Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Kun la dolaro, Usono disponas, de pli ol duona jarcento, pri senegala armilo por trudi siajn ekonomiajn kaj monajn elektojn al la resto de la planedo. La usonaj buĝeta kaj komerca deficitoj, kaj ankaŭ la aventurismo de s-ro George W. Bush, komencas tamen ŝanceli la konfidon de la investantoj kaj de la registaroj. Sed la eŭro, kiun la svedoj ĵus reĵetis, ankoraŭ tute ne plenumas la kondiĉojn por superi la verdan bileton.
Ĉu forta eŭro, la lancopinto de la ampleksigita Eŭropa Unio, kapablas subfosi la financan hegemonion de Usono, fondita sur la potenco de la dolaro kaj daŭranta jam ekde la fino de la dua mondmilito? Sur la Malnova Kontinento, la volo serĉi la rimedojn por kontesti tiun superecon ne estas nova. Jam 1967, Charles de Gaulle, profitante la malfortecon de la dolaro kaj ties uzadon ekster la usona teritorio dum la Vjetnam-milito, provis restarigi rigidan etalonon de or-ŝanĝo.*
Kvankam neniam publike formulita, tiu volo subtenas la projekton de la eŭro, kaj ĝi povus reaperi pro la timoj estigitaj de la imperiisma kaj agresema konduto de Usono, kiu evidentiĝis per la milito kontraŭ Irako kaj kiu sekvigis refortigon de la eŭropa valuto rilate la verdan bileton. Pro tio venas prognozoj pri ebleco ke la eŭro fariĝos rezervo-valuto konkurenca al la dolaro, kaj ke tiel instaliĝos pontkapo kontraŭ la usona dominado super la tutmondigita financo; tio povus egaligi Eŭropon al Usono en tiu tereno.
Antaŭ ol pristudi tiun hipotezon, necesas memorigi la econ de rezerva valuto. Por evolui harmonie, kaj en sufiĉe granda skalo, la mondaj financo kaj komerco bezonas valuton ĝenerale akceptitan, kion resumas la termino “mon-disponeblo”: tio estis la sterlinga pundo en la 19-a jarcento, antaŭ ol la dolaro antataŭis ĝin iom post iom post la dua mondmilito kaj regas nun suverene. Se oni volas kompreni la neceson de tiu funkcio de rezervomono, sufiĉas rigardi la periodon inter la du mondmilitoj: la pundo ne povis plu daŭre garantii mondskalan mon-disponeblon, kaj la usona sistemo rifuzis preni sur sin la rolon kiun tamen diktis al ĝi la merkatoj. La kolapso de la internacia komerco en tiu epoko estis parte provokita de manko de internacia valuto.
Nacia mono fariĝas rezerva valuto por aliaj landoj, kiam ĝi estas konsakrita kiel tia de la tutmondiĝintaj financo kaj komerco, pro ĝia relativa ekonomia kaj financa forto. La ŝtatoj deziras starigi per ĝi rezervojn, ĉar tio estas elstara aktivo uzebla en kia ajn lando kiu entretenas internaciajn ekonomiajn rilatojn kaj kiu do ankaŭ estas interesita posedi tian stokon.
La emisiantolando de la rezerva valuto akiras pro tio konsiderindan povon kaj influon sur la aliaj, sed ĝi ankaŭ transprenas respondecojn. El tiu vidpunkto, la postmilita situacio estas klariga. Ni situu nin, en 1950, en la lokon de la financministro de lando alia ol tiu de la rezervovaluto. Lia celo estas altiri dolarojn kaj akumuli rezervojn kiujn li uzos por aĉeti produktojn ie ajn en la mondo. Kiel li procedu? Li povas vendi siajn produktojn en Usono kaj ricevi dolarojn interŝanĝe, ebleco kiu restis pure teoria dum unu aŭ du jardekoj por la eŭropaj landoj. Alia opcio: altiri al si usonajn societojn kaj ties dolarojn. Jen la origino de la multnaciaj entreprenoj. Lasta ebleco: malfermi sian landon al usonaj militaj bazoj kaj personaroj. Tio estis por la eŭropanoj la precipaj manieroj venigi la verdajn biletojn... kaj la influon kiu akompanas ilin. Ili estas la samaj kiel la nunaj en la landoj de la tria mondo, de centra kaj orienta Eŭropo, en Rusio kaj en la resto de iama Sovetio.
