Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ekonomio de dono kaj reciprokeco

Ĉiu periodo de la homa historio disvolvis unu el la tri formoj de ekonomio: merkat-ekonomio, ekonomio de depreno kaj redistribuado kaj, fine, senmona kaj dona ekonomio. En tempo de krizo, ĉu ne valorus rehabiliti tiun? Estus bone, se la legantoj el pluraj vidpunktoj komentu kaj diskutu tiun artikolon, kiu aperis unue en la franclingva serio Manières de voir.

La homoj, biologie fragilaj estaĵoj, nekapablaj travivi solaj en la naturo, inventis dum sia historio tri fortojn de socia kunteniĝo por travivi plurope, por interŝanĝi kaj por la socia vivo: la merkat-ekonomion; la ekonomion de depreno kaj redistribuado fare de centro aŭ delegita potenco, religia, militista aŭ politika — en niaj industriigitaj socioj: la ŝtato; la senmonan ekonomion de dono kaj de reciprokeco, kies fundamentojn kaj koherecon pristudis renomaj antropologoj, de Marcel Mauss tra Karl Polanyi ĝis Claude Lévi-Strauss.

Ĉiu el la grandaj periodoj de la homa historio dediĉis sin plene al unu el la tri formoj de ekonomio, sen tamen komplete elimini la aliajn. La apogeo de ĉiu el tiuj formoj de interŝanĝo ŝajnas korespondi kun tiu de aparta kolektiva historio kiun la homoj rakontas inter si: “Maniero vidi la mondon kaj vidi sin aganto de tiu ĉi mondo”.

En la erao de tutmondiĝo, politikistoj kaj “fakuloj” — kun certe diversaj vidpunktoj — koncentriĝas sur la trovenda plej bona kombinado — en ĉiuj niveloj de organizado — inter la logikoj de la merkato kaj tiuj de la ŝtato necesaj por la bona funkciado de socio dominata de la servoj. Sed raras tiuj kiuj elvokas la ekziston de tria logiko de kohero. Kompensi la malegalecojn de la merkato per la fortoj de redistribuado etendante la nombron da pagipovaj konsumantoj, tio ne ŝajnas funkcii, sed paroli pri senmona ekonomio dominata de dono kaj reciprokeco, kiel tria logiko kombinebla kun la du aliaj, jam malfacilas. Eĉ pli malbone, provi kompreni la principon de kohero de ekonomio de dono ŝajnas al iuj kvazaŭ neado de la civiliza laboro de la misiistoj de Dio, anstataŭitaj de la misiistoj de la disvolvado. Regreso al la pratempo de la “bonaj sovaĝuloj” antaŭ la kristana erao!

Tamen konsternitaj de la mutacio de nia socio, kiu provokas kvaroblan krizon — de la enhavo donita al la laboro, de la socia ligiteco, de la senco, kaj de la daŭro (la efemera tempo ne plu kapteblas kaj kondamnas nin al urĝo)-, ni forapartigis tiun reziduan heredaĵon al la sfero de la familio, eĉ al la nura rilato gepatro-infano.

Ĉar la interŝanĝo de dono estas pro sia naturo ambivalenca, ni retenis ĝian negativan flankon. En la angla, la sama vorto signifas samtempe donon kaj venenon. Tuta sociologia skolo, transprenita de la psikanalizo, ne ĉesas nei la ekziston de dono, kiu estus nura esprimo de kaŝita kaj kalkula intereso, konscia aŭ ne, konfesata aŭ nekonfesebla. La religio transformis la donon en karitaton por gajni la paradizon, ĉar nur Dio mem, transe de la pekantoj, kapablas fari senpagajn agojn.

