Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La 1-an de decembro, la projekto de israel-palestina akordo devus fine esti subskribita en Ĝenevo. (Vidu la precipajn punktojn de la ĝeneva akordo“Sendependa palestina ŝtato apud Israelo”.) Post tri jaroj da premsonĝo, ĝi aperas iel kvazaŭ revo. Nenio tamen pruvas ke ĝi realiĝos. Ĝia anonco provokis kontraŭmanifestadon ĉe la israela dekstrularo. Kaj certaj palestinaj grupoj denuncis forlason de la “principoj”, unuavice de la rajto je reveno de la rifuĝintoj.
Tamen, la akordo jam vekis antaŭe rezignajn opiniojn. Per sia nura ekzisto, ĝi pruvas ke la paco eblas, kaj ke ekzistas partneroj por fari ĝin. En Israelo, la sukcesa homamasiĝo por la oka datreveno de la murdo al Itzhac Rabin, la opiniesprimoj de eksgeneraloj kaj ĉefoj de sekreta servo, same kiel tiu de la nuna stabestro atestas: okazas dinamiko. En Palestino, Ĝenevo ĝuas kreskantan subtenon sine de la Aŭtoritato, de la Fatah, de la Tanzim kaj de iliaj simpatiantoj.
Eĉ antaŭ ĝia oficiala subskribo, la akordo fariĝis jam grava faktoro de la proksimorienta politiko: ĝia eĥo senteblas ankaŭ en la “unuflankaj gestoj” anoncitaj de la ĉefministro Ariel Sharon, en la renkontiĝo planita por fine de novembro kun lia palestina samrangulo Ahmed Korej kaj en la intertraktado pri nova militpaŭzo.
JEN PLI OL JARCENTO daŭras la israel-palestina konflikto. Ĝi kaŭzis la morton de dekmiloj da homoj ambaŭflanke, la translokadon de milionoj da palestinanoj kaj la malŝparon de gigantaj resursoj, kiuj devintus esti uzataj por pli pozitivaj celoj. La fakto, ke ĝi ankoraŭ daŭras, montras la kompleksecon kaj inteson de ĝiaj komponantoj — naciaj, religiaj kaj historiaj, el kiuj ĉiu sola sufiĉus por nutri ĝin.
La israela okupacio ne estas ordinara: ĝi pretendas havi religian kaj historian pravecon, kaj, farante tion, ĝi ofte forgesas la moralajn kaj humanajn kondutokodojn. La palestinanoj siavice kredas, ke tiu okupacio celas eterniĝi kaj nei ilin. Pro tio, ilia nacia movado ankaŭ ofte prezentis religiajn aŭ historiajn argumentojn por pravigi sian luktadon kontraŭ la israela okupacio.
Ju pli la konflikto ardiĝas, des pli ambaŭ popoloj rifuĝas malantaŭ siaj propraj historiaj kaj religiaj rakontoj, kaj des pli la reiligiaj movadoj fortiĝas ambaŭflanke. Kaj des pli la popoloj, perdante ĉian esperon, tradukas sian koleron al sanga milito, dum la politikistoj de ambaŭ tendaroj atentas ne fari kuraĝajn decidojn kiuj kapablus renaski la esperon kaj krei pozitivan horizonton kiu denove ebligos estonton.
Sen atenti la iluziojn de la israelanoj kaj de iliaj aliancanoj, la palestina popolo decidis fari liberigan militon por akiri liberecon kiun ĝuas la ceteraj popoloj. Ili luktas kontraŭ okupacio kiu aĉas kiel ĉiuj aliaj. Pretendi ke la israela okupacio estas iel pli “humana” aŭ pli “civilizita” ne rezistas al racia pripensado kaj montras tendencan vizion.
Ĉiu povas konstati la perŝtupan akriĝon kaj intensiĝon de la konflikto, kiu estas ironie akompanata de la konvinkiĝo — montrata de la gvidantoj de ambaŭ tendaroj — ke neniam venos decida venko aŭ milita solvo. La reganta logiko estas tiu de la “ekvilibro de la teroro”. Ties daŭrigo povas konduki nur al pli da mortoj, da suferoj kaj da malamo.
