Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La elekto, fare de la franca prezidanto Jacques Chirac, de komisiono taskita pripensi laikecon en la Respubliko, samtempe kiam la nacia deputitaro ekpritraktas la problemon de enlernejaj religiaj signoj, ilustras la viglecon de la debato tra la franca socio. Antaŭ unu jarcento, leĝofaro de 1905 pri disiĝo de eklezioj kaj ŝtato markis gravan etapon de la batalo por laikeco. La tiutempaj debatoj helpas prilumi la aktualajn problemojn kaj korekti kelkajn ŝablonajn opiniojn.
“Disiĝo? Vi ne seriozas. Necesos ankoraŭ dudek jaroj.” En Parizo, printempe 1903; la deputitaro ĵus elektis komisionon taskitan leĝproponi pri disiĝo de eklezioj kaj ŝtato. Tamen Emile Combes, prezidanto de la ministro-konsilio, esprimas siajn dubojn. Sub la Tria Respubliko, ĉu komisiono ne estas plej bona maniero “enterigi” demandon? Ne ĉi-foje, ĉar du jarojn poste, la 9an de decembro 1905, la pridisiĝa leĝo estis publikigita. Unu jarcenton poste, kiu memoras la cirkonstancojn en kiuj laikeco enradikiĝis en Francio?
Post frakasiĝo de imperio de Napoleono la IIIa en 1870, la subprema neniigo de la Pariza Komunumo kaj malsukceso de provoj restarigi monarkion, respublika majoritato instaliĝas ĉe la landaj gvidorganoj en 1879. Tio ebligis alprenon de pluraj decidoj favore al la laikigo: forigo de deviga dimanĉa ripozo (1879), lukto kontraŭ la religiaj kongregacioj kaj sekularigo de tombejoj (1881), enkonduko de divorco (1884), kaj precipe ampleksiĝo de publika instruado realigita de Jules Ferry. En 1882 elementa instruado fariĝas senpaga kaj deviga, dum samtempe religia instruado estas malpermesita en la publikaj elementaj lernejoj kaj, en 1886, instruado fariĝas tasko de nur laikuloj. Kiel subtrekas Alain Boyer, “laikeco fariĝis moto, kiun oni povas kompreni nur rilatigante ĝin al klerikismo triumfanta en 19a jarcento, kiam la Eklezio (....) provis gvidi ŝtatojn kaj trudi kristanan politikon”.* Laŭ la respublikpartia majoritato, ne temis pri subpremi religiojn, sed limigi la potencon de katolika eklezio, aliancita kun la reĝopartio, apogante sin senecese sur aliaj religioj, aparte la protestantoj...
Ĉi tiun respublikan strategion akompanas volo eviti internan militon, favorigi menso-evoluiĝon pli ol leĝan striktecon, kiel ja atestas la fama “afero de la krucifiksoj”. Ĉu necesis forigi el la publikaj lernejoj ĉi tiujn religiajn simbolojn ekde la akademia jaro 1882? La ministeriaj cirkuleroj alvokis al apliko de la leĝo “en la propra spirito laŭ kiu ĝi estis voĉdonita, en la spirito de ripetataj registaraj deklaroj, ne kiel batalleĝo kies sukceson oni devas perforti, sed kiel unu el la grandaj organaj leĝoj, kies sorto estas vivi kun la lando, eniri la vivkutimojn kaj fariĝi ties komuna havaĵo”. Ankoraŭ troviĝis krucifiksoj en la publikaj lernejoj post la dua mondmilito...
Post la laikigo de publika instruado, ĉu estis necese pluiri al disiĝo de eklezioj kaj ŝtato, kiun ĉiuj respublikaj partioj, de la radikalistoj al socialistoj, enskribis en sian programon? La Respublikistoj hezitas, des pli ke nova papo, Leono la XIIIa, elektita en 1878, ekhavas akordiĝeman sintenon al la respublika reĝimo. Tiu sinteno konkretiĝas en februaro 1892 per papa encikliko “Meze de zorgemoj”, kiu levas akrajn kontraŭdirojn inter la franca katolika dekstrularo.Tamen, la papa teksto nur tradukas evoluon de parto de la voĉdonantoj — tiuj, kiujn Emile Littré nomas “Katolikoj de la universala voĉdonrajto” — kaj deziron de iuj katolikoj kaj moderaj monarkiistoj unuece strebi, kun la moderaj respublikistoj, por kontraŭbatali la novan danĝeron, socialismon.
