Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Jaron post la eŭforio de la balota venko

Teruraj defioj por la brazila transiĝo

Entreprenante alianciĝojn kun Barato, Sud-Afriko kaj Ĉinio, sine de la G22, dum la konferenco de la Monda Organizo pri Komerco, en Kankuno, kaj rezistante al Usono pri la realigo de la Areo de Libera Komerco de la Amerikoj (ALKA), Braziljo firmiĝas sur la monda scenejo. Aliflanke, la submetiĝo al la internaciaj mon-institucioj kaj la loka povo de la oligarkaj feŭdaĵoj malhelpas la socian reformon kiun atendas la brazilanoj.

Por la gvidantoj de la brazila Partio de la Laboristoj (PT), ekde la venko de s-ro Luiz Inacio “Lula” da Silva, la 27-an de oktobro 2002, estis klare kaj klare anoncite, ke la realigo de la regprogramo — rompo kun la novliberalismo, agrara reformo, nutraĵa aŭtarcio, orientado de la investoj per publika interveno, sociala integriĝo, partopreniga demokratio, mallonge, la “nova paradigmo”, kiel ili emas diri — fariĝos en du fazoj.

Unue, “transiĝa periodo” diktita de la daŭro de la akordo kun la Internacia Mon-Fonduso (IMF)*, dum kiu, sen ŝanĝi ion el la aktualaj ekonomiaj orientiĝoj, oni aplikos senindulgan konsumbridadon ankritan en la konstituciaj reformoj de la impostosistemo kaj de la publikaj pensioj, por redoni al Brazilo la ekonomian sendependecon necesan por decidi pri siaj disvolvaj elektoj. “Ni engaĝiĝos por kvar jaroj”, klarigis tiam s-ro José Genoino, prezidanto de la PT. “La defio estas refari la domon loĝante en ĝi, ŝanĝi la pneŭmatikon sen haltigi la veturilon.”

* Dum sia elektokampanjo, “Lula” engaĝis sin respekti la akordojn subskribitajn de lia antaŭulo, Fernando Henrique Cardoso, kaj la IMF en aŭgusto 2002, certigante la repagon de la ekstera ŝuldo (300 miliardoj da dolaroj) kaj la daŭrigon de la struktura alĝustigo.

Jaron poste, la indico pri riskolandoj revenis al banala nivelo, la komerca saldo retrovis sian pluson de antaŭ dek-kvin jaroj, la dolaro restas sub tri realoj, la konsumado revigliĝas, la internaciaj partneroj montriĝas konfidemaj, la gvid-interezoj de la Centra Banko malaltiĝas regule ekde aŭgusto kaj perdis jam preskaŭ dek poentojn, IMF kaj Monda Banko donis sian konsenton... La 18an de marto, la registaro publikigis sian leteron al la Monda Banko, en kiu ĝi reasertas, inter alie, la engaĝiĝojn privatigi la federigitajn bankojn, kiuj estis antaŭe ŝtataj, kaj efektivigi la aŭtonomion de la Centra Banko*.

* Vd www.imf.org:80/external/np/loi/2003....

En lando kie oni taksas je 50 milionoj la nombron de personoj vivantaj en senhaveco, aperis protestadoj en la socialaj movadoj kontraŭ tiu ortodoksa ekonomia politiko kaj, sine de la PT, certaj eĉ eksiĝis. Tamen ŝajnas, ke la esperoj de la popolo en la registaro Lula ne notinde malpliiĝis.

La nocio de transiĝo koncernas ne nur la kampon de la makroekonomiaj alĝustigoj. Ĝi ŝajnas provoki envere la plej precepteblajn ŝanĝojn en la sfero de la politikaj rilatoj inter la socio kaj la potenco, samtempe polusigon de la sociaj fortoj ĉirkaŭ la la instituciaj problemoj: la lokaj politikaj potencoj; la povojn de la justico; la povojn kaj la organizadon de la polico; la justicon pri la tergrundo.

