Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Detronigonta Usonon de la unua rango de la sojo-eksportistoj, Brazilo estas la sola el la tri grandaj produktantolandoj kiu leĝe limigis ĝis nun la dissemadon de transgenaj variantoj de tiu leguminozo sur sia teritorio.* Plenfrape trafita de la argentina bankroto*, Monsanto, la usona bioteknologia firmao kiu trustas 80% da mondaj vendoj de genetike modifitaj organismoj (GMO), esperas baldaŭ ricevi dividendojn el la pacienca “strategio de infektado” — laŭ la esprimo de la agronomo s-rino Flavia Londres, animanto de la kampanjo “Por Brazilo sen transgenoj” — kiun ĝi realigis en la suda konuso de la lando.
Septembre, la prezidanto Luiz Inacio “Lula” da Silva, figuro de la alimondismo kaj historia aliancano de la ekologiistoj, promesis “sciencan solvon, ne ideologian” por la kaprompa demando pri la disvastigo de transgenoj, evidente nekontrolebla pro kronikaj mankoj de inspekto-servoj de la ministrejo pri agrikulturo*, de kontraŭleĝaj transgenaj plantejoj en la limzono kun Argentino. Ĉar la banaligo de la GMO ne okazigis debatojn en la najbara lando, Monsanto trudis sian monopolon pri sojosemoj sur la loka merkato. Jam de ses jaroj, ĝia varianto Roundup Ready, pro genetika manipulado eltenanta la herbicidon Roundup, fonto de preskaŭ 50% de ĝia tuta spezo, nutras intensan kontrabandon destinitan al la limregionaj brazilaj ŝtatoj.
Fronte al heredaĵo aparte malkomforte mastrumebla, la brazila prezidanto transdonis al la parlamento, la 31an de oktobro 2003, leĝproponon por krei Nacian Konsilejon pri Biosekureco, konsistontan el dek-du ministroj kaj taskotan lastinstance decidi pri ĉiuj demandoj pri la GMO. Aktivulino de la sindikato de la seringueiros (kolektistoj de latekso de la heveoj) de Amazonio dum la tempo de Chico Mendes, la ekologiista gvidanto murdita en decembro 1988, s-rino Marina Silva, la ministro pri medio, savis ĉion ankoraŭ saveblan de la principo de antaŭzorgo, kiu estas cetere enskribita en la konstitucio kaj kiu konservas la eblecon postuli esploradon de la sekvoj antaŭ ol procedi al eksperimentaj kulturoj aŭ al komercigo de transgenaj vegetaĵoj.
Tamen, la fakto ke al la posteno de raportisto pri la leĝpropono nomumiĝis la federacia deputito de la Komunista Partio de Brazilo (PC do Brasil, maŭisma), s-ro Aldo Rebelo, konata pro sia favoro al la GMO, certe faciligos la adopton de amendoj kiuj minacas konsiderinde redukti la prerogativojn de la ministrejo pri medio.
Regata de la ministro pri agrikulturo, s-ro Roberto Rodrigues, prezidinto de la Brazila Asocio pri Agrokomerco kaj mem proprietulo de plantejo de sojo de 4.000 hektaroj en la ŝtato Maranhão, en la regiono Nordeste, la tre influa premgrupo de la grandaj agrikulturistoj jam kaŭzis malfacilojn al la principo de antaŭzorgo, pri kiu la prezidanto deklaris sin garantianto antaŭ sia elekto. Fakte, pro premo de la sola ekonomia sektoro ŝparita de la recesio, la ŝatestro suspendis, en marto, la moratorion pri la GMO per “provizora dispono”* — senprobleme aprobita de la parlamento-, kiu permesas la komercigon de la rikolto — tiam okazanta — de la transgena sojo. Kaj tio spite kaj moke al la validaj juraj decidoj: sekve al plendo kune farita de la Instituto pri Defendo de la Konsumantoj (Idec) kaj Greenpeace, konserva dispozicio dekretita en septembro 1998 de federacia juĝisto, limigas, atende de oficiala raporto pri sekvoj por la medio, la uzadon de GMO en la eksperimentaj plantejoj sub publika kontrolo. Alia “provizora dispono” aperinta la 25an de septembro 2003 en la Oficiala Ĵurnalo, esence larĝigis la breĉon. Ĝi nuligos la malpermeson de kulturado de transgenaj variaĵoj — temas pri tiuj patentitaj de Monsanto, ĉar ili estas la sole disponeblaj en Brazilo, kaj kies semadoj komencis en oktobro — ĝis la venonta rikolto, kies vendo estas ankaŭ liberigita.
