Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Tridek jarojn post la leviĝo de politika islamo ŝajne disvastiĝonta tra Egiptio kaj la araba mondo, oni nun vidas novan sintenon pri religio kiu pli akordiĝas kun la valoroj de tutmondiĝo. Oni portas la kovrotukon kiel modaĵon, dum tele-evangeliistoj laŭdas individuan sukceson kaj “la propran intereson”. Sed ĉi tiu islamecigita liberalismo ignoras la sociajn problemojn kiuj disŝiras la landon.
En la dua duono de la 1990-aj jaroj, la politika sceno en Egiptio fundamente ŝanĝiĝis. La sensacia murdo de turistoj en Luksoro en 1997 markis, paradokse, la finon de perfortaĵoj fare de islamistaj grupoj. La “juna generacio” de Islamistoj (al-Gil al-Gadid) konvertiĝis al la principoj de liberala demokratio kiuj estis la bazo de la programoj de ĉiuj partioj kiuj provis establi sin sub la standardo de religio: al-Wasat (la centro), al-Islah (reformo), al-Sharia (la religia leĝaro).
La plej grava de la islamistaj organizoj estas la Islama Frataro, samtempe subpremata kaj tolerata. Ĝi nun faras paktojn kun siaj eksmalamikoj: aliancoj kun la laikecaj marksistoj de la Nacia Grupiĝo de Progresemaj Sindikatanoj kaj la nasserista partio dum kampanjoj de solidareco kun Palestino, kaj repaciĝo kun la partio de Prezidanto Hosni Mubarak kadre de la granda manifestacio ĉe la stadiono de Kairo je la 27-a de februaro 2003 kontraŭ la usona interveno en Irako.
Ĉiuj ĉi evoluoj subfosis la fundamentojn de la rivaleco inter oficiala islamo kaj islamo politika kiu formis la dinamikon de islameciĝo dum la lastaj dudek kvin jaroj. Ĉiuj protagonistoj en ĉi tiu “malvarma milito” estas ekskvalifikitaj: la universitato Al-Azhar, la koro de oficiala islamo, estas kritikata pro siaj kompromisoj kun la reĝimo kaj, ĉe urbaj gejunuloj, oni perceptas ke ĝiaj ulemoj (teologoj-juristoj) estas “eksmodaj kaj loĝantaj en ebura turo”. La Islama Frataro, makulite de siaj ligoj — pli supozaj ol realaj — kun la perforto kiu turmentis Egiption dum kvin jaroj, estas perdinta la aŭreolon, kiun ĝi havis en la 1980-aj jaroj. Kaj kiam temas pri la radikalaj grupoj, ili aŭ malaperis aŭ retiriĝis al la marĝenoj de la islama mondo (ekzemple, la alianco — perita de D-ro Ayman Zawahri — de la Organizo de Ĵihado kun la movado de Osama bin-Laden).
En ĉi tiu kunteksto, novaj religiaj rolantoj estas aperintaj: ŝikaj predikistoj kun stilo tre simila al tiu de usonaj tele-evangeliistoj; pentintaj prezento-artistoj rekonvertintaj al islamo; mezklasaninoj kiuj proklamis sin predikistoj kaj inventis novan tradicion, la “islaman salonon”, oftaĵo de la mezklasana vivo; predikistaj muzikgrupoj; kaj “sendependaj” islamistaj intelektuloj.
Ĉi tiuj diversaj rolantoj havas kvar komunajn trajtojn: preskaŭ ĉiuj ricevis laikan edukon kaj akiris sian religian scion neformale; ili estas junaj, el privilegiaj familioj kaj bone integriĝintaj en la socion; ili provas kombini diversajn kulturajn modelojn kun tiu de islamo, kiu sekve perdas sian centrecon; kaj ili asertas, ke ili estas rompintaj rilatojn kun kaj islamo oficiala kaj islamo politika.
La valoroj de ĉi tiu tendenco neniel estas revoluciaj; ili estas la elreviĝintaj vantaj valoroj de la junaj bonhavuloj: individuismo, hedonismo, komforta vivo kaj konsumado. Resume, por parto de la islamista movado, ni estas en epoko de postlaso de la politiko.
