Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Ekster demando ke la franca ŝtato akiru partoprenon en entrepreno, eĉ se temas pri krono de la industrio. Tiel decidis la eŭropa komisaro pri konkurenco, kiu rifuzis la publikan reaĉeton de 30% de la kapitalo de Alsthom... Sed permesis “prunton” de 1,3 miliardoj da eŭroj, kune kun plano pri maldungoj. Tiu eŭropa entrudiĝo en la internajn francajn aferojn estas des pli kontestebla ke la privata kapitalo povas, siavice, aĉeti kiom ĝi volas de la publikaj grupoj.
Ekde la 18-a jarcento, la rajto je proprieto estas unu el la bazoj de la okcidenta politika kaj jura pensado. La Deklaracio de la rajtoj de la homo kaj civitano de la 26-a de aŭgusto 1789, en sia artikolo 17, starigas ĝin kiel “nemalobeeblan kaj sanktan rajton [je kiu] neniu povas esti senigita, escepte se la publika neceso laŭleĝe konstatita postulas tion evidente, kaj sub kondiĉo de justa antaŭa kompenso”. Modera formulo, ĉar ĝi metas al tiu “nemalobeenda” rajto limojn, kiuj estis efektive truditaj dum certaj momentoj de la franca historio. Kontraste, la konstitucio de Usono, laŭ la ekzemplo de aliaj naciaj juraj kodoj, postulas ke la proprieto de havaĵoj renkontu, escepte ĉe striktaj demandoj de publika ordo, nenian obstaklon rilate la uzadon (usus), la valorigon (fructus) kaj la aliproprigo (abusus).
La sanktigo de la individua proprieto, koste de la diversaj formoj de publika proprieto kaj de socia proprieto* baziĝas sur pluraj krudaj konfuzoj. Unue pri la naturo de la posedaĵo: oni metas efektive sur la saman nivelon la havaĵojn por persona uzado, kiujn ĝuas la individuoj sole aŭ kun sia familio, kaj la rimedojn necesajn por produktado (teron, konstruaĵojn, produktivajn infrastrukturojn, fabrikojn kaj magazenojn, ktp.). La dua konfuzo — multe pli grava — koncernas la enhavon mem de la propraĵ-rilato: oni metas sur la saman nivelon la posedon de havaĵo kiu, pro io ajn, devenas de la persona laboro de sia posedanto, kaj la posedon de havaĵo kiu rezultiĝas de la privata alproprigo de la tutaĵo aŭ de parto de socia laboro.
Fine de tiu duobla konfuzo, la posedo kiun individuo havas pri loĝejo, frukto de lia persona perlaborado, estas asimilita al la privata proprieto de produktrimedoj (de entreprenoj), kiu devenas de la akumulado de laborfruktoj de dek-, eĉ de centmiloj da salajruloj dum jardekoj. La kapitalisma formo de proprieto, sub kiu realiĝas la dominado kaj la ekspluatado de la salajrata laboro, povas do prezentiĝi kiel kondiĉo kaj frukto de la persona libereco.
Tiaj konfuzoj maskas fakte la egan kontraŭdiron kiu kuŝas en la koro de la privata alproprigo de sociigita laboro kaj kiu konstituas la esencon mem de la kapitalisma proprieto. Kontraŭdiro kiu ne ĉesas reproduktiĝi je ĉiam pli larĝa dimensio. La kapitalo sociigas la laborprocezon organizante la kunlaboradon de la laboristoj grandskale, dividante la produktajn taskojn inter ili, altigante senĉese la parton de la morta laboro (materiigitaj en la materialo kaj la laborrimedoj) rilate al la vivanta laboro (salajroj, socialaj kontribuaĵoj...). Tiel, ĉia varo — de la pizo-skatolo ĝis la komputile gvidata naftorafinejo — estas la materiigo kaj la sumo de sennombraj produktaj agoj disaj en la tuta monda spaco kaj en la historia tempo. Tiun sociigitan laboron la kapitalo enfermas en la kadron de la privata proprieto, tiel ke la rezultoj de giganta akumulado de produktaj agoj estas tamen alproprigitaj de kelkaj individuoj aŭ de limigitaj sociaj grupoj.
