Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Jen pro kio s-ro Ariel Sharon timas

Se la israela ĉefministro decidas apliki la iniciaton de Ĝenevo, tiam li havos sian lokon en la historio kiel tiu kiu fondis la demokratian judan ŝtaton Israelo surbaze de akordo.

Tio estus eĉ pli grava atingo ol la fondo de la lando en 1948, ĉar tiam temis pri unuflanka agado, agnoskita nur de kelkaj landoj en la mondo. La iniciato de Ĝenevo pruvas ke ni vere havas partneron kaj ke ekzistas alternativo al la sangelverŝo. Kaj la atakoj de la ĉefministro Ariel Sharon kaj de liaj ministroj kontraŭ la laborista partio, la opozicio kaj la iniciatintoj de tiu dokumento perfidas precipe unu senton: la timon.

Tamen, ĝis nun fiaskis ĉiuj provoj de la registaro kaj de la dekstrularo timigi la subtenantojn de la iniciato de Ĝenevo en Israelo. Komence, s-ro Sharon provis prezenti nin kiel politikistojn je la soldo de la malamiko. Ekstremdekstraj deputitoj kvalifikis nin perfiduloj. Certaj eĉ admonis — vane — la ĝeneralan prokuroron persekuti nin tribunale.

La 13-an de novembro, sub premo de la ĉefministra oficejo, la ŝtata radio ĉesis disvastigi reklaman anoncon sciigante la israelanojn ke ekde meze de novembro, la teksto de la Ĝeneva dokumento estos sendata de la poŝto al ĉiu hejmo. Fronte al tiu politika cenzuro, ni estis devigitaj direkti nin al la Supera Kortumo, kiu decidos post kelkaj tagoj.

Sed nek tiu cenzuro nek la minacoj malarmos nin. Ni persistos, des pli ke ni konstatas ĉe la palestinanoj kreskantan apogon por la ĝeneva iniciato; tiu ĝuas subtenon ankaŭ ĉe kreskanta parto de israelanoj, kiuj konsideras ĝin valora alternativo al la katastrofa politiko de la registaro Sharon — alternativo kapabla eltiri israelanojn kaj palestinanojn el sakstrato terure multekosta por ambaŭ popoloj en ĉiuj kampoj de la ĉiutaga vivo.

Ĉi-jare, komence de novembro, la amasa partopreno en la diversaj agadoj okaze de la oka datreveno de la murdo al Iĉak Rabin alportis novan pruvon ke grava parto de la israela publika opinio, seniluziigita de la politiko de s-ro Sharon, serĉas eliron: precize tiun proponas la iniciato de Ĝenevo.

En realo, la dekstrularo kaj la ekstremdekstrularo formas rifuzo-fronton kiu uzas provokojn, timigojn kaj batalojn, ĉar ili timas la pacon. Kaj se ili maltrankviliĝas, tiam pro tio ke nun pli kaj pli da israelanoj povas kompreni ke, jam dum tri jaroj, ili estas misuzataj.

Dum tri jaroj, efektive, la ĉefministro sukcesis kredigi al la popolo ke ne ekzistas partnero por dialogi. Ke la forto rezultigos la venkon kiu disrompos la palestinanojn. Ke la rimedoj de Tsahal, la israela defend-armeo, povas triumfi. S-ro Ariel Sharon petis nian popolon esti forta, kaj li promesis ke tiam la teroro ĉesos. Sed la situacio nur pli malboniĝis. La eliminado de palestinaj gvidantoj — kiu laŭdire devis elradikigi la teroron kaj kiu fariĝis la sola politiko de la registaro — riskas dissolvi tion kio restas de la lando. La teroro akriĝas, la ekonomio kolapsas, la socio diseriĝas kaj la demografia realo minacas eĉ la ekziston de la ŝtato Israelo kiel juda ŝtato. Sed ĉio ĉi ne kondukis la registaron elekti alian vojon.

Post longaj monatoj da tenaca laborado, ni finatingis la ĝenevan iniciaton. Certe, neniu inter ni pensis ke eblas konkretigi tiun akordon de unu tago al alia. Ni batalis por ĉiu detalo, ĉiu centimetro, kvazaŭ temus pri vera akordo. Tio estis batalo, sed sen viktimoj. Ni batalis inter ni, sed sen uniformoj. Ni batalis por Jerusalemo, por la Templomonto kaj por Guŝ Ecion*. Ni batalis por la definitivaj limoj de Israelo, kaj por esenco de la ekzisto de la ŝtato. Kaj ni akiris konvinkajn rezultojn.