Simptoma estas la sorto de la hiĝabo, la islama kapfulardo, la simbolo de la “islama vekiĝo” en la 1970-aj jaroj. Ĝi jam ne indikas malakcepton de la Okcidento, kiel tiam, sed male signifas ne-islamistan manieron esti islamano: la finon de obsedo pri identeco kaj esprimon de la realoj de tutmondiĝo, konsumismo kaj reformoj instigitaj de la merkato.
La hiĝabon re-alproprigis la modistoj, kvankam ĝi ankoraŭ foje vendiĝas ekster moskeoj. En butikoj kiuj servas al vualitinoj, oni nun portas la hiĝabon laŭ la modeloj de la internacia modo, ekde la nomoj mem de la butikoj, kelkaj anglalingvaj — al-Muhajaba Home, al-Salam Shopping Centre — , kelkaj franclingvaj — Flash, L’Amour. Estas neniel komune kun la programo de islama identeco kaj la etiko de pudoro!
La “liberala vualitino” (al-muhajabba al-muta-harrira) frenezigas la fundamentistojn: “portante fulardojn el Parizo kaj parolante al siaj infanoj anglalingve”, ŝi estas kondemnata kaj de la Islama Frataro kaj de predikistoj vane alvokantaj la ĉiosciadon de la “rigardo de la Plejalta”.
Simile, la naŝido (religia ĉanto) estis adaptita al tutmondiĝo. Ĉi tiu antikva kutimo, heredita de sufiismo, estis adoptita ekde la 1970-aj jaroj de islamistoj ĉe universitatoj. Ilin inspiris la verkoj de la tiamaj malliberigitaj aktivuloj, verkoj laŭdantaj ĵihadon, martiriĝon, heroecon, kaj kondamnantaj la arbitrecon de la ŝtata potenco. Dum jardeko, estis tute politika afero, kiel ankaŭ la kapfulardo kiam ĝi ekaperis ĉe la universitatoj. La vortoj de la ĉantoj estis batalemaj kaj kritikis la ŝtaton, kaj nenia muzika instrumento estis nelica. Poste, influite de la himnoj de islamistaj naciistoj dum la unua Intifado (1987), oni muzikigis la naŝidon: unue kun tamburinoj, poste kun tamburoj, kaj fine sinteziloj.
Fine de la 1980-aj jaroj, du bandoj de muzikistoj formiĝis, kaj ili estis furoraj en islamistaj rondoj ludante ĉe la “islamaj geedziĝoj” kiuj laŭmodiĝis. La temoj de la naŝido modifiĝis, kaj amo, feliĉo kaj poezio aperis, parte por plaĉi al la malpli aktivismaj gejunuloj, sed ankaŭ pro la strukturaj limoj de geedziĝaj solenoj, kiuj apenaŭ taŭgas por batalemaj sloganoj.
Poste, ekde la malfruaj 1990-aj jaroj, la grupoj fariĝis profesiaj, larĝigis la gamon de siaj instrumentoj, komencis ludi kontraŭ pago kaj vendis aŭdkasedojn. En 1990 estis nur du grupoj: nun estas proksimume kvindek. Mildiginte sian predikadon, ili forlasis ĵihadon kaj ties repertuaron kaj konkurencas kun egiptaj popmuzikistoj. Kiel tiuj, ili ŝanceliĝas inter romantika etoso kaj ekŝprucoj de naciismo temanta pri Palestino kaj Irako. Hodiaŭ, naŝidistoj foje havas ne-religiajn nomojn: al-Wa’d (La Promeso); al-Gil (La Generacio). Ilia muziko konstante kunfandiĝas kun ne-arabaj ritmoj, anglosaksa popmuziko, ĵazo kaj rapmuziko.
En la kazoj de la kapfulardo kaj la naŝido, ĉi tiu eniro en la mondon de konsumismo kaj la merkato, kaj la sinkretismo kun ne-arabaj modeloj (anglosaksa popmuziko, la internacia modo), estigis implican kontestadon, ne nur de la puritanismo de la jaroj 1970-aj kaj 1980-aj, sed antaŭ ĉio de la principo mem de ideologiigo de religio.
