Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Tiu pri kiu la palestinanoj plej fieras

Mi ne sukcesas adiaŭi de Edward Said, tiom li restas ĉeestanta en ni kaj vivanta en la mondo. Nia konscienco kaj nia ambasadoro en la mondo, Edward Said, kiu neniam laciĝis rizisti al la nova mondordo por defendi la justecon, la homecon kaj la kundividitan parton de la civilizacioj kaj kulturoj, laciĝis de la longa kaj absurda batalo kontraŭ la morto. Heroa li estis dek-du jarojn dum sia batalado kontraŭ la malsano. Heroa per la konstanta renoviĝo de sia kreivo, verkado, muziko, kronikado de la humanisma volo, la vivnecesa serĉado de la senco kaj de la esenco, la instigo de la intelektulo al rigoro. Demandu al palestinano pri lia plej granda fiero, li respondos al vi sponte: Edward Said. Nia kultura historio ne konis samrangan genion kiel Edward, tiom multfacetan, tiom eksterordinaran. Kaj ekde nun, provizore, Edward daŭre restos la pioniro kiu portis la nomon de sia tero el la politika kampo al tiu de la universala kultura konscienco. Palestino ja naskis lin, sed per sia fideleco al la valoroj de justo tiom tretataj sur lia tero, lia defendo de la rajto de liaj infanoj pri vivo kaj libereco, Edward fariĝis unu el la simbolaj patroj de la Nova Palestino. Lia aliro al la konflikto estis kultura kaj etika kaj li defendis la sanktan rajton de sia popolo je rezistado kiun li konsideris ankaŭ kiel nacian kaj moralan devon. Edward estis nedisigebla tutaĵo. En li, kaj sen iam interkonfuziĝi, troviĝis la homo, la kritikisto, la pensisto, la muzikisto kaj la politikisto. Karisma personulo, monde konata, unika — tiom rare estas vidi kuniĝintaj intelektulon kaj stelulon, la homon elegantan kaj elokventan, la profundan, la ferocan, la mildan, la estetikulon pri la vivo kaj la lingvo. En tiu malfacila adiaŭo, ribelanta kontraŭ la foresto, la universo konverĝas al Palestino en rara momento: ni ne scias kiuj estas la parencoj de la viktimo, lia familio estas nun la mondo. Nia perdo estas dividata, sed niaj larmoj estas unu, ĉar Edward metis Palestinon en la koron de la mondo kaj la mondon en la koron de Palestino.

Mahmoud DARWICH