Tiu situacio igas la ĝenevajn akordojn aparte bonvenaj. Ili aperas trafe. Tiu dokumento, subskribita de tre rimarkata grupo de palestinanoj kaj de israelanoj, proponas al la du popoloj akcepteblan alternativon por ambaŭ al la nuna realeco. Certe, tiu alternativo estos vidata de neniu el la du tendaroj kiel perfekte justa, kaj kondukos eĉ al portempa sento de maljusteco. Estas ankaŭ vere ke neniu el la du partioj povos senti sin komplete venkanto, ĉar temas pri akordo bazita sur kompromiso, por kiu ĉiu faris sian parton da vojo. La morala bazo de tia akordo estas la serĉo de racia solvo, kiu engaĝu ambaŭ tendarojn, kaj kiu celas fini la mortigojn, la venĝojn kaj la malamon.
Dum la tuta daŭro de la israel-palestina konflikto, kaj spite al ĝia komplekseco, ekzistis ĉiam humanismaj fluoj kapablaj, transe de la ĉiutaga realeco kaj de la rektaj politikaj trudoj, imagi estontecon kiu konsideru la fundamentajn interesojn de ambaŭ popoloj. En tiu estonteco, la palestina popolo akiru sian sendependecon kaj konstruu ŝtaton en kiu ĝi povu disvolvi siajn ekonomiajn, kulturajn kaj socialajn instituciojn. Ĝi tiel turnus la paĝon de jaroj da suferoj kaj da senposedigo por aliĝi al la ĝenerala proceso de disvolviĝo. La israela popolo estus siavice en kondiĉo vivi en sekureco, libera de ĉia ekstera ekzistominaco. Ĝi povus liberigi sin de la ŝarĝo de okupacio kaj redirekti siajn resursojn, dediĉitajn ĝis nun al la konflikto, al disvolvigo kiun profitus ambaŭ popoloj kaj la tuta Proksim-Oriento.
La anonco de la ĝeneva akordo levis multajn demandojn: kial tia akordo? Kian valoron havas la subskribo de individuoj sen ajna oficiala mandato? Kial nun? Ĉiuj ĉi demandoj estas seriozaj kaj kompreneblaj.
La serĉo de solvo estis la precipa zorgo de multaj politikaj personuloj, precipe de tiuj kiuj pensas ke la alfrontiĝo ne solveblas per militaj rimedoj, sed jes ja per seriozaj intertraktadoj. La diskutoj de Taba (en januaro 2001) konstituis gravegan momenton en la historio de la konflikto, dum kiu ambaŭ partioj plej proksimiĝis al solvo. Malbonŝance, la pintkunveno okazis tro malfrue. Israelo troviĝis tiam antaŭ elektoj, kaj la anoncita venkonto estis arda kaj decida oponanto al ĉia akordo kun la Organizo de Liberigo de Palestino (OLP).
Estus tamen eraro ignori la progreson kiu okazis en Taba. Post la pinto, ĉiu partio daŭrigis sian laboron identigi la kadron kaj la enhavon de la paco projektata de la alia, kaj redakti klaran tekston kiu povus fariĝi la bazo de estonta oficiala akordo. Tuj post Taba, mi renkontis Josi Bejlin [israela eksministro pri justico] kaj proponis al li ke la subtenantoj de paca solvo de la konflikto ellaboru akordon kiu difinu komunan programon por ĉiuj pacaj fortoj de ambaŭ flankoj. Li aprobis.
La perŝtupa akriĝo de la perforto frustris kaj malesperigis tiujn kiuj kredis pri intertraktata solvo. Por alfronti tiun situacion, nepris surtabligi ĉiujn grandajn dolorajn demandojn kaj trakti ilin cele al solvo. Jen la argumentado kiu kondukis al la iniciato de Ĝenevo. Post fino de la dokumento, ĝi estis tuj publikigita. La momento de la anonco ne estis elektita pro politikaj kalkuloj, sed por montri kiom eble rapide, ke akordo eblas. Certe la tempa precizeco gravas, sed tio ne estis nia precipa motivo.