Ĉi tiu tendenco neniel estas nur onidira: ni povus distingi similajn evoluojn en la islama ekonomio, ĉiam pli influata de la fluoj kaj refluoj de internacia financo*, aŭ en islama bonfarado, kiu estas rekonsiderita, kadre de novliberalismo, kiel savreto por kompensi la retiriĝon el ĉi tiu sfero fare de la ŝtato, retiriĝon kiun la islamistoj plejparte subtenis. Ĉe iuj anoj de la religiemaj mezklasanoj, ĉi tiu ŝanĝo similas la konatan novepokisman religiecon de la Okcidento pro la maniero laŭ kiu ĝi depruntas de aziaj spiritecoj.
Magda Amer, juna predikistino de la kaira mezklasanaro, ŝatas ĉakrojn*, jogon, makrobiotikon kaj refleksologion. Ŝiaj kursoj pri islamo kaj alternativa medicino fascinas la monduminojn kiuj vizitas la moskeon Abu Bakr Al-Siddiq kie ŝi predikas, en la bonhava antaŭurbo Heliopolis .
Predikante “la Protestantan labor-etikon” kaj “prizorgadon de si”, 36-jaraĝa Amr Khalid estas la plej kompleta enkorpiĝo de ĉi tiu transformiĝo. En malpli ol kvar jaroj, ĉi tiu filo de bonstata familio fariĝis la plej populara predikisto en la araba mondo, kaj eĉ en la antaŭurboj de Francio. La sekreto de lia sukceso estis scii kiel okupi pozicion ekster la rivaleco inter islamo oficiala kaj islamo politika, ofertante religian produkton kongruan kun la modernaj atendoj de la urbaj mezklasanoj: monduma fido kiu emfazas internan trankvilon kaj spiritan ekvilibron, malakceptas religiajn observojn en kiuj la rito estas celo en si mem, kaj rifuzas rigardi Alahon kiel Dion de venĝo.
Khalid ne volas aspekti kiel tradicia ŝejko; li preferas esti glatrazita kaj ne barba, porti kompleton kun kravato anstataŭ blankan talaron, parolas la egiptan dialekton kaj ne la klasikan araban lingvon. Li estas forlasinta la klasikan salafistan prediko-stilon, preferante prediki ke Dio estas amo. Kopiante la stilon de la usonaj tele-evangeliistoj, li unuafoje alportis religian babilprogramon al la araba mondo — formulo rapide adoptita de ĉiuj, kiuj sin nomas “la novaj predikistoj” (interalie Khalid al-Guindy, al-Habib Ali kaj Safwat Hegazy).
Lia ĉefa mesaĝo estas tio, ke ni devas “akordigi religion kaj la vivon”. Reveni al religia observado signifas fari ne oferojn sed ŝanĝetojn; esti pia ne signifas rezigni la plezurojn de la vivo. Tial li ŝatas esti fotita portante futbalan ĉemizon kun iu futbalista stelo — metodo por konkrete esprimi la ekvilibron inter la korpo kaj la spirito. Ĉio ĉi havas nenion komunan kun ĵihado, aŭ eĉ nur kun la politiko, kiel rimarkis la ŝejko de al-Azhar kiu, iom cinike, nomis tiun de Khalid “da’wa diet” (sensuka predikado). Siaflanke, la Islama Frataro nomas ĝin “ Islamo klimatizita”.
La sola projekto de Khalid estas alparoli la ŝikajn gejunulojn de Kairo kaj Aleksandrio per religia diskurso kiu priparolas la sinrealigajn valorojn konvenajn por liberala moderneco: ambicio, riĉeco, sukceso, laboremo, efikeco kaj la propra intereso. Li proponas al ili la modelon de virta riĉeco kaj elsaviĝo per faroj. Unu el liaj adeptoj malkaŝeme klarigas: “Riĉeco estas donaco de la ĉielo. Sekve, la riĉa islamano estas la favorato de Dio ĉar li elspezos sian riĉaĵon por bonfarado”.
