Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Irako, la “porkejo”

“Ribelo fareblas de 2% da aktivuloj kaj 98% da pasivaj simpatiantoj.” T.E. Lawrence

En LA PORKEJO*, unu el la plej bonaj romanoj pri la Vjetnam-milito, Gustav Hasford rakontas kiel, rekrutitaj en la marines, junuloj estis transformitaj al timigaj militistoj por esti poste ĵetitaj en la ĥaoson de konflikto kie ilia formado montriĝis neadaptita. Ĝi ne servis al ili por alfronti nevideblan malamikon, sen fronto nek ariero, moviĝanta kvazaŭ mortiga gaso...

* Film-adaptita de Stanley Kubrick titolita Full Metal Jacket (1987).

Irako ne estas Vjetnamio. Sed jam, dum tiu ĉi “Nigra ramadano”, inversiĝis la roloj: la atakantoj troviĝas en defensivo. Kaj la usona ekspedicia korpuso havas nun kiel ĉefan celon: protekti sin mem kontraŭ la batoj kiujn faras al ĝi pli kaj pli aŭdaca rezistado. La ciferoj estas klaraj: 10 atakoj kontraŭ la okupacianto en julio, 35 hodiaŭ, kaj ĉirkaŭ 10 usonanoj mortigataj semajne... Sen enkalkuli la mortigajn atencojn kontraŭ la helpantoj britaj, italaj, polaj, hispanaj... Tio fariĝas premsonĝo.

Kun apokalipca fajropovo, la usonaj strategiistoj limiĝis, por konkeri Irakon, al aplikado de la aksiomo de la marŝalo Foch laŭ kiu la moderna milito konsistas en serĉado de la koro de la malamika armeo, la centro de la potenco, kaj detrui ĝin en batalo. Detruo des pli facila ĉar la iraka armeo volatiliĝis antaŭ Bagdado kaj, por tiel diri, ne bremsis — nek detruitaj pontoj, nek neniigitaj flughavenoj — la alvenon de la konkerantoj.

Oni povas demandi sin ĉu ne estis strategio, nome lasi la invadantojn enpenetri por poste kapti ilin en malsimetria konflikto de longega daŭro. Ĉar la usonaj fortoj estas nun por longa tempo “fiksitaj” en Mezopotamio, ĉar ĉia urĝa foriro sekvigus internan militon kaj “libanigon” de Irako, kiu transformus tiun landon, por jardekoj, al monda “malordiga fonto”.

La teoriistoj de la rezistado difinas ĝin tiel: “La malamiko antaŭeniras, ni cedas; la malamiko fiksiĝas, ni turmentas ĝin.” Sun Tse, unu el la plej antikvaj pensistoj pri milito, konsilas ankaŭ ekspluati la malfortojn de la potenculo: “Evitu lian forton”, skribas li, “frapu lian malfirmecon” Zorgante pri tio ke ĝi neniam liveru celon al la okupaciantoj, la celo de la irakaj ribeluloj estas trudi al la usonanoj la kiom eble plej longan pasivan defendlinion, kiu estas la plej multekosta formo de milito.

La spiralo de perforto tiel do startis senhaltigeble. Kaj la subpremado, kiu duobliĝos ekde kiam ekagos la kvazaŭarmeaj milicoj kreitaj de la okupaciaj aŭtoritatoj, eĉ vigligos la rezistadon. Nutrata de la malamo al la invadinto, venĝodinamiko kaptos la okupaciajn fortojn, konfuzitajn, kiuj penas distingi siajn malamikojn disde siaj “amikoj”. Ili oftigos “misagojn” kontraŭ tiuj “amikoj”, kiuj estas cetere konsiderataj kiel “kunlaborantoj” kaj pro tio konstituas prioritatan celon por la rezistantoj.

Jam la 130 000 usonaj soldatoj* — inter ili nur 56 000 veraj batalistoj* — montriĝas nesufiĉaj por “sekurigi” la landon. Irako fariĝis la eldorado de privataj sekurec-firmaoj.(Kp Thomas Catan kaj Stephen Fidler: “The military can’t provide security”), La eksterlandaj ambasadejoj, la okcidentaj entreprenoj ĝuantaj rekonstru-kontraktojn (precipe usonaj kaj ligitaj kun la Bush-registaro*), la ministrejoj kaj aliaj publikaj instancoj estas protektataj de miloj da dungit-soldatoj rekrutitaj de privataj komplotejoj kiel Erinys, kiu dungis 6 500 homojn por gardi la naft-instalaĵojn, Global Risk, taskita protekti la membrojn de la Provizora Registar-Konsilio, Vinnell, kiu trejnas la novan irakan armeon, Dyncorp, kiu formas la novajn policanojn, kaj Olive, kiu protektas la altrangulojn de la grandaj usonaj kompanioj.

* Sen mandato de la UN, la okupaciaj fortoj nombras 155 000 homojn kaj venas de 34 landoj (el kiuj neniu araba aŭ islama regno).
* Kompareblaj kun la 39 000 homoj kiuj zorgas pri la ordo nur en la urbo Nov-Jorko...
* La firmaoj kiuj dividas inter si la fabelan predon de rekonstruado — 8 miliardojn da dolaroj — estas tiuj kiuj pleje helpis la kandidaton Bush dum la elektoj de novembro 2000, laŭ raporto de la Center for Public Integrity, 30-an de oktobro 2003.

CETERE, ANSTATAŬ MALPERSVADI la internacian terorismon, la okupacio de Irako tragike stimulis kaj relanĉis ĝin. Atestas pri tio la fiaj atencoj kiuj oftiĝas de Kasablanko ĝis Riado, de Mombaso ĝis Istanbulo. Dume, la projekto starigi demokration en Bagdado malproksimiĝas ĉiutage pli... Kiom foras la tempo kiam la “falkoj” de la Pentagono anoncis ke la invadaj fortoj estos akceptotaj kiel liberigantoj... El tiu enorma analiz-eraro devenas la nuna fuŝejo. Ebriaj je potenco, la vaŝingtonaj ideologoj (Cheney, Rumsfeld, Wolfowitz, Ekde nun, ĉio turniĝas kontraŭ ili.

Ignacio RAMONET