Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Aliĝu al la Amikoj, ĉe la flanko de la “Diplo”,

En 2004, LE MONDE DIPLOMATIQUE festos sian kvindekjariĝon. Dum tiu duonjarcento, la Diplo taskis sin klarigi la grandajn problemojn de la nuntempa mondo, malkriptigi, por igi ilin legeblaj, la profundajn ŝanĝojn okazantajn en niaj socioj. Ekde 1996, la Asocio de la Amikoj de la Diplomatia Mondo engaĝiĝas, ĉe la flanko de la gazeto, por garantii ĝian sendependecon kaj ebligi al aliaj legantoj dividi kun ĝi tiun unikan ilon kiu nutras la kritikan pensadon de la civitanoj. La batalkampo, en kiu la Diplo enskribis sian lukton, estas tiu de la ideoj.

Ludante la rolon de “perantoj”, la ADM-oj celas, siaflanke, kontribui al fertiligo de la grundo por rezistado al la novaj “mastroj de la mondo”. La tasko de ellaborado kaj disvastigo de kritika scio, kiun Le Monde diplomatique plenumas de kvindek jaroj ebligis la aperon de nova politika konscio.

Tiu politika konscio agis kiel levilo kaj ebligis la naskiĝon de ATTAC, la kreon de la Monda Socia Forumo de Portalegro, de la Internacia Observejo de Komunikiloj kaj de aliaj sociaj movadoj.

Se nuntempe rezistadaj voĉoj aŭdigas sin, ili ankoraŭ ne kapablas sufiĉe pezi en fortrilato kiu estas ankoraŭ konstruenda.

Por forĝi alternativojn al unupolusa mondo, ni devas daŭrigi nian ide-batalon. Ĉe la flanko de la Diplo, la asocio de la Amikoj de Le Monde diplomatique estas la sola kiu ebligas al la civitanoj retrovi sin tra centoj da renkontiĝoj, da kolokvoj, da debatoj kiuj konstituas same multajn fermentojn por venigi pli justan, pli fratecan, pli solidaran mondon.

Aliĝu al la Amikoj de la Diplomatia Mondo. Pli ol iam ajn, la estontaj venkoj okazos sur la batalkampo de la ideoj.

Ignacio RAMONET

José VIDAL BENEYTO