Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La nebulozo de la armita opozicio

Se kredi la usonan administracion, la armita opozicio en Irako reduktiĝas al lastaj “baasistaj” batalionoj kiuj ricevis la helpon de eksterlandaj “teroristoj”: centoj da ili, laŭ la “guberniestro” Paul Bremer, transiras regule la landlimojn. Eĉ limigitaj kontaktoj kun opoziciaj medioj sufiĉas por ellabori pli nuancitan kaj pli kompleksan bildon.

Elementoj de la iama reĝimo jes ja faris ĉelojn de rezistantoj, surbaze de siaj familiaj kaj profesiaj rilatoj. Certaj forlasis sian postenon sine de la sekurec-servoj kun teknika kaj milita materialo. Ili disponas cetere pri armilkaŝejoj dissemitaj de la reĝimo tra la lando. Tamen, ili ne realigas strategion konceptitan de longa tempo de tirano tute nekapabla antaŭvidi sian falon...

Tiuj ĉeloj estas produkto de la disfalo de la iama potenc-elito. Komence neformalaj, ili strukturiĝas iom post iom, reproduktante la antaŭmilitan hierarkion. Tamen ne imagu ke la Respublikaj Gvardioj aŭ la Speciala Sekureco kunfandiĝis en la “sunnaĵisma triangulo” por daŭrigi la militon kiun ili rifuzis al Bagdado. Urboj kiel Tikrit, Beiji aŭ Ŝergat nombras certe multajn el iliaj agentoj, sed la plimulto emas, kiel bonaj oportunistoj, profiti la vivon... nun kiel antaŭe.

La ekzisto de eksterlandaj batalantoj ankaŭ ne neglektindas. Kiel povus esti alie en lando, kies sekurec-organoj estis dissolvitaj kaj kies limoj restis dum ses monatoj sen protekto?

Ilia ĉeesto cetere estas sekreto por neniu. Ĝi ĝenas la kutiman familiarecon de la kvartaloj; iliaj akĉentoj, iliaj diskretaj kondutoj, foje la veturiloj kiuj pasas por preni ilin en malfruaj horoj, ĉio ĉi certe ne maltrafas signi ilin al iliaj najbaroj. Patronataj de irakanoj, precipe de imamoj aŭ de riĉaj komercantoj, ili krome profitas la timon, la indiferenton aŭ la simpation, kiun ili inspiras en kunteksto de politika malpleneco kiu limigas la denuncojn.

Ĉu eblas, pro tio, vidi en ili armeon da kandidatoj al memmortig-atencoj? Efektive necesus distingi fedajin avidajn batali kontraŭ Usono — pretaj morti en la ago, kiel dum la milito mem — kaj grupojn kapablajn puŝi volontulojn, en veturiloj plenŝtopitaj de eksplodilo, al morto per disbloviĝo. La malofteco de tiaj atakoj indikas, ke ne ekzistas, ekster nia okcidenta imagemo, neelĉerpeblaj rezervoj da individuoj pretaj morti tiumaniere.

Tiel, dum la milito, la alfluo de fedajin ne tradukiĝis per ondoj da memmortig-atencoj. Verŝajne tiuj, kiuj okazis poste, estas pli markitaj pli ĝuste de sufiĉe spertaj terorismaj organizoj. Sed ĉu reto kia tiu de Al-Kaida havus intereson uzi centojn da enfiltritaj elementoj, kiel kvina kolono terorista, kies membroj rapide montriĝus superfluaj el logistika vidpunkto kaj danĝeraj el sekureca vidpunkto?

La afero komplikiĝas se oni konsideras ĉiujn agantojn de la armita opozicio, por komenci per la irakaj islamistoj, nature en kontakto kun siaj eksterlandaj kolegoj. Pli neatendita ligiĝo okazas inter islamistoj kaj baasistoj, kiuj lastaj respondas al la peto de la unuaj pri logistika subteno kaj pri formo de komando.

Krome aldoniĝas privataj riĉuloj, kiuj financas funkciantajn ĉelojn aŭ pagas simplajn krimulojn por efektivigi atakojn. Fine, okazas unuopaj batoj pro venĝemo, sekve al misagoj aŭ ekscesoj de la okupacianto. La usona hipotezo de centra komando sub s-ro Saddam Hussein, eĉ sub s-ro Izzad Al-Douri, lia altaĝa kaj malsana leŭtenanto, estas do iom konsterna.

