Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ili fajfas pri la popolo

kaj subfosas la demokration

Maldekstre kiel dekstre, la malestimo, konscia aŭ ne, al la elektantoj fariĝis la gvidmotivo de gvidanta klaso malbone legitimita. Tiel, per stranga anatemo — “Kulpas la elektintoj...” — s-rino Sylvianne Agacinski-Jospin komentis, kiel memoras la francoj, la malvenkon de sia edzo Lionel Jospin, ĉe la unua baloto pri la franca prezidanteco, la 21-an de aprilo 2002.* Kulpas la elektintoj: do, kulpas la demokratio, la popolo kiu ne scias distingi la “bonajn“preprezentantojn disde la malbonaj.

* “Kulpas la elektintoj kiuj, nekonsciaj, iris voĉdoni kun bandaĝitaj okuloj”, Sylvianne Agacinski, Journal interrompu” [Interrompita taglibro], Seuil, Parizo, 2002.

Tiu malestimo ripetiĝas sur diversaj niveloj, iom kiel la “naztirado” de Cyrano de Bergerac.

Arogante: “La elektintoj ne komprenis nian politikon.” Alidire, ili estas idiotaj ĉar ne rimarkis la bonfarojn de la privatigoj, de la mona Eŭropo aŭ de la malmuntado de la sociala sekureco.

False modeste: “Ni malbone “komunikis”.” Konkludo: niaj decidoj estis bonaj por ili, sed ni ne sciis ilin klarigi al ili. La fakto, ke la elektintoj ne spertis tiun politikon kiel plibonigon de siaj vivkondiĉoj, troviĝas reduktita al simpla problemo de retoriko.

Mesie: “La historio pravigos nin.” Jen la diskurso de la franca “plurisma maldekstro” ekde la 21-a de aprilo 2002 aŭ tiu de s-ro Anthony Blair rilate al la polemikoj pri la milito en Irako.* Kompreneble, oni ne povas pravi kontraŭ la historio mem. Sed la popolo, ekde la 14-a de aprilo 1789, kredis ke estas ĝuste ĝi la aganto de la historio.

* “Mi konfidas: la historio pardonos nin”, parolado antaŭ la usona kongreso, la 17-an de julio 2003. Dum la kongreso de la socialista partio de aprilo 2003, s-ino Elisabeth Guigou transprenis tiun temon.

Kompateme: “La mondo fariĝis kompleksa.” Konkludo: ni lasu la decidon al tiuj kiujn la komplekseco ne ĝenas, do al la merkatoj aŭ al la fakuloj kiuj, tamen, scias pli bone kio estas bona por ĉiuj.

Aristokrate: “La elektantoj estas ŝanĝiĝemaj, oni ne povas fidi ilin.” Mankas malmulte, kaj oni (re)enkondukus la kapablec-elektojn praktikatajn en sudaj ŝtatoj de Usono ĝis 1964: ĝi konsistis en tio ke oni farigis testojn al la civitanoj antaŭ ol agnoski ilin kiel elektantojn. La testoj estis konceptitaj tiel ke la plimulto de la nigruloj neniam sukcesis ilin!

Filozofe: “Ĉiukaze, la popolo, tio ne ekzistas.” Ĝi estas “netrovebla”, skribis Pierre Rosanvallon.* Se ne ekzistas popolo, la demando de universalaj elektoj refariĝas malfermita demando kaj ebliĝas aliaj formoj de legitimeco por publika decido: ekspertizoj aŭ sondaĵoj, ekzemple.

* Pierre Rosanvallon: “La netrovebla popolo”, Gallimard, Parizo, 1999.

Kompleze disvastigitaj de la obeemaj komunikiloj, tiuj diversaj melodioj kontribuas al la sama koncerto: temas pri diskreditigi la universalan voĉdonadon mem, profite al politikaj decidoj de memproklamita elito. Malvalorigitaj, la elektoj fariĝus ne pli ol formalaĵo destinita almeti la parafon de demokratio al la apriore faritaj decidoj.