Ke Brazilo estas la socio kie la kontentriĝo de la riĉaĵoj kaj de la enspezoj estas la plej alta kaj la plej malegaleca de la mondo, tio devenas ne nur de la novliberala politiko. La ekonomikisto Cesar Benjamin substrekas ke tiu fakto enskribiĝas en longaj tendencoj kaj baziĝas sur koncentriĝo de terposedaĵoj pli alta ol tiu de enspezoj.

La kresko de la enspezoj kaj tiu de la konsumado estas do ligitaj kun la monopoliĝo de la riĉaĵoj kaj tiel evoluigas la merkaton en sfero ĉiam pli limigita kaj la senlaborecon en ĉiam pli vastaj spacoj (tri kvinonoj de la loĝantaro). Inter la 5% plej riĉaj, la koncentriĝo de la riĉaĵo kreskas eksponenciale kaj igas la prosperon de kelkaj grupoj la precipan vektoron de la ĝenerala ekonomia kresko. Kulturo de monopolo kaj kulturo de elitoj strukturigas ĉiujn aspektojn de la socio. La novliberalismo nur portis tiujn profundajn tendencojn al ekstremaj logikoj.

La ŝtato, heredanto de la “Respubliko de la proprietuloj”, estas la reflekto kaj la instrumento de tiu elitkulturo. Fragmentitaj, de la federismo, en teritoriajn “aŭtarkiojn” (tiel) kiuj ĝuas totalan aŭtonomion — leĝdonan, ekzekutivan, juran kaj bankan — kaj estas korporacie organizitaj, la institucioj estas komplete instrumentataj de la oligarkaj grupoj, mastroj de la teritorio kaj de la riĉaĵoj, kiuj dividas inter si la monopolon kaj redistribuas la protektojn laŭ sia klientaro, kaj tiel formas la politikan geografion de la lando.

La ŝtato reflektas tiun ĝeneralan koncentriĝon de la riĉaĵoj kaj mobilzas por sia funkciado 40% de la Malneta Interna Produkto (MIB). Kaj la fakto ke 40% de ĉiuj publikaj buĝetoj estas siavice fraŭdataj de politikaj elitoj, kiuj tenas ilin kvazaŭ sian propran posedaĵon, reflektas pli la “normalan” funkciadon de la sistemo ol ĝian “koruptecon”... Pro tio, ĉia disvolvo de la ŝtato al nova ekonomia modelo necesigas profundan ŝanĝon de la institucioj kaj de la moroj de la politika potenco, do demokratiigon de la nacio.

En multaj kazoj, la reala politika potenco limigas sin al tiu de klientismaj feŭdecoj, ofte familiaj, regantaj super ŝtatoj, urboj aŭ tutaj ekonomiaj monopoloj, fraŭdante siaprofite la publikan havaĵon, per sia apogo aŭ opozicio al la federa potenco, kun sia slogano: “Post mia malapero renversiĝu la tero”. Deturnado de publikaj fondusoj, fraŭda eksportado de nelicaj kapitaloj, proksimeco de la internacia narkomerkato, kunteksto de ekstrema sociala diseriĝo kaj perforto, faris el tiuj politikaj — sed samtempe terposedaj, financaj kaj juraj — elitoj, partnerojn pli kaj pli naturajn de la organizita granda banditismo.

Tiel, la federacia polico malkovris en Nov-Jorko ne malpli ol 41 miliardojn da dolaroj (pli ol la sumo de la lasta prunto de la IMF!) deturnitajn pere de la banko de la ŝtato Parana (Banestado) inter 1996 kaj 1999. En Rio-de-Ĵanejro, la familio Garotinho, guberniestroj kaj potenculoj praktikantaj la geedzan alternadon en aferoj, estas la celo de enketo pri 30 milionoj da dolaroj deturnitaj de la riodeĵanejra fisko kaj blokitaj en Zuriko de la svisa registaro. La ŝtato Espirito Santo, siavice, estas simple metita sub federacia justica interveno, post murdo al juĝo kaj aresto de la parlamenta prezidanto pro organizado de krima bando sine de la Asembleo; kaj en Bahio, la loka cezaro, Antonio Carlos Magalhaes — patriarko, guberniestro, senatano, eksministro, prezidanto de TV Globo-Bahia, kaj papo de la granda partio unuiganta la dekstron, la Partio de la Liberala Fronto (PFL) — estas minacate de senrajtigo pro siaj praktikoj de fipolitiko.