La ĝeneva iniciato estas vizio fondita sur la racieco kaj la sincera volo atingi solvon. Tiun vizion ni prezentas al la politikistoj kiel al la intelektuloj kaj al la publiko por ke la du popoloj povu mem decidi pri sia propra destino. Tiu travideblo kaj tiu larĝa disvastigo estas esence gravaj, ĉar, se la politikistoj estas eble ostaĝoj de ideologioj kaj de antaŭjuĝoj, la publiko siavice perceptas ofte pli klare la vojon de pli bona estonto. Ĉar ni ne prezentas oficialan institucion, ni provas pavimi la vojon de ekvilibra politika solvo, fondita sur alirebla justeco. En tiu spirito, la publika reago indikos klare al la politikaj gvidantoj, ke tiu solvo estas akceptebla. Kaj tio liberigos ilin de siaj imagitaj trudoj.
La eksterordinara graveco de la ĝenevaj akordoj devenas de tio ke ili intervenas en tre kompleksa momento, dominata de kolero kaj malfido, kaj en kiu la duŝtata perspektivo estas serioze minacata. Ĉar la disponoj faritaj de la israela ekstremdekstro kreas surloke faktojn kiuj malebligas la kreadon de palestina ŝtato apud la israela ŝtato.
La disvolvo de ekzistantaj kolonioj kaj la konstruado de novaj, la konstruadon de rasisma separ-murego — kiu transformas la palestinajn urbojn kaj vilaĝojn al getoj kaj konfiskas centojn da hektaroj da palestina tero-, la pli drasta estriĝo sur Jerusalemo por akcenti ties judigon: jen disponoj gvidataj de ideologio kiu reĵetas — per principo — ĉian repaciĝon kaj ĉian ekvilibran solvon.
Tiel restus nur du eblaj solvoj, ambaŭ ne akcepteblaj por la grandega plimulto de la israelanoj, inkluzive de tiuj kun kiuj ni subskribis nian akordon. La unua estas dunacia ŝtato, kaj la dua — ve! pli probable — estas reciproka reĵeto, per kiu la ekzisto de unu popolo postulas la ekskludon de la alia, kio eternigus la konflikton. Tiu lasta opcio trovis ĉiam, ambaŭflanke, subtenantojn, kiuj pravigus ĝin utiligante la historion, la religion aŭ la ideologion, precipe kun israela registaro movata de la iluzio de potenco bazita sur milita supereco. Malfeliĉe, ĉio indikas ke tiu vojo kondukos nur al novaj kaj neimageblaj pintoj de konflikto kaj de sufero.
En tiuj kondiĉoj, nepriĝis fari la iniciaton proponi al ambaŭ popoloj realisman eliron el la nuna realeco de malespero kaj frustro, al estonto de espero kaj optimismo.
Nia tasko estas nun trovi kompetentajn partnerojn en ambaŭ tendaroj por transformi tiun iniciaton en oficialan akordon. La ironio estas, ke palestina partnero jam ekzistas, dum mankas lia israela samrangulo. Unuflanke, la prezidanto Jaser Arafat sendas pozitivajn signojn favore al la dialogo kaj kuraĝigas nian klopodon kiel utilan entreprenon. Aliflanke, la israela ĉefministro lanĉas violentajn atakojn kontraŭ la akordon kaj ties subskribintojn, kaj uzas sian diplomatian maŝinon por subfosi la projekton. Membro de la registara koalicio eĉ postulis la ekzekutadon de israelaj subskribintoj de tiu dokumento!
La internacia komunumo havas la respondecon krei etoson favoran al la transformado de tiu ĝeneva akordo en oficialan traktaton. La internaciaj fortoj kiuj ĉiam instigis nin serĉi la pacon devas nun subteni niajn klopodojn por atingi tiun noblan celon.
Kadura FARES.