Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Francio kaj ĝiaj aliancanoj taksis pozitiva, sed nesufiĉa, la anoncon de la Blanka Domo de pli rapida transigo de la potenco al la irakanoj: La okupacio finiĝus la 30-an de junio 2004, per starigo de provizora registaro taskita organizi elektojn komence de 2005. Se s-ro George W. Bush manovras, dek-unu monatojn antaŭ la usonaj prezidantaj balotoj, tiam por alfronti la kreskantan malamikecon de sialanda publika opinio, sed ankaŭ la rezistadon kiu organiziĝas surloke.
Tiuj, kiuj denuncis la kontraŭleĝecon kaj la arogantecon de la milito farita de Usono en Irako, trovas ian praviĝon aŭ konfirmiĝon per la duba akcepto, kiun la loĝantaro faras al la okupaciaj fortoj. La atento de la komunikiloj, daŭre fokusita al tiu lando, vehiklas la imagon de malkontenta loĝantaro, kiu indigniĝas pro la misagoj kaj postulas rajtojn evidente surtretatajn kaj esprimas sian klarvidon rilate la intencojn de la usona registaro... Maloftas raportoj kiuj proponas ian ajn aliĝon al la projektoj de la okupacianto. La kritikoj larĝe superas. Ofte revenas esprimoj kiaj “la situacio estas pli malbona ol antaŭ la milito”, “la usonanoj estas kiel Saddam”, ktp.
Tiuj komparoj iom mirigas, se ili venas de homoj kiuj neniel profitis la antaŭan reĝimon. Neniam la okupaciantoj, sentemaj pri la ĉeesto de komunikiloj, faros krimojn similajn al tiuj de la faligita potenco. Malgraŭ la arbitraj arestoj, kazoj de torturo denuncitaj de Amnestio Internacia, limigoj trudataj al la gazetaro, la ekscesoj de la okupaciaj fortoj ne kompareblas eĉ al la miskondutoj de armeo en kampanjo. Sufiĉas elvoki la rusajn fortojn en Ĉeĉenio, la israelajn soldatojn en Palestino aŭ eĉ la usonajn fortojn en Afganio*...
La subpremado de la armita opozicio sekvigas kompreneble multajn ekscesojn. La arestitaj suspektuloj estas ofte brutale traktataj. Dum la taĉmentaj atakoj de la usona armeo, la meblaro de la traserĉataj hejmoj estas detruata, la ŝparaĵoj en dolaroj ofte rabataj. Certaj irakanoj plendas esti submetitaj al ekstrema humiligo, ekzemple la vizaĝo surtretita sub la botoj de GI. Kelkaj praktikoj iras ĝis reprodukti la metodojn de la iama reĝimo: la ĵusa detruado de la plantejoj de Dulu’ija, rifuĝejoj de armitaj opozicianoj, memorigas la palmejojn detruitajn en 1991 de la armeo de s-ro Saddam Hussein. La arestadoj, kvazaŭ ŝanĝmono, de la edzinoj de serĉataj homoj referencas al la principo de kolektiva kulpo, laŭ kiu familio, kaj eĉ tuta tribo povis suferi pro konduto de unu sola de iliaj membroj.
Sed la armitaj opozicianoj kaj iliaj simpatiantoj bone komprenis ke ili estos neniam torturataj laŭ teknikoj spitantaj la imagon, ke iliaj edzinoj neniam estos seksperfortataj antaŭ iliaj okuloj, ke iliaj gepatroj kaj infanoj neniam estos ekzekutitaj. Ĉiu scias en la fundo de sia koro, ke la erao de la teroro pasis. Tiel, la ekscesoj pri kiuj la eksterlandaj komunikiloj — prave — indigniĝas, vekas en Irako apenaŭ proteston pro principo.
La malkonkordo inter la ĵurnalistaj perceptoj de akriĝo de la perforto, kaj la inerto dominanta sine de la loĝantaro, aperas en la sento, jam de monatoj flegata, de okazonta ribelo, kies horizonto estas senĉese raportata. Jen paradokso: kiel loĝantaro, en tiom favoraj kondiĉoj por kontestado, povas samtempe dediĉi sin al severa kritiko de la okupanto kaj larĝe toleri tiun okupacion? Por respondi, necesas preni serioze la komparon kiun spontane faras la irakanoj inter la iama reĝimo kaj la novaj regantoj.
Unuavice, la civila administracio kaj la usonaj militfortoj adoptis kaj akcentis la politikon de rifuĝejo, kiu estis kutimo dum la tiranio. Ili ne nur okupis la prezidantajn palacojn kaj la lokalojn de la partio, sed ili ankaŭ ekposedis certajn hotelojn, lernejojn kaj loĝkompleksojn. La disponoj pri sekureco certigantaj la protekton de tiuj strategiaj lokoj estas drastaj. Por antaŭgardi sin kontraŭ eventualaj atakoj per subminitaj veturiloj, Bagdado estas nun trasemita per gigantaj fortikaĵoj el betono, kromnomitaj de la irakanoj “berlinaj muroj”. Trairi tiujn barikadojn implicas alte sekurigitajn procedurojn kaj ankaŭ nepre privilegiitan statuson.
