Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
En 1978, Edward W. Said publikigis “Orientalismon”, sian plej gravan libron. La granda usona intelektulo el palestina deveno atakis la rekonstruadojn de la Oriento destinitajn al pravigo de koloniaj kaj novkoloniaj entreprenoj de la Okcidento. Dudek kvin jaroj pasis, li konfirmas tion kaj deklaras: Se ĝi estas aŭtentika, la volo kompreni aliajn kulturojn ekskludas ĉiun superregadan ambicion. Jen humanismo. Alimaniere venkos la barbareco.
Antaŭ naŭ jaroj, mi verkis postparoladon al “Orientalismo”*: Mi insistis ne nur pri la multnombraj polemikoj ekigitaj per la libro ekde ĝia eldono en 1978, sed ankaŭ pri la fakto ke mia studo pri la reprezentado de l’Oriento iĝis pli kaj pli ofte erare interpretata. Ke mia reago nun pli proksimas ironion ol koleron evidentigas ke aĝo superregas min. La morto juna de du el miaj intelektaj, politikaj, kaj personaj mentoroj Eqbal Ahmad kaj Ibrahim Abu-Lughod*, donis al mi tristecon kaj rezignacion, sed ankaŭ senbaran volon antaŭeniri.
Mia membiografio, “Kontraŭvoje”* priskribas la strangajn kaj malkongruajn mondojn kie mi kreskiĝis, kaj donas ideon pri la influoj kiujn mi spertis dum mia junaĝo en Palestino, Egiptio kaj Libano. Sed tiu priskribo haltas ĵus antaŭ la komenco de mia politika engaĝiĝo en 1967, post la sestaga milito. “Orientalismo” estas multe pli proksima de la tumultoj de la nuntempa historio. Ĝi komencas per priskribo, verkita en 1975, de la intercivitana milito en Libano — finiĝonta en 1990. Kaj tamen perfortoj kaj sangelverŝoj daŭras ĝis nun. La pacoprocezo komencita en Oslo fiaskis, la dua intifado* ekis, kaj la palestinanoj spertas terurajn suferojn en reokupita Cisjordanio samkiel en la Gaza-Strio.
La fenomeno de membombiĝaj atencoj aperis, kun ĉiuj siaj fiaj sekvoj, ne malpli monstraj kaj apokalipsaj ol la okazaĵoj de la 11a de Septembro 2001 kaj iliaj sekvoj: La militoj kontraŭ Afghanio kaj Irako. Dum mi verkas tiun-ĉi tekston, la okupado imperiisma kaj kontraŭleĝa de Irako, fare de Usono kaj Britio daŭras, kun teruraj konsekvencoj. Laŭdire ĉio-ĉi partoprenas de “kolizio de civilizacioj”, senfina, ne evitebla, ne inversigebla. Mi komplete kontraŭas tiun ideon.
Mi preferus aserti ke la ĝenerala kompreno de usonanoj pri Proksimoriento, pri araboj kaj islamo iomete progresis. Bedaŭrinde tiel ne estas. Multkiale, la situacio en Eŭropo ŝajnas ege pli bona. En Usono, malmoliĝo de la pozicioj, la kreskanta influo de superecaj ĝeneralaĵoj kaj triumfaj kliŝeoj, la superrego de perforta povo kunligata kun simplisma malestimo pri disidentoj kaj “la aliuloj” reflektiĝis en la rabado kaj detruo de irakaj bibliotekoj kaj muzeoj.
Niaj gvidantoj kaj iliaj intelektaj lakeoj ŝajne ne kapablas kompreni ke ne eblas forviŝi historion kiel el nigra tabulo, por ke “ni” povu anstataŭe skribi nian estontecon kaj trudi nian vivmanieron al la “malsuperaj” popoloj.
