Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Estante potenco okupacianta en Irako, Usono ne vetas pri la relativa modernismo laika de la iraka socio por fortikigi sian prestiĝon de civilizanto. Male, la usona “administracio” neniigas la ankoraŭ stabilajn socipolitikajn organizaĵojn, senmove spektas la tumultojn kaj la ĥaoson, malkonstruas la ekonomiajn solidarecojn, kaj subpremas rezistojn. La okupaciantoj kondutas koloniiste, starigas sian superregadon sur la humiligo de la aŭtoktonoj. La usona kulturo ŝajnas orientata al agreso kaj ne al socia repaciĝo.
Per sia belega filmo pri la 1840-jaroj, Gangs of New York, Martin Scorsese montras, ke la usona perforto neniam limiĝis je la konkero de la Far West, des malpli je kelkaj sporadaj epizodoj, kiel tiuj koncernantaj la mafiojn sub la prohibicio en la 1920-jaroj, aŭ la rasajn tumultojn en la 1960-jaroj. Ĝi manifestiĝas tre frue en la historio de la lando, ekde la unua minuto de la elŝipiĝo de ĉiu enmigranto. Tiu perforto senpera, ekstrema, senfina, tuj koncernas ĉiujn sociajn tavolojn. Ĝi kaptas la malriĉan alvenanton, lin pelante for en naŭze aĉajn hangarojn, kie kumpremiĝas kriega homamaso. Sed ankaŭ la riĉulon, kiu vidas sian domon brulanta okaze de la plej eta interbatiĝo. Kaj tiel same, la modest-rangan loĝantaron, kies loĝejojn la kanonoj de Abraham Lincoln* bombas, reprezalie pro strataj manifestacioj. Jam uzo de kontraŭcivilulaj bombadoj estis rimedo preferata de socia polico, ĉu nacia aŭ internacia!
La mortiga perforto ŝajnas ja ligita al la novaj mondoj, invaditaj de Eŭropo jam kvincent jarojn. Sed ĝi ŝajnas renoviĝi senĉese ekde la usona kovejo, multe pli ol en Kanado aŭ eĉ en Latinameriko. La ekspliko de la nun fama dokumentfilmisto Michael Moore, en lia pasiiga Bowling for Columbine*, temas malpli pri la nombro da pafiloj posedataj de liaj samlandanoj ol la etoso de timo, paranojo kaj reciproka malamo subtenata de la amasinformiloj. Kial la usonaj amasinformiloj (kaj ne tiuj de aliaj landoj) subtenas tian etoson?
Fakte, estas frapante, ke neeblas nomiĝi “unuiĝintaj-ŝtatano”, kiel oni nomiĝas meksikano, kanadano, aŭ eĉ kebekiano aŭ brazilano... Ĉu la ennaskita tendenco de Usono al perforto sub ĉiuj formoj eble iel rilatas al tiu memvola foresto de kolektiva nomo? Tia manko estas tute ne hazardo nek bagatelo. Ĝi sekvas el provo de iuj usonanoj gajni sian sendependon de eŭropaj patrujoj per multeco da politikaj kaj kulturaj institucioj, kaj ne per serĉado je identeciga solidareco. Nu, tiu volo je multeco estis rebatita nur supraĵe de la pakto de la konstitucio de 1786, kiom ajn eterna ĝi estu. Tiel, ke de la mezo de la 18a jarcento, reproduktiĝas senindulga tendenco lukti por la pluigo de internaj kaj eksteraj diferencoj, kaj por la minimumisma traktado de la formoj de solidareco.
La kulturo “unuiĝintaj-ŝtata” konsistas ja, hieraŭ kiel hodiaŭ, en senĉesa batalo inter individuoj, grupoj, komunumoj, eklezioj, ŝtatoj, rajtoj, civitanaj komprenoj, ktp. La kompensaĵo — ŝajne paradoksa — de tiu konkurso estas ĉiam koalicio, t.e. grupiĝo da bandoj, korporacia disciplino, aŭ milita kolektiĝo da aliancanoj sub la gvido de ĉefo, havantaj agresan aŭ subpreman celadon. Tiel same, kiam la “gangs” amasiĝadis, antaŭ cent kaj sesdek jaroj, ĉe la granda strato de novjorkaj antaŭurboj por interbati ĝismorte kaj certigi superregadon de klano super la aliaj, temas ankoraŭ kaj ĉiam pri alfronti, en fortopozicio, la kontraŭulon, kaj superforti lin per ĉiuj rimedoj.