La potenco, rifuĝinta en tiuj aziloj, ŝajnas tiom opaka kiom nealirebla por la simplaj irakanoj. La veraj decidkapabloj estas koncentritaj en la manoj de unusola homo, la administranto Paul Bremer, izolita de la loĝantaro per sia propra sekurec-aranĝo kaj per ĉirkaŭaĵo de konsilistoj kiuj alianciĝas kun la denuncantoj de la tiranio. Ĉiuj vivas kaj agas en la ŝirmo de tiuj rifuĝejoj, cirkulante de unu al la alia en armitaj transportoj kies preterpaso vekas certan angoron ĉe la normalaj strat-uzantoj. Radikalaj decidoj fariĝas en la ombro de la remparoj, rezultoj de politikaj procedoj kies modalecoj restas esence obskuraj.
Ŝajne arbitraj, tiuj decidoj donas ankaŭ la impreson esti arbitre revokeblaj, ĉar la kontraŭdiroj kaj erarkonfesoj estas tiom multaj. La irakanoj do daŭre spertas la politikon laŭ la onidiroj, realaj kaj imagaj tralikoj, konfuzaj teorioj. Ili perceptas la aktualan protoregistaron kiel fasadan institucion, submetitan al la diktato de la usona aŭtoritato, kiel la ministroj estis al s-ro Saddam Hussein siatempe. La struktura malproksimeco de la potenco kuniĝas kun la foresto de serioza politiko de komunikado direkte al la loĝantaro kaj kreas favoran kuntekston por la spekuladoj pri la intencoj de la okupacianto.
La irakanoj nun projekcias sur la novaj gvidantoj politikan kulturon hereditan de la iama reĝimo. Jen elemento de unuaranga kontinueco, ĉar ĝi determinas bildojn kiuj kongruas kun la spertoj sub la tiranio. Ekzemplodona intermiskompreno povas servi por ilustri tiun situacion: kiam la usona armeo, alvokante la loĝantaron al kunlaborado en la kampo de sekureco por faciligi la rekonstruadon, afiŝis la sloganon “Alportu al ni pacon, ni alportos al vi elektron”, multaj irakanoj komprenis ke la elektro estas disponebla... kaj ke la interrompoj estas nur punoj. Oni imagu la efikon de tiu mallerteco en urbo kia Faluĵa, kiu perceptas sin ĝuste kiel objekto de malpravaj ofendoj.*
La okupacianto krome konformiĝas al la iama reĝimo per sia emo defendi prioritate siajn apartajn interesojn sub preteksto de nure formala diskurso pri la ĝenerala intereso. La sekureco de la usonaj ŝtatanoj, nova elito de la potenco, dominas ĉian alian konsideron. La okupaciaj fortoj komencis do substitui irakanojn al la GI en la plej riskoplenaj postenoj, precipe ĉe la kontrolpunktoj. Tro malrigoraj paf-instrukcioj rezultigis multnombrajn civilajn viktimojn.
Tiuj oferoj estas tamen prezentataj kiel necesaj, en ĵargono kiu rifuzas ĉian almenaŭ iomete objektivan diagnozon de la armita opozicio (vd David Baran: “La nebulozo de la armita opozicio”). Tiu estas sisteme prezentata asimilita al agreso kontraŭ la iraka popolo. En la oficiala diskurso, la “baasistoj”* kaj la “teroristoj”, sub la samgenra nomo “bad guys”*, agas precipe kontraŭ la iraka popolo.
Tiel, Irako estus agresata, minacata de iu nekaptebla malamiko, fonto de ĉia stagnado. Nur lia eliminado ebligus malfermi novan eraon de progreso. La popolo devas do kompreni ke ĝiaj suferoj estas provizoraj, dum la potenco dediĉas sin al tiu esenca lukto kaj oferas sin por ĝi.
Oni retrovas tie, esence, la diskurson kiun faris s-ro Saddam Hussein rilate la embargon. Por s-ro Bremer, “kio gravas, estas la libereco. (...) Estas esence transiri la perfortojn kaj la malabundecon kaj memorigi tutan serion da rajtoj kiujn nuntempe ĝuas la irakanoj danke al la venko de la koalicio”.* Kompreneble, “la perdo de senkulpaj vivoj estas tragedio por ĉiuj koncernatoj. Sed ilia nombro estas en realo ekstreme limigita”.* En realo, ilia nombro restas nekonata, manke de dispozicio por nombri tiujn perdojn kaj de publikaj enketoj pri la “misfaroj”.