Opcio kontraŭa al la planita scenaro perturbas la etan mondon de politiko kaj komunikiloj en neeltenebla maniero. Dum la prezidant-elektoj de novembro 2000 en Usono, la adeptojn de s-ro Ralph Nader oni akuzis esti malhelpintaj la venkon de sia “vera” kandidato, s-ro Albert Gore. En Francio, s-ro Jacques Chirac, venkante s-ron Edouard Balladur, favorato de la komunikiloj en 1995, provokis la surprizon;* s-ro Jean-Marie Le Pen dronigis la landon en stuporo kiam li anstataŭis s-ron Jospin, la novan favoraton de la komunikiloj fronte al Chirac diskreditita pro la “aferoj” en 2002. Eĉ pli grave, oni ne plu hezitas, en la eŭropaj plebiscitoj, refari la balotojn se la dezirata rezulto ne estis atingita — tiel la danoj, rilate la mastriĥtan traktaton en 1993, aŭ la irlandanoj pri tiu de Nico en 2001.

* Vd Christian de Brie: En avant vers le radieux parti unique!” [Antaŭen al la brila unika partio!], Le Monde diplomatique, junio 1995.
Cedi al la dominantaj fortoj

Tiuj premoj malkaŝas la kreskantan disecon inter la civitanoj kaj iliaj reprezentantoj. La realeco de la socia korpo ne esprimiĝas plu per la interaj instancoj (partioj, sindikatoj) kaj la decidaj institucioj. Dum la plebiscito de julio 2003 en Korsiko, la elektantoj voĉdonis “ne”, dum estis preskaŭ certe ke la franca parlamento amase aprobintus la reformon de la statuso de la insulo. La sindeteno, alta je proksimume 40%, ilustras la reĵeton de la “politika oferto”; la alteco de la blankaj voĉoj kaj la diseriĝo de la voĉoj* montras samtempe la aspiron al pli justa reprezentado de la socio kaj fidelecon al la universala voĉdonado.

* [Pro la multeco da kandidatoj] Vd André Bellon kaj Anne-Cécile Robert: Le Peuple inattendu” [La neatendita popolo], Syllapse, Parizo, 2003.

La politika kuraĝo ne konsistas plu, laŭ la amaskomunikiloj, en opono al la dominantaj fortoj, sed en cedo al ili, oponante siajn proprajn elektantojn. Multaj komentistoj ekstaziĝis antaŭ la “kuraĝo” de s-ro Anthony Blair, kiu, spite al la kontraŭeco de milionoj da manifestaciantoj, engaĝis sian landon flanke de Usono en la Irak-militon, en marto 2003. Kompreneble, li povis legitime engaĝi sian landon. Tamen, fronte al tia politika krizo, ĉu ne estintus pli dezirinde valorigi sian respondecon antaŭ la popolo?

La fosaĵo inter la elektantoj kaj iliaj reprezentantoj kompreneble ne pleniĝus per inversado de tiu logiko per simpla “la popolo pravas ĉiam”. La mistiko de la popolo ne havas pli da senco ol la elitisma mistiko. Tiun malakordon oni povus tamen kontraŭbatali revenante al la fundamentoj de la demokratia idealo, tio estas la ideo de politika komunumo kies ĉiuj membroj estas egalaj. Ĝuste tiun principon pridubas la malestimo al la elektantoj insinuante ke la elekta esprimiĝo estas nur unu el la manieroj selekti reprezentantojn kaj legitimigi la publikan decidon.

Kompetento, ekspertizo, agnosko de la ekonomiaj medioj aŭ alelekto fare de samranguloj fariĝis konkurencaj selekto-rimedoj. Tiel, en 1995, post kampanji pri la temo de la “socia frakturo”, s-ro Jacques Chirac nomumis ĉefministro s-ron Alain Juppé, teknokraton kies unu el la ĉefaj agadoj estis ataki la socialan sekurecon... Same, s-ro Bernard Kouchner, eterna perdanto en balotoj, sed ĉiam ĉea en la televido, okupas regule ministrajn funkciojn. Kaj s-ro Pascal Lamy, fiaskinte en la elektoj de printempo 1995, estis malgraŭ tio nomumita eŭropa komisaro kaj reprezentas la Eŭropan Union sine de la Monda Organizo pri Komerco.