Tamen, la interŝanĝo, motivata de la dono, estas tute alia. Se, en la kanaka lingvo, la sama vorto signifas donon, ŝuldon kaj vivon, tio montras ke la “ligo-valoro” de la interŝanĝo estas konsiderata pli grava ol ĝia materia enhavo aŭ ĝia mezurebla rezulto; per la dono, mi ne redonas al doninto, sed mi donas miavice al iu tria. La dono tiel cirkulas ene de ĉeno kiu, kiel la vivoĉeno, estu neniam rompita. Ĉar kun la donita aĵo cirkulas io kion Marcel Mauss nomas la “haŭ”* aŭ la spirito de la dono. En la dono cirkulas ŝuldo, kaj tiu ŝuldo donas la senton aparteni al sama komunumo aŭ gefratosocio. En la Trobriand-insuloj de Nov-Gvineo, kie oni pensis ke ĉiu loĝanto havas cent amikojn, donacoj cirkulis de insulo al insulo, sen la plej eta registrado, kaj, kiel klarigas Karl Polanyi*, la bukado de tia ĉeno de interŝanĝo de donacoj povis daŭri dek jarojn antaŭ ol reveni al sia elirpunkto. Kiel esprimis Godebout en “L’Esprit du don” [La spirito de dono], temas pri anima movo, pri elano al la alia, por plezurigi lin, veto pri malverŝajna reveno, defio al la racio.

* En la franca: hau.
* Karl Polanyi: “La Grande Transformation: aux origines politiques et économiques de notre temps” [La granda transformiĝo: ĉe la politikaj kaj ekonomiaj originoj de nia tempo], Gallimard, Parizo, 1983.

Jen per tiu interŝanĝo de nesimetria tipo kiu integras la nocion de malcerteco (kaj do de vivo), ni estas tre malproksimaj de la nocio de “kontrakto donanto-dononto” (simetria), kiu dominas la interŝanĝon de merkato aŭ de ŝtato. El la vidpunkto de fermitaj sistemoj (ŝtato-merkato) malespere serĉantaj ekvilibron, la sistemo de don-ekonomio prezentiĝas kiel malfermita sistemo de malekvilibro, kies malekvilibro estas kompensata de aperanta ligo. Jen la enkonduko, en la debaton de la liberaluloj kaj de la marksistoj nubigitaj de la binara kontrasto “interŝanĝvaloro — uzvaloro”, de tria dimensio: la “ligvaloro”. Tiel, la lastatempa ekspansio de la servoj de persono al persono celantaj multobligon de la far-scioj kaj de la est-scioj estas kelkfoje nomataj scikapabliga ekonomio aŭ danka ekonomio*.

* Thierry Gaudin: “Introduction à l’économie cognitive” [Enkonduko en la scikapabligan ekonomion], Editions de l’Aube, La Tour-d’Aigues, 1997.
Tempon por la homoj por malsovaĝiĝi

Dum la merkat-interŝanĝo pli kaj pli tuje ligas la varojn en pli kaj pli malproksima spaco, neante (anonimigante) la valoron de ligo aŭ la homan parton, la don-interŝanĝo estas rilato de homo al homo kaj bezonas proksimecon kaj enskribiĝas en la daŭron. Ĉu la vulpo en La eta princo ne diras al ni ke “la homoj bezonas tempon por malsovaĝiĝi”, kaj ke, pli kaj pli urĝataj, ili “ne havas plu tempon, ĉar ili aĉetas finfaritajn aĵojn ĉe la vendisto”?

La tempo liberigita de la maŝinoj kaj robotoj aspektas kiel premsonĝo: libertempo trudita kaj ne agnoskita de iuj (senlaboruloj), malplena tempo de tediĝo por tiuj (ĉu drogitaj?) kiuj en sia vivo faris nenion alian ol labori. Tiu freneza fuĝo en la rapidecon por provi kapti tempon kiu eskapas al ni kaj rifuĝi en la urĝon, tio fariĝas katastrofo: la katastrofo de la momento. “Ĉu tiu socio de laboristoj, kiujn oni liberigos de la laborĉenoj, scios plu nenion pri la pli altaj kaj pli riĉigaj agadoj por kiuj valorus la penon gajni tiun liberecon?” diris jam Hannah Arendt en 1958.

Tiu libera tempo povus fariĝi bona afero se ni scius, individue kaj kolektive, inventi novajn sociajn formojn kie ĉiu, diversnivele, laŭ la momentoj de sia vivo, povus partopreni en tiuj tri formoj de socia kohero. Kiel, do, krei favorajn kondiĉojn por la reapero de don-dinamiko kiu akvumu la tutan socion prefere ol esti marĝenigita al spaco de bona konscienco nomata karitato?