Sed estas tro frue por transponti la dividon de “la du Francioj”. Du faktoroj kontribuis al ĝia pliakrigo: la renovigo de la religiaj kongregacioj, ĉefe virinaj* , sindonemaj al “eksterlanda suvereno”, la papo; la Dreyfus-afero, kiun akompanis ofensivo kontraŭ la respubliko, relajsata ĉefe de la Monaĥoj de Maria-ĉieliro, tra la taggazeto La Croix, kiu tiam sin proklamas “la plej kontraŭjuda gazeto el Francio”.
La 1902-baloto konfirmis kaj pligrandigis la respublikistan majoritaton, kvankam ĉe la unua balotvico apenaŭ 200 000 voĉoj diferencigis la du blokojn. La kandidatoj mobilizis pri la demando de estonteco de religiaj ordenoj, sed evitis debaton pri la disiĝo. Dominata de radikalistoj, la respublika bloko ricevis 368 deputitojn — inter kiuj 48 socialistoj — kaj la opozicio 230. Emiles Combes, framasonisto, fariĝas registar-estro. Tiu eks-lernanto de pastroseminario, “pastreto Combes” kies kontraŭklerika sinteno estis konata, eĉ ne unu vorton dris pri disiĝo dum enoficigo-parolado. Male, li ekas senkompatan batalon kontraŭ la kongregacioj, tordante eĉ foje la spiriton de la 1901-leĝo pri asocioj. Li rifuzis ĉiujn permespetojn de la granda plimulto de kongregacioj, fermis iliajn lernejojn kaj , finfine malpermesis instruadon (eĉ en privataj lernejoj) al ĉiuj anoj de kongregacioj, kiuj multnombre tiam migris eksterlanden.
Kiam printempe de 1903 la deputitaro decidis krei komisionon pri la disiĝo, Emile Combes ne kaŝis sian skeptikemon. Ne temas nur pri oportunismo aŭ timo puŝi la landon al interna milito. La antaŭstato donas multajn avantaĝojn, kiujn parto de la respublikistoj ne volas rezigni.
La konkordato (interkonsento) subskribita la 15an de julio 1801 de la Sankta Sidejo kaj Francio, laŭ instigo de la Unua Konsulo Bonaparto, difinis la rilatojn inter katolika eklezio unuigita sub papa aŭtoritato — malaperis la “konstitucia eklezio” naskita de la Revolucio — kaj la Respubliko. “ La Respublika registaro ”, tekstas la interkonsento, “ agnoskas, ke la katolika, apostola kaj romia religio, estas tiu de la granda plimulto el la franca civitanaro ”. Tiu “agnosko” estis grava progreso, akceptita de la Papo: katolikismo ne plu estis ŝtata religio.
Dum la pridisiĝa parlamenta debato, Abato GAYRAUD, kiu deziras novan pritraktadon kun la Sankta Papejo, klarigas al la deputitoj, ke li daŭre favoras “ unuiĝon de civila kaj religia socioj ”. Kaj li kritikas la konkordaton, en kiu “la eklezio estas agnoskata ne kiel la veran religion — kia ĝi estas laŭ ni — sed nur kiel la religio de plejmultaj francoj. ”.
