Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Ĉu sufiĉas por malplimulto renomi sin “civila socio” por ke ĝi povu pretendi renversi demokratie elektitan prezidanton? Ĝuste tion kredis en Venezuelo la entreprenistoj, koruptita sindikato, la eklezio, la mezaj klasoj kaj la amaskomunikiloj, kiuj la 11-an de aprilo, helpate de perfidaj generaloj, faris puĉon kontraŭ Hugo Chávez. La registaro de George W. Bush, kies altaj oficistoj estis en Vaŝingtono akceptintaj civilajn kaj militistajn delegaciojn de la puĉontoj, tuj salutis tion, kion ĝi kredis forigo de reganto, kies sendependeco kolerigis ĝin. La unua gesto de la hispana registaro, prezidanta la Eŭropan Union, ne estis kondamni tiujn agojn, sed publikigi la 12-an de aprilo elde Vaŝingtono komunan deklaron kun la usona registaro, en kiu ili alvokas la puĉistojn krei “stabilan demokratian kadron”! Sed ili ne kalkulis kun la popola ondego kiu, kun apogo de lojalaj militistoj, restarigis la leĝan ordon en Karakaso.
Direktitaj sur la prezentiston, la televid-filmiloj enkadrigas samtempe Karakason, kiu sterniĝas piede de El Avila, montaro sur kies duondeklivo oni starigis la improvizitan studion. La animanto de la spektaklo ĵus ridigis la ĉeestantojn rakontante kiel li sukcesis kantigi — “false, li kantas vere tre malbone!” — Fidel Kastron dum unu el siaj antaŭaj programoj. Poete li elvokas Gvatemalon, poste la libertador Simón Bolivar, kantetas, faras demandojn al siaj invititoj — inter ili aro da ministroj-, dialogas duplekse kun modesta televidspektantino, kiun li adiaŭas post tenera: “Hola, mia vivo, mi sendas al vi kison”... Lia lerteco paligus pro ĵaluzo ian ajn stelulon de la eta ekrano. Kaj tamen li neniel estas profesiulo. Li nomiĝas Hugo Chávez, prezidanto de la Bolivara Respubliko Venezuelo.
Tiun 17-an de marto, en sia 100-a dimanĉa elsendo “Aló Presidente!”, li superas sin mem: satelit-komunikado kun la gvatemala, dominika kaj kuba prezidantoj — “Bone, Fidel, se ni ne vidos nin post kelkaj tagoj, ni telefonos... Hasta la victoria, siempre!”-, draŝas la gazetaron, antaŭ ol fini per minaca: “Kaj mi donas konsilon al tiuj kiuj volas malstabiligi min: mi scias kiom ili estas kaj kiom ili pezas post matenmanĝo!” El la benkoj de totale fidelaj apogantoj leviĝas ovacio: “Ili ne revenos! Vivu nia comandante!”
La “comandante” certe troigas: ses horojn tridek-kvin da sendado, senĉese. Sed li konsideras tiujn kantmesojn necesaj por konservi rektan kontakton kun la maldungitoj, la malriĉuloj kaj la maldekstrajn fortojn, kiuj konstituas lian plimulton.
Ĉe la escuálidos* de La Castellana, Altamira, Palos Grandes, Las Mercedes — la ŝikaj karakasaj kvartaloj-, oni furiozas: “Tiu ulo estas demagogo, popolisto, furiozfreneza!” En la plej bona kazo, oni koncedas al li ke, certe, liaj antaŭuloj valoris apenaŭ pli. “Sed li kondukas la landon al ruiniĝo. Antaŭ ol senleĝe ekzekuti lin: “Ĉiukaze, lia loko ne estas en la prezidejo. Militisto scias nenion alian ol du aferojn: obei aŭ komandi!” Sine de la kasto de la oligarkio, la financo kaj la mezaj klasoj, oni malamas tiun entrudulon. Kun sia malhela haŭto kaj sia mokŝercemo, li similas al taksiisto, hotelpordisto, malfavorigito de la ranchos, iu buhonero*. Sed, precize pro tio ke li similas al la profunda popolo, li okupas Miraflores (la prezidantan palacon).
