Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Etaj koton-produktantoj de okcidenta Afriko, indiĝenaj popoloj de Chiapas aŭ de Ekvadoro, senlandaj kamparanoj de Brazilo, “urbaj malriĉuloj” de Bangkoko, akvokonsumantoj de Koĉabambo (Bolivio) aŭ de Srilanko, virinoj de la nigra merkato portantaj la respondecon pri la familia supervivo, longdaŭraj senlaboruloj, novaj nomadoj kiuj estas la enmigrintoj... Ĉiuj estas submetitaj al la sama leĝo de la valoro, sed ĉiuj, per malsamaj vojoj, fariĝis vundeblaj. Iuj per siaj salajro-rilatoj kun la kapitalo, la aliaj per financaj kaj juraj mekanismoj al kiuj la tutmondiĝo de la ekonomio aldonis nesupozitan dimension: hegemonio de la financ-kapitalo, pezo de la ŝuldo, impost-paradizoj, interezokvotoj, programoj de struktura alĝustigo, redukto de la bonfarto-ŝtato, reguloj de la Monda Organizo pri Komerco (MOK), ktp. La vicentreprenado kreskas en la periferioj, la deregulado, la malaltigo de la socia protekto kaj kelkfoje tiu de la realaj salajroj fariĝis regulo.
Tiuj ĉi tridek jaroj da ofensivo kontraŭ la laboro kaj kontraŭ la ŝtato por akceli la akumuladon de la kapitalo (sekvante la preskribojn de la Vaŝingtona Interkonsento), tiuj ĉi dek jaroj da triumfa novliberalismo post la falo de la berlina muro kreis novajn kondiĉojn por la socialaj luktoj.* Tamen, fronte al la koncentriĝo de la ekonomiaj decidoj, tiuj luktoj restis en la unua tempo des pli fragmentitaj ĉar la fiasko de la “reala socialismo”, la malfortoj de la ekzistanta maldekstro, la “vertikalismo” de la funkciado de la partioj, la estingiĝo de la komunistaj partioj kaj la kompromitiĝoj de la socialdemokratio reduktis la kredindecon de la tradiciaj agantoj de la kontestado.
Aliflanke, svarmas ĉie la aspiroj partopreni. Frukto de duobla rezistado — tiu de la “malnovaj” movadoj (precipe la sindikatoj) kaj tiu de “novaj” agantoj-, komence de la 21-a jarcento, la alimondismo, enmondiĝis.*
Dum la jardeko 1990, pluraj iniciatoj naskiĝis: la People’s Power 21, kuniĝo de aziaj movadoj, la Konferenco kontraŭ la novliberalismo organizita de la zapatistoj en Ĉiapo [Chiapas], la Alia Davoso*, ktp. Iom post iom, eĉ transe de la opozicio al la dominantaj politikoj, naskiĝis la ideo krei kontraŭpovon — Seatlo (1999), Ĝenovo (2001), Kankuno (2003)-, renkontiĝejo de ĉiuj rezistadoj, la Monda Socia Forumo (MSF) de Portalegro oponanta la Mondan Ekonomian Forumon de Davoso.
Konverĝigi tiom heterogenajn elementojn de rezistado ne estis evidenta afero. Se la bazo de tiaj kuniĝoj estas klare esprimita en la ĉarto de la MSF, la granda geografia, sektora kaj kultura diverseco de tiuj kiuj batalas kontraŭ la novliberalismo kaj serĉas aliajn vojojn, konsistigas samtempe ilian forton kaj ilian malforton. Necesas aldoni, ĉie en la mondo, la tendencon distanciĝi disde organizitaj formoj de rezistado kaj privilegii la spontajn iniciatojn. Tio estas la kazo precipe de multaj junuloj partoprenantaj la forumojn.
Ekde 1999, dekmiloj da homoj kunvenis en du diversaj tipoj de iniciatoj: la protestado kontraŭ la projektoj de la grandaj mondaj decid-instancoj — Monda Banko, Internacia Mon-Fonduso (IMF), MOK, Eŭropa Unio — kaj la alia, pli institucia, la mondaj, kontinentaj, naciaj, lokaj forumoj. Tiuj kuniĝoj fariĝis centra politika fakto. La kontestado al la nuntempaj tutmondigaj organismoj logike devus okazadi laŭ kutimiĝinta modelo — manifestacioj kaj kunvenegoj paralelaj al la evento. Tamen oni povas demandi sin pri la naturo, la celoj, la funkciado kaj la estonto de la Sociaj Forumoj. Efektive, pri tiuj diversaj aspektoj, kaj eĉ se la difinoj preciziĝas laŭ la sperto, svarmas la diskutoj. La kreado de alternativa politika diskurso ne okazas sen kontraŭdiroj nek tensioj.
