Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

LA TUTMONDA RAPORTO PRI LA HOMA DISVOLVIĜO 2003

RETROIRO

La raporto 2003 de la UN-programo por disvolvado (UNPD) estas dediĉita al la “miljariĝaj celoj” aprobitaj de 189 landoj kunvenintaj ĉe pinta UN-kunveno en Nov-jorko en septembro 2000. Kiuj celoj? Ni citu kvar el ili: duonigi la nombron de “tre malriĉaj personoj” (= taga enspezo malpli ol 1 €); provizi elementan instruadon al ĉiuj; haltigi disvastigon de HIV-viruso, kaj ekregi malarion kaj aliajn grandajn malsanojn; duonigi la nombron de personoj kiuj ne disponas trinkeblan akvon kaj sanservojn...

La raporto unue notas jenajn konstatojn:

1 ) Dum la 1990-aj jaroj 54 landoj registris retroiron de sia averaĝa enspezo kaj 21 retroiris koncerne homan disvolvadon;

2 ) La progresoj realigitaj dum la tri lastaj jardekoj rilate viv-esperon kaj lukton kontraŭ senalfabeteco montras, ke eblas atingi la miljariĝajn celojn. “Malriĉo ne estas fataleco (...) . Malriĉo estas ofte politika problemo” diras la raporto.

La aŭtoroj opinias, ke oni ne plu fokusu la evolu-strategion al la nura ekonomia kreskado, kaj ke necesas agi por pli justa distribuo de riĉaĵoj kaj servoj, sed ili restas konvinkitaj, ke plej gravas ekonomia kreskado kaj sciencteknika disvolviĝo kiel ĉefaj solvoj (la vortoj “kapitalismo” kaj “kapitalistoj” ne aperas). “Sufiĉus”, ili skribas, “uzi la ekzistantajn teknologiojn kaj pli bone orienti la financajn rimedojn por solvi multajn el la problemoj de granda parto de la evolumondo”.

Atestas tion la maniero laŭ kiu ili elvokas la liberalan tutmondiĝon. Memorigante la ideon vaste disvastigitan en la 90-aj jaroj, laŭ kiu tutmondiĝo estas “la nova motoro de ekonomia progreso planed-skale”, la raporto finfine agnoskas, ke “tiu optimisma prognozo montriĝis tute ne funkcianta por centoj da milionoj da malriĉuloj”.