La konkordato estis publikigita nur la 8an de aprilo 1809. Intertempe Bonaparto redaktigis de sia konsilanto Jean Etienne Portalis la Organajn Artikolojn . Tiuj 77 artikoloj fariĝis leĝo sen konsultiĝo kun Roma Papejo. Francio tiel starigis tre efikan polican kontrolsistemon de katolika eklezio, kaj de aliaj agnoskitaj religioj. Neniu nacia katolika koncilio povis esti kunvokita sen registara aprobo; episkopoj devis vivi en sia diocezo (distrikto) kaj ne rajtis eliri sen permeso de la Unua Konsulo; 39a artikolo eĉ ordonis ke ekzistu “nur unu liturgio kaj unu katekismo por ĉiuj katolikaj preĝejoj en Francio”., ktp... Julien de Narfon, liberala katolika raportisto, klarigas dum la pridisiĝo-debato, ke la konkordato pliigis la subiĝon de la francia eklezio al duobla tutoreco, tiu de la ŝtato kaj tiu de Vatikano. Rezigni pri la konkordato, kaj sekve pri la organaj artikoloj, ĉu tio ne estas rezigni ankaŭ pri la ŝtata rego super eklezio? Radikalistoj hezitas. Fine konfliktoj kun Vatikano malfirmigis la “konkordatan pacon” kaj trudis la disiĝon al la respublikista majoritato. Julien de Narfon rakontas: “la unuan konflikton estigis la protesto de Pio la Xa kontraŭ la Roma vojaĝo de s-ro Loubet, franca prezidanto de la Respubliko, la duan estigis truditaj demisioj de du episkopoj de urboj Dijon kaj Laval. Unu rezultigis duonrompon, la alia kompletan rompiĝon de rilatoj inter Francio kaj Vatikano”.
Rilate la unuan aferon, papo volis montri, ke li restas surtera suvereno, kaj ne agnoskas la roman alproprigon far Italio. Konfidencan noton de la Sankta Papejo al ĉiuj registaroj estis publikigita de komunista ĵurnalo L’Humanité , kiu ricevis ĝin de ... princo de Monako. Tiu ĉi enmiksiĝo en la Respublikaj aferoj skandaligis la deputitaron, kiu per granda plimulto de 427 voĉoj kontraŭ 96 aprobis revokon de la franca ambasadoro en Vatikano.
La dua afero havis pli gravajn konsekvencojn. La Papejo premprovis ricevi demision de du francaj episkopoj kulpigitaj de siaj fideluloj kaj de la klerikaro, verŝajne pro sia respublikista tendenco. La tuta kompleksa ekvilibro de “elekto” de la episkoparo ja estis malfortigita.* La 30an de julio 1904 la franca registaro publike decidis rompi la diplomatiajn rilatojn kun la Sankta Papejo. Ekde tiam la konkordato estis morta..
Septembre de 1904 en fama parolado en Auxerre, Emile Combes ekkonsentas pri abolicio de la konkordato. Sed, implikita en afero de oficiro-spionado, li devis demisii la 14an de januaro 1905. Lin anstataŭis Maurice Bouvier, konvinkita defendanto de la konkordato; kaj tamen li estos kontribuinta al la disiĝo. Intertempe Emile Combes la 10an de nov. 1904 metis leĝprojekton, kiu ekigis fortajn kontraŭstarojn eĉ inter protestantoj, ĝistiamaj aliancanoj de la respublikistoj.
Ili aparte kontestis artikolon 8an, kiu malpermesas al porkultaj asocioj unuiĝi ekster la limoj de departemento, malpermeso kiu celas precipe katolikan eklezion, kaj signifas enmiksiĝon en organizado de ankaŭ aliaj eklezioj. Kaj ankaŭ artikolon 3an, kiu precizigas, ke la moveblaj kaj nemoveblaj posedaĵoj de la antaŭe agnoskitaj religioj estos pruntedonitaj “ dum dekjara periodo ”, kio lasis dubon en la menso de multaj katolikoj, ke ili povus esti reprenitaj poste... Fakte, la Combes-a leĝprojekto spegulas filozofion, kiu celas ne nur disigi eklezion kaj ŝtaton, sed ankaŭ frakasi katolikan eklezion, subfosi ĝin deinterne, dume plutenante ŝtatoregon sur ĝi.
Protestanta pastoro Louis Lafon, direktoro de La vie nouvelle tiel resumis: “Estas du manieroj fari la disiĝon, aŭ pli ĝuste, farante la disiĝon, oni povas celi du malsamajn celojn: ĉu laikigi la ŝtaton, ĉu detrui religion (...). Religio estas konscienco-afero, afero de individua konscienco. Ŝtato nur devas rezigni ĉian intervenon kaj agadon en la religia sfero, kaj kompense rajtas kaj devas postuli, ke la eklezioj ne enmiksiĝu en ŝtataj aferoj por domini aŭ modeli ĝin.. Ŝajnas al mi, ke pri la rolo de Ŝtato rilate al Eklezioj, mi samopinias kun ĉiuj demokratoj kaj multaj liberpensuloj. Sed ekzistas iuj aliaj, kiuj revas detrui ĉiun eklezion kaj ĉiun religion pere de leĝo. Ili sekvas kriman kaj sensencan revon de ĉiuj despotoj, kiuj ĉiam deziris regadi homan konsciencon kaj imagis, ke ili perforte fariĝos ties mastro. (...) Asociiĝo-libero devas esti kompleta, por katolikoj, protestantoj, judoj, same kiel por liberpensuloj kaj framasonoj. La 8a artikolo jam ŝanceliĝanta, devas esti forĵetita entute.”
