Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

MONDA PINTKUNVENO EN ĜENEVO

Krei la fundamenton por etika informado

La unua fazo de la monda pintkunveno pri la inform-socio okazos de la 10a ĝis la 12a de decembro en Ĝenevo, sub la aŭspicio de la Internacia Unio pri Telekomunikado, speciala organizo de la Unuiĝintaj Nacioj. Temas pri “atingi komunan kaj harmonian interkompreniĝon de la informsocio”, kiu estos sigelita per “deklaracio”, kaj pri ellabori “agoplanon por koncertita disvolvado”.

La ĝeneva pintkunveno pri la informsocio* okazas apenaŭ jardekon post la alveno de la interreto kiel publika reto.* Tiu prompteco estas laŭ la mezuro de la strukturiga eco de la nova “intelekta resurso”, de la nova “kogna kapitalo”, survoja al eniri ĉiujn homajn agadojn. Oni tro ofte forgesas, ke necesis atendi preskaŭ tri kvaronojn da jarcento por ŝanĝi la leonan dispartiĝon de la frekvenco-spektro inter la grandaj marpotencoj. Nur en 1979, kaj pro premo de la Movado de Nealiancaj Landoj, la Monda Administra Konferenco pri Radio (MAKR), kunvokita de la Internacia Unio pri Telekomunikado (IUT), malmuntis tiun monopolon pri la ondoj.

* Ĉi tie kaj en la tuta teksto, en la senco de informad-socio — vl.
* Vd “Les laissés-pour-compte du cyberespace”, Le Monde diplomatique, aŭgusto 2003.

La historio de la nocio “informsocio” estas ŝarĝita de ambiguecoj. Tiu, pli freŝdata, de la “tutmonda informsocio”, unue uzita en 1995 de la sep plej industriiĝintaj landoj (G7), estas apenaŭ malpli tia. Jam delonge tuta tradicio de kritika pensado malkaŝis la ideologiajn antaŭsupozojn de la koncepto de “informo” kaj montris la efikojn de neregata senco, kiujn nutras la konfuzo inter la koncepto de informo kaj tiu de scio.

La informo estas afero de inĝeniero. Lia problemo estas trovi la plej efikan enkodigon (rapido kaj kosto) por transigi telegrafian mesaĝon de elsendanto al ricevonto. Gravas nur la kanalo. La produktado de senco ne estas lia afero. La informo estas tranĉita de la kulturo kaj de la memoro. Ĝi “postkuras la aktualon”, kiel diris la historiisto Fernand Braudel. Ĝia implicita tempeca formo kontrastas kun la ellaborada tempo de la scio. La mekanika skemo de la procedo de komunikado estas samsubstanca kun la linia reprezentado de la progreso. La novigo disvastiĝas desupre suben, de la centro al la periferioj.

Tiu intrumenta perspektivo klarigas kial teknika organismo kiel la IUT povas esti gastiganto de konferenco pri la estonto de la “informo” kaj de ties retoj, kaj kial la Monda Organizo pri Komerco (MOK) povas klasi la “kulturon” sub la nomenklaturon de la “servoj” kaj postuli tiurilatajn prerogativojn. Ĝi ebligas ankaŭ kompreni la kialojn pro kiuj la “informsocio”, kiel paradigmo de la postindustria estonteco, troviĝis asociita, ekde la jaroj 1950, al la tezo de la fino de la ideologioj, de la fino de la kontestaj intelektuloj profite al la supreniĝo de la “pozitivaj” intelektuloj, orientitaj al la ekdecido.

La Unesko mem, kiu longan tempon privilegiis la terminon “informsocio”, tendencas substitui al ĝi la ideon de “sciosocio”. Tiel ebliĝas teksi organikan ligon inter la temo de la teknologio kaj tiu de la “kultura diverseco”, metita en la tagordon de la projekto de Internacia Konvencio por la Konservado de la Kultura Diverseco, fine de la lasta Ĝenerala Konferenco (Parizo, oktobro 2003).

Pridemandi la nocion de informsocio restas nuntempe prioritata tasko. Sed tiu kritiko estas nur signilo en la vortbatalo kontraŭ ĉiuj distordoj de la lingvo, la tutmondigaj neologismoj, kiuj, tagon post tago, enradikiĝas sen ke la civitanoj havas la tempon praktiki kontraŭ ili la metodan dubon kaj identigi la lokon de kie parolas iliaj inventintoj kaj iliaj manipulantoj.

La mesianismo estas integra parto de la historio de la imago pri la komunikado. Ĉiu salto en la regado de tempo aŭ de spaco recikligis la promeson de socio pli solidara, travidebla, libera, egaleca kaj prospera. En 1849, Viktor Hugo profetis la “elektran fadenon de la konkordo” kiu “ĉirkaŭos la terglobon kaj brakumos la mondon”. Antaŭ la unua mondmilito, Jack London celebras la magian filmon, “mesaĝiston de la universala edukado kiu proksimas la popolojn de la mondo”. Dum proksimiĝas la dua monda konflikto, la patro Teilhard de Chardin antaŭdiras la “tutplanedan disvastiĝon de la noosfero”, lastan etapon de la unuiĝo de la homaro.

