Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Post ondo da senprecedencaj fuzioj, dek farmaciaj grupoj dividas 50% de la tutmonda merkato de medikamentoj — por la pli granda profito de siaj akciuloj. Ili kuracas la planedon kaj financas siajn esplorojn per la enspezo el vendoj. Jen la vizaĝo, glata kaj ridetanta, kiun la “farmaciaj granduloj” prezentas al la mondo. Sed kelkaj sulkoj ekaperas. En la Sudo de la mondo, oni mortas pro manko de medikamentoj, kiuj ofte estas tro altekostaj; en la Nordo, oni suferas pro trokonsumado kaj pro kromefikoj kiuj delonge estis nerimarkitaj. Ŝajne, tamen, ĉi tiuj firmaoj renkontas neniujn kontraŭpezajn fortojn.
Kiam temas pri malnoblaĵoj ĉe la plej altaj rondoj de la ŝtato, la gazetaro ĝuegas regali la legantojn per raportoj pri subaĉetoj kaj korupto. Sed kiam la itala polico elfaris grandegan kriminalan enketon pri GlaxoSmithKline (GSK) kiu koncernis 2.900 kuracistojn, la amaskomunkiloj preskaŭ tute silentis. Preskaŭ nenio aperis pri ĉi tiu skandalo krom en The British Medical Journal ( BMJ) kaj The Guardian de Londono (la 13-an de februaro, 2003). Kaj tamen, 37 dungitoj de GSK Italio kaj 35 kuracistoj estis formale akuzitaj pri “korupto”; kaj 80 vizitintoj el la farmacia industrio estis akuzitaj pri nelicaj pagoj al kuracistoj por ke ili preskribu produktojn de GSK, kaj ne la senpatentajn ekvivalentojn. Dum la enketo, la polico eltrovis kompleksan komputilan sistemon, nomitan “Giove” (Jupitero) kiu ebligis, ke la vendistoj de la firmao kontrolu la preskribojn de la kuracistoj al kiuj ili pagis, per la mendoj faritaj al apotekoj. Laŭ la BMJ, 13.000 horoj da surbendigitaj telefonaj konversacioj montris proksiman rilaton inter la preskriboj kaj la valoro de donacoj ricevitaj de la kuracistoj: “medicinaj” vizitoj al la Grand Prix de Montekarlo aŭ al la Karibaj Insuloj, kontantaj pagoj en la valoro de 1.500 eŭroj, k.t.p.. Cetere, Italio ne estis izolita kazo. Similaj okazintaĵoj estas eltrovitaj en Usono kaj Germanio...
En aprilo 1993 D-ro Nancy Olivieri, de la Hospitalo por Malsanaj Infanoj en Toronto, subskribis kontrakton kun la kompanio Apotex Research Inc. por fari esplorojn pri nova molekulo, deferiprone, kiu promesas helpi al pacientoj kiuj suferas talasemion (heredan sangomalsanon) eviti korkolapsojn kaŭze de troa fero. Ŝi tute ne sciis, ke post ok jaroj ŝia “kazo” estos la objekto de enketo kaj de raporto pli ol 500-paĝa. Du jarojn post kiam komenciĝis la kuracaj elprovoj kaj aperis la unuaj esperigaj rezultoj, ŝi suspektis ke deferiprone pliakutigas la hepatan fibrozon de iuj el ŝiaj pacientoj. Ŝi decidis subskribigi al ili novan leteron de konsento kiu informis ilin pri la eventualaj riskoj de kromefikoj, kaj ŝi submetis ĝin al siaj superuloj. La laboratorio tuj nuligis la kontrakton (sed ne la esplorojn en aliaj hospitaloj) kaj minacis jure persekuti ŝin se ŝi rompos la paragrafon de konfidenco kiun ŝi neprudente subskribis. Ŝi ignoris la premon kaj, kiel devo al siaj pacientoj, prezentis siajn rezultojn dum kolokvo.