Tiu subkolonelo de paraŝutistoj provis per ŝtatrenverso, en februaro 1992, meti finon al tridek jaroj da hegemonio de la partioj Ago demokratia (AD, socialdemokrata) kaj Copei (kristandemokrata). Tiuj estis tiam, en lando produktanta nafton, kondukintaj 80% de la venezuelanoj sub la sojlon de malriĉeco. Enprizonigita, poste liberigita, la ribelulo atingis demokratie la potencon en decembro 1998. Aprobita de referendumo en decembro 1999, profunda reformo de la Konstitucio antaŭis lian reelekton, la 30-an de julio 2000.* Sume, s-ro Chávez triumfis kaj Venezuelo, pace, ŝanĝis sian regadon.
Post tio, la registaro faras maltipan revolucion: “Ĝi estas nek socialisma nek komunisma, ĉar en la kadro de kapitalismo, sed radikala kaj kun profundaj ŝanĝoj en la ekonomia strukturo”, klarigas la ministro pri prezidanteco, s-ro Rafael Vargas. Provokante fortajn febro-butonojn en Vaŝingtono, Karakaso celas ankaŭ instigi naftopolitikon kiu ebligus teni la naftoprezojn super 22 dolaroj barile, pere de la revigligo de la Organizo de Nafto-Eksportaj Landoj (ONEL). Kaj ĝi obligas deklarojn kontraŭ la novliberala tutmondigo kaj favore al multpolusa mondo, kontraste al la hegemonia pretendo de Usono.
Estas tamen unu afero, anonci la naskiĝon de nova lando, kaj alia, procedi al la ŝanĝoj. “Ne ekzistas laboro, nek progreso”, plendas forlasito en Valencio, rimarkante ke la senlaboreco neniel malaltiĝis. En ladurbo nomita Marizabel de Chávez (laŭ la nomo de la prezidantedzino), grandulo elspiras sian melankolion: “La sola afero kion mi scias fari, estas ŝteleti. Sed ĉi tie, mi vere ne vidas kiun mi povus priŝteli...”
Barrio Alicia Pietri de Caldera (laŭ la nomo de la antaŭa prezidantedizino!): la privilegiuloj gajnas 84.000 bolivarojn por du semajnoj (84 eŭrojn) kiel privataj gardistoj, sola ekonomia agado en ekspansio. Kiel ĉie aliloke, la minimuma salajro stagnas ĉirkaŭ 158 eŭroj, kiam 240 necesas por nutri kvinpersonan familion.* Kaj eĉ la plej malavaraj iniciatoj de la registaro ŝajnas glitturniĝi. “La bolivara lernejo funkcias”, atestas familia patrino, “ekzistas eĉ senpaga kantino, kiel planite, por la tri manĝoj de la infanoj. Sed ili ĵus fermis ĝin ĉar ili ne havas plu monon por pagi la liveristojn.”
La reĝo Chávez estas ofte nuda. Forĝita urĝe por gajni la elektojn, lia Movado por la V-a Respubliko (MVR) ne disponas pri fortaj strukturoj. En la perspektivo de la venko, alvenis kaj algluiĝis konvinkitaj “ĉavistoj”, revoluciuloj, sed ankaŭ, esperante prebendojn kaj profitojn, membroj de la iamaj politikaj grupoj, ĉiuspecaj oportunistoj. Same pri la aliancaj partioj — Movado Al la Socialismo (MAS), Causa R, Movimiento 10 de Mayo, la maŭistoj de Bandera Roja aŭ la gvidanto de Partio Por Ĉiuj (PPĈ), s-ro Pablo Medina* Iun tagon, kiel prezon de sia kunlaborado, ili venos prezenti la fakturon al la prezidanto. Pro tio la multaj plenŝanĝoj, rompoj, demisioj, eksigoj sekvataj de pasado al la malamiko, kio donas la impreson pro potenco kiu funkcias per permanenta improvizado.