Ĝenerale, la okupacianto vigle forneas ĉian respondecon pri la perfortoj kaj misfunkcioj. La komunikilaj instrukcioj de la usona administracio malpermesas ĉian konfeson de malbona konscienco. Male, ĝi ĉerpas el la pasintaj kaj nunaj suferoj de la irakanoj valorajn resursojn por sia propagando. Precipe la amastombejojn oni malfermis al ĉiu ajn, surkoste de preciza dokumentado kiu povus konduki al procesoj. Tute ne gravas la procedo de nacia repaciĝo! Same, la filoj de s-ro Saddam Hussein estis senkiale ekzekutitaj, dum la domo kiun ili okupis estis senpene ĉirkaŭebla.
La senco de la afliktoj suferataj de la iraka popolo estas perversigita ne nur de la superaj interesoj de la okupaciantoj. La polico, apenaŭ reaktivigita, estas jam kompromitita per siaj taskoj protekti la usonajn bazojn. La sekretaj servoj, kies pasinta kontraŭleĝeco estas defio por la estonteco, iom post iom rekonstituiĝas sur ambiguaj bazoj. Kaj la supozo, ke la elekto-kalendaro integriĝas en la prezidantan strategion de s-ro George W. Bush, kiel signo de “demokratiigo” de la Proksim-Oriento, sufiĉas por montri, kiom la iraka politika scenejo estas dominata de la propraj interesoj de la okupaciantoj. Resume, la usona administracio en Bagdado metis sin en situacion same eksterordinaran kiom neatenditan, alprenante multajn ecojn de la “prezidanteco” (diwan al-re’asa), centro de la reala aŭtoritato sub la regado de s-ro Saddam Hussein.
Simila malkupliĝo okazas inter efektiva potenco disponanta pri impresaj rimedoj kaj damaĝita ŝtataparato. Dum la loĝantaro estas sen helpo, la palacoj ŝirmas la membrojn de privilegiita kasto. Ĉirkaŭita de armitoj dediĉitaj al ĝiaj interesoj, ĝi akaparas la disponeblajn fondusojn laŭ modalecoj (ekscesaj oficokostoj aŭ rekta korupto), kies parenceco kun la predo-logiko de la iama reĝimo evidentas.
Ni venu al la precipa faktoro de kontinueco de fenomenoj de la tiranio. La loĝantaro, elĉerpita de la reĝimo de s-ro Saddam Hussein, zorganta antaŭ ĉio pri sia ĉiutaga travivado, restas tute same malmobilizita. Ĝi diras esti senpova fronte al la potenco. Ĝia sento de senposedigo, rilate al ĝia propra patrujo kaj al ĝia destino, estas al ĝi tro kutima ol esti neeltenebla.
Sekve, la atendoj, kiujn esprimas la irakanoj, estas neimageble modestaj kaj pragmataj por eksterlandaj observantoj. Stereotipa frazo sufiĉu por resumi tion: “Bone, la usonanoj volas ekspluati nian nafton. Ni jam ne profitis ĝin dum la epoko de Saddam, do, ili lasu al ni almenaŭ iomete.”
En tiu kunteksto, la penaj progresoj realigitaj de la okupaciaj fortoj havas dekoblajn efikojn. Inverse, la sennombraj eraroj kiujn ili faras, certaj el ili dramecaj, kiel la dissolvo de la armeo, havas relative mildajn konsekvencojn. Certe, gravaj religiaj altranguloj estis arestitaj, same kiel eminentaj tribo-ĉefoj. La misfaroj daŭre okazas. Hazarde, la pasaĝeroj de veturilo estas dispremitaj de kirasveturilo... Sed ŝajnas ke nenio povas eklanĉi verajn ribelojn, nek eĉ manifestaciojn kun pli ol kelkmiloj da partoprenantoj.
La populara ideo, laŭ kiu la iraka eksprezidanto preparis la terenon por la okupanto, estas do ne senfonda. Lia regado forte damaĝis la integrecon de la iraka popolo, kiun oni povas apenaŭ nomi “nacio” en propra senco. Nun, la irakanoj timas preskaŭ unuanime la tro urĝan foriron de la usonanoj, kiu timigas al ili la perspektivojn de interna milito. La okupaciaj fortoj profitas do la saman fonton de minimuma rajteco kiel la iama reĝimo*, nome la timon al ĥaoso.
La komparo kun la iama situacio ĉesas tie. La okupaciaj fortoj ne estas taskitaj, malsame al la iama reĝimo, trudi sin ĉiakoste al la popolo. Iliaj trupoj plej grandparte retiros sin. La usona administracio trovos pli subtilajn rimedojn ol la militan okupacion por defendi siajn interesojn en Irako. Kaj krome, ĝiaj aktualaj celoj, danke al la premoj kiuj efikas sur la falka skipo, estas esperigaj por la iraka loĝantaro.
Certe, la elekto-zorgoj de s-ro Bush restas prioritataj, sed la sukceso de lia entrepreno estas nepra por li... kaj la sukceso pasus tra sukcesa transigo de la potenco al la irakanoj.
David BARAN