Iuj parolis pri “movado de la movadoj”. La esprimo “Forum-spacoj” ŝajnas pli taŭga por nomi tiujn renkontiĝejojn, tiujn ide-kovilojn.* Neniaj finaj deklaroj, neniaj voĉdonadoj je plimulto, neniaj instrukcioj, jen la praktikaj konsekvencoj de la heterogeneco de la partoprenantoj: tio povus konduki al paraliziĝo aŭ al eksplodo. Nek prezidantoj, nek plenumkomitato, sed sekretariejo taskita pri organizado kaj internacia konsilio por la Monda Forumo. Tia rolo de katalizatoro entenas evidente sian kontraŭparton. Proponoj povas veni de la partoprenantoj, kiel ekzemple, en Portalegro 2003, la ideo manifestacii kontraŭ la milito kiu prepariĝis kontraŭ Irako*, sed en tiuj kondiĉoj malfacilas difini politikajn celojn. Kian efikon ili cetere havus?
Certe, la ĝeneralaj celoj difinitaj en la ĉarto de la Forumoj estas la akso de la kunvenegoj, sed ekzistas grandaj diferencoj inter la nivelo de la kritiko al la dominanta sistemo kaj la formulado de novaj opcioj. Unu afero estas, efektive, subteni la reagon de la viktimoj, kaj alia, fari vere kontraŭsisteman agadon. La proponataj solvoj oscilas inter “humanigi” la kapitalisman merkaton kaj “anstataŭigi” ĝin per alia logiko. Ĉio ĉi spertiĝas en formo de movado kiu sukcesis krei kolektivan konscion, jen mondskale nova kultura fakto, kiu pasis de “ne ekzistas alternativo” de s-ino Margaret Thatcher al “alia mondo eblas”.
Sed slogano ne sufiĉas por ŝanĝi la universon. La agado restas esenca kaj la politika efikeco nepra. Jen pro kio, inter alie, konstituiĝis ene de la Forumoj grupo de sociaj movadoj (sindikatoj, kamparanaj movadoj, Attac, ktp.) kiu, nome de siaj organizoj, faras deklarojn. Kaj same pro kio okazas la kontaktoj kun la politika mondo, prudentaj ĉar gvidataj de la timo esti alproprigitaj, sed kiujn oni kredas necesaj por ke sukcesu konkreta realigo de la alternativoj. La organizado de Forumo paralele al tiu de parlamentanoj estas unu el iliaj esprimiĝoj. Tamen, la demando de rilatoj inter la forumoj kaj la politikaj partioj delonge ne estas solvita kaj ĝi eble evoluos dum la Monda Forumo de Bombajo (Hindio) en januaro 2004.
Fakte, la funkciado de la Forumoj spegulas ilian econ kaj iliajn celojn. Unuflanke, la diverseco postulas tre grandan fleksiĝemon; aliflanke, la celo postulas organizan koheron. Ilia forto sidas en la amasa karaktero de la partopreno, kontraste al la elitismo de Davoso. Ilia malforteco: la risko droni en dolĉan anarĥion. Ĝis nun, la ekvilibro certiĝis danke al la komuna konscio pri la agresema karaktero de la kontraŭulo, al spirito de interna toleremo kaj, koncerne la Mondan Forumon, al la inteligento de la brazila sekretariejo.
Memoru ke dum naskiĝo de la Unua Internacio, Karlo Markso kaj Frederiko Engelso troviĝis fronte al simila situacio: granda diverseco de organizoj kun malsama nivelo de socia konscio, kie la sindikatoj, malpermesitaj en multaj landoj, estis minoritataj. Certe, la celo estis alia: enirigi la laboristan klason en la kampon de la internacia politiko. La fondintoj insistis tamen por eviti ĉian aŭtoritatismon, ĉian decidon venantan de la pinto, ĉian pozici-deklaron kiu ne trovis ĝeneralan konsenton. Pli poste, kiam la strukturo fariĝis aŭtoritata kaj vertikala, ĝi dissplitiĝis.
La Sociaj Forumoj troviĝas fronte al serio da internaj kaj eksteraj demandoj. Interne, ili kunigas diverstendencajn laboristajn sindikatojn kaj multnombrajn aliajn sociajn movadojn, el kiuj ĉiu havas sian specifan lukto-kulturon. Konverĝas en ĝi ankaŭ neregistaraj organizoj (NRO), el kiuj pluraj disponas pri konsiderindaj rimedoj finance kaj personare, kun la risko ke ili dominos la debatojn. La elekto de la intervenoj kaj de la konferencoj ne estas sen individuaj kaj instituciaj strategioj. Fine, la dimensio mem de la mondaj kaj kontinentaj forumoj (100.000 homoj en Portalegro, 40.000 en Hajdarabado*, 40.000 en Florenco) kaj ilia plimultiĝo faras konsiderindajn problemojn de organizado, partoprenado kaj financado.