Unu el la plej gravaj celoj kaj rezultoj de la procezo de deregulado kaj de privatigo dum la du lastaj jardekoj estis tiu konsiderinde larĝigi la sferon de la privata proprieto. En tiu kunteksto, la demando pri la formo de proprieto de la produktrimedoj, de la komunikado kaj de la komerco, kiu sufiĉe strange fariĝis tabua demando por la sindikataj kaj politikaj gvidantoj kiel por la plejparto de la maldekstraj intelektuloj, ne estas tia por la monda burĝaro: por tiu, la proprieto havas strategian gravecon kiun ĝi tute ne kaŝas.*
Sine de la sfero de la privata kapitalo, oni spertas tiel, de dudek jaroj, profundan transformadon de la difino mem de la proprieto, de la “rajtoj” atribuitaj al ĝi (tiuj de la ĉiopova akcitenantaro) kaj de la “legitimaj” atendoj de la akcitenantoj pri rentabilitato de iliaj partoj de proprieto. La “konservativa kontraŭrevolucio” apogas sin sur la nuntempa revigliĝo de tiu tre aparta institucio de la kapitalismo: la merkato de titoloj (la borso). Tiu institucio garantias al la akcitenantoj, escepte en gravaj financaj krizoj, la “disponeblon” de iliaj akcioj, tio estas la ebleco laŭplaĉe seniĝi de tiu frakcio de ilia proprieto kiu alprenis la formon de partoj de entreprenoj. La borsaj merkatoj pasis en kelkaj jaroj de la statuso de merkatoj kie intertraktiĝis titoloj al tiu de merkatoj kie tutaj entreprenoj intertraktiĝas, interŝanĝiĝas, estas aglomerataj aŭ malkonstruataj.*
Antaŭ nur dek jaroj, estis bontone ironie paroli pri la “konstruistaj ludoj” de la industri-ministerioj. Ilin preterpasis — kaj ege — la gigantaj kunfandiĝoj de la borsaj merkatoj, gigantaj tiom laŭ siaj dimensioj kaj laŭ sia monopolisma potenco, kiom laŭ ilia malŝparegoj. Sufiĉa citi Vivendi kaj France Télécom. Ĉar la proprieto de la titoloj fariĝis “disponebla”, necesis ke la fizika kapitalo (la produktrimedoj) kaj precipe la salajruloj havu la saman “disponeblon”, la saman flekseblecon, kun la ebleco ĵeti ilin rubujen. Tiel, invokante la “postulojn de la merkato”, la direktejoj de la grupoj decidas pri reorganizado aŭ pri fermado de dekoj da industriaj establoj kaj, pere de ili, pri maldungo de centmiloj da laboristoj, kun la sola celo krei “valoron por la akciulo” (kaj, ekde la rampanta bankroto, ŝirmi ĝin).
Paralele, la financa kapitalo premegas por akapari la sociigitajn formojn de la salajro: la diversajn sistemojn de sociala protekto konstruitajn dum la pasintaj jardekoj. Ekzemple, la transformadon de la pensi-reĝimoj per alidirektado al pensi-fondusoj, la fiskaj instigoj starigi individuajn formulojn de ŝparado per salajro. La privataj asekuroj, kies maksimo estas “Al ĉiu laŭ ties rimedoj (kontribuaj)” celas alproprigi al si la parton de la socia riĉeco, produkto de laboro, kiu estis ĝis nun pli aŭ malpli redistribuata en formo de publikaj aŭ sociaj fondusoj.
Internaciskale, la Ĝenerala Akordo pri la Komerco de Servoj (ĜAKS), en la kadro de la Monda Organizo pri Komerco (MOK), celas, pretekste pro libereco, transformi publikajn servojn (precipe de edukado kaj sano) en merkatojn. Tiuj fariĝus alireblaj nur por tiuj kiuj havas la necesajn monrimedojn, kiel statas jam parte en Usono.
La plej lasta tereno de ofensivo estas tiu de privata alproprigo de la sciencaj konoj, kiel de tiu aparta formo de la komuna heredaĵo de la homaro kiu estas la mekanismoj de biologia produktado kaj reproduktado kaj la biodiverseco. La kapitalo celas nun akapari la tutaĵon de la kondiĉoj, ĉu materiaj aŭ intelektaj, de la produkto-procezo, kiu estas verko de la historia kaj socia laboro de la homaro.