Simila saltkurado en la ŝtataparato kaj la administracio, gangrena pro kvardek jaroj da klikismo*. La ministroj aŭ la dek-kvar “ĉavistaj” guberniestroj povas kalkuli, sine de siaj institucioj, por realigi la reformojn, nur kun kelkaj altrangaj oficistoj. “Ni ne faris la sorĉistin-ĉasadon, ni certigas la ŝanĝon kun la homoj de la pasinteco, aktivuloj de la AD aŭ de la Copei en sia plimulto.” Tiu armeo de mezrangaj oficistoj kaj de dungitoj bremsas la programojn, sabotas la projektojn, paralizas la transigon de resursoj en la municipios. “Modifi tiajn strukturojn estas malrapida, oni ne povas ĉiujn maldungi”, grimacas en la sovaĝa varmego de Puerto Ayacucho (Amazonio) s-ro Diogenes Palau, ĝenerala sekretario de la loka registaro, alfrontita al la samaj malfacilaĵoj. “Tio fareblas nur iom post iom.”
Do, s-ro Chávez devas apogi sin sur du pilieroj por ĉirkaŭiri la strukturojn kiuj restas al li malamikaj: la armeo, de kiu li devenas, vertebra kolumno de la ŝtato, kaj la neorganizita loĝantaro kiu portis lin al la povo. En aprilo 2001, kiam li alvokas formi “milionon da Bolivaraj Rondoj” por subteni lin, dekmiloj da venezuelanoj, ĉiu en sia strato, sia kvartalo, sia barriada*, respondas entuziasme. En grupoj da sep ĝis dek-kvin personoj, ili diskutas pri la difinado de la estonto, pri sia vivo, la plej esencaj bezonoj, tuj reeĥate de la koncernataj aŭtoritatoj. “Tio estas la rimedo por certigi ke la resursoj alvenas en la sektoron”, oni klarigas al la koordinado de la Bolivaraj Rondoj de la municipio Sucre, en la oriento de Karakaso, dum antaŭe malplimulto da politikistoj direktis laŭplaĉe la destinon de la komunumo.”
Laŭ prezentado de projektoj, kaj pere de taŭgaj organismoj — Popola Banko, Banko de Virinoj, Evolu-Fonduso de Entrepreneto, Interregistara Fonduso por la malcentrigo (Fides), ktp.-, la ŝtato komencis doni al tiuj strukturoj neneglektindajn fondusojn. La opozicio furiozas, akuzante ilin esti “sturmforto” serve al totalisma projekto, nesto de “talibanoj” pri kiuj senĉesaj bolas (onidiroj) diras ke ili estas ĝisdente armitaj de la registaro. Ĉe la akuzitoj oni levas la ŝultrojn: “Vidu, estas ĉi tie nur pacaj homoj agantaj por la bono de la komunumo.” Kvankam kelkaj radikalaj aktivuloj montriĝas malpli akordiĝemaj: “Ni estu klaraj. La viroj kaj virinoj de tiu ĉi procedo estas deciditaj defendi ĝin. Pace. Sed ankaŭ alie se necesas.”
Koncentritaj sur siaj etaj kalkuloj, siaj etanimaj interesoj, la esquálidos sufokiĝis kiam, la 13-an de novembro 2001, radikaligante la revolucion, s-ro Chávez subskribis la leĝon pri la teroj, la leĝon pri la fiŝkaptado kaj la leĝon pri la hidrokarbidoj. La 10-an de decembro, por protesti kontraŭ tiuj “atencoj al la libera merkato”, la mastrar-organizo Fedecámaras, gvidata de s-ro Pedro Carmona, lanĉas ĝeneralan strikon subtenatan de... la komunikiloj kaj la Konfederacio de la Laboristoj de Venezuelo (CTV). Korupta organizo, transmisi-rimeno de la Ago demokratia, la CTV intertraktis dum jaroj la kolektivajn kontraktojn kun la mastroj, vendante sian animon kaj siajn aliĝintojn interŝanĝe de kelkaj altaj trinkmonoj por siaj gvidantoj. La registaro neas ĉian reprezentecon al la ĝenerala sekretario de CTV, la socialdemokrato Carlos Ortega, kiu, la 25-an de oktobro 2001, deklaris sin venkinto en la elektoj destinitaj renovigi la sindikatan estradon, fine de balotoj markitaj de perforto kaj malregulecoj.