Dum ses jaroj da justice kaj profesie trompitaj esperoj, sole la Kanada Asocio de Universitataj Instruistoj subtenis ŝin. Estas vere, ke la estro de Apotex, unu el la plej influaj “filantropoj” de Toronto, ofertis al la universitato de tiu urbo 20 milionojn da dolaroj por la konstruo de nova konstruaĵo. Fine, pro ŝia persistemo, la tribunalo decidis favore al ŝi. Reinstalite en sian postenon kun kompensaĵo por la perditaj jaroj da esplorado, ŝi ankaŭ certigis, ke la Eŭropa Komisiono nuligu sian licencon pri la vendado de deferiprone, argumentante ke neniu scienca studo ekzamenis la zorgojn pri kiuj ŝi atentigis.
Kuracisto preskribis por Roselyne antibiotikon de la tria generacio kontraŭ akuta otito. Post du tagoj, ŝi apenaŭ povis paŝi kaj ŝia sangopremo estis ekstreme malalta. Ŝi konsultis alian kuraciston kiu diris, ke jam estis “problemoj pri ĉi tiu antibiotiko antaŭe” kaj konsilis, ke ŝi ne plu prenu ĝin. Du tagojn poste, ŝi refortiĝis. La okazintaĵo ne estis grava, kaj mankis pruvo de ligo al la antibiotiko, kio estis bonŝanca ĉar la kuracisto havis neniun rimedon por raporti ĝin. Ekde la alveno de la karto Sésame-Vitale*, kuracistoj devas konektiĝi al Interreto por ĉiu konsulto. Sed ne estas retejo por registri ĉi tiajn komentojn. Se ili estus sciigataj al la medicina komunumo, tio ebligus, ke epidemiologoj povu trovi antaŭe nerimarkitajn riskojn antaŭ ol medikamentoj estas oficiale aprobitaj. La Eŭropa Komisiono ĝis nun ignoras alvokojn de la Kolektivo Medikamentoj en Eŭropo, ke pacientoj pli engaĝiĝu pri “farmacia observado”.
La kontraŭ-aidosa organizo Act Up-Paris delonge bedaŭregas, ke mankas financado por precizigi la dozojn de trioblaj terapioj por virinoj. La plimulto de la pacientaroj en la terapiaj elprovoj konsistis el viroj. Post kiam la vendo de iu produkto estas sankciita, estas neniu laŭleĝa devo daŭre taksi ĝin aŭ eĉ kontroli iun nombron da kuracatoj. Sekve, laboratorioj povas liberi elekti ĉu aŭ ne elfari post-sankciajn elprovojn (elprovojn “de la kvara fazo”). Pro tio, ke publika financado ĉiam estas nesufiĉa, kelkaj kuracistoj kaj esploristoj aliĝis al “merkatumaj elprovoj”.
“Reklamoj ne ĝenas nin,” diras redaktoro de la revuo L’Infirmière (La Flegisto), ridante. “Malsame al preskaŭ ĉiuj aliaj profesiaj revuoj de la medicina fako, la laboratorioj havas nenian intereson pri ni. Niaj legantoj nek konsumas nek preskribas medikamentojn. Ni pli-malpli libere skribas pri tio, kio interesas nin: la interrilato kun la paciento, la stato de hospitaloj en la Tria Mondo, la malfacilaĵoj de la profesio...” Medicinaj revuoj ofte estas la sola fonto de informoj (kaj eĉ instruado!) por kuracistoj dum la daŭro de iliaj karieroj. Tamen, krom kelkaj eldonaĵoj kiel Pratiques(trimestra revuo), aŭPrescrire (kiu kritike ekzamenas donacajn medikamentojn), la plimulto de la medicinaj revuoj estas plenplenaj de reklamoj.