La venĝa usona sinteno, kiu alkondukas al malhumane trakti afganajn (kaj neafganajn) malliberulojn en Guantanamo, aŭ pafi virinojn kaj infanojn de bagdada homamaso, rilatas ne nur al grandpotenca logiko seninhibiĝinta, pretendanta trudi sian leĝon al la mondo je kia ajn kosto. Ĝi enradikiĝas en historio de kompreno pri vivo en socio, kiu estas neado de la nocio mem pri socio. Se pli ol 10.000 personoj mortas jare en Usono kuglopafitaj (kontraŭ kelkdekoj en Kanado, Unuiĝinta Reĝlando aŭ Francio), tio rezultas ne nur kaŭze de la amasinformila svingado de sekurecangoro; tio sekvas el fakto, ke parto de tio, kio konsistigas substancon de socio, neniam formiĝis en tiu lando.
Sendube, tiu klarigo estas ne rigore vera, sed konsistigas ruĝan fadenon por raporti la esencan perforton devenantan el Usono, inkluzive de tiu obstina deziro finaranĝi internaciajn malakordojn per kontraŭrajta ago kaj amasbuĉo je civiluloj.
Unuavide, inter la Usono imagita de juristo, kiel Thomas Jefferson* — respublikano, en la senso de la antikva Grekio — kaj la realeco de la agoj de fortega suvereneco, la kontrasto ŝajnas evidenta. Kie Jefferson volis estigi nacion paceman, kiu distingiĝu de Eŭropo “ĉiam en milito”, tie estiĝis militema sistemo senbride en konkurso kontraŭ si mem (milito de secesio), kontraŭ siaj propraj truditaj enmigrintoj (sklavoj unue, liberaj laboristoj poste), kaj kontraŭ la praloĝantoj (programita ekstermado de plurdek milionoj da indianoj). Kun la fluo de la tempo, Usono aplikas tion, kion riproĉis al la francoj Jefferson, en la tempo de Napoleono: provi “trudi al siaj najbaroj siajn propran libereckomprenon”*.
Tamen, tio, kio diferencigas la superindividuistan Usonon de aliaj amerikaj nacioj pli sentemaj por la ideoj de socia solidareco, jam troviĝas ĉe Jefferson en lia karakteriza ekstrema fobio kontraŭ la ŝtato, rigardata kiel malpurega monstro laŭnature. Por li, estas konstanta devo de ĉiu civitano rezisti la “longan sinsekvon de trouzoj kaj uzurpo, inklinanta nevarie al la sama celo”, kiu “perfidas intencon submeti ĝin al absoluta despotismo”. Kompreneble, tiu despotismo estas precipe tiu de la abomeninda angla koloniisma potenco, el kiu necesas liberiĝi per novaj leĝoj.
Sed la jeffersona tono ellasas signetojn, kiujn psikiatro povus facile taksi kiel paranojan deliron . Ĉu tiu despota registaro ne estas, laŭ Jeffeson, “sendinta al tiu lando svarmojn da novaj funkciuloj por (...) vori ĝian substancon, (...) por plenumi farotaĵojn de morto, afliktego, kaj tiraneco (...) en cirkonstancoj de krueleco kaj perfideco, tiaj, ke oni malfacile trovus aliajn samnaturajn ekzemplojn en la plej krudaj jarcentoj”? Ĉu ĝi ne “estas kantonmentinta grandajn korpusojn por ilin protekti, per iluzia procedo, kontraŭ punoj pro la murdoj kiujn ili kulpus ĉe la homoj de la loĝantaroj de tiuj ŝtatoj*”? Rimarku, ke per kurioza malturniĝo, la usonaj registoj kaj militistoj postulas disponi similan protekton, sin esceptante el la internaciaj leĝoj kaj el la tutmonda puna jurisdikcio, kiu konsistigas la Internacian Punkortumon (IPK).