La 5-an de marto 2002, tiu “laborista gvidanto” skuas la manon de s-ro Carmona kaj, atestate de la katolika eklezio, subskribas kun li Nacian Pakton de Regebleco kun la celo “la demokratia kaj konstitucia eligo” de la prezidanto.
Sen programo, sen projekto, memproklamitaj “civila socio”, cinike forskrapante la plimulton kiu daŭre subtenas la ŝtatestron, la kvar protagonistoj — Fedecámaras, CTV, eklezio, mezaj klasoj-, al kiuj aldoniĝas la komunikiloj kiuj konvertiĝis al politika partio, provas artefarite krei situacion de neregebleco. Tiu totalisma maltoleremo eksplodigas la koleron de tuta loĝantaro grupita ĉirkaŭ “sia” revolucio. Petroleós de Venezuela SA: “Ili ekskluzivas nin pretendante sole reprezenti la civilan socion. Tre bone... Sed ni, ni estas la popolo! Kaj se, pro ajna kaŭzo, la konstitucia leĝeco estas en danĝero pro la malstabiliga kampanjo, ni defendos ĝin per nia vivo, per nia sango!”
La pogutaj incitaj deklaroj kaj protest-marŝoj (sekvataj de pli amasaj kontraŭmarŝoj de la apogantoj al la registaro), la apero de kvar disidentaj militistoj kiuj publike reĵetas la prezidanton*, apenaŭ ŝanceligas la potencon. Sed kiam ili ludas la karton de ekonomia malstabiligo, la tensio akriĝas je unu grado. La nafto reprezentas 70% de la eksportoj kaj 50% de la ŝtatenspezoj. Post la kolapso de ĝia prezo pro la atencoj de la 11-a de septembro 2001, la vojaĝoj de s-ro Chávez en Eŭropo, Alĝerio, Libio, Saud-Arabio, Irano, Rusio, kaj eĉ en Irako, same kiel la agado de s-ro Alí Rodríguez, la venezuela ĝenerala sekretario de la ONEL, ebligis stabiligi la kurzon pere de koncertita malaltigo de la produktado.*
Akcikompanio kun la ŝtato kiel unusola akciulo, Petroleós de Venezuela SA (PDVSA) troviĝas sub la jugo de grupo de kvardek superaj oficistoj. Tiuj “naftogeneraloj” decidas ĉion, aplikas “sian” politikon, privilegias la eksterlandajn interesojn, rompas la normojn de la ONEL altigante la produktadon, vendas subpreze, malfortigas la entreprenon kaj aktive preparas ĝian privatigon. La ekzekutivo, zorgante por meti la PDVSA en la servon de kolektiva projekto, volas repreni la kontrolon de tiu strategia sektoro, kies impostoj fordrivas: de 75% el la profitoj transdonitaj al la ŝtato antaŭ dudeko da jaroj (25% restis al la entrepreno), oni trovas nun 70% por la firmao (kaj 30% por la ŝtato). La ŝtatestro nomumas novan prezidanton por ĝi, s-ron Gastón Parra, kaj direktoran skipon. La teknokratoj siavice, nome de karierpromeso por la plej bonaj, de la efikeco en la mastrumado, de la produktiveco kaj de la rentabilitato, de la sendependeco vide al la “politikigo” trudita de la registaro, tiuj teknokratoj do argumentas pri “meritokratio” kiun ili inventis por rifuzi tiujn nomumadojn kaj alvoki al ribelo.