Ĝuste tion intencas Khalid kiu, en ekŝpruco da entuziasmo, informis siajn aŭskultantojn: “Mi deziras esti riĉa por ke oni rigardu min kaj diru “Jen: riĉa kaj religiema” — kaj la homoj amos Dion per mia riĉeco. Mi deziras havi monon kaj la plej bonajn vestojn por instigi homojn ami la religion de Dio.” Li konstante valorigas penadon kaj ŝpareman uzon de tempo, kaj kampanjas kontraŭ senutila libertempo kaj troa dormado.
Tre entrepreneme, Khalid konsideras ke “la unua neceso en la konstruado de serioza vivo estas difini celojn kaj ilin registri.” En la sama spirito, li alvokas siajn aŭskultantojn esti “produktivaj kiam vi helpas amikojn, produktivaj kiam vi plenumas faraĵojn, produktivaj dum vi evoluigas la socion”. Kaj li nun akceptas, ke ambicio valoras: “Unu el la pruvoj de la amo de Dio estas tio, ke ĝi instigas esti ambicia, donas la ambicion por iri ĉiam pli alten, por leviĝi ĉiam pli alten en la socio.”
Li certe sukcesis: liaj predikoj nun estas protektitaj per kopirajto, li rajtigis kelkajn kompaniojn distribui liajn aŭdkasedojn, li estas religia konsilisto de la saŭdia elsendoreto Iqra’, kaj varbata de administraciaj konsilioj de islamaj bankoj. Kiel religia entreprenisto kiu sanktigas la valorojn de la merkato kadre de ia malpolitikizita predikado, Khalid fariĝis produkto vendata de la amaskomunikiloj. LBC, la elsendoreto fondita de kristanaj milicioj de Lebanono, senhezite oferis al la dio de profito sian religian lojalecon kaj, dum la lasta ramadano, elsendis la islaman intervjuan programon de Khalid, “Wa alqa al-ahibba” (Renkontiĝo kun la amatoj) por varbi spektantarojn en la landoj de la Golfo.
Ĉi tia predikado ne estas nur fenomeno egipta. En Indonezio, la plej furora de la ŝikaj predikistoj de Ĝakarto, Abdullah Gymnastiar, ne nur predikas, li ankaŭ ofertas kursojn pri administrado kaj meminstigado. La interrilato kun la valoroj de la merkato ne ĉesas tie. Antaŭ kvin jaroj, ekzemple, la islamistaj eldonejoj de Egiptio submetiĝis al la koncepto de manaĝerado. Muhammad Abdel Gawad, eksa Islama Frato, ofertas islamecigitan version de ĉi tio en broŝuroj kun titoloj kiel “La sekretoj de efika administrado dum la vivo de la Profeto”. En Maroko similaj broŝuroj instruas, ke la leganto metu la Dian Benon al la servo de sia entrepreno, kaj en la Golfo islamista eldonejo instruas “La dek kutimojn de sukcesuloj”.
Eĉ ŝtataj religiaj institucioj estas tuŝitaj: ĉe la Ministerio de Vakfoj*, reformaj projektoj nun ĉiam pli emfazas la socialan rolon de la moskeo, la civilan socion, kaj memstarecon. Preleganto invitita de la universitato Al-Azhar alvokis al reverkado de la da’wa (predikado) laŭ la maksimoj de usoneca merkatumado.
Ĉi tiaj metodoj por validigi religion eble pravas. Kaj la sinkretismo, kiu estas ŝteliranta en novajn manifestiĝojn de la “reveno al islamo”, eble ridetigas. Sed tion, kion ni vidas, ne tiom estas la leviĝo de ia islama humanismo, sed islamecigita daŭrigo de la pensmaniero de la merkato kaj la novliberalisma modelo, en kunteksto de pliiĝantaj socialaj malegalecoj kiuj faras ĉiam pli urĝa la subtenon por alternativa solvo kiu kapablas rezisti novliberalisman tutmondiĝon. Estas nur unu signeto de rezisto kontraŭ la islama versio de novliberalismo, nome la kreskanta intereso de junaj islamistaj intelektuloj pri la kontraŭ-tutmondiĝaj movadoj — ekzemple la triamonda asocio Al-Ĝanub (la Sudo) — kio eble antaŭfiguras la rekreadon de utopio fondita sur islamo, sed sen ĝia obsedo pri identeco.
Patrick HAENNI kaj Husam TAMMAM.