĉar vi devos pruvi ke tiuj ĉi teroj estas viaj!” En la sama momento, la reprezentantoj de la latifundiistoj disŝiras la tekston de la leĝo, dum publika akto rekte dissendata de la komunikiloj. “Niaj terratenientes eĉ ne similas al kapitalistoj kiuj zorgas ke siaj teroj produktu”, konstatas s-ro Ricaurte Leonete, nomumita prezidanto de la INTI komence de aŭgusto 2003. “En Eŭropo, la kapitalismo jam delonge venkis tiun tipon de parazita konduto.” “Kastrokomunismo!” akuzas la opozicio. La milit-tamburoj sonas en Venezuelo. Ili tondras en la ŝtato Yaracuy. En tiu regiono, inter kamparanoj, oni deklamas poemojn kaj oni facile nomas sin kamarado. Oni batalas kontraŭ “la milkapa monstro de la ‘tervoruloj’” jam dum jardekoj. Tie, instigitaj de s-ro Braulio Alvárez, karisma gvidanto de la Nacia Agrikultura Kunordigado Ezequiel Zamora (CANEZ), la ter-komitatoj de Camunare Rojo kaj de Urachiche postulis kaj poste ricevis, la 4-an de majo 2002, 665 neprilaboratajn hektarojn de la familioj Bolmer kaj Azleca — tre ligitaj al la familio de la opozicia guberniestro Eduardo Lapi. Laŭ la INTI, tiuj teroj apartenis al la iama Nacia Agrikultura Instituto (IAN).
La 12-an de julio, laŭ ordono de la guberniestro, la sturmbrigado de la regiona polico, la “pantaneros”, krude atakas kelkajn 850 personojn tute laŭleĝe tie instalitajn kaj repuŝas ilin — per larmigogaso kaj ĉiukalibraj pafoj — ĝis Camunare Rojo. Pli ol dudek vunditoj, ok personoj en hospitalo. “En Yaracuy, oni ludas anarkion, kaj tion mi ne permesos”, deklaras s-ro Lapi dum la prezidanto de la Leĝdona Konsilio de tiu ŝtato, s-ro Victor Pérez, denuncas la “planon de teroro” al kiu instigas la kamparanoj de Camunare Rojo.
En la sektoro de Santa Lucía de la hacienda Santa Catalina (“apartenanta” al la Central Matilde, suker-konsorcio), 600 homoj ricevis 540 hektarojn, la 3-an de majo 2003, krome financadon de 70 milionoj da bolivaroj (96.000 eŭroj) kaj ĉinan traktoron kiuj ebligis al ili jam prisemi siajn 70 unuajn hektarojn. “Dungitaj frapuloj atakis nin la 20-an de julio, bruligis kamionon kaj aŭtomobilon, brutale traktis du homojn sur kiujn ili ĵetis benzinon”, atestas “Zapata”, unu el la gvidantoj de la kooperativo. Ĉirkaŭ li, magraj kaj palaj vizaĝoj iom lace montras grandan feliĉon. Kvankam la tribunalo decidis protekto-disponon konsistanta el patroloj de la Nacia Gvardio, “oni povas vidi la ‘pantaneros’ de Lapi postenitaj tie” — “Zapata” montras al malnova barakaro. “Ili pafas en la aeron, minacas nin kaj provokas nin por ke ni respondu, tiel ke eblus pravigi krudan subpremon”.