Se la kompetento konstituas evidente esencan elementon de elekto, ĝi tamen ne povas anstataŭi la kapablon de elektito “reprezenti” siajn elektintojn. Nu, la eco de la krizo kiun spertas la okcidentaj demokratioj estas ke la politikaj elitoj ne agas plu kiel emanaĵo de la elektantaro. Por ili, la popolo, tio estas ĉiam la aliaj. Ili kredas scii, nome de siaj kompetentoj, gvidi ĝin malproksimen de la “fatalaj eraroj de la neeblaj postuloj”.

Tio estas precize la kazo de la dominantaj ekonomikistoj kaj de la precipaj partioj kiam ili asertas: “Ekzistas nur unu sola ebla politiko.” Kaj se pro ĝi eksplodas la socialaj malegalecoj, ili fajfas pri tio! Kaj tamen, kun sama kompetento, aliaj ekonomikistoj povas formuli kontraŭajn tezojn pri la reformo de la pensioj aŭ pri la financado de la sociala sekureco.

Certaj sciencaj elitoj adoptas similan socialan indiferentecon, kiel montras la foresto de debato pri la genetike modifitaj organismoj. Se multaj scienculoj postulas, prave, sian liberecon de esploristo, ili preterpase forgesas pripensi la socialajn sekvojn de siaj laboroj.* Tia kia ĝi estas konceptita, la rolo de fakulo konsistas nur en validigo de la ideologiaj decidoj aŭ en premado sur politikaj opcioj en la nomo de privataj interesoj: interesoj de la nuklea premgrupo, financaj interesoj de la grandaj entreprenoj, komercaj interesoj de la agronutraĵaj grupoj...

* Vd François Ewald kaj Dominique Lecourt: “Les OGM et les nouveaux vandales [La GMO kaj la novaj vandaloj]”, Le Monde, 4-a de septembro 2001, kaj la respondon de André Bellon: “Des savants parfois schizophrènes [Kelkfoje skizofrenaj scienculoj]”, Le Monde diplomatique, junio 2002.

La publika decido estas vere legitima nur kiam ĝi rezultas el malfermita konfrontado de la opinioj. La gvidanto ekplenumas arbitraciadon laŭ siaj politikaj opcioj kaj por kiuj liaj elektintoj konfidis al li la povon. Tio bezonas, laŭ la formulo de Condorcet, publikan debaton “liberan kaj argumentitan”, tio estas la konfrontado de la tutaĵo de la vizioj trairantaj la socion, ĉe kio neniu socia kategorio apriore pravas. El la renkontiĝo de ĉiuj vidpunktoj povas naskiĝi formo de “socia vero”. Tio bezonas tempon, en epoko kie urĝeco, dekretita oni ne scias de kiu, fagocitas la publikan spacon.

La nocio de popolo, kiun oni retrovas en la konstitucia difino de demokratio — registaro de la popolo per la popolo por la popolo-, enkorpigis tiun ideon de publika spaco de egalaj civitanoj kiuj organizas sian komunan estonton. Ĝuste tiu “voli vivi kune” legitimas, transe de la opini-disecoj, la aŭtoritaton de la gvidantoj. Ĝi estas esenca cemento de la demokratio kiun institucioj kaj proceduroj ne povas plenumi.

Nedifinita “civila socio”

La nocio de ĝenerala intereso estas disfendata de la interkonsento kaj aŭtismo de la reganta klaso. Sed tio ĝi estas ankaŭ, inside, de ideoj ŝajne progresemaj. Tiel, la koncepto de egalrajteco — kies celo, ho kiom legitima, estas fine ĉesigi la diskriminacion kies viktimoj estas la virinoj — kondukas al legitimado de jura divido de la politika korpo. Rompiĝas tie la ideo de komuna mondo.