La fino de la jarmilo ne eskapas la regulon. Kun la deregulado de la financaj kaj informadikaj retoj, la diskursa veziko pri la retaj paradizoj iras kun la spekula veziko. La unua en nestabila situacio kun la realeco de la altteknika apartheid, la dua kun la reala ekonomio. La kontraŭdiroj inter la registaroj, la agentejoj de la Unuiĝintaj Nacioj, la privata sektoro kaj la civila socio, kadre de la prepar-konferencoj por la pinto (prepcom) estas en bona situacio por ŝanceli la kredindecon de la sorĉaj diskursoj pri la tielnomata “revolucio de la informado”.

Kiuj vojoj por la sociala enradikigo de la teknologioj? Kun kiuj agantoj? Laŭ la sinsekvaj gurdadoj de la projekto de “Deklaracio” kaj de la “agoplano” de tiu prepara fazo, la proponitaj amendoj kaj forstrekoj montris la vefton de kontrastaj respondoj. La intertraktadoj kiuj devis finiĝi dum la tria prepcom (15a-26a de septembro 2003), la lasta oficiale planita, ne kondukis al teksto kun spirito de “komuna kaj harmonia interkompreniĝo”. La artikoloj de la Deklaracio, kvindeko da dispartigitaj en dek-unu sekcioj, restis plenŝtopitaj de frazoj aŭ vortoj inter citiloj. Tiel ke la organizantoj devis kunvoki du aldonajn sesiojn, por meze de novembro kaj de la 7a ĝis la 9a de decembro 2003.

“Malraciaj baroj al la komerco”

La filozofio de la komunaj publikaj havaĵoj — laŭ kiuj la informado, la scio kaj la kulturo devas eskapi al la nura var-logiko — tre penas por trabati al si vojon inter la invokoj de imperativoj de la “kulturo de sekureco” kaj de la “sekurigo de la retoj”, pretaj oferi la rajton komuniki de la civitanoj sur la altaro de la kontraŭteroristaj leĝaroj, kaj la manifestoj pri la memreguligaj virtoj de la novaj fortoj de la naturo: la merkato kaj la tekniko. Retroviĝanta en la “komitato de kunordigado de la komercaj dialoganoj”, la privata sektoro, sub la prezido de la Internacia Komerca Ĉambro, postulas la pozicion de mentoro kaj de verkestro de la informsocio.

La ŝtato devus limigi sin al aranĝi la “taŭgan medion” por la teknologia instalado, forigi la obstaklojn al investado kaj liberigi la konkurencon. Oni ne neas ke la respekto al la kultura kaj lingva diverseco estas unu el la principoj de la informsocio, sed oni rimarkigas ke la apogo al lokaj enhavoj devas ne “krei malraciajn barojn por la komerco”. La merkato kreas la diversecon de la oferto. Ĉio ĉi estas argumentoj larĝe esprimitaj kadre de aliaj tribunoj, la MOK, la G8, ekzemple, kaj al kiuj aliĝas la registaroj manke de projekto de “modernigo”.

La grandaj grupoj de komunikado ne emas vidi ke oni metu sur la publikan placon la temon de ekonomia cenzuro en la kunteksto de kreskanta koncentriĝo, kaj la ordonemaj registaroj ne tre emas respondi per sia reĝimo de permanenta cenzuro Tiel, la agantoj de la civila socio havas ĉiajn malfacilojn por aŭdigi siajn voĉojn pri la rilatoj inter demokratio kaj komunikiloj. La fina dekantaĵo orientiĝas al tre mallonga artikolo. Jen paradokso, se konsideri la strategian karakteron kiun devus havi la debato pri la esprimlibereco kaj la rajto komuniki.

Sed ĝi estas unu el la raraj kiuj referencas malkaŝe al la publika servo kaj al la komunecaj komunikiloj por la kreado de komunikiloj kiuj estu “sendependaj, plurismaj kaj liberaj” (tiuj vortoj estas ankoraŭ inter citiloj en la versio venanta el la tria prepcom!). La organizoj de la civila socio esprimis al la organizantoj de la pinto sian malkontenton pri la maniero laŭ kiu la projekto de Deklaracio konsideris ĉiujn iliajn kontribuaĵojn. Kvankam daŭre partoprenante la oficialajn intertraktadojn, ili do decidis, fine de la tria konferenco, eldoni, antaŭ la realigo de la pinto, sian propran komunan Deklaracion. Pruvo ke, okaze de tiu unua sperto de aktiva partopreno en pintkunveno de la Unuiĝintaj Nacioj, la organizita civila socio sukcesis konstitui sin en unueca forto de proponoj, spite al la heterogena karaktero de siaj membroj.