Tio pasas ankoraŭ se la “malamiko” estas guberniestro de la opozicio — kiel en la ŝtatoj Yaracuy, Apure kaj Carabobo-, aŭ politiqueros de la antaŭa reĝimo. Sed en januaro 2002, en El Robal, en la ŝtato Cojedes, estas s-ro Jhonny (tiel!) Yanez Rangel, elektita sub la koloroj de la Movado por la 5-a Respubliko (MVR, partio de la prezidanto) kiu malĉenis la hundojn. “Li forpelis la kamparanojn, detruis iliajn ranĉojn kaj la materialon, ĉio estis perdita”, furiozas s-ro Vásquez, staranta antaŭ plumbosigelita rubando. Ĉu revolucia guberniestro kontraŭ la revolucio? Ne tiom klare... Multaj oportunistoj aliĝis al la tendaro de la kandidato Chávez kiam certiĝis lia venko en la prezidantaj balotoj. La 12-an de aprilo 2002, s-ro Yanez Rangel aliĝis senprobleme al al registaro de la puĉo, antaŭ ol rebaskuli du tagojn poste, kiam s-ro Chávez revenis al la potenco.*
Situacio des pli grava, en tiu ŝtato Cojedes, ke la regiona skipo de la INTI montriĝas komplete senefika en la unua tempo. “Obskuraj manoj agis tie, la latifundiistoj, la ekonomia povo, kaj ĉio malfruiĝis”, memoras s-ro José Pimentel, la homo taskita plenigi la busojn ĉiufoje kiam oni veturas al Karakaso por apogi la prezidanton. “Laŭ nia peto, Adán Chávez [frato de la prezidanto, tiam direktoro de la INTI] faris kontrolproceduron kaj eksciis ke dum naŭ monatoj la lokaj gvidantoj faris nenion.” Nomumita en julio 2003, laborante “sen sabatoj nek dimanĉoj”, s-ro Gustavo Guttiérez, kunordiganto de nova skipo, entreprenas “korekti la erarojn kaj reorganizi la institucion”.
Por ĝin senkulpigi, la INTI — nova institucio kiu anstataŭis la Nacian Agrikulturan Instituton, same senefika kiom korupta — devis ĉion inventi en tre mallonga tempo. “Temis pri novaj oficistoj”, atestas la nuna prezidanto Ricaurte Leonel, “kiuj devis malkovri la leĝon kaj kiel apliki ĝin.” En lando kun ofte mankantaj arkivoj kaj katastroj — sen paroli pri la obstrukco de la pseŭdo-proprietuloj-, la komencoj estis malfacilaj. Kiam, en septembro 2002, la prezidanto Chávez malkovris ke la nova organismo estis transdoninta eĉ ne 1.000 hektarojn, “li furioziĝis”: “Mi volas ke la 30-an de aŭgusto vi estos transdonintaj 1,5 milionojn da hektaroj, alie mi forpelos ĉiujn, de la prezidanto [tiam lia frato Adán] ĝis la lasta oficisto.” Post tio, la proceduroj progresis “kun giganta rapideco”. Fine de aŭgusto 2003, 1.340.000 hektaroj da tero estis transdonitaj al 62.800 familioj (la deklarita celo estas atingi 2 milionojn da hektaroj por 500.000 kamparanoj).*
Tamen restas kelkaj nigraj punktoj, precipe en Apure, “varmega zono”, situanta laŭ la kolombia landlimo. “Ĉi tie oni suferas”, compañero. “La agrara revolucio ĉi tie ne alvenis.” Juĝu mem: Flora Companía anónima (apartenanta al la brita krono, kiel en Cojedes): 350.000 hektaroj; Hato La Victoria: 100.000 hektaroj; Hato El Cedral: 150.000 hektaroj; La Caña Vilena: 30.000 hektaroj; Matebanco: 25.000 hektaroj...
En tiuj legendaj llanos*, tiuj senlimaj vastejoj de alta kaj abunda herbo, trafluataj de la samaj ríos serpentumantaj en la samaj meandroj kaj la samaj arbaraj galerioj, en la monotonio de la inunditaj ebenaĵoj, la kamparana movado, akuzita pro konsisti el “gerilanoj”, jam de ĉiam suferis ferocan subpremadon. Kun, en la memoroj, tre aparta periodo: tiu kiam la generalo Enrique Medina Gómez komandis la Operacejon n-ro 1 (TO-1) — aranĝo de la venezuela armeo destinita lukti kontraŭ la enpenetrado de kolombiaj neregulaj grupoj. La 23-an de januaro 1997, li liberigis sep kolombiajn kvazaŭarmeanojn, kun ilia armilaro, kaptitajn la 22-an decembron. Tiuj viroj ricevis 2 milionoj kaj 3 milionoj da bolivaroj de la bredistoj de la limregiono “interŝanĝe kun la sekureco”. Klarigo de la generalo: “Ili faris inform-operacon” kaj posedis “totale laŭleĝan” permeson de la TO-1.