Male, kio mirigas, estas la ekstrema diverseco de la motivadoj. Eĉ inter la supozitaj “baasistoj”, la referenco al s-ro Saddam Hussein estas ambigua. La renkontritaj homoj, anoj de la iama sekurec-aparato, pravigas siajn agojn ne per la perspektivo de reveno al la potenco, sed per miksaĵo de patriota kaj religia devo.

En ilia diskurso, la prezidinto ne aperis plu alie ol kiel simbolo de la pasinteco, de braveco, de unueco sine de marĝenigita opozicio. Lia kaptiteco aŭ elimino efikus probable kiel decida bato por tiaj batalantoj, ne pro liaj operacaj kapabloj, sed pro lia simbola valoro.

La perfortaĵoj mem estas ankaŭ tre diversaj. Cetere, ne ĉiuj atencoj aŭ politikaj murdoj devenas de opozicio al la okupacianto. En certaj kazoj, seriozaj suspektoj pezas sur la gravuloj aŭ politikaj partioj. En aliaj, la onidiroj suspektas la usonan sekretan servon CIA, la israelan aŭ eĉ iranan sekretan servon. Tiom longe kiom por Vaŝingtono gravas atribui la perfortojn al la “baasistoj teroristoj”, cirkulos la plej fantasmaj teorioj.

Tamen trudiĝas du logikaj konkludoj, kontraŭaj al la usona propagando: la loĝantaro, en la momento, ne estas celo de la perfortoj, kvankam ĝi suferas tragikajn perdojn; kaj nenia ago alportis la pruvon de kunlaborado inter “baasistoj” kaj “teroristoj”.

Tiuj konstatoj estas tamen provizoraj. La armita opozicio estas antaŭ ĉio dinamika kaj evolua fenomeno. La dissolvo de la irakaj sekurec-organoj kaj la mankoj de la okupaciantoj je homaj informoj ebligis dum ses monatoj al diversaj grupoj de la opozicio organizi sin kaj konverĝi.

La grandaj amasarestadoj montris sian vanecon, dum senĉesaj agresoj devigis la okupaciajn fortojn adaptiĝi al diversaj minacoj. La usonaj konvojoj disponas nun pri efika aerapogo. Aparte danĝeraj ŝoseoj estas efike sekurigitaj. La priserĉadoj fariĝis pli oftaj. La militbazoj kaj aliaj rifuĝejoj en kiuj ŝirmas sin la okupaciantoj estas pli kaj pli bone protektataj.

Sed tiuj aranĝoj inspiras al la kontraŭulo permanentajn alĝustigojn, kiuj respeguliĝas en la evoluo de la atak-teknikoj kaj de la celoj. Tiu flueco elvokas la mortigan fantomon de neatenditaj danĝeroj: imagu, ekzemple, ke reziduaj kemiaj armiloj pafeblus per haŭbizoj al koncentriĝo de trupoj... Usono troviĝas do en ia tempokonkurso, kun malbone konata kontraŭulo.

Konscia pri siaj propraj mankoj, ĝi apogas sin pli kaj pli sur lokaj partneroj, alelektitaj informantoj, reaktivigitaj sekurecoservoj aŭ partioj engaĝitaj en la persekutado de iamaj baasistoj — tiel la Demokratia Partio de Kurdistano (DPK), la Patriota Unio de Kurdistano (PUK), la ŝijaista partio Al-Daava, la Supera Asembleo de la Islama Revolucio de Irako (SAIRI), ktp.

Tiun konkurson ĝi kompreneble ne gajnos sen perdoj. Oni tamen malpravus trotaksi la problemon. La armita opozicio tute ne disponas pri reala popola subteno. La sennombraj onidiroj pri forraboj de usonaj militistinoj montras antaŭ ĉio la plezuron kiun multaj sentas ĉe la ideo de simbola humiligo de la okupaciaj fortoj; same, certaj faktoj de impresa armilbato (pafo de misila salvo kontraŭ la hotelo Raŝid, forpafita helikoptero, ktp.) flatas la orgojlon de pli ol unu. Sed tiuj reagoj esprimas precipe kompreneblan senton de ofende mokita digno. En la praktiko, la popolo restas esence pasiva.

La grupoj de opoziciuloj disponas pri nenia mobiliza projekto. Ĉiuj havas nenian alian celon ol la tujan foriron de la okupaciantoj.

David BARAN