Ĝi ja estos. La kolektiva memoro asociigis “pastreton Combes” kun la disiĝo, sed tio tre malproksimas de la vero. Laŭ instigo de socialisto Aristide Briand, komision-raportisto, konsilita de la populara oratoro Jean Jaurès, ekaperis kompromiso realiganta samtempe disiĝon de ŝtato kaj eklezio kaj liberecon de organizo por la eklezioj.
Du artikoloj komencas la 1905-leĝon. Unua artikolo: “La respubliko certigas konscienco-liberecon. Ĝi garantias liberan kultopraktikon kun nuraj jenaj limigoj pro neceso de publika ordo”. 2a artikolo: “La respubliko agnoskas, salajrigas nek subvencias iun ajn religion. (...) Tamen escepte povos enskribiĝi en la koncernaj ŝtataj, departementaj kaj municipaj buĝetoj ekspezoj rilataj al specifaj pastrejoj por certigi la liberan religian praktikon en publikaj establoj kiel liceoj, gimnazioj, lernejoj, hospitaloj, maljunulejoj kaj prizonoj.”
Aperas du rimarkoj. Unue pri la termino “agnosko”. “Ĝi tute ne signifas, precizigas Jean Boussinesq, ke la ŝtato neas juran ekziston de eklezioj kiel socie starigitaj korporacioj. Ĝi devas esti komprenata referante sin al la antaŭa situacio kiam en Francio estis “agnoskitaj” kvar religioj (katolika, luterana, reformita, izraela) (...) La 2a artikolo do signifas, ke ne plu ekzistas jure privilegiitaj eklezioj, kaj sekve ĉiuj nunaj kaj estontaj religioj estas jure egalaj”.* Tiel ne plu eblos ke, kiel antaŭe, episkopoj estos pro ofico membroj de la Senato, aŭ de la konsilantaroj de publika instruado. Inverse, kelkdekojn da jaroj poste, la ŝtato povos sen malobei leĝon kaj sen ŝoki la mensojn, elekti kiel membrojn de studkomisionoj — kiel ekz. tiu pri etiko — personojn, kies religia aparteno estas konata kaj agnoskita.
Aliflanke, la ŝtato disponigas al la eklezioj, kaj aparte la katolika, grandegan bienaron, kiu krome estas ŝtate prizorgita: tio reprezentas, minimume, rektan helpon al religioj... Aliaj helpmanieroj dum la sekvaj jardekoj pliamplesigos tiujn subvenciojn. Komence de la 1920aj jaroj, la ŝtato financis la konstruadon de la Pariza moskeo. Edouard Herriot, fama laikisto kaj raportisto de la leĝprojekto ĉe la deputito-asembleo klarigas: “Ni ne malobeas la 1905-leĝon, ĉar ni faras nun por la Islamanoj tion, kion ni faris en 1905 por la protestantoj kaj katolikoj”.
Post atingo de konsento pri la du unuaj artikoloj la parlamenta debato fokusiĝis al la kultaj asocioj. La 4a artikolo antaŭvidis, ke ĉiuj publikaj kultaj konstruaĵoj estos transdonitaj al asocioj “laŭleĝe formitaj por la kulta praktikado”. Sed kiu decidu, ke tiuj asocioj estas rajtigitaj? Kio okazos se du asocioj kverelas pri tio? La demando zorgigas la katolikan eklezion, des pli, ke multaj radikalistoj ja opinias, ke tio estas bona okazo por subfosi deinterne katolikan eklezion. Malfido regas tiom grade, ke iuj katolikoj suspektas framasonojn projekti eniron en tiuj asocioj por delogi ilin de la episkopa aŭtoritato.