Poste forigita de la prezidanto Chávez kaj (malprudente) nomumita militataŝeo ĉe la venezuela ambasado en Vaŝingtono, la generalo Median Gómez fariĝis unu el la ŝlosilaj agantoj de la puĉo de la 11-a de aprilo 2002. Intertempe, en 1998, reprezentantoj de la civila loĝantaro de Guasdualito akuzis membrojn de la Disip (la politika polico) kunlabori kun la kvazaŭmilitistoj operacantaj ĉe la landlimo.
Ĝuste en Guasdualito, s-ro Santo Durán, teknika respondeculo de la subregiona (Supera Apure) delegacio de la INTI, montras kun emocio la malnovan meblaron el la jaroj 1970 kiu ekipas lian oficejon, la solan komputilon disponeblan por tri homoj kaj, antaŭ impona stako da dosieroj, plendas pri manko de rimedoj. “Ni laboras per la ungoj”, precizigas li amare. La situacio ne estas escepta. La delegacioj de la INTI ŝajnas ĉie esti subekipitaj. Demandite, s-ro Durán tamen ŝajnas optimisma. Malgraŭ pluraj konfliktoj kaj la rezistado de certaj grandproprietuloj, “la aferoj ĝenerale solviĝis amike”.
Alia eĥo ĉe la precipaj interesatoj — la kamparanoj. “Ĉi tie ekzistas 70 okupadoj por kiuj la INTI faris nenion. Eĉ ne unu agra karto (dokumento permesanta al la kamparanoj okupi la teron) estas elmetita ĝis nun en Supera Apure”, eksplodas s-ro Domingo Santana, de la Revolucia Fronto Simón Bolivar. La kolero grumblas en la mizeraj ranchos dissemitaj laŭlonge de la kakiaj akvoj de la rivero Apure kaj koncentritaj en strio de 200 metroj proksime de la bordo. “Trans tio ne eblas pasi”, klarigas modesta virino forpelante la insektojn kiuj flugetas sur ŝia telero, “tio estas privata proprieto”. En tiu lando de diluvo kie la kruroj maceriĝas en la ŝlimo, la uragano anonciĝas serioza por la lokaj “burokratoj” de la INTI. “Ili estas uloj tute ne engaĝiĝintaj en la revolucia proceso kaj kiuj uzas la Leĝon pri la Tero por vivi kaj ricevi bonan salajron.”
Observante ke s-ro Durán estis antaŭe mastrumanto de unu el la proprietoj celataj de la kamparanoj — la Hato La Miel-, oni tre serioze konsideras perfortan planon “okupi la instalaĵojn de la INTI”. Kvankam ili gratulas sin ke “granda amiko en kiu ni havas multan esperon”, ĉiama akompananto de la kamparana movado, kaj kiu bone konas la Superan Apure (s-ro Ricaurte Leonel) estis en Karakaso nomumita direktoro de la institucio.
La bolivara revolucio volas esti — kaj estas — demokratia. Ĝi nek tranĉis la kapojn nek praktikis la ĉasadon al sorĉistinoj. Jen ĝia grandeco. Paradokse, tio estas ankaŭ ĝia malforto. La 6-an de februaro 2003, s-ro Chávez iras sur la terojn de la kooperativo Jacoa (Barinas). Nova strato, grandioza, estis konstruita por malizoli ĝin. Krom la agrajn kartojn, li transdonas al la 500 homoj, kiuj okupas tiuj terojn nekulturitajn de du terratenientes, tri traktorojn kaj 690 milionojn da bolivaroj de kredito (390.000 eŭrojn). Sep monatojn poste, duonfiasko de tiu emblema projekto de la prezidanto. “Nia comandante kredas ke ĉio funkcias bone! Oni kaŝas al li la realajn ciferojn, neniu diras al li la veron. Ĉi tie ne estas 500 hektaroj kulturitaj, sed nur 15!” La ministrejo pri infrastrukturo (Minfra) devintus senarbarigi 400 hektarojn. Ĝi ne faris tion. Malgraŭ multaj petoj, la oficistoj de la Instituto pri Kampara Disvolvo (Inder), taskita pri drenado kaj akvumado, ankoraŭ ne aperis. Tiuj de la ministrejo pri medio, same koncernataj, same forestas. “La ŝtataj institucioj ne akceptas min”, plendas s-ro Richard Vivas, unu el la gvidantoj de la kooperativo, “nur la INTI apogas min”. S-rino Gladys XXX, laboranta ĉe la INTI en Karakaso, konfirmas tiujn malfacilaĵojn. La registaro volas ne nur disdoni la teron, sed ankaŭ maŝinojn, kreditojn. Ĝi volas ankaŭ ke la loĝantaro disponu pri infrastrukturo, domoj, lernejoj, sancentroj. Por tio, la INTI devas labori kun la koncernataj ministrejoj kaj administrejoj. Tre burokratecaj strukturoj, kie multaj oficistoj, mezaj oficistoj kaj dungitoj estas membroj de la malnovaj partioj, enkistiĝintaj tie jam de kelkfoje dek-kvin aŭ dudek jaroj. “Ili faras ĉion eblan por kontraŭagi tian disvolvon. Ni devas — kiel la ministroj mem! — labori konspirante, serĉante aliancanojn, enfiltriĝante. Sekve, la respondoj estas ofte tre malrapidaj.” Enorma malŝparado de energio kaj de tempo.
