Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

En la horo de totala kapitalismo

Servuto de la liberigita homo

Forĵetante pelmele Kanton, Freŭdon kaj Markson, la moderna formo de kapitalismo instigas al profunda renovigo de la spiritoj. Kun plaĉa kaj demokratia aspekto, kaj ekde kiam temas pri vendi aŭ aĉeti, ĉia morala, tradicia aŭ transcenda konsidero fuĝas. Kiel la ideologioj kiuj antaŭis ĝin en la 20-a jarcento, la novliberalismo volas krei “novan homon”.

La kapitalismo, kiu produktas multon kaj voras multon, estas “antropofago”: ĝi “manĝas” ankaŭ homon. Sed kion ĝi precize konsumas? Ĉu la korpojn? Tiuj estas uzataj jam delonge, kaj la jam malnova nocio de “produktiva korpo” atestas tion.* La granda novaĵo estas hodiaŭ la reduktado de la spiritoj. Kvazaŭ la plena disvolviĝo de la instrumenta racio (la tekniko), esence propra de la kapitalismo, saldiĝus per deficito de la pura racio (la kapableco juĝi apriore pri kio estas vera aŭ malvera, eĉ bona aŭ malbona). Ĝuste tiu trajto ŝajnas al mi karakterizi la turniĝon nomatan “postmoderna”: la momento en kiu la kapitalismo, post esti ĉion subiginta, dediĉas sin al la “reduktado de la kapoj”. (...) La hipotezo estas entute simpla, sed radikala: ni spertas la detruadon de la duobla subjekto naskita de la moderneco, la kritikan subjekton (kantan) kaj la neŭrozan subjekton (freŭdan) — al kio aldonendas la marksa subjekto — kaj ni vidas substitui al ĝi “postmodernan” subjekton, difinotan.

* La nocio de “produktiva korpo”, kiel biologia korpo integrita en la produkto-procezon, troviĝas jam ĉe Markso en (franca traduko): Le Capital (La kapitalo), Œuvres complètes (Kompleta verkaro), Gallimard, Parizo, 1965.

1. La procezo de samtempa detruado de la moderna subjekto kaj tiu de probabla fabrikado de nova subjekto agas kun ekstrema rapideco. La kanta kritika subjekto, naskita ĉirkaŭ la jaroj 1800, kaj la neŭroza subjekto de Freŭdo, naskita ĉirkaŭ la 1900-aj jaroj, kies respektindaj aĝoj ŝajnis protekti ilin kontraŭ ĉia senjuĝa ekzekuto, malaperadas sub niaj okuloj kun konsterna rapideco. Oni kredis tiujn filozofiajn subjektojn ŝirmataj kontraŭ la kapricoj de la historio, bone instalitaj en transcenda pozicio kaj konstituantaj senpereajn referenco-temojn por pensi nian enmondecon-, kaj pro tio, multaj pensistoj daŭrigas spontanee pensi per tiuj formoj, kvazaŭ tiuj estus eternaj. Nu, tiuj subjektoj perdadas da evidenteco. La povo de la filozofia formo, kiu konstituis ilin, ŝajnas sveni en la historio. Ili fariĝas malklaraj. Oni ne emas kredi ke formoj tiom registritaj, tiom ellaboritaj, tiom elpruvitaj povas malaperi en tiom mallonga tempo. Oni tamen ne forgesu ke miljaraj civilizacioj povas estingiĝi en kelkaj jarkvinoj.

Por paroli pri ĵusaj eventoj, necesas memori ke ni vidis indianajn tribojn de la amazonia praarbaro, kiuj transvivis la plej malamikajn jarcentojn kaj mediojn, sub la aŭspicio de solide ankritaj simbolaj praktikoj, perei en kelkaj semajnoj, nekapablaj rezisti al la pikparoloj de alia formo de interŝanĝo, la komerca interŝanĝo.*

* Vd ekzemple, “La Guerre de pacification en Amazonie” (La paciga milito en Amazonio), dokumenta filmo de Yves Billon, Les Film du village, 1973.