Ofte oni aŭdas altajn respondeculojn en Vaŝingtono aŭ aliloke paroli pri redesegni landlimojn en Proksimoriento, kvazaŭ eblus skui sociojn tiel maljunajn kaj popolojn tiel diversajn kiel ternuksojn en bokalo. Tio tiel ofte tamen okazis kun la “Oriento”, tiu kvazaŭ mita konstruo tiel ofte reverkita ek de la invado de Egiptio far Napoleono fine de la 18a jarcento. Ĉiufoje, la sennombraj sedimentoj de historio, la senfinaj legendoj, la kapturniga diverseco de kulturoj, de lingvoj kaj individuecoj, la tuto iĝas balaita, forgesita, forpelita en la dezerton kiel la trezoroj rabitaj en Bagdado kaj transfomitaj al sensencaj fragmentoj.
Laŭ mi, historion faras viroj kaj virinoj, sed ĝin eblas malfari kaj reverki, per silentoj, per forgesoj, per truditaj formoj, per tolerataj misformiĝoj, tiel ke “nia” oriento, aŭ nia “Oriento” iĝu vere “nia”, ke ni povu posedi kaj direkti ĝin. Mi devas reaserti ke mi ne havas “Orienton” defendendan. Male mi havas grandegan respekton pri la kapablo de tiuj popoloj defendi la propran vidpunkton pri kio ili estas kaj kio ili volas iĝi.
Amasatakojn, planite agresemajn, oni lanĉis kontraŭ la nunaj arabaj kaj islamaj socioj, kulpigitaj pri malprogresemo, manko de demokratieco, indiferenteco pri virinaj rajtoj. Kvazaŭ ni forgesus ke nocioj kiel moderneco, la lumoj* kaj demokratieco neniukaze estas simplaj kaj unusencaj konceptoj, kiujn ĉiu povus ĉiam malkovri kiel Pask-ovoj kaŝitaj en la ĝardeno. La stuporiga senkonscienco de tiuj tedaj arogantaj komunikistoj, kiuj parolas nome de eksterrilata politiko sen havi eĉ unu vivan ideon (nek eĉ iom da scio pri la lingvo de ordinaraj homoj) fabrikis aridan pejzaĝon, pretan por konstruado, far la usona povo, de surogato de libera “demokratio” de merkato. Ne utilas scipovi la araban, la persan aŭ eĉ la francan por pompe paroli pri demokratia kontaĝo, pleje bezonata de la araba mondo.
La volo kompreni aliajn kulturojn cele al kunekzistado kaj plilarĝiĝo de sia horizonto neniel rilatas al la volo superregi. Tiu imperiisma milito — sekretplanita de areto de neelektitaj usonaj respondeculoj kaj celita kontraŭ jam ruinita diktaturo el la tria mondo, pro ideologiaj kialoj, ligitaj al la serĉo de tutmonda superrego, al la sekureca kontrolo kaj al la disponebligo de rariĝantaj naturriĉecoj — certe estas unu el la intelektaj katastrofoj de nia historio, ĉefe ĉar ĝin pravigis kaj antaŭenpuŝis orientalistoj kiuj perfidis sian alvokitecon al esplorado. Fakuloj pri araba kaj islama mondo kiel Bernard Lewis* kaj Fuad Ajami grande influis la Pentagonon kaj la nacian sekureckonsilion de s-ro Georges W. Bush: Ili helpis la falkojn pensi per tiel groteskaj ideoj kiel la “araba spirito” aŭ la “epoka kadukiĝo de la islamo”.
Nuntempe la usonaj librovendejoj plenas je dikaj knaltitolaj volumoj aludantaj la rilaton inter “islamo kaj terorismo”, la “islamo sen vualoj”, la “araba minaco” kaj “islama komploto”, verkaĵoj de politikaj polemikistoj kiuj asertas teni siajn informojn rekte el fakuloj kiuj laŭdire penetris en la animon de la strangaj orientaj popoloj. Tiuj militemuloj ricevis apogon de la televidkanaloj CNN kaj Fox News, kaj de miloj da evangeliaj kaj konservativaj radioj, de gazetaĉoj kaj eĉ de respektindaj ĵurnaloj, ĉiuj okupitaj pri recikligado de la samaj nepruveblaj ĝeneralaĵoj cele al mobilizo de “Ameriko” kontraŭ eksterlandaj demonoj.