En ĉiu ajn lando de la mondo, la akcitenanta ŝtato nomumas la direktorojn de la ŝtataj entreprenoj kaj donas al ili siajn orientiĝojn — kion cetere faris ĉiuj antaŭaj venezuelaj registaroj. Cetere, la kontestuloj, superaj oficistoj okupantaj postenojn de konfido, laŭ la naturo de iliaj oficoj, ne povas alvoki al striko. La “civila socio” publike defendas ilin. Ardigita de la skribaj, radiaj kaj televidaj komunikiloj, ĝi instigas al paralizigo de la ekonomia koro de la lando. Kio efektive okazas, kvankam nur parte (ĉar grava parto de la laboristoj rifuzas haltigi la laboron).
Kaj ĉio ĉi sur la fono de densa trafiko inter Karakaso kaj Vaŝingtono, urbo de kie la registaro de s-ro George W. Bush multobligas la lingvajn banderilojn kontraŭ la “bolivara” prezidanto. Ties malmulta urĝo por adopti la “antiteroristan lukton”, precipe kontraŭ la kolombia gerilo, liaj militaj akordoj kun Ĉinio kaj Rusio, lia kontraŭ-tutmondiga diskurso kaj lia revolucio ĉiutage iom pli grincigas la dentojn. La 6-an de februaro 2002, la usona ŝtatsekretario, s-ro Colin Powell, pridubas, antaŭ la Senato, “ke Chávez kredas vere en la demokratio” kaj kritikas liajn vizitojn “al registaroj malamikaj al Usono kaj suspektataj subteni la terorismon, kiel Saddam Hussein aŭ Muhamar Kadafi”.*
Maltrankvilaj pro la konfuza malordo kiu skuas ĝian trian nafto-liveranton, Usono timas tamen halton de la eksportoj se Venezuelo fariĝus neregebla. Oni do ne celas, oficiale, verŝi oleon en la fajron. Sed sub la mantelo, la 25-an de marto, s-ro Alfredo Peña, urbestro de la granda Karakaso kaj furioza opoziciulo, renkontas la usonajn aŭtoritatojn kaj la tre kontestatan Otto Reich, ŝtata subsekretario por interamerikaj aferoj.* En tiuj tagoj, en ties oficejo, li povintus renkonti s-ron Pedro Carmona, la prezidanton de Fedecámaras, aŭ s-ron Manuel Covad, la vica ĝenerala sekretario de la CTV, kiu vizitas ankaŭ reprezentantojn de la Internacia Respublikana Instituto, ĉiuj interparolantoj aparte konataj pro sia defendo de la interesoj de la laboristoj!
La ombro de Ĉilio ŝvebus sur Venezuelo, se grava faktoro ne malsamus: la armeo, kiun la prezidanto Chávez pretendas koni kiel sia manplato kaj kontroli pere de siaj kamaradoj de la promocio Simón Bolivar (1975). Tamen, onidiroj kaj klaĉoj kelkfoje dubigas tion. Ĉu la ĉefgeneralo de la suda komando de la usona armeo (la Southcom) ne ĵus deklaris: “Venezuelo estas la lando kiu havas plej da oficiroj studantaj en niaj nordaj akademioj, kaj pro tio, ni estas certaj pri tiu lando.” Kiam ni elvokas antaŭ li la kvar oficirojn kiuj, malmulte da tempo antaŭe, leviĝis kontraŭ la prezidanto, s-ro Francisco Ameliach, prezidanto de la defend-komisiono de la parlamento, respondas ankoraŭ, la 14-an de marto: “Ke oficiro deklaras ion publike, tio signifas ke li ne havas la apogon de la armeo. Ni ja konspiris [s-ro Ameliach partoprenis la golpe de la subkolonelo Chávez], kaj ni scias ke kolonelo engaĝita en tia operaco ne kantos tion sur la publikaj placoj.”
Por “defendi” PDVSA, de kiu sep altaj oficistoj estis maldungitaj kaj dek-du pliaj pensiigitaj, la tutlanda striko de la 9-a kaj 10-a de aprilo, deklarita de la CTV kaj Fedecámaras, havas nur relativan sukceson laŭ naciskala nivelo. Troviĝanta en freneza fuĝo antaŭen (aŭ en antaŭkonceptita plano nepre ne haltigenda), la opozicio duobligas la veton kaj, pretekste ke la registaro povus dekreti la esceptostaton (kion ĝi neniel intencas), alvokas, ekde la 11-a de aprilo, al nelimigita ĝenerala striko. Maltrankviliga signo, la disidentaj militistoj reaperas pere de la generalo Nestor González (eksigita en decembro 2001), kiu, en la televido, akuzas la prezidanton Chávez pro perfido kaj petas la altan komandon agi.
