Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Bolivio

Ĝi estis perfekta demokratio. Ĉu ĝi ne respektis la du fundamentajn homrajtojn: gazetaran liberecon kaj politikajn liberecojn? Ke la rajto pri laboro, la rajto pri loĝejo, la rajto pri sano, la rajto pri edukado, la rajto pri nutraĵo kaj tiom da pliaj rajtoj tute same fundamentaj tie estis sisteme tretataj, tio, ŝajne, neniel makulis la “demokratian perfektecon” de tiu regno.

En Bolivio, lando kun apenaŭ 8,5 milionoj da loĝantoj disponanta pri unu el la plej riĉaj subgrundoj de la planedo, manpleno da riĉuloj akaparas la riĉaĵojn kaj la politikan potencon jam de ducent jaroj, dum 60% de la loĝantoj vivas sub la sojlo de malriĉeco. La indianoj — la plimulto — restas diskriminaciataj, la infanmortado atingas maldecajn kvotojn, la senlaboreco estas endemia, la analfabetismo dominas kaj 51% de la homoj daŭre ne disponas pri elektro. Sed tio ne modifas la esencon: temas pri “demokratio”.

Do, kiam la 11-an kaj 12-an de oktobro 2003, laŭ ordono de la prezidanto Gonzalo Sanchez de Losada, la armeo pafas per peza maŝinpafilo al la manifestaciantoj kaj kaŭzas kelkajn 60 mortojn kaj centojn da vunditoj*, s-ino Condoleezza Rice, konsilisto de la usona prezidanto, parolante pri tiu ribelo kaj direktante sin al la membroj de la Interamerika Gazetara Societo (IGS) kunveninte en Ĉikago, deklaras ke Vaŝingtono avertas la manifestaciantojn (!) kontraŭ “ĉia provo perforte renversi demokratie elektitan registaron”*

* International Herald Tribune, Parizo, 15-a de oktobro 2003. Sume, la nombro da viktimoj de la subpremo atingas kelkajn 78 mortojn kaj plurcentojn da vunditoj. Decas aldoni la 34 mortojn kaj 205 vunditojn de februaro, okaze de ribelo de la laboristoj kaj... de la polico kontraŭ apliko de imposto pri malaltaj salajroj. Neniu gazeto en Francio metis tiujn informojn al la titolpaĝo.
* Depeĉoj AP kaj EFE, 13-a de oktobro 2003.

Oni memoras ke, la 11-an de aprilo 2002, kiam s-ro Hugo Chávez, demokratie elektita prezidanto de Venezuelo, estis dum momento renversita de la militistoj kiujn subtenis la mastraro kaj la amaskomunikiloj, Vaŝingtono urĝe agnoskis la puĉistojn kun la mensoga preteksto ke s-ro Chávez “pafigis kontraŭ sia popolo”...

“La buĉisto”, kiel la bolivianoj nun alnomas s-ron Sanchez de Losada, rifuĝis al Miamo*, la 17-an de oktobro, sen ke Usono intencas akuzi lin antaŭ ia ajn tribunalo pro krimoj kontraŭ humaneco.

* Miamo: Miami, Teksaso, Usono.

Kial ĝi faru tion? Ministro pri planado de 1986 ĝis 1989, s-ro Sanchez de Losada, konsilita de la ekonomikisto Jeffrey Sachs, submetis sian landon al “ŝokterapio”, kiel deziris Vaŝingtono — politiko kies sekvo estis la maldungo de dekmiloj da salajruloj en la ŝtata sektoro. Dum sia unua mandato (1993-1997), tiu ultraliberala prezidanto, fariĝinte unu el la plej riĉaj homoj de sia lando, akceptis, daŭre sub premo de Usono, apliki programon de elradikigo de la kokao, kio sekvigis la ruiniĝon de centmiloj da kulturistoj, sen ajna alia solvo por supervivi, kiuj estas de tiam en stato de ribelado. Li ankaŭ privatigis, favore al precipe usonaj firmaoj, la tutan havaĵon de la ŝtato: fervojojn, minejojn, nafton, elektron, telefonon, flugkompaniojn, akvon.

La privatigo de la akvodistribuado en la urbo Koĉabambo* favore al la usona entrepreno Bechtel (unu el la grandaj profitantoj de la tutprivatiga programo de Irako kiun gvidas nun la okupaciaj aŭtoritatoj) provokis, en aprilo 2000, ribelon kaj finiĝis per foriro de Bechtel, cedo de la registaro kaj reŝtatigo de la akvo.

* Koĉabambo: orig. Cochabamba.

Dum tiuj du konfliktoj, tiu de la kokao-kulturistoj kaj tiu de Koĉabambo, venis sur la scenejon eksternorma popola gvidanto: Evo Morales. Kvardek-du jarojn, ajmara-indiano, aŭtodidakto, sindikata gvidanto, li gvidas de preskaŭ dudek jaroj la plej postuleman sektoron, tiun de la kamparanoj ruinigitaj per la elradikigo de kokao.

En Latinameriko kaj ĉe la alimondistoj, s-ro Evo Morales, ĉefa figuro de indiĝena movado kiu montriĝas kun eksterordinara forto en Ekvadoro, en Peruo, en Ĉilio, en Paragvajo, fariĝis tre populara personulo. Kun alia indiana gvidanto, Felipe Quispe, de la Movado Indiĝena Pachakuti (MIP), li kaj lia organizo, la Movado al Socialismo (MAS), faris la ofensivon kontraŭ la novliberala politiko de s-ro Sanchez de Losada kaj de ties socialdemokrata aliancano, s-ro Jaime Paz Zamora. Politiko kiu, pere de grupo de multnaciaj konzernoj, celis senposedigi la landon je ĝiaj gasrezervoj forvendante ilin al Usono kaj kiu, lastinstance, provokis la eksplodon.

La “sufiĉas” de la boliviaj indianoj fondiĝas sur jarcentoj da historia sperto. La eksportado de la naturriĉaĵoj (arĝento, stano, nafto) neniam plibonigis la situacion de la malriĉuloj kaj neniam ebligis modernigi la landon. Kiel en Ekvadoro en januaro 2000 kontraŭ la prezidanto Jamil Mahuad, en Peruo en novembro 2000 kontraŭ la prezidanto Alberto Fujimori, kaj en Argentino en decembro 2001 kontraŭ la prezidanto Fernando de La Rua, la bolivia loĝantaro, renversante s-ron Sanchez de Losada, reĵetas ekonomian modelon kiu, ĉie en Latinameriko, gravigis la korupton, ruinigis la loĝantarojn kaj akrigis la socialan marĝenigon.

Ignacio RAMONET