Sen tiu zorgeme bredita impreso ke la malproksimaj popolaĉoj ne estas kiel “ni” kaj ne akceptas “niajn” valorojn, kliŝeoj kiuj estas la esenco mem de la orientalista dogmo, la militon oni neniam povintus ekigi. Ĉiuj povuloj pagis tiajn fakulojn: La holandaj konkerantoj de Malajzio kaj Indonezio, la britaj armeoj en Hindio, Mezopotamio, Egiptio, kaj Okcidenta Afriko, la francaj divizioj en Hindoĥinio kaj Nordafriko. La konsilantoj de la Pentagono kaj de la Blanka Domo uzas la samajn stereotipojn malamikajn, la samajn argumentojn por pravigi la uzon de povo kaj perforto. “Finfine, gurdas tiu ĥoro, tiuj uloj komprenas nur la lingvon de la forto.” Al tiuj konsilantoj aldoniĝas en Irako, tuta armeo da privataj entreprenistoj, kiuj ĉion regos, de publikado de lernolibroj, redaktado de konstitucio, remodlado de la politika vivo, ĝis reorganizado de la naftoindustrio.
Ĉiu nova imperio ĉiam pretendas malsimili la antaŭajn, asertas ke la cirkonstancoj estas eksterordinaraj, ke ĝi havas la taskon civilizi, starigi ordon kaj demokration, kaj ke ĝi uzas forton nur lasthelpe. Plej triste estas ke ĉiam troviĝas intelektuloj por elekti mielajn vortojn kaj paroli pri imperioj helpemaj kaj altruismaj.
Dudek kvin jaroj post la publikado de mia libro, la orientalismo devigas nin pripensi, ĉu la moderna imperiismo iam malaperis, aŭ ĉu ĝi fakte daŭras ek de la eniro de Bonaparto en Egiptio, du jarcentojn antaŭe. Oni diris al la araboj kaj islamanoj, ke viktima diskurso kaj insisto pri la rabadoj de la imperio estas nur rimedo fuĝi el la propraj nunaj respondecoj. “Vi fiaskis, vi trompiĝis”, asertas la nuntempa orientalisto.
Ĉio komencas kun Bonaparto, daŭras kun la kreskado de orientaj studoj kaj la konkero de Nordafriko; samtipaj studoj malvolviĝas en Vjetnamio, en Egiptio, en Palestino kaj, komence de la 20a jarcento, pro la lukto por regi nafton kaj teritoriojn en la golfregiono, en Irako, en Sirio, en Palestino kaj Afganio. Poste venos la pinta momento por la diversaj antikoloniismaj naciismoj, kaj tra mallonga periodo de progresemaj sendependismoj, la epoko de militistaj puĉoj, ekribeloj, religiaj fanatismoj, malraciaj luktoj kaj la reiro al perforto kontraŭ la lastaj grupoj de “indiĝenoj”. Ĉiu el tiuj etapoj instigos sian propran distorditan vizion pri la Aliulo, siajn simpligajn imagojn kaj senfruktajn polemikojn.
Per “Orientaslismo”, mi volis apogi min sur humanisma kritiko por plilarĝigi la eblajn batalkampojn kaj, en longa perspektivo, anstataŭigi per pensado kaj pli profunda analizo la malraciajn kolereksplodojn, kiuj malliberigas nin. Kion mi tiel klopodas fari, mi nomis “humanismo”, vorton kiu, obstine, vorton, kiun mi obstine daŭre uzas, spite al la fakto ke la postmodernaj pedantaj kritikistoj forĵetas ĝin.
Je humanismo, mi unue pensas pri la volo kiu puŝis William Blake* al rompi la katenojn de nia menso cele al uzi ĝin por historia kaj raciigita pripensado. Humanismo ankaŭ pluvivas per la sento de komuneco kun ceteraj fakuloj, ceteraj socioj, ceteraj epokoj: Ne ekzistas humanismo disigita de la mondo. Ĉiu fako ligiĝas al la aliaj, kaj neniu okazaĵo restas izola kaj netuŝita de eksteraj influoj. Ni devas pritrakti maljustecon kaj suferadon, sed en kunteksto plejparte kadrita en historio, kulturo kaj sociekonomia realeco. Nia rolo estas plilarĝigi la kampon de la debato.