2. Tiu programita morto de la moderna subjekto ne ŝajnas al mi fremda al la mutacio kiun ni observas jam dum pli ol dudek jaroj en la kapitalismo. La novliberalismo, por nomi tiun novan staton de kapitalismo per sia nomo, estas foriganta ĉiujn formojn de interŝanĝo kiuj supervivis per referenco al absoluta aŭ metasocia garantiaĵo de la interŝanĝoj. Por rapide esprimi la esencon, oni povus diri ke necesis la oro kiel etalono por garantii la monajn interŝanĝojn, kiel necesis simbola garantiaĵo (la racio, ekzemple) por ebligi la filozofiajn diskursojn. Nu, oni ĉesas referenci al ia transcenda valoro por dediĉi sin al interŝanĝado. La interŝanĝoj valoras ne plu ĉar garantiataj de supera potenco (transcenda aŭ morala), sed ĉar ili rekte rilatigas kiel varoj. Unuvorte, la nuna komerca interŝanĝo sensimboligas la mondon. (...)

Ĉia transcenda figuro, kiu eble fondus valoron, estas ekde nun malagnoskita, ekzistas nur varoj kiuj interŝanĝiĝas je sia strikta komerca valoro. La homoj estas hodiaŭ petataj seniĝi je ĉiuj simbolaj superŝarĝoj kiuj garantiis iliajn interŝanĝojn. La simbola valoro estas tiel malmuntita favore al la simpla kaj neŭtrala mona valoro de la varo, tiel ke nenio alia, nenia alia konsidero (morala, tradicia, transcenda...), povu malhelpi ĝian liberan cirkuladon. De tio rezultiĝas sensimboligo de la mondo. La homoj ne devas plu akordiĝi kun la transcendaj simbolaj valoroj, ili devas simple konsenti la ludon de la senfina kaj etendita cirkulado de la varo. Se tio, kion asertas Marcel Gauchet, estas ekzakta — “la sfero de aplikado de la modelo [de merkato] estas destinita etendiĝi transe de la kampo de la var-interŝanĝo”*-, tiam necesos pagi prezon por tiu etendo: la difektiĝo de la simbola funkcio. (...)

* Marcel Gauchet: “La démocratie contre elle-même” (La demokratio kontraŭ si mem), Gallimard, Parizo, 2002.

3. Tiu radikala ŝanĝo en la ludo de la interŝanĝoj sekvigas antropologian mutacion. Ekde kiam ĉia simbola garantiaĵo de la interŝanĝoj inter la homoj estas likvidita, la homa kondiĉo mem ŝanĝiĝas. Nia enmondeco ne povas plu esti la sama ekde kiam la celo de homa vivo ne estas plu ligita al la serĉado de akordo kun tiuj transcendaj simbolaj valoroj kiuj ludas la rolon de garantiaĵoj, sed estas ligita al la kapablo akordiĝi al la senĉese fluantaj fluoj de la var-cirkulado. Unuvorte, ne estas la sama subjekto kiu estas postulata tie kaj ĉi tie.

Ni komencas tiel malkovri ke la novliberalismo, kiel ĉiuj antaŭaj ideologioj kiuj furiozis dum la 20-a jarcento (komunismo, naziismo...), volas nenion alian ol la fabrikadon de nova homo. Sed la granda forto de tiu nova ideologio kompare kun la antaŭaj venas de tio ke ĝi ne komencis per celi la homon mem per programoj de reedukado kaj de truda devigado. Ĝi kontentiĝis enkonduki novan statuson de la objekto, difinitan kiel simpla varo, atendante ke la resto sekvos: ke la homoj transformiĝu dum sia adaptiĝo al la varo, kiu estas proklamita kiel sole reala.* La nova dresado de la individuo funkcias do nome de io “reala” al kionpli valoras konsenti ol oponi: li devas ĉiam aperi milda, volata, dezirata kvazaŭ temus pri entertainments (televido, reklamo...). Oni ankoraŭ ne bone esploris kiu eksterordinara perforto kaŝiĝas malantaŭ tiuj novaj soft-fasadoj. (...).

* Vd Charles Melman kaj Jean-Pierre Lebrun: L’Homme sans gravité, Jouir à tout prix” (La sengravita homo, Ĉiupreze ĝui), Denoël, Parizo, 2002.