Ĉiu tendaro malfidas kaj suspektas la alian. Ankaŭ inter la respublikistoj, baraktas pluraj malsamaj filozofioj pri laikeco. La komisiono-raportisto Aristide Briand, subtenita de Jean Jaurès, precizigis la sian. La projekto de la komisiono, li klarigas, “ne estas verko de pasio, reprezajlo, malamo, sed verko de kombinitaj racio, justo kaj prudento. (... ) Vane oni serĉus en ĝi spuron de kaŝita intenco persekuti katolikan religion.” Tial li proponas aldoni frazeron al la 4a artikolo: la kultaj asocioj estu konformaj al “la organizaj reguloj de la religio kies praktikadon ili intencas servi.” Alidirite asocio kreita por la katolika kulto agnosku ties internajn regulojn, kaj aparte la papan aŭtoritaton. Se estas konflikto, la civilaj tribunaloj decidos...* Leviĝas fortaj protestoj en la respublika tendaro (vidu enkadran tekston). Finfine la saman tagon, per 374 voĉoj kontraŭ (kaj 200 por) estis elpelita la propono forigi la aldonaĵon de la komisiono. La Disiĝo estas farita, diris Jaurès...
Kial la socialistoj puŝis al paciĝo? Jean Jaurès tion klarigis en artikolo en La Dépêche (sudfrancia ĵurnalo) la 15an de Aŭg. 1904: “Jam tempo venis, ke oni finfine solvu tiun grandan kaj obsedan problemon de la rilatoj inter ŝtato kaj eklezioj, por ke la demokratio povu dediĉi sin tute al grandega kaj malfacila tasko de socia reformo kaj homa solidareco, kiun postulas la proletaro”. Necesas pacigi la religian demandon por almeti la socian demandon, tiun de la diskutataj reformegoj, kiujn la radikalistoj kaj la moderaj respublikistoj ŝatus prokrasti :laŭenspeza impostado aŭ laboristaj pensioj...
El tiu 1905-leĝo, el la pasiiga debato ĉe la deputitaro kaj en la Senato — kies alta kvalito devigas rekonsideri kelkajn tro rapidajn konkludojn pri la 3a Respubliko-, la kolektiva memoro konservis kelkajn malprecizajn bildojn, aparte tiun de konfrontiĝo inter “du Francioj” kies “inventaro-dramo” konsistigis unu el ĉefaj ilustraĵoj :policistoj perfortante preĝejpordojn.
Ĉe la komenco, senofenda necesa leĝaldonaĵo: ĉar temis pri bien-transdono al la novaj kultaj asocioj, necesis ja inventari. Sed, en administra instrukcio enŝteliĝis frazeto, kiu por kompletaj inventaroj postulas “malfermon de la tabernakloj”, la plejsanktejo, kie troviĝas la ostiujo. Naciistoj, aparte tiuj de Action Française (ekstremdekstra movado) rolis esencan rolon en la rezistagadoj kontraŭ la policaj intervenoj. En kelkaj departementoj helpis kaj relajsis ilin maltrankvilaj kaj misinformitaj loĝantoj, ŝokitaj pro la atakoj de “pastreto Combes” kontraŭ la kongregacioj. La nombro de gravaj incidentoj estis des pli limigita, ke jam la 16an de marto konfidenca cirkulero ordonis ĉesigi inventarojn, kie organiziĝas rezisto. En majo 1906 93% de la inventaroj estis finitaj, sed Francio konservis memoron pri kelkaj misfaroj.
Rakontoj pri rezistoagoj, ŝvelitaj de la katolika gazetaro kaj de rumoroj, kuraĝigis la Sanktan Sidejon al nefleksebleco, des pli ke necedema papo, Pio la Xa anstataŭis Leon la XIIIan, forpasintan la 20an de julio 1903. La nova papo timas, ke la franca Disiĝo malpliigos lian prestiĝon kaj servos kiel “malbonan ekzemplon” aparte en Hispanio. En unua encikliko Vehementer nos, datumita 11 feb. 1906, li kondamnas la principon pri disiĝo, bedaŭras la unuflankan konkordat-abolon kaj la neadon far la leĝo, laŭ li, de fundamenta eklezia instruo: eklezio estus laŭesence neegala socio, t.e. socio enhavanta du persono-kategoriojn, la “paŝtistojn” kaj la “gregon”. La 10an de aŭgusto 1906, en encikliko Gravissimo officii la papo ordonis al francaj katolikoj, kiuj favoris kompromison, ke ili ne kreu kultajn asociojn.