Dum la tridek kvin lastaj jaroj, mi grandparte pasis mian vivon defendante la rajton de la palestina popolo je memdecido, sed mi ĉiam klopodis tion fari enkalkulante la judan popolon, ĝiajn suferojn, de persekutoj al popolmurdo. Plej gravas por mi ke la lukto por egaleco inter Israelo kaj Palestino havu nur humanan celon, tio estas la kunvivadon, kaj ne la daŭrigon de eliminado kaj malakcepto.
Ne hazarde mi montris ke orientalismo kaj moderna kontraŭjudismo havas komunajn radikojn. Por ĉiu sendependa intelektulo, ellabori modelojn por anstataŭigi la mallarĝajn kaj simplemajn dogmojn kiuj jam tro longatempe superregas en Proksimoriento kiel aliloke, kaj kies bazo estas reciproka malamo, konstituas do vivdecidan neceson.
Humanisto laboranta en la literatura fako, mi sufiĉe maljunas tiel ke mi ricevis kvardek jarojn antaŭe, instruon pri kompara literaturo, kies fondaj ideoj venas el Germanio, fine de la 17a jarcento kaj komence de la 19a. Oni ankaŭ aludu la fundamentan kontribuon de Giambattista Vico, la napol-devena filozofo kaj filologo kies ideoj antaŭas tiujn de germanaj pensuloj kiel Herder kaj Wolf — ilin reprenas Goethe, Humboldt, Dilthey, Nietzsche, Gadamer kaj finfine la grandaj filologoj de la 20a jarcento, Erich Auerbach, Leo Spitzer kaj Ernst Robert Curtius.
Por la nuntempa junularo, filologio aperas kiel scienco tiel antikva kiel preterpasita, sed ĝi estas la plej fundamenta kaj kreokapabla el la interpretadmetodoj. La plej admirinda ekzemplo estas la intereso de Goethe pri islamo kaj precipe pri la poeto Hafiz — tiu vorema pasio kondukos lin al la verkado de la “West-Östlicher Diwan” [Okcident-orienta divano] kaj influos liajn ideojn pri la Weltliteratur (mondliteraturo), la studo pri ĉiuj literaturoj de la mondo kiel kompleta simfonio, kiun oni teorie komprenus kiel respektantan la individuecon de ĉiu verko kun tamen ĉiama supertuta vidpunkto.
Ironie, nia tutmondigita mondo antaŭeniras al la normado, al tiu samspececo kiun la ideoj de Goethe celis preventi. En lia eseo “Philologie der Weltliteratur” [Filologio de la mondliteraturo] aperinta en 1951, Erich Auerbach avertis pri tiu evoluo komence de tiu postmilita periodo kiu ankaŭ estis la komenco de la malvarma milito. Lia granda libro libro “Mimesis” — eldonita en Berno en 1946, sed verkita dum la milito, kiam li estis rifuĝinto en Istanbul kaj lernigis latinidajn lingvojn — celis esti testamento pri la diverseco de la realeco reprezentata en la okcidenta literaturo, de Homero ĝis Virginia Woolf. Relegante la eseon de 1951, oni tamen komprenas ke la granda verko de Auerbach estis himno pri epoko kiam la tekstoj analiziĝis laŭ filologiaj terminoj, laŭ konkreta, sentema, intuicia maniero; epoko kiam erudicio kaj perfekta scipovo de pluraj lingvoj partoprenis en la komprenado kies heroldo estis Goethe, kun sia propra komprenado pri islama literaturo.
Tiu klereco pri lingvoj kaj historio estis nepra, sed neniam sufiĉa, samkiel ekzemple, la simpla akumulado de faktoj ne konstituas taŭgan metodon por mezuri kio estas aŭtoro kiel Dante. La ĉefa devo en la filologia alproksimmetodo pri kiu parolis Auerbach kaj liaj antaŭuloj, kaj kiun ili klopodis uzi, konsistis en subjektiva kaj samsentema eniro en la vivan materion de la teksto laŭ la perspektivo de ĝia epoko kaj aŭtoro (Einfühlung).