Oni ne povas nei la progreseman karakteron de la liberecoj, kiujn la unua usona prezidanto intencis depreni de la “detruema” aŭtoritato de la ŝtato: liberecoj de la penso, esprimo, komerco, religio, rajto de vivo kaj serĉado de feliĉo, rajto formigri, garantio de neretroefiko de la leĝoj, forĵeto de enprizonigo pro ŝuldoj, liberigo el ĉiu vivdaŭra obligacio, rajtoj komuniki inter komisiantoj kaj reprezentantoj, komerci kun najbaraj nacioj, labori por gajni sian vivtenon, defendi sin kontraŭ agresantoj kaj malbonfaruloj, habeas corpus, ktp. Sed oni ankaŭ ne povas ignori, ke la origina ĝisviscera malamo kontraŭ ĉiu potenca ŝtato montriĝis, kun la daŭro, kontrasta kun la “sankta devo forpeli la pasiojn, kiuj nin disigas”*”.
Neniam la jeffersona provo celis, trans la sendependiĝo, konstruon de reala nacia solidareco baziĝanta sur komunaj kolektivaj principoj. Ĝi prefere certigis interpacon inter la sudaj angloamaj aristokratoj kaj la nordistaj demokratoj, mem naskitaj de ekzilintoj de la angla intercivitana milito. Des pli, ke la projekto ne koncernis la lokajn loĝantarojn. La tolerema respublikano Jefferson antaŭenigis sian karieron per privilegia interligo — kontraŭ la burĝoj de la orienta marbordo — kun la internalandaj kolonianoj senĉese ĉasantaj la indianojn, “tiujn sovaĝulojn senkompatajn, kies multkonata maniero militadi konsistas en amasbuĉi, sen distingi aĝon, sekson, nek situacion*”. Ekde la mezo de la sekva jarcento, premioj estis donataj al la novaj loĝantoj de Kalifornio pro mortigo de indianoj kiel nocaj bestoj.
Ĉiam tra la historio, la novaj tavoloj de alvenintoj fine provis fermi la pordon al la sekvantaj (per kvotoj koncernantaj sian propran nacian komunumon) aŭ, alie, ilin submeti al elĉerpiga ekspluatado — paso-rito translokanta malamon je la devenlando al la akceptolando. La puniga karaktero de tio estas evidenta: foresto de sistemoj de socia solidareco por laboristoj permesas de ĉiam, en ĉiuj epokoj, procentojn de prolaboraj akcidentoj kaj eluziĝo sen komuna mezuro kun tiuj de la aliaj “civilizitaj” landoj.
Fine, antaŭ ne multe pli ol tridek-kvin jaroj, Usono ankoraŭ estis lando de oficiala apartismo (kiel Sud-Afriko) kontraŭ “koloraj” homoj. Niatempe, la plimulto el la urboj, grandaj aŭ malgrandaj, ankoraŭ entenas rigidajn spacajn limojn inter sociaj kategorioj kaj inter etnaj grupoj, kies spacoj parte identas kun tiuj de la unuaj. De la nigraj getoj ĝis la judaj kvartaloj, de la “latinaj” aŭ hispandevenaj ĉirkaŭurboj ĝis la “gated communities” (fermitaj komunumoj) kaj aliaj “country clubs” rezervitaj al la miliarduloj, Usono estas simbolo mem de socio-spaca distranĉado.
De la vilsonisma idealo* de Ligo de Nacioj ĝis la projekto de Lyndon B. Johnson pri “granda socio”, la politikistoj direktantaj “tiun plurelementan kaj sennoman estaĵon” ĉiam revis pri modelo de socio kvazaŭ tiu estus, fakte... neebla. La volo de Thomas Woodrow Wilson krei en 1920 tutmondan demokratian ordon ne efektiviĝis, kaj kelkaj opinias, ke ĝi eĉ kontribuis eksplodigi la duan mondmiliton. Sed ĝi finfine, kiel komentisto rimarkigas*, inspiris pli la aktualan eŭropan konstruadon ol Usonon mem.