4. Notindas ke, en “fabrikado de nova subjekto” mi komprenas “subjekto” en filozofia senco de la termino: mi ne parolas pri la individuo en sociologia, empiria aŭ monduma senco de la termino, mi parolas pri la ideala subjekt-formo kiu konstruiĝas. Unue, mi referencas al la subjekta formo kiu konstruiĝis ĉirkaŭ la jaro 1800 kun la apero de la kanta kritika subjekto. La empirismo de Hume kaj lia skeptikismo kontraŭ la racieco kaj la klasika metafiziko ŝancelis, kiel konate, Kanton tiom ke tiu bruske “vekiĝis” el [sia fama] dogmeca dormo” kaj troviĝis devigata refondi novan metafizikon, kritikan, starigitan en la limoj de la simpla racio, senigita de la dogmeco kaj transcendo kaj tamen neniom cedanta al la empirisma skeptikismo. Tiel naskiĝis la kanta filozofio: apogite sur la progresoj de la fiziko ekde Galileo kaj Neŭtono, ĝi establiĝis sur genia sintezo de eksperimento kaj intelekto. La kanta turniĝo necesis por demonstri ke por la pensado necesas la intuo same kiel la koncepto. Por Kanto, efektive, la intuo sen koncepto estas blinda, dum la koncepto sen intuo estas malplena. (...)

Kion valoras ankoraŭ tiu kritika subjekto ekde kiam temas nur pri vendi kaj aĉeti varon? Por Kanto, ne ĉio estas monigebla: “Ĉio havas”“prezon”“dignon. Oni povas anstataŭigi tion kio havas prezon per ĝia ekvivalento; kontraste, kio ne havas prezon, kaj do ne ekvivalenton, tio estas kio havas dignon.”* Oni ne povas diri pli klare: la digno ne estas anstataŭigebla, ĉar ĝi “ne havas prezon” kaj “ne havas ekvivalenton”, ĝi referencas nur al la aŭtonomio de la volo kaj ĝi oponas al ĉio kio havas prezon. Jen pro kio la kritika subjekto ne konvenas al la komerca interŝanĝo, ĝuste la malo necesas por la klientvizitado, vendologio kaj la vendstimulado (ofte mensoga) de la varo. (...)

* Emmanuel Kant: Fondements de la métaphysique des mœurs” [1785], Garnier-Flammarion, Parizo, p. 116.

En ĉi novliberalaj tempoj, la kanta subjekto fartas do malbone. Sed tio ne estas ĉio, la alia subjekto de la moderneco, la freŭda subjekto, ne fartas pli bone. La neŭrozo kaj ĝiaj kompulsiaj fiksiĝoj kaj ĝiaj emoj al ripetado ne estas la plej bona garantiaĵo por la fleksiĝemo necesa por la multspecaj konektadoj en la komercaj fluoj. La figuro de skizofreniulo montrita de Deleuze en la 1970-aj jaroj, kun la multspecaj kaj inversigeblaj polusecoj de liaj dezirantaj maŝinoj, estas tiurilate multe pli efika.* (...) Ĉio okazas hodiaŭ kvazaŭ la nova kapitalismo estus kompreninta la Deleuze-an lecionon. Efektive necesas ke la fluoj cirkulu, kaj ili fluas des pli bone, ĉar la malnova freŭda subjekto, kun siaj neŭrozoj kaj siaj identigaj malsukcesoj kiuj senĉese kristaliĝas en rigidaj negativaj formoj, anstataŭiĝas de estaĵo malfermita al ĉiaj konektiĝoj. Resume mi hipotezas ke tiu nova stato de kapitalismo estas la plej bona produktanto de la “skizoida” subjekto, tiu de la postmoderneco.

* Gilles Deleuze kaj Félix Guattari: L’Anti-Œdipe, capitalisme et schizophrénie” [La Anti-Edipo, kapitalismo kaj skizofrenio], Minuit, Parizo, 1972.

En la sensimboligo kiun ni spertas nun, ne taŭgas plu la kritika subjekto kiu pretekstas pensadon nome de la morala imperativo de la libereco, nek la neŭroza subjekto kaptita en kompulsia kulposento, sed nun konvenas malsolida, senkritika, psikoza subjekto, subjekto malfermita al ĉiaj komercaj konektiĝoj kaj al ĉiaj identaj fluktuadoj. Certe, ne ĉiuj individuoj fariĝis pro tio psikozaj. (...) Ĝenerale, ĉie kie ekzistas ankoraŭ vivantaj institucioj, tio estas tie kie ne jam ĉio estas komplete deregulita, sen substanco, tie okazas rezistado al tiu dominanta formo. Diri, ke nova formo de subjekto entrudiĝas en la homan aventuron, ne signifas, ke ĉiuj individuoj facile submetiĝos. Mi do ne diras ke ĉiuj individuoj freneziĝos, mi diras nur ke, antaŭenigante tiun idealan subjekt-formon, oni penas por ke ili freneziĝu. Precipe per tio ke oni ĵetas ilin en “senliman mondon”* kiu favorigas la multigon de psikoziĝoj kaj ilian instaliĝon en limstaton.