Ĉar ĝi ne akordiĝis kun distanciĝo aŭ malamikeco rilate al alia tempo aŭ malsama kulturo, la filologio uzata pri Weltliteratur implicis profunde humanisman menson malvoliĝantan doneme kaj — se uzi tiun vorton — gastigeme. La menso de la serĉanto devas ĉiam aktive, en si mem, fari spacon por la fremda Aliulo. Kaj tiu kreema akcio, malfermi spacon por la Aliulo kiu restas fremda kaj fora estas la plej grava dimensio en la misio de la serĉanto.
En Germanio, la tuton ĉancelis kaj poste detruis la nacisocialismo. Post la milito, triste rimarkas Auerbach, normado de la ideoj, ĉiam pli granda fakiĝo de la scioj iom post iom mallarĝigas la fareblecoj pri tiu speco de laboro kaj senpaŭza studado, kies reprezentanto li estis. Pli deprimige, ekde la morto de Auerbach en 1957, kaj la ideo kaj la praktiko de humanisma studado perdis sian centrecon. Anstataŭ legi, laŭ la plena senco de la vorto, niaj studentoj estas konstante distrataj per pecema scio disponebla sur la Interreto kaj disvastigata per amaskomunikiloj.
Kaj eĉ malpli bone. Edukadon hodiaŭ minacas naciaj kaj religiaj ortodoksecoj disvastigataj per la amaskomunikiloj, kiu koncentriĝas eksterhistorie pri foraj elektronikaj militoj, kies ĥirurga precizeco impresas la spektantojn, kaj tiel kaŝas la terurajn suferojn kaj detruojn kaŭzitajn per moderna milito. Demonigante nekonatan malamikon, stampitan “teroristo” por vivteni la koleron de la publikopinio, la amaskomunikilaj imagoj tro fokusigas la atenton kaj estas tro manipubleblaj dum periodoj de krizo kaj malsekureco, kiel post la atakoj de la 11a de Septembro.
Kiel usonano kaj arabo, mi devas peti de la leganto neniam subtaksi tiun tipon de simplema vido pri la mondo, kiun faris manpleno da civiluloj laborantaj en la Pentagono por difini la usonan politikon en la mondoj araba kaj islama. Teruro, preventa milito kaj devigitaj reĝimŝanĝoj, ebligitaj per la plej granda militista buĝeto en la historio, estas la solaj ideoj pridiskutataj en la amaskomunikiloj, kiu prezentas ŝajnajn “fakulojn” por pravigi la ĝeneralan cellinion de la registaro. Pripensado, diskuto, racia argumentado, la moralaj principoj bazitaj sur la laikeca vidmaniero laŭ kiu la homoj faras sian propran historion, ĉion-ĉi oni anstataŭigis per abstraktaj ideoj kiuj gloras la usonan escepton, aŭ la okcidentan, kaj neas la gravecon de la kunteksto, kaj fikonsideras la ceterajn kulturojn.
Eble la leganto kulpigos min pri tro abruptaj transiroj de humanisma interpretado al ekstera politiko, eble li pensas ke socion teĥnike tiel progresintan, kiu havas kaj la interreton kaj la ĉasaviadilon F-16, devas finfine estri eksterordinaraj fakuloj teĥnikaj kaj politikaj kiel la s-ro Donald Rumsefeld aŭ la s-ro Richard Perle. Sed dumvoje, ni perdis la sencon pri denseco kaj interrilato de la homa vivo, kiu neniam enpakiĝos en slogano, aŭ forbalaiĝos kiel ekstertema.
