Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Facilaĵo preskaŭ banaligita: Unu plia tubo, ofte konektita per la samaj socioj kiuj disdonas akvon, telefonon aŭ televidon: la reto de Interreto ne plu vekas grandajn angorojn nek lirikajn elflugojn. Ĉio estas tie, muse atingebla, en la gigantaj memoroj de la serĉiloj... Sed kiuj estas iliaj elektaj kriterioj? Kiun inklinon ili enkondukas en la prezentaĵoj? Dissekcado de la ĉefa inter ili, Google.
Interreton, kun ĝiaj 3 miliardoj da paĝoj, oni ofte priskribas kiel la plej kompletan enciklopedion: senkompara dokumentaro senpage disponigata por ni, kaj iloj kapablaj en sekundo respondi pri ajna el niaj demandoj. La serĉiloj estas tiel efikaj ke kelkaj disaj vortoj sufiĉas por retrovi informon kiam nia memoro perfidas nin.
Tiuj nepraj iloj paradokse malobliĝas: Nur kvar usonaj entreprenoj ankoraŭ kapablas proponi kvalitan servon al tutmonda publiko. Antaŭ voli relgvidi la retvojaĝanton tra senĉese kreskanta datenvolumo, endas fakte mobilizi milojn da komputiloj por trakuri la Reton kaj indeksi la haveblan informon. Sed ĉefe gravas scipovi ekstrakti el ĝi la plej celtrafajn paĝojn. Estas tiu kapableco, la “inteligenteco” de la serĉilo kiu faros la serĉilon sukcesoplena aŭ ne. Google pruvis tion, iĝinte en malpli ol tri jaroj la plej uzata serĉilo en la mondo: ĝia novema metodo permesis ĝin ĝenerale atingi la serĉatan informon ek de la unua paŝo.
La bonfamo tuj disvastiĝis: La iniciitoj instigis siajn amikojn uzi tiun “genian” serĉilon, kaj Google iris de 10 000 demandoj tage al pli ol 200 milionoj en printempo 2003: 53% de la mondaj demandoj estas de nun petataj al Google, tiom ke por multaj inter ĝiaj 70 milionoj da uzantoj, la tuta Interreto fine kunfandiĝas en Google. “Google nepercepteble iĝis nepra ilo kiu larĝe preterpasas la ideon kiun oni kutime havas pri serĉiloj”, resumas la ĵurnalisto Francis Pisani. “Mi ne plu nur pridemandadis la serĉilon por havi alireblecon al retejoj informon enhavantaj. La rezultoj vidigitaj responde al demando sufiĉas kaj la retejoj pri kiu ĝi donas referencon nur funkcias kiel fontindikoj”.*
La plejsupereco de Google tamen estigas gravajn demandojn: Kiel algoritmo, kiom “genia” ĝi estu, povas elekti la dek “plej celtrafajn” respondojn por la demando “Irako” inter tri milionoj da paĝoj enhavantaj tiun vorton?
Kiel ĉiu serĉilo, ĝi suferas unuavice pri grava kriplo: ĝi nur povas proponi informon donatan al la ĝenerala publiko. Se neniu trovis utila publikigi artikolon pri la moroj de la barbata kliffalko (se reuzi esprimon karan al Alexandre Vialatte), ĉiu serĉo pri tiu temo estos vana: “vokante al Interreto”, oni ne pridemandadas la tutaron de la haveblaj konoj, sed nur tiujn kiujn diversaj kontribuantoj — universitataj, institucioj, amaskomunikiloj, unuopuloj... - elektas proponi liber-alireble (almenaŭ dum iom da tempo). La kvalito de tiu donaco do ludas ĉefan rolon en la celtrafo de la proponitaj respondoj.
Sed, se la nombro da alireblaj paĝoj ne ĉesas kreski, kelkaj instituciaj fontoj volonte malriĉigis siajn retejojn. Post la 11a de septembro 2001, multnombraj oficialaj retejoj en Usono estis purigitaj de siaj “sent-emaj” datumoj — tiel tiu retejo de la usona armeo kiu fiere prezentis al la ĝenerala publiko siajn ok deponejojn de ĥemiarmiloj*, sed multnombraj civilaj informoj estis ankaŭ forigitaj. Geographical Information Services malpermesis la aliron al siaj mapoj de strata reto*, dum la ŝtato Pensilvanio forigis la mapojn de siaj telekomunikaj infrastrukturoj, de siaj lernejoj, de siaj kuracejoj*. Sub preteksto de kontraŭterorisma lukto, kelkaj entreprenoj malaperigis informojn, kiujn ekologiaj grupoj akiris nur post akraj bataloj: kaliforniaj elektroproduktantoj tiel forigis datenojn rilate al la poluaj ellasoj de siaj elektraj centraloj*
La kolapso de la nova ekonomio, en 2001, ankaŭ kontribuis al tiu malprogreso: La retaj eldonantoj pli kaj pli multnombre rezervas siajn artikolojn nur por siaj abonintoj. Tiu strategio, celante plian enspezojn, tamen havas malbonan efekton: la malapero el la Interreto. La retejoj nur alireblaj kontaŭ abono (eĉ senpaga) estas pretervidataj de la serĉiloj. Sekve, eĉ se la New York Times publikigis lastmonate rimarkindan enketon pri la moroj de la barbata kliffalko, ĝi neniam estos proponata. La plimulto de la gazetartikoloj tiel fariĝis kvazaŭ nevideblaj.