* Bloko de “historiaj” kolonioj sude de Jerusalemo.

Unuafoje en la historio, la palestinanoj deklaris oficiale agnoski la ŝtaton Israelo kiel ŝtaton de la juda popolo, kaj tion por ĉiam. Ili rezignis la rajton reveni al Israelo, tiel certigante ke nia ŝtato konservu stabilan kaj solidan judan plimulton. La muro de lamentadoj, la juda kvartalo kaj la davida turo restos en niaj manoj. Jerusalemo ne estos plu sufokata de sia ĉirkaŭaĵo, kaj la tuta ĉeno de judaj vilaĝoj kiuj ĉirkaŭas ĝin — Ĝivat Zeev, Ĝivon (la malnova kaj la nova), Maale Adumim, Guŝ Ecion, Neve Jaakov, Pisgat Zeev, Hagiva Atsarfatit, Ramot, Ĝilo kaj Armon Anatsiv — estos integra parto de la etendita urbo por ĉiam. Neniu loĝanto de tiuj vilaĝoj devos forlasi sian domon.

La kritiko al la akiritaj rezultoj estas facila. Kaj, se ankaŭ facilas la provoko, tiu povas esti ne alia ol esprimo de paniko. Sed ekzistas iuj por paroli kune, kaj sufiĉas ke la registaro havu la volon por ke la realo ŝanĝiĝu ekde morgaŭ matene. La problemo estas ke s-ro Ariel Sharon ne havas la volon aliri aranĝon. Li ne estas dotita de tiu kuraĝo kiu ebligas al gvidantoj rigardi al la estonto. Li faras siajn decidojn surbaze de politikaj argumentoj kaj submetas sin al la bonvolo de la ekstremistoj. La sola “kuraĝo” de la ĉefministro kaj de lia registaro estas ilia kapablo mensogi kaj aserti ke ne ekzistas alia vojo. Kie ili trovas la kuraĝon sendi soldatojn al la morto en milito fora de ĉia realo? La iniciato de Ĝenevo similas al eta knabo kiu kriis kiam la reĝo estis nuda. La registaro trenas nin al nia propra perdo. Kaj ĝiaj violentaj reagoj pruvas tion: ĝi panikas, kaj prave. Ĉar gvidanto kiu, en siaj animo kaj konscienco, trenas sian popolon al milito riske de komplete sensenca sangelverŝo, estas eksterleĝa gvidanto. Kaj nuntempe ĉiuj komprenas tion. Anstataŭ klarigi la kialojn kiuj malhelpis la redaktadon de tia akordo, li preferas provoki, jen kampo en kiu li elstaras, tute kiel sur la Ciona Placo antaŭ ok jaroj. Nun li ripetas, ĉi-foje kiel ĉefministro, sed la vortoj estas la samaj.

La iniciato de Ĝenevo estas modelo kaj ne oficiala dokumento inter registaroj. Ĝi estas propono cele al definitiva aranĝo, akceptita de ambaŭ partoj. Ĝi estas konsiderinda laŭ du punktoj: unuflanke, ĝi anoncas la finon de la konflikto, kaj aliflanke ĝi lasas nenian ombran zonon. Ĉiuj detaloj, ĝis la lasta, estis diskutataj kaj deciditaj sen ebla apelacio de la koncernataj partioj. Alia avantaĝo estas pro tio ke la palestina partio estus reprezentata de aŭtenta kaj larĝa gvidantaro kiu ĝuas la subtenon de la gvidantoj de la Aŭtoritato kaj de la surlokaj aktivuloj.

La israela registaro povas apliki tiun iniciaton, tian kia ĝi estas, ekde morgaŭ matene. Ĝi povas ankaŭ ekzameni ĝin kaj revizii ĝin kadre de intertraktadoj. Mi vigle esperas ke la israelaj civitanoj, ekkonante tiun akordon kaj ĉiujn detalojn kiujn ĝi entenas, ne lasos sin pli misuzi de la provokoj de freneziĝinta registaro nek de tiuj kiuj, deklarante sin maldekstraj, subtenas ĝian politikon. La iniciato de Ĝenevo estas turnopunkto en la historio, ĉar ĝi ebligas al la registaroj — se ili deziras tion — precize kompreni kiuj koncedoj interkonsentendaj de la du partioj ebligas fini la konflikton. Se la registaro ne aplikas tiun akordon kaj ne proponas alian solvon, ni vivos daŭre kun glavo super niaj kapoj.

La decido estas en niaj manoj.

Amram MITZNA.