Se ekzistas disputita temo, tiam tiu de la reĝimo de la intelekta propraĵo. Ĝi kaŭzis eĉ novan dispartiĝon inter Nordo kaj Sudo. La amendo-proponoj de multaj triamondaj registaroj, apogataj de la organizoj de la civila socio, ne estis akceptitaj. Motivo: la demando koncernas aliajn multflankajn instancojn, kiel la MOK, kaj la Mondan Organizon pri la Intelekta Propraĵo (MOIP). En sia provizora versio de septembro 2003, la artikolo 33 limiĝas signi: “La protekto de la intelekta propraĵo estas nepra por stimuli la novigon kaj la kreemon en la informsocio. Tamen, starigi justan ekvilibron inter la protekto de la intelekta propraĵo, unuflanke, kaj ĝia utiligo kaj la divido de la scio, aliflanke, estas esenca por la informsocio.”

Vualekranoj

Tamen malbone videblas la kriterio kiu, en monda socio sub influo de la monopoloj de informo kaj de scio, ebligus fiksi la “justan ekvilibron”(fair balance), kiel fundamenton de “inform-etiko”, por repreni la esprimon de la Unesko. Oni ĉiukaze ne baldaŭ vidos la realigon de la deziro eldirita de la Programo de la Unuiĝintaj Nacioj por la Disvolvado (PUND) en sia “Raporto pri la homa disvolviĝo”, publikigita en 1999, ke evoluu la mastrumad-reguloj de la intelekta propraĵo tiel ke oni “starigu sistemon kiu ne baru al la evolulandoj la aliron al la scio”.

Cetere ŝajnas ke ĉia provo rompi kun la unuflankismo kaj kun la manko de travideblo de la privataj kaj publikaj institucioj, kiuj havas en sia kompetenteco aspektojn rilate al la merkatoj malfermitaj al la informsocio, renkontos fortajn hezitojn. Jen la kazo de la statuso de la ICANN (Internet Corporation for Assigned Names and Numbers), privata institucio kiu, elde Usono, mastrumas mondskale la interret-adresojn, simbolo de tropismo de la reto de retoj. Laŭ tiu mezuro, nenio estas pli normala ol prediki por la “principo de la teknologia neŭtraleco”. En klaraj vortoj: instigi la pintkunvenon rezigni pri “disvastigi kaj disvolvi liberajn programojn”, kontraŭ tiuj kiuj postulas revizion de la reĝimo de intelekta propraĵo.

La danĝero, kiu atendas la finan Deklaracion, estas ke ĝi proklamos grandajn principojn, pri kiuj neniu povas malkonsenti, pri la solidareco “inter la popoloj de la mondo”, la internacia kunlaborado, la kulturaj identecoj, ktp., dum en la profundo furiozas la teknika determinismo.

Haltigi la “komputadan malegalecon”* (digital divide)” de nun ĝis la jaro 2015 konektante al la interreto lernejojn, bibliotekojn, hospitalojn, publikajn, lokajn kaj ŝtatajn administrejojn, jen la anoncita celo. La “konektiteco” fariĝas la ĉefa vorto; la e-edukado*, la e-sano, la e-registaro — ĝia vendinstiga montrofenestro. La superagado pri la komputada malegaleco montras la sennombrajn fontojn de la sociala malegaleco. Por komenci per tiu kiu kaŭzas la malegalecojn rilate la aliron al instruado. La solidareci, siavice montriĝas per ciferoj. Antaŭ la rifuzo de la registaro de la Nordo financi la projektojn, la registaro de Senegalio proponis krei “fonduson de komputada solidareco”, financota se necese per donacoj de komputadaj uzantoj.

* Inter diversaj sociaj tavoloj kaj inter riĉaj kaj triamondaj landoj, rilate la aliron al interreto, al perkomputila instruado, ktp. — vl
* Laŭ la komenca litero de ‘elektronika’.

La filantropiaj fondusoj de la grandaj komputadaj entreprenoj faras pli bone, ili ne atendis tiun iniciaton por tiumaniere lanĉi la mendadon. Kiom malproksime ni estas de la rekomendoj faritaj de la PUND en la jam menciita raporto: impostigi la internaciajn fluojn de telekomunikado kaj la patentojn deponitajn ĉe la MOIP, ĉar tiuj operacioj uzas komunajn mondajn resursojn.

Kiajn “scio-sociojn”? Se oni ne volas daŭrigi la teknikismajn mitojn portatajn de la “informsocio”, necesas ja fine demandi sin pri la okazantaj strukturaj ŝanĝoj en la kondiĉoj de produktado kaj cirkulado de la scioj, ĉie en la mondo. Jen kio indikas ke estas urĝa tempo por ŝanĝi la ideon de pintkunveno pri informo kontraŭ tiu de Ĝeneralaj Statoj de la scio. Dezirante ke la dinamiko venu, ĉi-foje, de pli larĝa civila socio, zorganta ke la demando pri la tekniko fariĝu parto de tiu pri la estonteco de la demokratio.

Armand MATTELART