Samtempe, novaj agantoj akaparis la reton. Entreprenoj ŝatantaj bonvideblecon faris el ĝi sian plej ŝatatan komunikilon; aktivaj organizoj malkovris en ĝi novan ilon por varbi pri sia celo... Retanoj, ĉefe, kreis ĉiam pli da personaj retejoj: la “memeldono”, iam estis rezervata por la plej teĥnologiamantaj homoj, sed ĝi demokratiiĝis per la apero de iloj pli simple uzeblaj.*
Meze de la jardeko 1990, fronte al tiu permanenta fluo de novaj informoj, du studentoj pri informadiko de la usona universitato de Stanfordo, Sergey Brin kaj Larry Page, sekvas intuicion: serĉilon kiu baziĝu sur matematika esploro de interretejaj rilatoj liverus pli bonajn rezultojn ol la primitivaj teĥnikoj uzataj tiutempe. Konvinkitaj ke la plej “celtrafaj paĝoj” estas tiuj kiuj estas plej ofte citataj (tiuj kiujn aliaj retejoj elektis referenci per interteksta ligilo), ili decidas fari el tio sian studoprojekton kaj kreas la fundamenton de pli “matematika” serĉilo, kiun ili nomos Google dum la kreo de ilia firmao en septembro 1998.
Por taksi la “celtrafecon” de la paĝoj de la Reto, Brin kaj Page inventas la “PageRank”, valorskalon specifan de Google. La valoro de iu retejo estas senĉese retaksata laŭ la nombro de citaĵoj de tiu paĝo. Izolaj retejoj, kiuj estas celoj de neniu interteksta ligilo tiel restas malmulte videblaj, sen “legitimeco”. Ofte citataj retejoj aliflanke, iĝas por Google referencaj retejoj. Tiu originala algoritmo liveras impresajn rezultojn.
Tamen la sistemo jam havas malavantaĝon: ĵus kreitaj retejoj estas malhelpataj kaj nur iĝos videblaj se ili kapablas allogi la atenton de jam establitaj retejoj. “PageRank baziĝas sur la pure demokratieca naturo de la reto”, asertas la kreintoj de Google, kiuj devas tamen koncedi ke “la voĉdonoj el paĝoj jam gravaj pezas pli kaj helpas gravigi aliajn paĝojn”. Mirinda demokratio, kie jam influaj agantoj havas ege pli gravan voĉdonilon ol la novalvenantoj.
Anekdoto, kontribuita de Andrew Orlowski en The Register estas instrua.* La 17an de februaro 2003, artikolo publikigita sur la “unua” de New York Times priskribis la kontraŭmilitan movadon kiel aperon de dua superpotenco. “la gigantaj kontraŭmilitaj manifestacioj okazitnaj tra la mondo ĉi-semajnfine”, ĝi asertis, “memorigas nin ke verŝajne ekzistas ankoraŭ du superpotencoj sur la planedo: Usono kaj la publika opinio.” Tiun esprimon rapide reuzis la ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, s-ro Kofi Annan. Serĉado per la esprimo “second superpower”, petita al Google dum la sekvantaj semajnoj, bone spegulis tiun originalan difinon.
Iu universitatano de Harvardo, James F. Moore, decidis tiam ekigi kontraŭfajron: la 31an de marto, li inaŭguris sian personan retejon per artikolo titolita “la dua superpotenco senvualigas sian belan vizaĝon”*. Teksto plej sengraveca, en kiu la termino “dua superpotenco” reaperis sensukerforme, en versio alloga eĉ por ano de la Respublika Partio. Ceteraj “teĥno-utopistoj” rekonis sin en lia penso kaj, per siaj recenzoj influaj sur la reto, igis obskuran artikolaĵon “la” referenco pri la temo. Fakte, monaton poste, 27 el la 30 unuaj respondoj proponitaj de Google por la demando “second superpower” rilatis al la asepsigita versio. James Moore, fakulo pri ekonomia strategio, teĥnologio kaj gvidado, sciis kion li faris.