Tiu obstrukco (intenca baro?) povus instigi la registaron plejrigore apliki la leĝon, kapti la okazon por doni pliajn batojn al la katolika eklezio.Tiel ne okazis. La registaro faris provizorajn disponojn, tiel, ke la administrado de la katolikaj kultejoj provizore restu ĉe la pastroj, kiuj ĝin antaŭe prizorgis. Papo Pio la XIa nur en 1924-a jaro, en sia encikliko Maximam gravissimamque fine permesis la starigon de kultaj asocioj. Kaj pli ol dudek pliaj jaroj estis necesaj por ke la Eklezio akceptu laikecon.
“Francio estas nedividebla, laika, demokratia kaj socia Respubliko proklamas la unua artikolo de la 1946-jara konstitucio, voĉdonita de komunistoj kaj socialistoj, sed ankaŭ kristandemokratoj (MRP), kio indikas grandan evoluon. Triumfis finfine la Respubliko. Ĝi scipovis veti pri evoluo de la mensoj, lasante tempon al maturiĝo.
Je ĉiu etapo, kiam la Ŝtat-konsilantaro (plejalta juĝ-organo) devis interpreti la leĝon de 1905, ĝi tion faris liberale, asertante la rajton de la eklezioj organiziĝi laŭ propra deziro. Unu el la unuaj malfacilaĵoj al kiu konfrontiĝis la Respubliko, estis la eksterpreĝejaj procesioj. “Neniu religia defilado en la publika spaco! ” kridecidis multaj urbestroj. Inter 1906 kaj 1930, 139 tiaj municipaj decidoj estis apelaciitaj. 136 estis kasaciitaj.
Unu jarcenton poste, laikeco fariĝis komuna havaĵo de kredantoj kaj nekredantoj. Kvankam oni ofte pri tio misparolas. Kiam Nicolas Sarkozy, la franca ministro pri internaj aferoj, asertas, ke virinoj devas aperi nudkape sur identec-fotoj, li parolas pri problemo de publika ordo, ne de laikeco... Kiam temas pri enlerneja geo, ne temas pri laikeco sed pri egaleco inter viroj kaj virinoj. La laikaj lernejoj kontentiĝis, ĝis la fino de la sesdekaj jaroj, kun seksa apartigo, kaj la laika Respubliko, dum jardekoj, kun rifuzo de virina voĉdonrajto...
Ĉu hodiaŭ laikeco estas minacata en Francio? Ĉu necesas mobilizo kiel en 1905. Eklezia influo malfortiĝis kaj neniu el ili estas pli aŭ malpli proksimaj de la invada potenco de la katolika eklezio ĉe la komenco de la lasta jarcento. Inverse, pripensante pri la formulo “klerikismo, jen la malamiko”, Jean Baubérot sin demandas: tiu ĉi restis flago por la aktivista laikeco. Sed kiuj estas la hodiaŭaj klerikoj? Kiuj konsistigas konkretan minacon por la pens-libereco?”* Ĉu estas prioritate la organizitaj religioj, aŭ pli certe la “klerikaroj” de la mono aŭ de la amaskomunikoj?
Ĉe la komenco de l’dudeka jarcento, la Respubliko devis eklabori pri grandegaj taskoj, de la kreo de laŭenspez-imposto ĝis la laboristaj pensioj; Jaurès komprenis ke, por superi ĉi tiujn defiojn, necesis pacigi la religiajn kverelojn. Unu jarcenton poste, Francio konfrontiĝas al grandaj angoroj kaŭzitaj de novliberalismo subfosanta la fundamentojn de la respublika pakto. Ĉu estas kelkdekoj da knabinoj enlerneje kapvestitaj kiuj minacas tiun pakton? Aŭ malegalecoj, diskriminacioj, getooj, senlaboreco, ĉiuj tiuj “senkullturejoj” ekskluditaj el la “reformoj”? Fronte al ĉi tiuj deturnoj, taŭgas memorigi, ke Jaurès pravis: franca Respubliko devas esti laika kaj socia. Ĝi restos laika ĉar ĝi estos scipovinta resti socia...