Por la ŝtato de la rezervo-valuto, tiuj privilegioj sekvigas du specojn de devigoj. Unuavice, ĝi devas esti preta permanente garantii planedvastan mon-disponeblon, tiel ke ĝia mono cirkulu en sufiĉa kvanto en la tuta mondo por la bezonoj de la mondaj financo kaj komerco. Duavice, ĝi devas ankaŭ esti preta por ludi la rolon de “lastinstanca pruntodonanto” kaj reguligi la problemojn de landoj ekscese ŝuldiĝintaj. Kaj ĉion ĉi, konservante konvene stabilan kadron de eksteraj kaj internaj valoroj de sia valuto: por tiuj lastaj, tio signifas moderan inflaci-kvoton, kaj por la eksteraj valoroj, antaŭvideblan interspacon de probableco de ĝiaj kvotoj de interŝanĝo kun la aliaj valutoj de la mondo. Se tiuj kondiĉoj de stabileco ne plenumiĝas, la landoj malemas posedi stokojn de la mono kiu pretendas esti rezerva.
Por ke la eŭro povu rivali kun la dolaro en tiu funkcio, ĝi devus prezenti la samajn stabilec-garantiojn de ĝiaj internaj kaj eksteraj valoroj en antaŭvidebla tempo, kaj faciligi adekvatan ekonomian kreskon. Surbaze de tiuj du kriterioj, la perspektivoj estas pli ol nuancitaj por la eŭropa valuto. Certe, la eŭro-zono distingiĝas per sia regado de la inflacio, sed koste de bremsado de kresko, pro la devigoj kiujn la pakto de stabileco kaj de kresko trudas al la naciaj impostaj kaj buĝetaj politikoj. Tiu pakto devos esti esence modifita se la eŭro ambicias spiti la usonan valuton.
En tiu perspektivo, la eŭropa valuto devus ankaŭ superi du strukturajn obstaklojn. Unuavice, la Eŭropa Centra Banko (ECB) havas nenian kompetenton pri la rolo de “lastinstanca pruntodonanto”. La naciaj bankoj de la eŭro-zonaj landoj konservas tiun aŭtoritaton kaj tiun respondecon ene de siaj landlimoj. Manke de tiu kapablo, la eŭro povas en plej bona kazo, kaj eĉ limigite, servi kiel valuto de rezervo por interŝanĝoj sur la mondaj merkatoj. Dua obstaklo: la malrapideco de la reformoj de la rilatoj inter banksistemoj en Eŭropo, kaj ilia ega teknologia diferenco kun la usonaj. La spezoj postulataj por interbankaj transkontigoj inter diversaj landoj restas tre altaj kaj la transkontigoj interne de unu sama lando aparte pezaj, se kompari kun tio kio okazas en Usono. Ĉiu rekonas la teknologian abismon inter la respektivaj militaj kapacitoj de Usono kaj Eŭropo, sed tiu abismo ekzistas ankaŭ inter iliaj banksistemoj.
Paradokse, tiu abismo povus esti superita se la Unuiĝinta Reĝlando adoptus la eŭron, ĉar ĝiaj bankaj praktikoj kaj ĝiaj teknologiaj kapacitoj estas la solaj en la mondo povantaj mezuri sin kun tiuj de Usono. Sed la demando ne stariĝas baldaŭ, ĉar la brita registaro — kaj tio kun bonegaj kialoj — elektis por la momento resti ekstere de la unueca valuto. Se ĝi aliĝus al la eŭrozono, la kreado de eŭro rivala kun la dolaro postulus la harmoniigon de la bankaj praktikoj de la kontinento kun tiuj de la City, kaj translokus la centron de la financa potenco de Frankforto al Londono. Nek la unua nek la alia de tiuj konsekvencoj akcepteblas por la landoj de la nuna eŭropa valuto-zono.
Se oni bone vidas la obstaklojn kiuj malhelpas la eŭron fariĝi serioza valuto de interŝanĝ-rezervo, montriĝas tamen ke la vundeblecoj de la dolaro trenas ĝin precize al tiu statuso. Unue, la persistaj deficitoj de la kuranta konto, kun proksimume 500 miliardoj da dolaroj jare, sen la plej eta perspektivo malpliiĝi.* Por ŝtopi tiun deficiton, necesas permanentaj eniroj de kapitalo, precipe el Eŭropo kaj Azio. Se ili malpliiĝus — kio estis la kazo dum la lastaj du jaroj*-, ni spertus falon de la kurzoj de obligacioj kaj altiĝon de obligaciaj interezo-kvotoj, kio povus kaŭzi seriozan danĝeron por la usona ekonomio.