“Necesis milionoj da personoj tra la mondo por trudi al la Granda Muta la uzon de “dua superpotenco” por priskribi la kontraŭmilitan movadon; sufiĉis manpleno da “retkajeristoj”*, kiuj referencigis lian artikolon por ke tiu, danke’al la PageRank-algoritmo de Google, akiris tiom da legitimeco ke ĝia nedanĝera difino superas ĉiujn aliajn”, konstatas Andrew Orlowski. “Se tiu serĉilo estus via ĉefa vido pri la mondo, vi malfacile kredus ke la eksprimo “dua superptenco” povus signifi ion alian. Ĝia oriĝinala senco praktike malaperis.”
Por Andrew Orlowski, la anekdoto montras ke “Google ne estas “aŭtenta” sed “sintezema”: Pridemando ne nepre indikas la ĉefan referencon pri la temo, sed ĝian difinon plej larĝe ligitan kiel referencon. Tiu fenomeno ankaŭ plifortigas la leĝaron pri aŭtorrajto, kiu malpermesas la retan eldonon de protektitaj verkaĵoj. Demando pri Raoul Vaneigem ĝuste vidigas kelkajn el liaj tekstoj (pluraj el liaj libroj estas rethaveblaj), vi nur elpetos, por la plimulto de la aŭtoroj, inviton al akirado de iliaj verkoj, kaj plejbonkaze, recenzon de libro faritan de retano. Situacio komparebla kun tiu de biblioteko kiu, devanta rezigni pri senpaga pruntedonado de libroj, nur proponas legoslipojn redaktitajn de ĝiaj membroj.
Tiu manko pri referencaj verkoj helpas la poziciiĝojn sur tiu ideologia ludkampo. Kaj kurioze, tiu simbola povo — ĉi-kapablo superigi sian percepton pri donita temo — estas unu el la malmultnombraj kiuj ankoraŭ eskapas la kutiman strukturon pri povodisdono. La superanta ideologio ne estas superreprezentata, ege male: serĉo pri la nomo de ministro pri enlandaj aferoj ŝatanta malmultekostajn flugojn* gvidos vin al asocioj pri defendo de senpaperuloj; demandata pri aferisto, Google eble neglektos liajn informanoncojn kaj revivigos la memoron pri financaj skandaloj kie li enmiksiĝis. Fakte, la influa povo de la diversaj agantoj dependas ĉefe de la grado kun kiu ili alproprigis al si la Reton: Ne sufiĉas disvolvi retejon, ankaŭ endas scipovi flegi ligojn kun la aliaj retejoj kaj akiri agoskon de “la gravuloj” de la Reto.
Se multaj tiel ĝuas honeste akiritan agnoskon pri siaj verkoj, aliaj scias fake finuzi la mallertojn de la ilo. Keljaj oficejoj iĝis spertaj por starigi, konte de diversaj influasocioj, informretejojn kies enhavo unuavide aspektas kiel informagentejaj depeŝoj. Tiu ŝajnobjektiveco ofte sufiĉas por erarigi retanon, kiu, kredante ian informon serioza, estos eble logata referenci ĝin en sia propra retejo... kaj tiel konsenti al ĝi simbolan povon de kiu ĝi poste povos profiti.
Kelkaj sentemaj temoj, kiel genetike modifitaj organismoj aŭ la israela-palestina konflikto, tiel okazigas akran disputon, kie ĉiu klopodas farigi sian ideologion “pli legitima” en la okuloj de Google. Tiom ke la respondeculo pri iu referenca retejo — en la okuloj de tiu serĉilo almenaŭ — supriziĝis kiam siaspeca komerco-peranto kontaktis lin: “Min interesas aĉeti intertekstajn ligilojn sur via retejo por helpvarbi la retejojn de miaj klientoj. Tiuj ligiloj ne bezonas esti starigitaj sur via retejo, ni fakte ne esperas efekton en formo de rektaj vizitoj. Via retejo estas ŝatata de la serĉiloj, do tiuj ligiloj povus kreskigi la videblecon de tiuj retejoj ĉe la serĉiloj.” Inter siaj klientoj tiu spertulo pri fameco menciis financajn retejojn, vojaĝvendistojn kaj farmaciajn entreprenojn.
Estas sendube fronte al ĉiuj demandoj kun politika karaktero, pri kiuj radikale malsamaj vidpunktoj ekzistas sur la reto, ke Google vere montras siajn limojn: ĝiaj matematikaj kriterioj povas fakte favori kelkajn opiniojn kaj atribui neindan taŭgecon al verkaĵoj spegulantaj nur la vidpunkton de kelkuloj. La pozicio kaj superreprenzenteco kiujn ĝuis la “frualiĝintoj” sur la Reto, la denseco de la ligoj kiujn ili flegas (interalie tra la ĉefe usona fenomeno de la retkajeroj) malkaŝas la nunajn “pensmastrojn” de Google. Certe la ilo brile montris ke ĝi taŭgas por teĥnikaj aŭ praktikaj kialoj. Sed ekzistas fakoj kie la celtrafeco ne estas algoritme atingebla.
Pierre LAZULY