Tia fortostreĉo postulas efektive grandajn resursojn kiuj kalkuliĝas je milionoj da eŭroj. La unua fonto venas de la koncernataj movadoj kaj NRO-oj. La publikaj instancoj intervenas grave por la infrastrukturoj, kio postulas elekton de ejoj politike sufiĉe akceptemaj. Fine, pluraj internaciaj fondaĵoj kovris diversajn kostojn de preparo kaj organizado.* Oni rajtas tamen dubi ĉu tiaj financaj muntadoj estas senfine daŭrigeblaj en la sama ritmo. La sama demando stariĝas pri la disponeblo de la partoprenantoj, kio igas antaŭvidi malpli intensan partoprenadon en la estonto.
La dominanta ĉeesto de mezaj klasoj kaj la malforta reprezentiĝo de la popolaj tavoloj montriĝas en la lingvaĵo kaj kelkfoje eĉ en la ideologio. Cetere, iuj riproĉas al la Forumoj vehikli reformisman perspektivon, kio konfirmiĝas per la plimulto de la partoprenantaj organizoj. Tamen, laŭ la mezuro en kiu esprimiĝas ankaŭ pli radikalaj pozicioj, la interŝanĝo de scioj, de analizoj kaj de proponoj ebligas progresigi komunan socialan konscion. Ĉefe, la bezono krei mondskale alian fortrilaton ebligis ĝis nun krei aliancojn antaŭe nekoncepteblajn — certaj radikal-kritikaj pozicioj rekonas ke por mallonga tempo temas pri reformoj, kondiĉe ke oni ne haltu ĉe ili.
La eksteraj problemoj montriĝas ankaŭ gravaj. Ni menciu du. Unue, la sistemo komencas defendi sin: semantika alproprigo de la samaj konceptoj (civila socio, partopreno, lukto kontraŭ malriĉeco...), sed transformante iliajn sencojn; alelekto de movadoj kaj de NRO-oj en la disvolvig-programoj (Monda Banko) aŭ en internaciaj renkontiĝoj (Davoso); administraciaj ĉikanoj; transformado de la pun-leĝaro; asimiligo al terorismo; krimigo de la socialaj movadoj (ĉar la luktoj akriĝas en certaj landoj).
Cetere, kaj jen la dua elemento, la komunikiloj emas “folklorigi” la eventojn kaj reliefigi kelkajn strangajn aspektojn aŭ, dum manifestacioj kontraŭ la grandaj decid-potencoj, perfortajn agojn faritajn de minoritato aŭ provokitajn de polico. Evidente tiuj perfortoj kreas plian debaton inter “moderuloj”, pragmatike dezirantaj firmigi la movadon kaj venigi al ĝi la plej grandan nombron da partoprenantoj por ke ĝi akiru “kritikan mason”, kaj tiuj kiuj, furiozaj pro la kapablo de la sistemo “absorbi” sian konteston kaj samtempe daŭrigi sian detruadon, montras sin favoraj al perfortaj agoj.
Estas tamen vere ke, transe de tiuj kontraŭdiroj, granda paŝo estas farata: krei utopion, tio estas koncepti projekton kiu, se ĝi ne ekzistas hodiaŭ, povas realiĝi morgaŭ. Kian socion ni volas? Kian edukadon, kian sansistemon, kian transporton, kian komunikadon, kian agrikulturon? La horizonto de la totala merkato kun siaj sinsekvo da socialaj konsekvencoj ne estas plu la sola vojo. Tiu espero devas tradukiĝi en alternativaj celoj de mallonga kaj longa tempolimoj, kaj tio en ĉiuj kampoj, ekonomia, politika, sociala, kultura, en ega kaj eta dimensioj. Tie, kompreneble, la simbiozo inter sociaj movadoj kaj engaĝitaj intelektuloj fariĝas nepra.
Kaj, la okazigo de la venonta Monda Forumo en Bombajo internaciigos la movadon kaj eligos ĝin el la latinamerika kaj eŭropa dominado de la unuaj kunvenegoj. Fine, restas la demando de la politika traduko de la alternativoj en monda, kontinenta kaj loka skalo, ne per unika partio posedanta la tutan veron, sed per konverĝoj de politikaj agantoj, en formoj ankoraŭ inventotaj, ĉu permanentaj aŭ konjunkturaj.
Nek sociala Woodstock, nek Kvina Internacio, la socialaj Forumoj fakte fariĝis la abundaj asembleoj de moviĝanta socio.