Sukcesinte kontrakti kun sia dungisto transiron al duontempa laboro por du jaroj, Anne-Marie, en Romans (franca departemento Izero) starigis instru-abelujon por infanoj; Vilhelmo, teknikisto ĉe Rhône-Poulenc, aranĝis sian ŝipon por akcepti antaŭurbajn infanojn; Ĵaklino ebligis al infanoj kondamnitaj de la malsano, en hospitaloj, realigi sian revon; Françoise, sociala asistento en Grigny, realigis kolektivan ĝardenon; ktp.

Ĉiuj ĉi projektoj de “elektita tempo”, dominataj de la senmona don-ekonomio, fariĝis eblaj ĉar ni post dujara klopodado konvinkis la instituciojn (regionon kaj ŝtatajn kontrolinstancojn pri respekto al la laborleĝoj) pagi ĉekon de “elektita tempo” de 3.500 frankoj (proksimume 550 eŭroj) monate al tiuj volontuloj, por la divido de la laboro inter duontempa kaj la elektita tempo. Tiel dek senlaboruloj, kompense dungitaj, retrovis sian memfidon. La pasiva mono de la helpo al senlaboruloj tiel fariĝis aktiva, por malfermi kampon de nova agado en elektita tempo, en don-ekonomio, en ĝia reto aŭ teritorio de proksimeco.

Laŭ la maniero de la institucioj obsedataj de la enmetiigo*, oni povas interpreti la multobliĝon de retoj de reciproka interŝanĝo de scioj kaj, lastatempe, de sistemoj de loka interŝanĝo (SLI, france SEL) kiel provon esplori, revigligi, tiun trian formon de interŝanĝo kun ligo kiel dominanta eco, komplementan kun la du aliaj. Post tri jaroj da funkciado de nia SLI kun 250 homoj el ĉiaj profesiaj horizontoj kaj, por bona duono, senlaboraj, oni konstatas ke 90% de la faritaj interŝanĝoj, plej diversaj, estus neeblaj en la strikta kadro de la merkato.

* En Francio, sistemo ebligi al senlaboruloj staĝojn por akiri sciojn per kiuj ili pli facile trovu laborlokojn. Dum tiu tempo, ili ricevas la tiel nomatan RMI (Revenu Minimum d’Insertion [Minimuma enspezo por enmetiiĝo])

Kiam la konfido estas valoro ĉiutage kultivata kiel komuna havaĵo kaj la tempo estas parte realproprigita, la ligo stimulas la interŝanĝon, kaj la interŝanĝo siavice stimulas la ligon. En Japanio, 270.000 ĝiĉikajoj (aŭtonomaj rilate la ŝtaton kaj sendependaj)* ampleksas ĉiu inter 180 kaj 400 hejmojn kaj funkcias kun logiko de interhelpo, de mutualisma kunvivado simila al tiu de la SLI kaj premas por protekti la kvaliton de la medio; kio eblas en la lando de la sunleviĝo, ĉu tio ne eblu en la lando de Kartezio?

* S-ro Masako TAHIRA tahira-masako@nifty.com (de la diskutlisto satenjapanio@egroups.co.jp) respondis pri “jiĉikrioj” (laŭ la franca “yichicris” de la originala teksto de F. Plassard) al la peto de la redaktejo klarigi tiun japanan vorton (ni citis la kuntekston):

Ĉu ni ne povus, forturnante etan parton de la socia streĉiteco celanta gajni kelkajn poentojn en la internacia labordivido, koste de kelkaj kulturaj kaj organizaj novigoj, finfari nian nekompletan ideon de demokratio?

Kombinante pli bone la merkaton, la ŝtaton kaj la senmonan don-ekonomion ni eble trovus kelkajn receptojn por nova arto kunvivi. Eble iun tagon oni ne demandos vin kion vi faras en la vivo, sed kion vi faras el via vivo.

François PLASSARD