Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La 18an de junio 2003, la prezidanto G.W. Bush deklaris precize, ke Usono “ne toleros” konstruadon de iranaj atomarmiloj. Temis pri la plej grava kaj plej preciza averto adresita al Irano, post la fama parolado pri “la stato de la Unio” de la 29a de januaro 2002, kiu denuncis Iranon, kiel unu el la landoj konsistigantaj, kune kun Irako kaj Nord-Koreio, la “akson de l’malbono”.
Poste, la Internacia Agentejo por Atom-Energio (IAAE) publike riproĉis la iranan registaron, ke ĝi kaŝis parton de sia atomprogramo, kaj la eŭropuniaj landoj kune kun Usono postulis, ke Irano tuj kaj senkondiĉe akceptu la aldonan protokolon de la Traktato pri atomarmila nemultiĝo, kiu enkondukas senavertajn inspektovizitojn.
Sekve neniu povas dubi, ke konfrontiĝo inter Usono kaj Irano estas nun konsiderenda eventualeco, okazonta pli malpli baldaŭ, ĉu dum la venontaj monatoj, ĉu post la venonta usona prezidanta baloto, se la montrataj intencoj de Vaŝintono ne ŝanĝiĝas. Por mezuri ĝian probablecon, necesas ekiri de la nuna stato*.
Dum la ŝaho-epoko Teherana registaro decidis ekfunkciigi esplorprogramon celante fabrikadon de atomarmiloj. Pro la tre malamika klimato de la lastaj jaroj de la malvarma milito, dum Irano estis la ĉefa strategia partnero de Usono ĉe la suda limo de Sovetunio, oni ne miru, ke la usona registaro nenion obĵetis kontraŭ tiu programo, kaj eĉ verŝajne helpis ĝin. La irana revolucio haltigis ĝin.
La haltigo-decidon oni reviziis en 1982: atakita de Irako, Irano estis submetita al severa embargo pri armiloj, dum ĝia kontraŭulo ricevis ĉiajn modernajn armilojn, de Sovetunio kaj Francio ĉefe. Sed la decido reveni al atoma armado rezultis ankaŭ el pli vasta strategia analizo. La lando tiam troviĝis fronte al ekzistantaj aŭ tre probable ekzistontaj atom-armilaroj ĉe ĉiuj najbaroj: en Sovetunio, en Pakistano, en la Persa Golfo, kie usonaj aer- kaj mar-armeoj etendiĝis, en Irako, kaj en Israelo. La iranaj regantoj decidis, ke ne eblas ne reagi, kaj ankoraŭ nun tiu strategia donitaĵo determinas ilian elekton.
Ĉio montras, ke pormilita atomprogramo lanĉiĝis tiam, aparte de ĉia civila atomprogramo. Tiom sekrete kiom eblas, tiu programo ne ŝajnas ĝisirinta, kaj, intertempe, Irano kiel ĉiuj mezorientaj landoj escepte de Israelo subskribis la nemultiĝo-traktatojn, kiuj malpermesas amasdetruajn armilojn.
Kiel ajn, post sia ekrego en 1997, la prezidanto Mohamed Khatami kaj lia reformista tendenco modifis la atomprogramaron, ĉefe pro ekonomiaj kialoj. Post kiam la fremdaj nafto-kompanioj forlasis la landon sekve de la revolucio de 1979, kaj pro la de Usono decidita nafto-embargo, kiun nur la franca kompanio Total malobeis, la irana naftoproduktado bezonis dek jarojn por superi kvar milionojn da bareloj tage. Nu ĉar ekonomia kaj demografia disvolvo de la lando konsiderinde kreskigis la enlandan konsumon, Irano nun eksportas nur du milionojn da bareloj tage. Ampleksa kresko de la gas-produktado verŝajne rezultigos estonte grandan eksportokapablon, sed, por la nuna ekvilibro de la irana ekstera komerco, aldono de atomenergio ŝajnas racia.
Eĉ se ili povas aserti ke ili ne konstruis atomarmilojn, la Teheranaj regantoj verŝajne konsideris, ke Irano devas havi kapablon tion fari. La tiutemaj usonaj akuzoj baziĝas sur ampleksa fasko da informoj kaj hipotezoj kunmetitaj de IAAE en ties raporto de la 6a de lasta junio*
S-ro Mohamed El-Baradei, ĝenerala direktoro de la agentejo (IAAE) kvankam kritikante la iranan registaron pro kaŝo de parto de sia produkto, ne deklaris malgraŭ fortaj usonaj premoj, ke Irano rompis la traktaton pri atomarmil-nemultiĝo. Sed dum plej altnivelaj informo-interŝanĝoj pri la irana programo, informoj el franca origino estis donitaj pri iranaj esplorlaboroj cele al armila programo: iuj el ili supozeble uzas centrifugan teknikon por pliriĉigi uranion ĝis la necesa procento por armila bruligaĵo, aliaj bezonas plutonion, ja deŭterio-produktado ŝajne multe preterpasis la normalajn bezonojn de civilaj programoj aŭ de kemi-industrio.*
Ĉiukaze la usona registaro opinias, ke Irano atingis punkton, kie produktado de porarmila bruligaĵo povus okazi ene de unu jaro. “Tio montras”, deklaris Ŝtatsekretario Colin Powell al televidkanalo CNN lastan marton, “ke nacio firme decidinta evoluigi atomarmilojn povas teni sekreta la tutan evoluprocezon, eĉ kontraŭ la eksteraj inspektoroj aŭ observantoj, se ĝi tion volas.”*
Sed kion signifus, en la strategiaj interrilatoj, ekapero de atompotenca Irano? La lando ne nur estas ĉirkaŭita de atomarmilaj landoj, sed ties gvidantoj prave opinias, ke la lastprintempa milito kontraŭ Irako rezultigis — kaj eĉ iagrade celis — ĉirkaŭfermon de Irano far Usono, kiu nun disponas armean aparaton en la ekssovetiaj centraziaj respublikoj, en Afganio kaj Pakistano, en la Persa Golfo, en Irako kaj eĉ en Kaŭkazio.
