Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Ĉio (re)komenciĝis, ne en Portalegro*, sed en Parizo kie ĉio finiĝis. Efektive en la franca ĉefurbo Bernard Cassen akceptis en februaro 2000 la viziton de du respondeculoj de brazilaj neregistaraj organizoj kiuj proponis al li organizi tie kontraŭ-Davos-an forumon. La tiama prezidanto de Attac reagis favore al tiu ideo, sed donis al ĝi ecojn kiuj retroviĝis en la koro de la naskiĝanta movado: la Monda Socia Forumo (MSF) devas realiĝi en la periferio de la kapitalismo — en la “tutmondigata” mondo kaj ne en la “tutmondigaj” landoj, kaj pli precize en Portalegro pro la notinda kaj unika sperto pri publika politiko: tiu de la partoprena buĝeto. Temis pri renodi la fadenon rompitan dek-kvin jarojn antaŭe kiam la franca prezidanto François Mitterrand, en plena akordo por konfirmi la novliberalan hegemonion kun la tandemo Reagan-Thatcher, decidis sekvi la novajn dominantajn tendencojn, forlasante la historian politikon de la franca maldekstro de solidareco kaj de alianco kun la movadoj de la periferio de la kapitalismo. La estontaj mondaj sociaj forumoj reaktivigis la ligojn inter la movadoj de la centro kaj de la periferio de la sistemo, tiel desegnante novan internacian kartografion de la luktoj por la homa emancipiĝo. En sia verko, Bernard Cassen livera al ni en la unua persono raporton pri la naskiĝo de la mondaj sociaj forumoj, kiuj kronis movadon naskiĝintan kun la “krio de Chiapas” de januaro 1994, daŭrigatan en Seatlo kvin jarojn poste kaj en Portalegro en januaro 2001. Jen procezo kiun la aŭtoro prave nomas “de origina akumulado” en la konstruado de modelo alternativa al la novliberala hegemonio, en kies sino Attac kaj Le Monde diplomatique, ĉiu en malsama registro, fariĝis fundamentaj ankrejoj. De ili venis esprimoj kiaj la lukto kontraŭ la “diktaturo de la merkatoj” kaj “Alia mondo eblas” (titolo de artikolo de Ignacio Ramonet de majo 1998) kaj kiuj, tute ne simplaj sloganoj, estas parto de la identeco kiun donis al si la movado. Bernard Cassen inventarias la atingojn de la forumoj kaj la problemojn solvendajn por salti de la “origina akumulado” al la “larĝigita akumulado”. Inter tiuj problemoj: tiuj de la povo de la instancoj de la MSF, de la reprezentado de la partoprenantaj movadoj, kaj de la forteno de la politikaj fortoj en procezo kiu ne povus reduktiĝi al la tielnomata “civila socio”, koncepto liberala, kontraŭŝtata, kontraŭpartia kaj kontraŭpolitika. La libro de Bernard Cassen estas ekde nun referencilo por ĉiuj kiuj, luktante por alia mondo (aŭ, por repreni la vortojn de la subkomandanto Marcos, aliaj eblaj mondoj), pensas ke la batalo devas esti konscia, organizita kaj plenumata de la kiom eble plej larĝaj koalicioj.
Emir SADER