En la loĝejoj de barro*, en tiu universo de ledoseloj, de klingoj, sakoj, ŝtormlampoj, ŝoveliloj, botoj kaj stakoj da vestaĵoj, unuafoje la kamparanoj organizas sin kaj konas la leĝon. Ili legas ĝin. Ili scias ke ili havas rajtojn. Fronte al la malfacilaĵoj kaj malfruoj, ili reagas tre politike. “Ne falu en la provokon” aŭdeblas en la Hato El Miedo (Barinas), dum kunveno. “Necesas lukti per sia kapo. Nia armilo estas la leĝo.” En Jacoa, kie oni preparas sin por skui la dormantajn instituciojn, gvidanto skizas la manierojn de la ago: “Necesas puŝi la pordojn. Sed, atentu. Kun afiŝo kiu diras: ”Ni estas revoluciuloj, ni estas kun la prezidanto.“ La problemo estas ”tiu ĉi“ oficisto. Alie, la gazetaro uzas ĝin kaj la opozicio jubilas.”
Ĉar la opozicio embuskas. Danke al la Supera Tribunalo de Justico kiun ĝi kontrolas, ĝi sukcesis, la 20-an de novembro 2002, nuligi la artikolojn 89 kaj 90 de la leĝo. La artikolo 89 permesis al la INTI dekreti preventan okupadon de teroj fare de kamparanoj dum la jura proceduro destinita pruvi ke iliaj “proprietuloj” ne estis laŭleĝaj. Post tio, okupado eblas nur post juĝo (kadre de malrapida justica sistemo neniam pura kaj ofte komplica kun la opozicio). La artikolo 90, siavice, malpermesis ĉian kompenson al “proprietulo” kiu starigis instalaĵojn, domojn aŭ konstruaĵojn sur ŝtataj terojn kontraŭleĝe okupitaj. “Imagu!” koleras s-ro Ricaute Leonel, en sia oficejo de la Parque Central en Karakaso: “oni ŝtelas mian aŭton, la ŝtelinto almetas novajn pneŭmatikojn, novan motoron, kaj kiam mi rehavigas al mi mian veturilon, mi devos repagi al li la motoron kaj la pneŭmatikojn!”
Atendante ke la parlamento reformulu la du koncernatajn artikolojn, la prezidanta dekreto n-ro 2292 de la 4-a de februaro 2003 kaj la rezolucio 177 de la INTI donis vivon al la agraj kartoj. Sen konstitui titolon de proprieto, la agraj kartoj permesas la okupadon de la disputataj teroj kaj la akiron de kreditoj por ilia valorigo.