De post la 11a de septembro 2001, tiu spertas intensan policmilitan rigidiĝon. Por la favorantoj de la milito en Irako, la sankta unio servas por la patriota defendo de la “nesto”; sed, por ĝiaj oponantoj, la konflikto estas nur ksenofoba blovondo simila al la kutima rasista popolismo de ĉiam aplikata interne de la lando. Ĉu ili malpravas? Usona soldato intervjuita la 21an de marto 2003 de la televidĉeno CNN, asertas, ke li volas “venĝi [Usonon] en Irako... pro la atencoj de la 11a de septembro.” Li samopinias kun 55% de siaj samlandanoj, ke s-ro Sadamo Husejno estas ligita al Al-Kajda kaj prirespondecis la atakon kontraŭ la World Trade Center. Eblas supozi, ke por multaj el ili tia senscia miksaĵo etendiĝas ĝis la araboj ĝenerale, kaj fine similos al la epidemiaj fobioj de pasintaj epokoj: rilate la usonajn indianojn, nigrulojn aŭ azianojn.
Tia brutala rasisma flankenglito nin remetas antaŭ la plej malbona — kaj la plej konstanta — el la subportantaj tradicioj de la usona kulturo. Okaze de senindulgiĝo, oni havus, unuflanke, “gang” de patriotaj milicioj ligitaj al la aŭtoritatoj, religiĝantaj kun la miksaĵo el kaŝita1 teroro kaj sanga polica subpremo, kiu elstare sukcesis al la makartismo, kaj, aliflanke, tribon de la “intelektuloj”, “plurkulturuloj”, kaj aliaj eventualaj “perfiduloj”. Nu, laŭ Michael Lind*, tiu antagonismo reprenas — en la geografio mem de la politikaj partioj — la konturojn de la plej malnova interna frakturo: sudo koloniisma, kontraŭfeminisma, samseksemulo-fobia kaj rasisma, kontraŭ nordo puritana, laikiĝinta, komunumisma, liberala kaj universalisma.
La nocio de “koalicio”, fakte, ŝajnas prezenti idealon de lojala solidareco en la militema lingvo de iu George W. Bush. Sed ĝi validas nur, kiel konstatis Andrew J. Bacevitch*, kadre de “unupolusa” volo de sinsekvaj venkoj super la mondo, kio estas seninterrompa estra tendenco de la usona diplomatio jam dum duonjarcento. Tiu “unupoluseco” estas ne nur tiu de la “ununura mondpotenco”. Estas ankaŭ tiu de la frakcio ĉirkaŭanta la prezidanton, kaj tiu de li mem forĝita, kombinanta la atributojn de militĉefo, religia pontifiko, kaj karisma populara gvidanto. Sekve de tio, la mediata kaj satira Usono elpensis, finfine, nomon por si: “Bushland”, kiu elvokas, per la prezidanta familinomo, la sovaĝan karakteron de la koloniaj arbaroj, kultivebligotaj senhezite. Tamen, multego da usonaj civitanoj ne orientiĝas tie: “Bushland” sugestas sole klanon, kiu prenis regadon super la lando.
Oni prave multe glosis pri la karaktero de doktrina kaj konspira sekto de la proksima kunlaborantaro de s-ro Bush. Oni insistas pri la krucmilita fanatikeco de pluraj anoj kaj pri la stranga ligo, kiun ili subtenas kun la nafto- spekulado. Sed oni malpli rimarkis, ke tiuj trajtoj karakterizas ĉiun komunuman formiĝon en Usono de tri jarcentoj: la baza kolektiva usona estaĵo estas, fakte, preskaŭ ĉiam grupo konservanta, en sia feroca kontraŭstaro al ĉio, kio al ĝi rezistas, karakterojn de plotono da vasaloj, malgranda nombro da fihelpantoj malantaŭ la “senior”, kun li vivantaj kaj al gloro rajdantaj, amasigante rabaĵojn kaj teritoriojn aŭ pereante dum la aventuro.
Estas ja la mesaĝo de la romanisto James Ellroy, priskribante la sagon2 de interkonkursantaj grupoj ĉe la kapo de Usono dum la tragedia erao Kennedy. En lia fama American Tabloid, ni vidas ĉiun “institucion” (CIA, FBI, prezidanteco, sindikatoj, etnaj komunumoj, mafioj, armeo, patriotaj grupoj, skandalgazetaro, ktp.) funkcianta por si mem kaj kontraŭ la aliaj pere de batalo de sangsoifaj herooj. La murdo de John, poste de Robert Kennedy, tiu de Jim Hoffa (mastro de la mafia sindikato de la Teamsters), eĉ la suspektinda morto de Marilyn Monroe, la atako kontraŭ Kubo en 1961, la ekmoviĝo de la vjetnama milito, ktp., estas prezentitaj al ni kiel tiom da okazoj strikte kunligitaj en solsola dramaturgio: tiu de milito de bandoj, nobligitaj el sia socia rangaltiĝo ĉe la povorondoj.