Jen unu aspekto de la ĝenerala debato. En arabaj kaj islamaj landoj la situacio ne estas pli bona. Kiel montris la ĵurnalistino Roula Khalaf en brila eseo*, la regiono glitis en kontraŭ-usonismon kiu montras malmulte da kompreno pri kio vere estas la usona socio. La registaroj, ne influkapablaj sur la usona sinteno pri ili, foruzas sian tutan energion por subpremi kaj kontroli sian loĝantaron. Tiel kreskas malamikeco, kolero kaj multobliĝas senpovaj malbenoj, kiuj ne kontribuas al malfermo de socioj kie la laikecan vidmanieron pri homa historio forbalais malsukcesoj, frustriĝoj kaj ankaŭ islamismo kiu bazas sin sur parkerigado kaj klopodas forviŝi ĉion kio aperas kiel konkurentaj formoj de moderna kono.
La iom-post ioma malapero de la islama tradicio iĵtihad* aŭ de persona interpretado estis unu el la ĉefaj kulturaj mafeliĉoj en nia epoko, kaj ĝi kaŭzis kompletan malaperon de kritika pensado kaj individua pripenso rilate al la demandoj de la nuntempa mondo.
Mi ne simple asertas ke la kultura mondo nur ŝrumpis, falanta en atakeman nov-orientalismon unuflanke kaj en absolutan maltoleremon aliflanke. Fine de Aŭgusto 2002, la ĉefkunveno de la Unuiĝintaj Nacioj en Johanesburgo, spite de ĉiuj siaj limoj, malkaŝis la aperon de vasta komuna tutmonda zorgaro, kiu antaŭanoncas “planedvastan balot-distrikton”, kapablan doni novan sencon kaj aktualecon al la ofte gurdita nocio pri nur unu mondo. Sed tie ankaŭ oni devas rekoni ke neniu kapablas koni la eksterordinaran kompleksan unuecon de nia tutmondiĝinta mondo, malgraŭ la fakto ke la ĉiam pli interligita karaktero de ĉiuj el ĝiaj partoj malfaciligas la izoladon de unu inter ili.
La teruraj konfliktoj aluditaj ĉi tie, kiuj arigas popolojn sub ŝajne unuigantaj standardoj kiel “Usono”, “la Okcidento” aŭ “la islamo” kaj inventas kolektivajn identecojn por individuoj fakte ege malsamaj, ne povas daŭrigi siajn detruojn. Endas oponi. Kontraŭ ili, ni ĉiam havas je dispono niajn raciajn interpretad-kapablecoj, heredaĵon de nia humanisma edukado. Ne temas ĉi tie pri sentimentala pietismo kiu instigas la revenon al tradiciaj valoroj, al la klasikaĵoj, sed pri reveno al laika tutmonda racia diskurso.
La kritikema spirito ne obeas la ordonon enviciĝi kaj militiri kontraŭ iu ajn oficiala malamiko. For de antaŭfarita civilizacikolizio, ni devas koncentriĝi pri komuna senhasta kunlaboro de kulturoj parte samlokaj, kiuj influiĝas unu de la aliaj ege pli profunde ol kion kredigas reduktemaj kaj malaŭtentikaj komprenmanieroj. Sed tiu pli larĝa percepto bezonas tempon, senhastajn kaj ĉiam kritikemajn esplorojn, subtenatajn de la fido pri intelekta komunumo, malfacile konservebla en mondo bazita sur la tujeco de ago kaj reago.
Humanismo nutras sin el individua iniciatemo kaj persona intuicio, ne el antaŭbakitaj ideoj kaj respekto pri aŭtoritato. Oni legu tekstojn kiel produktojn konkrete vivantajn en la historio.
Finfine kaj ĉefe, humanismo estas nia sola, mi eĉ diru nia lasta defendmuro kontraŭ la malhomaj agadoj kaj maljustecoj kiuj difektas la homaran historion. Ni de nun disponas je la ege kuraĝiganta demokratia kampo kiel la interreta spaco, malfermita por ĉiuj, en mezuro kiun nenia antaŭa generacio, nenia tirano, nenia ortodokseco povintus imagi. La mondaj manifestacioj kiuj antaŭis la militon kontraŭ Irako neniam povus iĝi realaĵo sen la ekzisto de komunumoj dise en la mondo, trafluataj de alispeca informado, konsciaj pri la mediaj defioj, pri la homaj rajtoj, kaj pri la liberecaj celoj kiuj kunigas nin sur tiu eta planedo.