Tiu volo de privata alproprigo venas de la loko okupita de la scienco kaj teknologio en la konkurenco, kaj de la permanenta serĉado de la kapitalo por trovi novajn kampojn de valorigo, por prokrasti la momenton en kiu ĝiaj krizoj eksplodos. Sed ĝi korespondas ankaŭ al unu el la plej profundaj tendencoj de la kapitalismo, kiu distingas ĝin disde ĉiuj antaŭaj formoj de socia organizado: la movado kiu trudas al ĝi la direkton al “totala” alproprigo de la kondiĉoj de socia aktiveco.*
Tiel, la grandaj okcidentaj farmaciaj grupoj provis, nome de la “protekto de la industria proprieto”, trudi al la malriĉaj landoj ekscesajn prezojn por medikamentoj, inter ili por tiuj kiuj estas destinitaj por lukti kontraŭ aidoso. Kaj se ili fine devis rezigni pri tio — almenaŭ momente — pro la decidemo de certaj ŝtatoj (Sud-Afriko, Brazilo, Barato) surmerkatigi samspecajn kopiojn de tiuj medikamentoj, la “industria protekto” kaj la reĝimo de patentoj ne estas pridubita, ne pli ol ties etendigo al la vivo.*
Fakte, ĉiufoje kiam farmakologia grupo metas patenton sur medikamento, ĝi alproprigas al si sciencajn konojn socie produktitajn kaj publike financitajn. Ĉar la patentita produkto estas ĉiam la konsekvenco samtempe de longa ĝenerala akumulado de scioj farita sendepende de la grupo kiu patentigas; kaj la rezulto de precizaj laboroj de esploristoj kiuj ofte laboras en la laboratorioj de unu aŭ pluraj landoj. La patento organizas kaj jure defendas tiun procezon de eksproprietigo de la esploristoj kaj de la landoj kiuj financas ilin. Ĝi permesas poste al la oligopolismaj grupoj transformi la socian scion tiel privatigitan en mekanismon de eltirado de rentofluo kaj en instrumenton de socia kaj politika dominado.*
Eĉ pli malprava ŝajnas la sistema patentigo de la vivantaĵo, kiun lanĉis la agrokemiaj kaj farmakologiaj grupoj. Pri kio temas, se ne pri privata alproprigo de mekanismoj de biologiaj produktado kaj reproduktado, kiuj estas la heredaĵo de la homaro. La Unesko prave protektas urbojn kaj pejzaĝojn kontraŭ la detruoj de la privatigo. Ĉu la biologia heredaĵo devas esti traktata malsame? Paralele, la disvolvigo de genetike modifitaj organismoj (GMO), ilia pli aŭ malpli trudata substituado al tradiciaj plantoj en la agrokulturo, montras analogan procezon kiu kompletigas la eksproprietadon de la produktantoj.*
Fine, la privata proprieto kaj la rajtoj kiujn ĝi donas estas en la koro de la ekologia krizo, konsekvenco de blinda — aŭ almenaŭ miopa — produktismo, kies profitemo estas ĝia bazo, kaj kiun la dominado de financaj investantoj eĉ pligravigas. Tamen, la solaj predikataj solvoj estas etendigo aŭ aplikado de la privata alproprigo. Tiel, la konvencio de Rio (1992), prezentita kiel grava etapo en la protekto de la planeda ekologio, fortigas la rajtojn de la kapitalo pri la naturo. Ĝi ja agnoskas ke la kamparanoj kaj komunumoj uzis kaj konservis la genetikajn resursojn de pratempo, sed ĝi donas al ili nenian rajton de mastrumado aŭ de proprieto pri tiuj resursoj.
Konsidere al la multaj facetoj de la demando pri proprieto, la movado kontraŭ la novliberala kontraŭ-reformo povus, kiel unuan paŝon, lanĉi kolektivan diskutadon, surbaze de kelkaj principoj.
La planedo kaj la tutaĵo de ĝiaj riĉecoj — ĉu mineralaj, vegetaĵaj aŭ animalaj — estu konsiderataj kiel komuna kaj nedividebla heredaĵo de la tuta homaro nuna kaj estonta. Ĉia privata alproprigo de tiuj riĉaĵoj fariĝu kontraŭleĝa. Maksimume, rekoneblus al la tuta homaro aŭ al parto de ĝi (individuo aŭ kolektivo) uzorajto pri parto de tiuj riĉaĵoj, kondiĉe ke tiu uzado ne malutilu al la resto de la homaro, nuna aŭ estonta.
Duavice, la privata proprieto de sociaj produktrimedoj (rimedoj produktitaj de sociigita laboro kaj povantaj funkcii nur per sociigita laboro) estu anstataŭigota de tute alia koncepto. La proprieto de tiaj rimedoj devas reveni al la socio (potenciale al la tuta homaro). Unua paŝo estus certigi la unuarangecon de la laboristaj rajtoj antaŭ tiuj de la proprietuloj-akciuloj kaj de la manaĝeroj, precipe por ĉio koncernanta la decidojn kiuj rekte tuŝas la kondiĉojn de laboro kaj ekzistado de la laboristoj. Sed necesas ankaŭ defendi la principon ke la demandoj pri produktado kaj uzado de tiuj rimedoj — la lokoj de ilia starigo, la teknologiaj elektoj por ilia disvolvigado — estu submetitaj al la decido de la tuta socio.
Kompreneble, la privata alproprigo de kolektivaj ekipaĵoj, de publikaj servoj, de sociigitaj fondusoj de sociala protekto estu konsiderata kiel fundamente kontraŭleĝa. Same, ĉiu individuo havas rajton je parto de la produktita riĉeco, rezulto de larĝe sociigita vivanta laboro kaj de antaŭa laboro akumulita en formo de sciencaj konoj kaj de produktrimedoj kiuj estas la produkto de la tuta pasinta homaro.
Alain BIHR kaj François CHESNAIS.