Suzanne, pariza ĵurnalistino, translokiĝis al suda Anglio kie ŝi esperis okupiĝi kiel sendependulo, kio tamen pruviĝis pli malfacila ol antaŭvidite. Sed jen, ŝi ricevis retpoŝtan leteron kun alloga oferto: “Ni volus, ke vi ĉeestu medicinan kunvenon je la 22-a de januaro en Londono, kaj verku artikolon por la franca gazetaro. La celo estas informi la publikon pri disvastiĝinta sed relative nekonata malsano kaj pri novaj terapiaj avancoj en ĉi tiu fako.” Sekvis detala priskribo pri ĉi tiu “malsano” kaj la bonegaj rezultoj de la nova kuracilo. “Kvankam ni konscias, ke vi ne povas garantii la aperon de via artikolo, ni pagos al vi la sumon de 500 pundoj por ke vi ĉeestu ĉi tiun unutagan kunvenon, verku la artikolon, kaj submetu ĝin al — ekzemple — Agence France-Presse, Le Monde, aŭ Quotidien du Médecin.” Scivoligite, Suzanne petis pliajn informojn kaj oni skribis al ŝi, ke: “Mi certigas al vi, ĉi tiu estas tre ofta praktiko. Ĉeestos dek britaj ĵurnalistoj kaj kvar el Skandinavio.” Peco verkita de alia ĵurnalisto estis kunsendita kiel ekzemplo... aŭ kiel imitinda modelo. “Kompreneble, se vi sukcesos aperigi la artikolon, mi povos des pli facile fari similajn invitojn al vi estonte.”
Martin Winckler, kuracisto kaj romanisto, donas sian opinion pri ĉiuj temoj dum sia radioprogramo sur la reto France-Inter. Sed je la 15-a de majo 2003, li aŭdacis mencii la lastan libron de Philippe Pignarre, eksa manaĝero de la farmacia industrio, kiu klarigas tion, kion Pignarre nomas la “krizo” travivata de la laboratorioj: malpliiĝas la perspektivo por produkti novajn gravajn terapiojn, kio minacas ilian — ĝis nun — eksterordinaran profitadon. Sur la elsendoreto de publika servo, ĉi tio ne akordis kun reklamprogramoj de la asocio de dungantoj de farmaciaj entreprenoj (LEEM), por kiu “esplorado avancas, la vivo progresas” laŭ la vortoj de reklamkampanjo aperanta sur France-Inter, Radio Classique, kaj la tri kanaloj de France Télévisions. La 4-an de julio, sen klarigo, muzika interludo anstataŭis la programon de Winckler. La 11-an de julio, LEEM asertis “rajton respondi” al liaj “senbazaj akuzoj”. Post ĉi tiu okazintaĵo, France-Inter devis embarasite respondi al bombardo da demandoj de aŭskultantoj.
Ĉiuj surpriziĝis kiam la prezidanto George Bush komisiis al Randall Tobias, eksa ĝenerala direktoro de Eli Lilly — la feliĉa fabrikisto de Viagra — la estradon de la usona kaso por batali kontraŭ aidoso (15 miliardoj da dolaroj en la daŭro de kvin jaroj). En ĉefartikolo je la 12-a de julio 2003, The Lancet, unu el la ĉefaj revuoj de medicinaj esploroj, eldiris ke “liaj ligoj kun la farmacia industrio estigas zorgojn pri tio, ĉu Tobias devontigos sin certigi la haveblecon de malkaraj senpatentaj medikamentoj kontraŭ aidoso; aŭ ĉu li aĉetos patentitajn versiojn, tiel protektante la interesojn de medikamentaj kompanioj en Usono?”.
Dum tri jaroj furioza lukto pri farmaciaj patentoj interbataligis kelkajn evolulandojn kaj Usonon, la Eŭropan Union kaj Japanion (kiuj kune konsumas 88% de la medikamentoj de la mondo). Tuj antaŭ la kunsido en Kankuno de la Monda Organizo pri Komerco, la lukto finiĝis kun venko por “la Farmaciaj Granduloj” gvidataj de la usona kompanio Pfizer. La limigoj de la komerco je senpatentaj medikamentoj certigos, ke la grandaj firmaoj tenos striktan regon de la merkato.