La 11-a de aprilo tagiĝas sur pli ol 300.000 oponantoj marŝantaj trankvile direkte al la sidejo de PDVSA-Chuuao, situanta en la oriento de la ĉefurbo. La krimo nodiĝos tie, en la koro de la kreskanta ardo kiu faciligas la planon. Por kredigi la ideon de “civila socio” alfrontita al diktaturo, nenio taŭgas pli ol “martiroj”... Je la 13-a horo, okcidente de la urbo, en la prezidanta palaco, la ministro pri prezidanteco, s-ro Rafael Vargas, kun pala vizaĝo, aperas en la oficejo de siaj kunlaborantoj. “La resto de la lando estas trankvila, sed Carlos Ortega, aperante en la televido, ĵus alvokis al marŝado al Miraflores. Jen konspiro.” Je 13h40, duarangaj oficistoj anticipas, sen jam scii tion, la sekvon de la eventoj: “Ili antaŭiras sur la aŭtoŝoseo... Oni devas lasi ilin manifestacii, sed haltigi ilin antaŭ ol ili venu ĉi tien. Alie, la Bolivaraj Rondoj mobiliziĝus, kaj tio finiĝus en katastrofo.”
La uniformuloj scias esti makiavelaj. La ĉefkomando de la Nacia Gvardio ordonas nenian iom ampleksan manovron por malhelpi la neeviteblon. La opozicio atingas ĝis malpli ol 100 metroj de Miraflores, kaj dekmiloj da “ĉavistoj”, kelkaj de ili armitaj per bastonoj kaj ŝtonoj, haste venintaj por protekti per sia korpo la prezidanton. Dek-kvin gvardianoj, eĉ ne unu pli, intermetiĝas por malhelpi la ŝokon. Surrealisma sceno: la plej altranga de ili turniĝas al la fotistoj kaj demandas, angore: “Ĉu iu povas prunti al mi poŝtelefonon, por ke mi demandu helptaĉmenton?” Uzante larmigan gason, liaj homoj sukcesas stabiligi la situacion.
Oni atribuis la 15 mortintoj kaj 350 vunditojn (de ili 157 per pafarmiloj) de tiu tragika tago al la Bolivaraj Rondoj, kies membroj estus fride pafintaj al paca manifestacio. Jen falsaĵo. Misteraj liberpafistoj posteniĝintaj sur dek-etaĝe altaj domtegmentoj faras la unuajn kvar viktimojn en iliaj vicoj. Poste, altiginte la temperaturon je cent gradoj, ili atakas la opozicion, kun mortiga precizeco. La konfuzo fariĝas totala, la interpuŝiĝo ĝenerala. Proksime de la metrostacio El Silencio, subplotono de la Nacia Gvardio respondas al ŝtonĵetado de la “civila socio” per svarmoj da larmigaj gasgranatoj, sed ankaŭ per pafiloj, per rektaliniaj pafoj. Grupetoj de la urba polico de la opozicia urbestro Alfredo Peña pafas al kvazaŭ ĉio kio moviĝas, sendistinge (sed aliaj de iliaj kolegoj kondutas dece).
La Honora Gvardio de la prezidanto “laŭdire arestis tri liberpafistojn, inter ili du agentoj de la polico de Chacao [orienta kvartalo de la ĉefurbo] kaj unu de la urba polico”.* En la ardo de la alfrontiĝoj, juna viro, hebete, atestas: “Ni malkovris du, ili estis en uniformo.” Sekvatage, sur la ekrano de Venevisión, la ribela vicadmiralo Vicente Ramírez Pérez konfidas: “Ni havis la kontrolon de ĉiuj telefonalvokoj de la prezidanto al la trupunuoj. Ni kunvenis je la 10-a horo matene por plani la operacon.” Kian operacon? Dum tiu horo, oficiale, la fluo de la opozicio ankoraŭ ne estis deturnita direkte al Miraflores.