La Teheranaj regantoj memoras la sperton de kontraŭ-iraka milito de 1980-1988: Armeo de Saddam Hussein, tiam aliancito de Okcidento, uzis kemiajn armilojn, kiuj kune kun la supereco de Bagdado rilate tutan gamon de moderna armilaro, devigis la iranan komandantaron uzi enorman infanterian soldatkvanton, por rezisti aŭ por organizi kontraŭofensivojn, fortegajn batojn, kiuj kaŭzis multegajn homperdojn, por nur ŝanceli aŭ fendeti la irakan fronton. Tiu rememoraĵo restas tiom forta ĉe la iranaj respondeculoj, ke ili nepre ne volas travivi denove tian aflikton.
Nu, la konflikto-probablo laŭ ili ne malaperis. La okupado de Irako kaj la sekvontaj krizoj povas havi rektajn konsekvencojn al Irano. La akirita kompleta aŭtonomio de Kurdoj en Irako ankaŭ povas havi konsekvencojn en la irana Kurdolando. La nova interna milito en Afganio malstabiligas la ĉelimajn regionojn. Israelo malkaŝe konsideras Iranon kiel sian plej danĝeran malamikon kaj, ekde nun, usonaj minacoj fariĝas trudaj kaj precizaj.
El ĉiuj konflikto-hipotezoj, tiu pri Israelo-alfrontiĝo plej zorgigas la iranajn regantojn. Laŭ ilia opinio, la registaro de Ariel Sharon certe ne hezitus, se la cirkonstancoj lin favorus, detrui la atom-instalaĵojn, same kiel tiu de Menahem Begin detruis en 1981 la irakan nuklean reaktoron de Tamuz. Fragilecon de Irano povus kompensi nur sama fragileco de Israelo mem, pro ties malgrandeco: Laŭ tiu rezonado, nur sufiĉe fortimiga atomkapablo povus ŝirmi Iranon.
Manke de tio, la nura ebla reago estus uzo de armefortoj kiuj deziras alfronti Israelon, el ekz. Libano aŭ la palestinaj teritorioj, aŭ uzo de armitaj grupoj varbotaj, armotaj kaj ekipotaj en la najbaraj ŝtatoj. Sed laŭ tiu hipotezo, la iranaj respondeculoj timas usonan intervenon favore al Israelo: tial necesas sufiĉe fortimiga atomkapablo. Tiu ĉi kapablo nur devus eviti eventualajn atomajn atakojn el la regionaj ŝtatoj, ĝi do bezonas nur misilojn de nelonga trafdistanco, kiajn la Shehab-3, kies trafdistanco estas 1300 km, kiuj povus atingi Israelon: ĝi jam nun estas funkcianta kaj ĝin prizorgas la korpuso de la Gardantoj de la Revolucio.*
Cetere, kia povus esti la konfrontiĝo inter Irano kaj Usono? Tre malfacile estas supozi, ke Usono ekos militon similan al tiu kontraŭ Irako: pro sia dimensio, sia loĝantaro kaj siaj riĉofontoj, Irano estas tute alispeca lando, kaj ĝia okupado necesigus multe pli da armefortoj.
Ja la iranaj militfortoj laŭdire estas malbone ekipitaj kaj ili krome estas dispartigitaj*: la tradicia armeo, senkapigita de la revolucio, sed kiu montris sian lojalecon dum la tuta kontraŭiraka milito, kaj la Gardistoj de la Islama Revolucio, la “Pasdaranoj”, korpuso enhavanta malpli ol 100.000 soldatojn, sed proprajn mar-armeon, aer-armeon kaj armil-fabrikojn.
Sed la irana popolo, movita de jarcenta naciismo, kontraŭus invadon per ĉiaj batalrimedoj, escepte eble en la kurdaj regionoj de nordokcidento kaj baluĉaj regionoj ĉe sudoriento. Kaj eĉ la demokrata opozicio al la mulao-reĝimo konsiderus sia devo defendi la sendependecon de la lando; ili rifuzus kompromitiĝon de la ofertata usona subteno.
Sume, la plej verŝajna hipotezo estus fajne celita detruo far usona militaviado de esplor- kaj eksperiment-centroj, same kiel de pezaj militistaj infrastrukturoj. Tio konsistigus la unuan fazon de la milito. Rebato de Irano povus disvolviĝi sur pluraj terenoj samtempe. Teherano povus ŝanĝi sian irakan politikon kaj forte influadi la ŝijaistan komunumon favore al armita rezistado, kiu tiam fariĝus multe pli ampleksa.
La iranaj regantoj ankaŭ povus ŝanĝi sian sintenon al la fundamentismaj grupoj, kiuj praktikas terorismajn atencojn, kiujn ili ĝis nun subpremis. Atakoj povus tiam celi prioritate la regionon de la Golfo, kie la ŝijaistaj komunumoj multas, kaj rekte minacus la usonajn poziciojn. Fine la Teherana registaro povus ankaŭ uzi sian decidigan influon al la hazara-komunumo de Afganio, kaj tiel provus rompi la forto-ekvilibron, malfavore al la de Usono starigita registaro en Kabulo. Finfine neniu povas dubi, ke antaŭvidebla konfrontiĝo inter Irano kaj Usono havus nekalkuleblajn konsekvencojn.