Tamen, la rezistado en la kamparoj al tiu revolucio trovis pli perfortajn formojn por esprimi sin. Veturante de Guarane (ĉefurbo de la ŝtato Portuguesa) en sia aŭtomobilo kun malhelaj vitroj, s-ro Richard Vivas, regiona kunordiganto de la INTI, rapidas al Zoropo. Oni ĵus avertis lin per poŝtelefono, ke tie okazas streĉa diskuto inter grupo de kamparanoj kaj tri campo volantes*. Surloke, en arbusta kaj arbara regiono, regas elektra etoso, certa konfuziĝo. “Ili ne lasas nin pasi”, indignas kamparanino, fingromontrante la tri virojn apogatajn sur siaj pafiloj. “Ili minacas nin, ili bruligas niajn ranchos, ili detruas niajn rikoltojn”, aldonas, furioze, unu el ŝiaj kamaradoj. S-ro Vivas trankviligas sian mondon. Sub la nigra kaj maltrankvila rigardo de la sbiroj li elpoŝigas sian telefonon. “Mi petos al la Disip traserĉi tiujn ulojn kaj kontroli ilian identecon.” Revenante al Guarane, kie grafitioj etendiĝas sur la muroj — “Vivu Jesuo Kristo, Bolivar kaj Chávez!” — li konfesas: “Mi ricevis plurajn mortminacojn. Mi prenas ilin serioze. Tiu opozicio mortigas.”
Dek-du personoj estis murditaj en la ŝtato Portuguesa, inter ili Jacinto Mendoza, ekzekutita antaŭ la oficejoj de la INTI. Kunlaborante kun ter-komitato, li postulis por kvindek familioj proprieton por senkulturaj teroj apartenantaj al la ŝtato. Arestita, la perulo taskita rekrutigi la sicarios (pagataj murdistoj) atestis esti ricevinta 8 milionojn da bolivaroj (4.500 eŭrojn) el la manoj de s-ro Omar Contreras Barboza, iama ministro pri agrikulturo de s-ro Carlos Andrés Pérez — eksprezidanto eksigita pro korupto — kiu pretendas esti la proprietulo de tiuj teroj. Ĝis nun venis neniu reago de la justico.
Ekzistas ekstermogrupoj, organizitaj bandoj, pagataj de la terratenientes, precipe en la ŝtatoj Zulia, Barinas, Tachira kaj Apure. Kelkfoje enmiksiĝas la komunikilaj sicarios. La 4-an de marto 2003, en pseŭda raportaĵo publikigita en la taggazeto El Universal, Roberto Giusti akuzas Jorge Nieves, kamparanan gvidanton kaj komunumestron, esti unu el la comandantes, en Apure, de supozita Fronto Bolivara de Liberigo (FBL), “armita brako de la bolivara revolucio” operacanta lige kun la kolombia gerilo.* Monaton poste, en tiu zono kie svarmas kvazaŭmilitistoj (kolombiaj), la indikita celo falas sub la kugloj, en plena Guasdualito.
La federacio de la bredistoj asertas ke la armitaj fortoj subtenas la invadojn al nekulturataj teroj kaj ke la agraj kartoj estas transdonataj al grupoj de gerilanoj. La opozicio hurlas: “diktaturo”. En realo, en Venezuelo estas la aprobantoj de la demokratie elektita prezidanto kiuj viktimiĝas: kadre de tiu milito forgesita de la komunikiloj, 74 kamparanoj estis murditaj en du jaroj (pli ol 120 depost 1999).
Malgraŭ tiuj krimoj, malgraŭ la sango, en tiuj senmezuraj ebenaĵoj, kie la ĉielo tuŝas la teron kaj kie oni proklamas ĉiaman apogon “al nia comandante, la prezidanto Hugo Chávez”, la entuziasmo superas la imagon. Ĉie oni salutas sin per “Epa chámo, como está la lucha?” — “Hola amiko, kiel fartas la lukto?” Ĉie oni parolas pri maizo, sorgo, legomoj, fruktoj, brutoj, fiŝbredado kaj kultivado, novaj lernejoj kaj novaj domoj. Certe neniu forgesis ke la unua dispono de la mallonga diktaturo naskita de la puĉo de la 11-a de aprilo 2002 estis nuligi la Leĝon pri la teroj per sola plumostreko. Oni sekvas atente la politikan krizon kiu eterniĝas en Karakaso kie la opozicio provas ĉiurimede eligi s-ron Chávez el la potenco antaŭ ol li povu realigi siajn reformojn. Duonvoĉe aŭ pli malkaŝe, oni avertas, kaze ke... “Se ili prenas de ni ĉion ĉi, estos interna milito.”
Maurice LEMOINE.