La dezirata celo estas atingita. Je la 18-a horo, “emocie skuita de la nombro da viktimoj”, la generalo Efraín Vasquez Velasco anoncas ke la armeo ne obeos plu al la prezidanto Chávez. Kelkajn horojn antaŭe, la preskaŭ totalo de la komando de la Nacia Gvardio faris same. Je la 3h15 matene, la generalo Jucas Rincón legas lastan komunikaĵon: “Antaŭ tiaj faktoj, la demisio de la prezidanto de la Respubliko estis postulita. Li akceptis.” Tiu mesaĝo ripetiĝis ĉiujn dudek minutojn, televide, dum la sekvaj tridek-ses horoj.
Nomumita prezidanto la 12-an de aprilo, la mastro de la mastroj, s-ro Carmona, dissolvas la parlamenton, ĉiujn laŭkonstituajn administraciojn, eksigas la urne elektitajn guberniestrojn kaj urbestrojn. Dotita de ĉiuj potencoj, li povas aŭdi la proparolanton de la Blanka Domo, s-ron Ari Fleischer, gratuli la venezuelajn armeon kaj la policon “ĉar ili rifuzis pafi kontraŭ pacaj manifestaciantoj” kaj konkludi, sen alia formo de procedo: “Simpatiantoj de Chávez pafis kontraŭ tiuj homoj, kaj tio kondukis rapide al situacio kiu igis lin demisii.” Dum la Organizo de la Amerikaj Ŝtatoj preparas sin por kondamni la ŝtatrenverson, la ambasadoroj de Usono kaj de Hispanio en Karakaso hastas por saluti la faktan prezidanton.
Dume, en tiu lando kiuj, de tri jaroj, ne havis por plendi unu murdon, unu malaperon, unu politikan malliberigon, la subpremo trafas ministrojn, deputitojn, aktivulojn; dekoj da sidejoj kaj loĝejoj estas traserĉataj, cent-dudek “ĉavistoj” ekkonas la angorojn de prizono. Sur la ondoj de Venevisión, kie li estas intervjuata de la ĵurnalistino Ibeyssa Pacheco, la kolonelo Julio Rodriguez Salas, kun granda rideto, finas sian intervenon: “Ni havis grandan armilon... la komunikilojn! Kaj, ĉar la okazo prezentiĝas, mi volas gratuli vin pro tio.” Nome de la demokratio, la “civila socio” ĵus instalis diktaturon. Estos la tasko de la popolo restarigi la demokration.
La sekvo estas konata.* Kapitulaciante senreziste, por eviti sangelverŝon, s-ro Chávez ne demisiis. La 13-an de aprilo, liaj subtenantoj, je centmiloj, okupas la stratojn kaj placojn de la tuta lando. Posttagmeze, lia Honora Gvardio rekonkeras Miraflores kaj helpas kelkajn ministrojn reokupi la prezidantan oficejon. Sekvante la ekzemplon de la generalo Raúl Baduel, ĉefo de la 42-a brigado de paraŝutistoj de Maracay, komandantoj fidelaj al la konstitucio reprenas la kontrolon de ĉiuj garnizonoj. Dividita, sen klara perspektivo, timante nekontroleblan reagon de la loĝantaro kaj alfrontiĝoj inter militistoj, la ĉefkomando perdas piedtenon. En la nokto, la legitima prezidanto de la Bolivara Respubliko Venezuelo estas redonita al sia popolo. Ŝajne tirinte nenian instruon el tiuj tragikaj eventoj, la opozicio, kelkajn tagojn poste, jam realtigas la premon. Tamen, elvokante la ondegon kiu, jam tri jarojn, aliigas la landon, aktivulino avertas: “Ili ne trompiĝu. Kun aŭ sen Chávez, Venezuelo neniam plu estos kiel antaŭe.”
Maurice LEMOINE.