Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
“Kankre”, de Günter Grass, tradukita el la germana (al la franca) de Claude Porcell, Seuil, Parizo, 2002, 240 paĝoj, 19 eŭroj.
Tiu kiu diras ŝiprompiĝon, pensas Titanikon. Tamen, dum la 20a jarcento, ekzistis aliaj pli tragikaj. Ekzemple la ŝiprompiĝo de la germana pasaĝerŝipo Wilhelm Gustloff, pereigita la 30an de januaro 1945, proksime de Dancigo (Danzig), per soveta submarŝipo, la S-13. Sur ĝi amasiĝis kelkmiloj da germanaj civitanoj, kiuj timis venĝon de la Ruĝa Armeo, tiam tiu estis militanta ĝis Germanion — sed ankaŭ, grava indiko, 1336 submarŝipanoj kaj helpantoj, plus aerdefenda artilerio. Nenia tabelo de pasaĝeroj estis skribita, ilia preciza nombro estas ankoraŭ nekonata — escepte de infanoj kaj adoleskantoj: pli ol 4.000. Nur kelkaj centoj da pasaĝeroj estis postvivontaj la ŝippereon. Inter tiuj miraklitoj, la rakontisto, kiun lia patrino naskis dum tiu terura tago kaj, post proksimume ses jardekoj, revivigas nin tiun historion.
Aŭ pli precize tiujn historiojn. La historion de la pasaĝerŝipo mem, la plej prestiĝa ŝipo de Kraft durch Freude*, tiu organizo pri libertempo kreita de la nacisocialista gvidanto Robert Ley por “aĉeti” la laboristan klason. La historion de la ŝipestro de la S-13, Aleksandro Marinesko, kies trafa frapo, per torpedo dediĉita al Stalino, havigis al li la heromedalon de Sovetio, sed antaŭe, kelkajn jarojn en gulago. La historion de la ulo, kies nomo estas tiu de la ŝipego, Wilhelm Gustloff, ĉefeto de la nazia partio de Svislando fariĝinta “martiro” de sia partio kaj de sia naskiĝurbo Ŝverino post sia mortigo, la 4an de februaro 1936, de juda studento. La historion de tiu, David Frankfurter, kiu revis per sia ago “veki sian popolon” — Herschel Grynspan, kiu siavice volis venĝi la siajn, estis signalonta la ekon de la “kristalnokto” per mortigo en Parizo de la diplomato Ernst von Rath. La historion de la rakontisto, sendependa ĵurnalisto post episodo ĉe la gazetara magnato Springer kaj intermita laboro por la taggazeto Tageszeitung*. Fine, la historion de tiu interretano decidita rehabiliti la “martiron” Wilhelm Gustloff kaj konatigi la martiriĝon de la pereintoj de la samnoma ŝipo...
Günter Grasse elstaras pri tiaj labirintoj kie perdiĝas la simpla dimensio de tradiciaj rakontoj: li ŝatas salti de unu persono al alia kaj de iu temo al alia, ne timante irojn kaj revenojn inter pasinteco kaj nuntempo. Tial tiu titolo Kankre, kiu priskribas malpli la romanon ol la stilon de la romanisto.
Neniel simpla stilekzerco. La stilisto faras tion ĝue por pli bone piki kaj repiki en la malnovan vundon malbone cikatritan kiun li emegas profundigi dum jam jardekoj: la same doloran kiom kontraŭdiran rilaton kiun havas Germanio kun sia pasinteco. Ekzemple tiu nekredebla persono, la patrino de la rakontisto, la lignaĵisto Tulla Pokriefke, naskiĝinta en tre popola familio rifuĝinta el Koŝenio, bona komunisto de la Germana Demokratia Respubliko (GDR) kaj tamen nostalgia de la “bonaj” apspektoj de la 3a Imperio...
Sed Günter Grass maltranvilas precipe pro la nekritika restudo de la nacisocialismo de junaj generacioj, kiujn, post kvar jardekoj da GDR, ne plu atingas la komunista antifaŝismo. La novnaziaj grupoj, kiel sciate, disvastiĝas pli en oriento ol en okcidento post la germana unuiĝo. Afliktan malkovron faras la rakontisto: la mastrumanto de la novnazia kaj antisemita retpaĝo pri la gloro de la “martiro” Wilhelm Gustloff estas neniu alia ol lia filo Konny, 16-jaraĝa, kiun li forlasis — aŭ preskaŭ — al sia eksedzino post sia eksedziĝo kaj kiun lia avino laŭlitere varbis. Se Germanio neglektas siajn idojn, kiel la rakontiste la sian, ĝi riskas dramon.
Inter “politike ĝusta” rakonto, kiu, ekzemple, prisilentas tiajn militkrimojn reprezentatajn per la murdo al miloj da civilaj pasaĝeroj sur la Wilhelm Gustloff aŭ per la monstra bombado de Dresdeno, kaj la hagiografia restudado de la nazia barbareco kiel la neado de la genocido, la vojo de la historia vero restas mallarĝa. Por laŭiri ĝin, oni bezonas certe kankran irmanieron...
Dominique VIDAL