Se la detaloj fantaziitaj de Ellroy estas mitaj, la sociologia enteno de lia rakonto estas mirige vereca: Usono funkcias, de malsupre supren, kiel vasta konstanta batalareno de kvazaŭ familiaj grupoj sin starigintaj pere de feŭda logiko ankoraŭ ne bridita de fortika centra aparato kaj povantaj, pro tio, reproduktiĝi sammaniere.
La personecigo de la konflikto estas neevitebla trajto de tia vasalecigo de la politika vivo. Tie ankaŭ ĉio okazas kiel ĉe Gangs of New York”: la estro superpotencas persone, per forto kaj ruzo (kiel oni tion konfirmis el la multnombraj trompoj dum la lasta prezidanta balotelekto), mikskonsistan aron de armitaj bandoj; li provas poste ĝisfine daŭri en fascinfara pozicio de “viro alfa”, se citi la primatologian esprimon. Li devas svingi senĉese minacon kontraŭ sia klano, kaj precipe remobilizi ĝian febliĝintan entuziasmon, oferante al ĝi malsukcesan konkuranton kiel predon, kiun oni tiucele “diabligas”.
Kontraste al tio, kion supozas komentistoj mirigitaj de la usona strategio, s-ro Slobodan Miloseviĉ, Usama Ben Laden aŭ Sadam Husejn estis starigitaj kiel malamikoj numero unu ne el klera doktrino. Ili prezentas la necesajn defio-figurojn lanĉitajn al la kvartalo-feŭdo de la plej forta kandidato, laŭmaniere de stratbataloj. Ili ebligas ankaŭ kaŝi la detaleman pretigadon de la turniro, kiu fakte donos nenian ŝancon al la “strategia konkuranto”. Tiele la “fiŝtato”, kiu supoze tenas amasdetruan armilaron, estas apenaŭ eta nacio nekapabla prezenti la plej malgrandan seriozan minacon por la potenca pretendanto al la regado super la sektoro. Senĉese bombita jam dek jarojn, spionita de fakuloj kaj malfortigita de longedaŭra blokado, ĝi estos oferita kiel paŝtaĵo al la dominanta grupo kaj ĝia “patrono”, senindulge — kaj teatre — malpardonema.
Nur observanto iom ŝirmita kontraŭ la kolero de la “guruo-militisto” povas tiam rimarkigi, ke la nocio pri “fiŝtato” montras pli bone ol kia ajn alia esprimo la praktikon mem de la ĉefo de la atakanta gangsterbando, kiu misuzas sian propran ŝtaton cele al sia projekto de supperregado. La multnombraj kontraŭstarantoj al la politiko de la prezidanto Bush, cetere, jam ofte tion esprimis per la formulo: “Temas pri milito de la prezidanto, ne de la lando.”
Sed la milita “koalicio” celas ne nur unuigi ĉirkaŭ unu persono opiniojn kaj energiojn en nekontestebla kaj ripetata demonstracio. Ĝi celas ankaŭ anstataŭigi ĉiujn ideojn de solidareco. Ĝi sin trudas malprofite al al leĝaj mekanismoj de la Unuiĝintaj Nacioj (aperigante tiujn, per neesperita kontrasto, en la perspektivo de mondo-ŝtaton, en kiun ili neniam antaŭe aperis), kaj ĝi okupas la tutan imagan spacon, kiun la ideo de solidareco povus plenigi.
Post la timigaj scenoj de la milito ni vidis, en la tagoj sekvantaj al la “venko”, bildojn de simpatiaj kaj sinoferemaj usonaj pluretnaj patroloj en Irako. S-ro Georges W. Bush esperis rikolti la fruktojn de la “alianca” sukceso... en la momento, kiam la socia kaj ekonomia situacio de la usona socio plimalboniĝadis: 3 milionoj da laboroj forigitaj de post la prezidanta elekto (kontestita), el kiuj 200.000 jam nur en Novjorko, la financa ĉefurbo.
