Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Kiam Samuel Huntington festis Leninon

LA POLITIKA ORDO EN LA TRANSIRAJ SOCIOJ: aprinta en 1968, tiu libro de Samuel Huntington estas ankoraŭ instruata en Usono kiel klasikulo de la sociaj sciencoj.* Koncerne la nation building, ĝi estas instru-riĉa, eĉ por la konsilantoj de s-ro George W. Bush. La aŭtoro abomenas la naivecon de la “idealistoj” kiuj certas pri la emo de la Sudaj popoloj imiti la “usonan modelon”.

* Samuel Huntington: “Political Order in Changing Societies”, Yale University Press, 1968. La sekvaj citaĵoj estas prenitaj el tiu ĉi verko.

Kontraste al kion gurdas ĉiuj usonaj prezidantoj, “la usona modelo havas malmulton por proponi al la moderniĝantaj landoj”, klarigas li. “la usona revolucio ne estis socia revolucio kiel la franca, la rusa, la ĉina, la meksika aŭ la kuba; ĝi estis sendependiga milito. Tamen, ĝi ne estis sendependiga milito farata de la aŭtoktonoj kontraŭ eksterlandaj konkerantoj, sed milito de koloniistoj kontraŭ ilia devenlando. La vera komparo estus pli ĝuste tiu de francaj koloniistoj kontraŭ la Respubliko aŭ de rodezianoj kontraŭ la Unuiĝinta Reĝlando”. Malfacilas esti pli kruela...

Privilegiante la rolon de la politikaj institucioj, Huntington refutas la ideon de John F. Kennedy (poste subtenata de la prezidantoj Carter kaj Clinton), ke komerco, kresko, paco kaj demokratio evoluas en perfekta akordo. Por li, male, la “politika moderneco” ne estas variablo por alĝustigi la “ekonomian disvolvigon”. Nu, “en la moderniĝantaj landoj kaj kie la registaro dependas de kontestantaj intelektuloj, de malobeemaj koloneloj kaj de studentaj huliganoj”, mankas la aŭtoritato. Kaj jen pro kio unuavice profitas la “komunismo”.

La esploro de Huntington, tre detale prilaborita, baziĝas sur kaskado da ekzemploj kaj da statistikaj kalkuloj. Kiu zorgas unuavice pri “stabileco” kaj pri socia ordo, devas konkludi el ĝi ke Usono ne nepre havas intereson favori la disvolviĝon de la malriĉaj landoj. Cetere, la ideo, ke la malriĉeco nutras la perforton, ŝajnas al Huntington simplisma: “Se la malriĉaj landoj ŝajnas malstabilaj, tio okazas ne ĉar ili estas malriĉaj, sed ĉar ili provas fariĝi riĉaj. Pure tradicia socio estus samtempe malriĉa, malklera kaj stabila.”

Kaj la aŭtoro uzas la klasigojn de la Monda Banko, tiam komplete adoptinta la ideojn kiujn li kontraŭbatalas (tiujn kiuj asociigas lukton por la “demokratio” kaj disvolvigon), por pruvi ke la mizeraj landoj estas en realo pli trankvilaj — tio estas: malpli minacataj de la “komunismo” — ol tiuj kies kresko eksplodas. En 1966, ekzemple, “la probableco de ribelo en tiuj latinamerikaj landoj kiuj ne estis malriĉaj, estis duoble pli alta ol tiu de la malriĉaj landoj”.

Do, kiam Kennedy lanĉas siajn junajn “volontulojn de la paco” (Peace Corps) por sturmi la naciojn de la tria mondo klarigante ke, “en la subevoluintaj regionoj, nia malamiko ne estas la sovetaj helpo aŭ komerco, sed la malriĉeco, la malespero, la stagnado”*, lia kritikanto de Harvard estas tre skeptika pri la efikoj de tia diagnozo por la usonaj geostrategiaj interesoj.

* Cit. de André Kaspi: “Kennedy ou les mille jours d’un président” [Kennedy aŭ la mil jaroj de prezidanto], Armand Colin, Parizo, 1993.

Cetere, la “demokratio” ne estas lia precipa zorgo. Ofte necesas elekto: “Kiel la eŭropaj regnoj en la 17a jarcento, la neokcidentaj landoj povas havi la politikan moderniĝon aŭ la demokratian plurismon, sed, ĝenerale, ne ambaŭ samtempe.” Richelieu, Mazarin, la fino de la ribelaj grupoj, de la Frondo kaj de la dueloj apenaŭ imageblas sen la absoluta monarkio. En 1975, en raporto de la Triflanka Komisiono pri la okcidentaj landoj, Huntington montriĝis tiom obsedata de la ordo ke li skribas: “La efika operacio de demokratia sistemo postulas ĝenerale ian nivelon da apatio kaj de nepartopreno flanke de certaj individuoj kaj grupoj.”* Kaj jen li pensis pri Usono...

* Samuel Huntington: “The Crisis of Democracy” [La krizo de demokratio], New York University Press, Nov-Jorko, 1975.

TRANSE DE AŬTORITATA FILOZOFIO, Huntington defendas sian universitatan ĝardenon. Akcepti la ideon, ke la usoneca demokratio devenas de la ekonomia evoluo, signifus efektive konsenti la subordigitan karakteron de lia fako, la politika scienco. Nu, la profesoro de Harvard rifuzas ke ĝi fariĝu nura helpscienco por la ekonomio kaj por la sociaj fortoj kiujn tiu ekonomio aktivigas. Kaj ĉar li donas prioritaton al la politikaj strukturoj, li samtempe admiras Leninon, teoriiston de la potenco kaj de potencakiro, de partio kaj de la ŝtato (li komparas lin eĉ al Madison), kaj malestimas Markson, “politikan primitivulon”: “Se la ŝtato estas vere, kiel asertas la marksistoj, la “centra komitato de la burĝaro”, tiam ĝi ne valoras multe kiel institucio.”

La unuaj linioj de la libro de Huntington malkaŝis lian obsedon: “La plej grava politika distingo inter la landoj ne rilatas al iliaj formoj de regado, sed al ilia nivelo de regado. (...) Usono, Britio kaj Sovetunio havas malsamajn formojn de regado, sed, en la tri landoj, la registaro regas.”

Hodiaŭ, kiu anstataŭigus en la analizoj de Huntington “komunismo” per “islamismo” estus tentata konkludi ke Usono troviĝas en malbona situacio en Afganio kiel en Irako. Ĝi apenaŭ zorgas pri la politikaj institucioj, ne celas krei plenrajtan nacian registaron, fidas tribojn aŭ ribelajn grupojn, akomodiĝas kun la ĥaoso, subordigas la estontecon — kaj la civilan pacon — al tre hazarda ekonomia ekkresko de la lando kiun ili okupacias. Nu, Huntington opiniis en 1968, ke “la politika funkcio de la komunismo ne estas renversi la registaron, sed plenigi la malplenon lasitan de ĝia foresto”.

Serge HALIMI.