Paralele, la Eŭropa Unio montriĝas, en la momento, nekapabla starigi veran “anstataŭan” transliman politikan komunumon. Tio igas pli kaj pli dubinda la legitimecon de la decidoj kiujn faras ĝiaj institucioj en pli kaj pli gravaj kampoj. Jen pro kio referendumo pri la projekto de konstitucia traktato fariĝis nepra, se ni ne volas ke la revo de la fondintoj de Eŭropo eniru en la kompletan eksterleĝecon.

La krizo de la reprezenta demokratio povas eĉ akriĝi en tia mezuro ke multiĝas la ĉirkaŭiroj de la universala voĉdonado, kelkfoje sub preteksto proksimigi la potencon al la civitanoj. Tiel ekzistas perversa versio de konsultado de la “civila socio” fare de la gvidantaj instancoj, aparte de la Eŭropa Unio. Kun demokratia ŝajno, tiu praktiko fariĝas fonto de manipluladoj, pro manko de oficiala difino de la “civila socio”. Tiel povas esti konsultataj, sendistinge, la alimondismaj grupoj aŭ tiuj de defendo de la homrajtoj, la kontraŭabortaj asocioj aŭ ĉiuspecaj ekonomiaj premgrupoj.

Tiu sistemo baziĝas sur logiko de fortrilatoj en kiu la mastraj grupoj havas pli da rimedoj ol la sindikatoj aŭ la asocioj. Ĝi lasas al la decidinstancoj larĝan marĝenon diskrecian, liberan por propra decido: lastinstance estas ili kiuj faras la sintezon de ĉio kion oni diris al ili, laŭ siaj propraj politikaj opcioj aŭ, pli simple, submetiĝante al la dominantaj interesoj. Ĝuste tiel, la Eŭropa Ĉarto pri Fundamentaj Rajtoj, kiel la projekto de konstitucia traktato, adoptotaj post konsultado de “forumo de civilaj socioj”*, konfirmos la unuarangecon de la monismaj opcioj super la socialaj problemoj.

* Vd Bernard Cassen: “Une convention européenne conventionnelle”, Le Monde diplomatique, julio 2002.

La civila socio, komprenata kiel asocia medio, plenumas demokratian funkcion kiam ĝi aperigas socian postulon aŭ problemon kiun la elektitoj ne perceptis. Tiam ĝi montriĝas “idealtipa”, kiel diris Max Weber, por socia problemo. En la 1970-aj jaroj, la “Manifesto de la 343” tiel favorigis la decidon de leĝo pri libervola ĉesigo de gravedo (LĈG). La asocio ATTAC, same, metis en la publikan spacon la debaton pri la impostado de financaj transakcioj. Ankoraŭ necesas ke tiuj esprimiĝoj kondukos al demokratia agnosko.

Tiuj kiuj provas trudi sian veron, kiel en multaj eŭropaj tekstoj, sen ajne zorgi pri la reagoj kiujn ili sekvigas aŭ sekvigos, severe damaĝas la demokration. Ili partoprenas en la totalisma risko, kies minacon ili reĵetas ekskluzive sur la ekstreman dekstron. Sed la akriĝo povas veni ankaŭ “de malsupre”: la sakstrato de la reprezenta demokratio estis antaŭvidita de la Deklaracio pri la rajtoj de la homo kaj de la civitano de 1793, kies redaktintoj estis Condorcet kaj Robespierre, proklamante la “rajton je ribelo kiam la rajtoj de la popolo estas perfortitaj”...

Urĝas taski sin al restarigo de la demokratio — centra rolo de la rekta universala voĉdonado, publika, libera kaj argumentata debato. La fosaĵo kiu profundiĝas sub niaj okuloj en la tuta okcidenta mondo inter la reprezentantaj korpoj kaj la sociaj korpoj malfermas zonon de duboj por la liberecoj jam malfortigitaj de la merkat-ofensivoj.

Anne Cécile ROBERT