Necesas pli ol leĝotekstojn por redukti la potencon de la lokaj oligarkoj, starigi demokratian kontroladon pri la publikaj institucioj kaj fondusoj, doni sencon al la publika afero. Necesas eĉ pli ol mobilizado kaj viglec-atento de la popolaj movadoj, kiuj manifestas sin ĉiutage kontraŭ la arbitrecoj, misuzoj kaj krimoj de tiuj feŭdaĵoj. Necesus ke tiu nepra civila mobiliziĝo renkontriĝu kun publika forto kiu respektigu la demokratian aŭtoritaton de la registaro kaj la rajtojn de la homoj.

Polico kaj justico ekster kontrolo

Nu, strange, ke en Brazilo kiu nombras 700.000 militistajn kaj civilajn policistojn, la registaro disponas nur pri la 7.000 homoj de la federacia polico. La ceteraj 693.000, dise en la lando, servas ekskluzive al ŝtataj administracioj, alidire al la lokaj politikaj oligarkoj, de kiuj ili dependas pri sia tuta kariero... Koncerne la justicon, tiu estas ankaŭ regata de la ŝtatoj kiuj nomumas preskaŭ ĉiujn prokuroraron kaj kortumanojn, havas la monopolon pri la punsistemo, ktp.

La ministro pri justico lanĉis do ĝeneralan reformon de la sekurec-organismoj de la lando, per la programo Unueca Sistemo de Publika Sekureco (USPS). Temas kompreneble unue pri fortigo de la federacia polico kaj etendo de ĝia ekscese limigita agokampo; sed precipe, pri iom-post-ioma unuigo de la policoj, meti ilian formadon, ilian utiligon, ilian organizadon sub federacia respondeco, kaj fine starigi sendependajn kaj demokratiajn organizojn por kontroli ilian agadon.

En kunteksto de deliktiĝo kaj grandskala ĝenerala sociala elkluditeco*, la morala malintegriĝo kaj la klientisma diserigo de la policoj disvastigas en ĉiuj ĉefurboj de la lando ondon da banditismo kaj de ĝenerala perforto, neeltenebla por la plimulto de la homoj; ĉiujare, dekmiloj da mortigoj kaj murdoj, precipe en la malriĉaj kaj mezaj klasoj, faras el tio la tragikan statistikon.

* Elkludeco: ekskluzivigiteco. -vl.

Ekde marto 2003, en Rio-de-Ĵanejro, furiozas ondo da imponaj perfortoj, sendube orkestrata de la rezistado de la loka politikista oligarkio al la disponoj kontraŭkoruptaj kaj de buĝeta respondeco de la registaro “Lula”. Ĝi donas kapturnigan ideon pri la danĝeroj riskataj, se tiu ne sukcesos respondi al la sekurec-postuloj de la loĝantaro per meto de la publika forto sub sian aŭtoritaton kaj sub la kontrolon de la civitanoj.

La rezistado de la justico — same celata de aktiva reorganizado — ankaŭ kantas koloraturojn. La Organizo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), alertita de homrajtdefendaj movadoj, sendis oficialan komision, kiu, en septembro 2003, faris skrupulan enket-raporton, forpuŝante Brazilon al rango de Birmo koncerne arbitraĵojn, torturadon, punsistemon kaj, antaŭ ĉio, eksterjusticajn ekzekutadojn.