Tiu scenaro estas des pli realisma, ke ekzistas dua kialo pro kiu la kapitaloj fuĝas el dolaro al eŭro: la manko de konfido en la maniero per kiu la decidoj estas farataj en Vaŝingtono. En ekstera politiko, la maltrankvilo estas forta pri la usonaj intencoj. Koncerne la fiskan politikon, la eksplodo de la publikaj deficitoj — 400 miliardoj por la fiskojaro 2003, t.e. pli ol 4% de la interna malneta produkto (IMP), kun antaŭvidita pligraviĝo en 2004 (600 miliardoj da dolaroj, inkluzive de la okupadokostoj de Irako) — igas la mastrumantojn de eksterlandaj fondusoj pensi ke la riskoj estas pli grandaj kaj la medio malpli stabila por la investoj en Usono ol antaŭ kelkaj jaroj. Jen pro kio okazas malrapidiĝo de la kapitalfluoj enirantaj Usonon, kiuj do ne plu povas kompletigi la nacian kapitalon handikapitan pro la malforteco de ĝia ŝpar-kvoto. En tiu hipotezo, la interezo-kvotoj de la merkato kreskus, kaj la Federacia Rezervo ne povus multon fari por limigi tiun tendencon. Ĝi forpafis praktike ĉiujn kartoĉojn malaltigante la interezo-kvotojn, kiujn ĝi kontrolas, al sojlo sub kiu ĝi riskus provoki deflacion.
Stariĝas do la demando, ĉu la malfortiĝo de la dolaro kompare kun la eŭropa valuto sekvigas redukton de la usona komerca deficito kun la eŭro-zono, kio malaltigus la usonan dependecon de la eniro de eksterlandaj kapitaloj. Vaŝingtono ne havu iluziojn pri altigo de usonaj eksportoj pro la malforteco de la dolaro kaj pri koresponda malpliiĝo de importoj el la eŭrozono. Tiu fenomeno restos tre limigita, ĉar, escepte de kelkaj sektoroj kiel agrikulturo, aŭtomobilo kaj turismo, la komerca saldo plej verŝajne restos stabila, kaj tio pro pluraj kialoj.
Unue, necesus longdaŭra engaĝiĝo por ŝanĝi la direkton de la usona manufaktura sektoro kiu, jam de jardekoj, ne estas orientita al eksportado. La usonaj industri-entreprenoj de longa tempo adoptis strategion de investado en eksterlando: ili produktas ĉie en la mondo kaj vendas al eksteraj merkatoj ekde tiuj platformoj, anstataŭ produkti en Usono kaj eksporti. Fakte, granda parto de la komerca deficito venas de la vendoj en la usona merkato de produktoj fabrikitaj eksterlande de usonaj kompanioj, kaj kiuj aperas do kiel importoj en la bilancoj. Laŭ la plej seriozaj taksadoj, 45% de la usonaj importoj apartenas al tiu kategorio.* Tiu strategio de la usonaj entreprenoj estas gravurita en marmoro, kaj ĝi ne ŝanĝiĝos.
Dua kialo por ne atendi grandajn modifojn de la komerca bilanco inter la du bordoj de Atlantiko: la kresko de la usona IMP estas pli forta ol tiu de la eŭrozono, kio kuraĝigas la usonajn aĉetojn de produktoj el tiu zono, kaj malkuraĝigas la eŭropajn aĉetojn de usonaj produktoj. La registaro Bush bazis sian strategion de malforta dolaro sur falsa kalkulo, kiu ne konkretiĝos, dum la sekretario pri la Trezorejo de la prezidanto William Clinton, s-ro Robert Rubin, faris politikon de forta dolaro, bone sciante ke ĝi altiras la eksterlandajn kapitalojn al Usono.
Tiuj faktoj ilustras samtempe la devojn kiujn devas alfronti la lando emisianto de la internacia rezervomono kaj la profitojn kiujn ĝi tiras el la situacio. Ĝi devas plenumi la funkcion de lastinstanca pruntedonanto, tiun de universala ĉiovendejo kreanto de grandaj deficitoj de kurantaj kontoj kiuj siavice estas ŝtopataj de enirantaj eksterlandaj kapitaloj. La vundeblecoj de la verda bileto ofertus historian okazon al la eŭro por fariĝi rezervomono, sed kondiĉe ke oni profunde modifu la pakton pri stabileco kaj kresko, reformu la translimajn bankajn praktikojn en Eŭropo kaj malaltigu la teknologian abismon kiu disigas ĝin tiukampe de Usono.
Turnante la dorson al la miltia kaj financa multflankismo, kaj kontentiĝante pri malprudenta buĝeta deficito, Vaŝingtono kreskigis la intereson por tiu hipotezo. La valoro de dolarrezevoj de diversaj landoj iomete malaltiĝis, venis modesta reorientiĝo de la trezorejoj, inkluzive de fakturado de certaj naftovendoj en eŭro kaj ne plu en dolaro. Jen celtabulo por la strategiaj demarŝoj de la Eŭropa Unio (EU). Se ĝi povus konvinki naft-eksportajn landojn akcepti eŭrojn anstataŭ dolarojn, aperus nova transatlantika konfliktokampo. El tiu vidpunkto, la atentinda lando estas Rusio: por la EU, la ludenda karto estus logi Moskvon per unuaj paŝoj povantaj konduki al pli densa asociado kun ĝi kaj, kial ne en proksima estonto, al aliĝo.
Howard M.WACHTEL.