Dum la milita parado daŭras, la registaro Bush ne provas restarigi la financan prosperon per konvenaj disponoj. Tute male. Ĝi malaltigis la impostojn preskaŭ ekskluzive favore al la plej altaj enspezoj (1% profitas per 43% de la rabatoj). Ĝi malmuntis ĉion kio ankoraŭ povas elvoki la publikan respondecon de la ŝtato pri la komforto de la civitanoj. Ĝi reduktis 86-elcente la komunuman programon pri aliro al la kuracadoj (kiu organizis la kunlaboron inter publikaj kaj privataj malsanulejoj celanta helpi malsanulojn sen medicina asekuro). Ĝi malaltigis je 700 milionoj da dolaroj restaŭradon de sociaj loĝejoj, je 60 milionoj da dolaroj la loĝado-programon de la fondaĵo pri helpo al la infaneco, je plurcent milionoj da dolaroj la fonduson ebliganta, ke personoj de malaltaj enspezoj dumlabore konfidu siajn infanojn al vartejoj. Ĝi malpermesis ĉian federacian kontribuaĵon al organizacioj pri naskoreguligado favoraj al memvola gravedecinterrompo.
Ne multe pli zorga pri la komuna kulturo, ĝi forprenis 200 milionojn da dolaroj el la instruado por senlaboruloj, forigis programon de lekturlernado por malriĉaj familioj. Ĝi deprenis 39 milionojn da dolaroj el federaciaj bibliotekoj kaj 35 milionojn da dolaroj el la pediatria instruado... Ĝi enoficigis en postenojn pri medioprotektado ties13 deklaritajn malamikojn, kiel en la okazo de la direkcio de la Environmental Protection Agency (EPA) [Oficejo pri medioprotektado], komisiita al direktanto de la trusto Monsanto, kiu tuj malpliigis ĝian buĝeton je duonmiliardo da dolaroj. Ĝi malfermis naturparkojn por arbara ekspluato kaj boradoj. Ĝi nuligis leĝojn permesantajn al la federacia ŝtato rifuzi kontraktojn kun entreprenoj poluaj kaj danĝeraj por iliaj laboristoj, kaj forigis serion da reglamentoj en tiu kampo. Ĝi aŭkciis marajn grundojn en Florido, liberigis protektitajn terojn en Alasko, reduktis 50-elcente la buĝeton por esplorado pri renovigeblaj energioj kaj 28-elcente tiun koncernantan la malpli poluajn veturilojn.
Oni rimarkas internacinivele la saman obstinan malagnoskon de ĉia solidareco: la registaro Bush rifuzis subskribi la protokolon de Kioto pri la forceja efiko, perfidis siajn promesojn regi eligojn de karbondioksido, kaj sukcesis forpeli reglamenton reduktanta “akcepteblajn” nivelojn da arseno en trinkebla akvo. Ĝi, fine, malkonfesis sian promeson investi 100 milionojn da dolaroj jare por protektado de tropikaj arbaroj.
Unuvorte, la usona hegemonio super la mondo havas kiel ekzaktan reverson sisteman entreprenon de “desolidariĝo”. La konduto de Vaŝingtono en Irako estas, fakte, nur ilustraĵo inter aliaj pri tio. Ĝia venko, longe antaŭatingita per lerta miksaĵo de koruptado de la baasistaj ĉefoj kaj preventa timigado je la elittrupoj, fariĝas demonstracio de superpotenco, koste de murdaj bombadoj de multe loĝataj kvartaloj kaj komercaj stratoj. Poste, la okupacianto organizas kaj instalas daŭran ĥaoson. Imago algluiĝas al la memoro de televid-spektantoj: la indiferenta vizaĝo de marmilitistoj robotigitaj en la plej malbona momento de la rabadoj en Bagdado. Ekzistas ne multe pli bona metaforo ol tiu de la okupaciita Irako por esprimi la malinklinon de la usona civitano al ĉia ajn elvoko de solidareco, kaj lian fervoregan inklinon rekrei — tute kiel ĉe liaj propraj urbaj mizerejoj en Usono — triamondan ruiniĝintan dekoracion, loĝatan de venkita, humiligita, neniam restariĝanta aliulo. Kvazaŭ temus pri transdoni senfine malamon.