Por la miloj da murdoj ĉiujare menditaj kaj faritaj en la kompleta senpuneco, la raporto montras esencan fonton: la justican kaj polican mondon. La UN postulas do inspektadon de la brazila justicaparato. Dum “Lula” kaj la justicministro donas sian konsenton, la prezidanto de la Supera Federacia Tribunalo ordonas al la kortumoj kaj prokuratorejoj de la lando rifuzi sian aliron al la UN; kaj, kiel defio al la registaro, komence de oktobro, du el la interparolantoj de la komisarino de la UN estas ekzekutitaj en la hela tago fare de mortigistoj.

Estas kompreneble la bienproprieta demando kiu plej bone kristaligas tiun rezistadon de la justicaparato: senvalidigante la dekretojn de la registaro pri eksproprietado, kondamnante kaj enprizonigante la gvidantojn de la Movado de la Senteraj kamparanoj (MST), fermante la okulojn pri la armado kaj krimoj de la milicoj de la grandaj terposdantoj, ĝi sisteme fariĝas remparo de la latifundio, samtempe kontraŭ la registaro kaj la MST.

Ĉar la lukto por redukti kaj kontraŭbatali la politikan povon de la terposedaj oligarkioj ankritaj en la institucioj de la federaciaj ŝtatoj estas nedisigebla de la transformado de la terposedo. Dum unu sola proprieto etendiĝas sur la ekvivalento de pluraj francaj kantonoj, la loĝantoj de tiuj regionoj estas unuavice ŝuldantoj al la mastro de la tero antaŭ ol esti civitanoj. La limigo de la latifundio, la starigo sur ĝiaj redistribuitaj teroj de familia kamparanaro kiu atribuos gravan rolon al la kooperativoj, unuvorte la agrarreformo, restas do, transe de la sociala dimensio, la ĉefa parto de la lukto por politika demokratiigo de la socio kaj de la teritoria potenco.

En la kamparo, la premo estas konsiderinda. Kvar milionoj da familioj “senteraj” atendas establiĝon*, dum 27.000 proprietuloj sur bienoj de pli ol 15.000 hektaroj anoncas, per la voĉo de la kamparaj politikistoj, sian intencon defendi la latifundion per siaj propraj milicoj. Ekde marto 2003, la MST lanĉis la instrukcion “Ek al la latifundio!”. En aŭgusto, la prezidanto da Silva deklaris ke la agrarreformo fariĝas la prioritato de la transiĝa periodo. La ter-okupadoj pli oftiĝas. Tamen, la politika subteno de “Lula”, la institucia agnosko de la MST, la rajtigo de la okupadoj, la apogo de la ministrejo kaj la kreditoj al la kooperativoj ne sufiĉos, se la registaro ne povas trudi sian leĝon al la defio de la terposedaj premgrupoj. Jam ĉi-jare, sesdek-kvin aktivuloj perdis sian vivon en tiuj luktoj.

* Vd Carla Ferreira: “En la lando de la senteruloj”, Le Monde diplomatique en Esperanto, oktobro 2002.

La PT ne volas bremsi la postulojn de la popolaj movadoj. “Ni estas nenies fajrobrigadisto, nek tiu de la MST, nek de la sindikatoj, nek de la civitanaj movadoj”, precizigis s-ro José Genoino. “Mi diskutas kun la MST, kun la CUT [Unika Centralo de la Laboristoj], kun la NRO... Neniam mi estingos la incendiojn.” Sed li ankaŭ ne serĉas la rompon kaj la ĝeneralan alfrontiĝon. Li provas anstataŭe limigi la rezistadojn kaj trudi intertraktadojn, rajtigante la popolajn movadojn.

Tamen, la sukceso de la transiĝo dependas de lia kapablo solvi la decidajn demandojn supre menciitajn, almenaŭ tiom, se ne pli, kiom de la bonaj makroekonomiaj indicoj. Aŭ ĝi malfermiĝos sur la realigo de nova disvolvo-modelo, demokratia kaj ne novliberalisma — la fama nova paradigmo-, aŭ ĝi perdiĝos en la katastrofo de rezigno.

Gilles DE STAAL.