* Jean-Pierre Lebrun: Un monde sans limite” [Senlima mondo], Erès, Ramonville, 1997.

Kiel Foucault profetis antaŭ dudek jaroj, la mondo fariĝis do deleuze-a. (...) Deleuze volis simple preterpasi la kapitalismon per senteritoriigo pli rapida ol ĝi, sed ĉio indikas nun ke li subtaksis la nekredeblan absorb-rapidecon de la kapitalismo kaj ĝian sensacian kapablon alproprigi al si la plej radikalan kritikon.* Kio do refoje aktualigas la sentencon laŭ kiu la politikaj revoj de la filozofo realiĝas ofte per koŝmaroj.

* Kp Luc Boltanski kaj Eve Chiapello: Le Nouvel Esprit du capitalisme” [La nova spirito de la kapitalismo], Gallimard, Parizo, 1999.

5. Necesas aldoni al tiu programita morto de la kanta kritika subjekto kaj de la freŭda neŭroza subjekto trian mortanoncon, tiun de la marksa subjekto. Efektive, en la novliberala ekonomio, la laboro ne estas plu la bazo de la valor-produktado. La kapitalo ne estas plu esence konstituita de la plusvaloro (Mehrwert, ĉe Markso) devena de la kromprodukto alproprigita en la procezo de ekspluatado de la proleto. La kapitalo baziĝas pli kaj pli sur agadoj kun alta plusvaloro (esplorado, gen-tekniko, interreto, informadiko, komunikiloj...) kie la parto de malalte aŭ meze kvalifikita salajrata laboro estas ofte ege malgranda.

Sed precipe, la kapitalo nun plene funkciigas la mastrumadon de financoj en tre ampleksaj spekuladoj. Tiel, la parto de la “reala” ekonomio malaltiĝas en la mezuro de la financigo de la ekonomio kiu konsiderinde evoluis en la lastaj dudek-kvin jaroj surbaze de novaj financaj mekanismoj kaj mastrumiloj de la kapitalismo (...). Tiel aperas, kiel konkeranta epifenomeno kiu greftiĝas sur la realan ekonomion, virtuala ekonomio kiu konsistas esence en kreado de multa mono per preskaŭ nenio, kaj vendante tre multekoste tion kio ankoraŭ ne ekzistas aŭ ne ekzistas plu aŭ tute ne ekzistas, kun la risko krei paperajn imperiojn pretajn disŝiriĝi brutale (kp la skandalojn pri Enron, Tyco...). (...)

***

Kun plaĉa kaj demokratia aspekto, instaliĝas nova ideologio, verŝajne same virulenta kiel la teruraj ideologioj kiuj furoris en la Okcidento de la 20-a jarcento. Efektive ne estas maleble ke post la infero de naziismo kaj la teroro de komunismo desegniĝas nova historia katastrofo. Oni demandas sin ĉu ni ne eliris de tiuj nur por eniri la alian. Ĉar ankaŭ la ultraliberalismo volas fabriki novan homon. (...)

Ni eniras novan tempon: tiun de totala kapitalismo kiu interesiĝas ne nur pri la aĵoj kaj ties kapitaligo, ne kontentiĝas plu kun la sociala kontrolo de la korpoj, sed celas ankaŭ, pretekste de libereco, profundan remodladon de la spiritoj. Ĉio devas eniri la sferon de la varo, ĉiuj regionoj kaj ĉiuj agadoj de la mondo, inkluzive de la mekanismoj de subjektivigo. Pro tio, fronte al tiu absoluta danĝero, necas rezistado, ĉiuj formoj de rezistado kiuj defendas la kulturon en ĝia diverseco, kaj la civilizacion en ĝiaj atingoj.