Je la 23-a de julio 2003, la Ĉambro de Deputitoj en Vaŝingtono partoprenis tre atenditan voĉdonon pri leĝprojekto kiu proponis sankcii la importadon de medikamentoj vendataj je prezoj pli malaltaj eksterlande ol en Usono. La leĝprojekto superis la kutiman partiecan dividon: 87 respublikanoj kuniĝis kun 155 demokratanoj por aprobi tion, kio efektive estis defio al la laboratorioj — povas esti, ke medikamentoj tiel oftaj kiel la antibiotiko Augmentin kostas trioble pli en Usono ol en Eŭropo. Steven Weiss, redaktoro de la informilo CapitalEye.org, kiu dediĉas sin al la analizado de monkontribuoj por balotadaj kampanjoj, povis facile kunmeti la politikajn kampojn: inter 1989 kaj 2002, deputitoj kiuj voĉdonis nee, konforme al la interesoj de la farmaciaj firmaoj, mezvalore ricevis trioble pli da kampanjaj monkontribuoj de la firmaoj ol tiuj, kiuj aprobis ĝin. En 2002, la demokratanoj kiuj voĉdonis nee ricevis kvinoble pli da mondonacoj ol la aliaj! Kiun, efektive, ili reprezentas?
Bombardate per sloganoj kiuj egaligas sciencajn esplorojn kun la vivo, ni malofte demandas al ni pri la vera ligo inter la sano-bezonoj de nia socio kaj la prioritato asignita al la evoluigo de tiu aŭ alia nova medikamento. Tropikaj malsanoj jam ne aperas sur la radaraj ekranoj de la laboratorioj post la epoko de koloniismo. Kiom da esploroj estas for-oferataj pro tio, ke la koncerna merkato ne estas sufiĉe profitodona, dum mono estas malŝparata por la propagando de “furoregaj” medikamentoj kiuj enspezigas pli ol miliardon da eŭroj.
Pri ĉi tiu regreso de moroj multe respondecas la publikaj institucioj, kiuj edukas kuracistojn kaj poste lasas ilin okupiĝi pri sia laboro, ofte en izoleco, kun malmultaj sendependaj fontoj de informoj por ĝisdatigi siajn sciojn. Sed la institucioj estas submetataj al fortege organizitaj premgrupoj kiuj eĉ ne detenas sin de ĉantaĝo (pri la uzo kaj havigo de novaj kuraciloj) kaj minacoj. Kiam temas pri la pacientoj, mankas al ili rimedoj, krom reklamoj, por formi prudentan opinion. La eventuala laŭleĝigo, fare de la Eŭropa Unio, de rekta reklamado al la publiko riskas pliigi la konfuzon.
Ĉi tiu flankenŝoviĝo de la politiko (kiu nur estas plia nomo por la “truo” en la savreto de sociala asekuro) estas tamen riparebla: diversaj projektoj estas proponitaj kiuj povus reengaĝi pacientojn kaj kuracistojn pri kuracaj elektoj, laŭ la ekzemplo de la aidosuloj kiuj agis meminiciate. Unue oni devos forigi la solidajn intelektajn barilojn starigitajn de la laboratorioj per la promocioj de tiuj sciencistoj kiuj eltrovas novajn merkatojn, dum aliaj kolegoj estas blokataj; aĉetante la subtenon aŭ komplicecon de iuj amaskomunikiloj; flatante “bonajn preskribantojn” kaj malfidante kiel “postrestintaj” kuracistojn kiuj kontente preskribas nenovajn elprovitajn medikamentojn... La industrio — regulate de la financistoj kaj kun grandegaj monrezervoj — submetas la ĉefajn protagonistojn al terura penso-kontrolado. La ordinara etskala korupto kaŭzita de ĉi tiuj praktikoj estas infektinta ĉiujn nivelojn de la sociala kontrakto pri la protekto de la publika sano.
Philippe RIVIERE