Por profiti la faktan amnistion kiu proponiĝis al ili, la kontraŭleĝaj agrikulturistoj devas engaĝi sin, en dokumento nomata “tempolimo por alĝustigo de la konduto”, preni siajn transgenajn semojn el siaj propraj grajnrezervoj.* Krome, en la sama registro de piaj promesoj, la senpunigita sojo rajtos esti vendata nur en la ŝtato en kiu ĝi estis rikoltita. La malobeantoj riskas — virtuale — monpunojn kaj blokadon de kreditoj en publikaj bankoj.
En la ŝtato Rio Grande do Sul, centro de la semkomercaĉo, la agrokulturistoj konvertitaj al Roundup Ready, pro la ŝparo de herbicidoj kiun ĝi ebligas, organizis manifestacion per traktoroj por saluti la decidon de la registaro. Anstataŭ esti limigita al la suda regiono, la plej tuŝita de “infektado” malfacile taksebla manke de kontroloj, la kontraŭleĝa komerco, kuraĝigita de perspektivo de baldaŭa nova leĝo, etendiĝas nun al la nordo de la lando. Laŭ la ministrejo pri agrikulturo, de 13% ĝis 14% de la venonta sojorikolto estos transgena.
“La sojo-produktistoj de Rio Grande do Sul eksportas laŭleĝe la transgenajn grajnojn loze al la aliaj ŝtatoj. Sufiĉas pagi la imposton pri cirkulado de varoj”, klarigas s-ro Iwao Miyamoto, prezidanto de la Brazila Asocio pri Semoj.* La indianoj Caigangues de Cacique Doble, 400 kilometrojn de Portalegro, decidis siavice, malkaŝe spiti la malpermeson kultivi GMO-n en la indiĝenaj rezervejoj. “Ni ne povas esti malavantaĝe traktataj kompare kun la blankuloj”, proklamas ilia juna ĉefo, 22jara, s-ro Jacson Silveira.* Lia komunumo ekspluatas kolektive milon da hektaroj priplantitaj de tri jaroj per transgena sojo.
Marĝenigitaj de la politiko de ‘faktoj jam ne ŝanĝeblaj’, la mediprotektantoj kaj iliaj aliancanoj ribelis. Amiko de s-ro José Bové kaj ano de la nacia kunordigado de la Movado de la Senteruloj (MST), s-ro João Pedro Stedile kvalifikis la regnestron “politike transgena”. Iama guberniestro de la ŝtato Amapa kaj obstina defendanto de la daŭrigebla disvolvigo en Amazonio, s-ro João Capiberibe, de la Brazila Socialista Partio, demisiis de sia ofico de vicgvidanto de la prezidanta plimulto en la senato. Federacia deputito, iama gerilano kaj fondinto de la Verda Partio, kiun li poste forlasis, s-ro Fernando Gabeira, siavice forlasis la Partion de la Laboristoj, kies historia ĉefo estas “Lula”. “Mia revo ne finiĝis, sed mi konfesas ke mi trompiĝis je revo”, li deklaris al la tribuno de la asembleo, kiam li oficiale anoncis la rompon.
Ĉar la ministrino pri medio, ikono de la internacia verda movado, daŭre estas trudata fari kontraŭvolajn decidojn, ne nur pri la GMO kaj la importado de uzitaj pneŭmatikoj, sed ankaŭ pri la Nacia Plano pri Disvolvo de Amazonio, kiu superbe ignoras la potencialajn atencojn al la ekosistemoj de la planitaj infrastrukturaj projektoj. Krome, la prezidanta dekreto de marto 2003, kiu reguligas la devigan etikedadon de produktoj entenantaj pli ol 1% da GMO, restis morta teksto.
La grumblado de la adeptoj de s-rino Marina Silva laŭtiĝis denove post la nomumado, laŭ prezidanta instigo, de s-ro Paulo Pimenta, federacia deputito (PT) de Rio Grande so Sul, kiel raportisto pri la dua “provizora dispono” pri sojo. Lastatempe konvertiĝinta al la ideo de totala liberigo de transgena sojo, s-ro Pimenta ĵus partoprenis, kune kun sep brazilaj parlamentanoj, en gvidata vizito al la instalaĵoj de Monsanto en Sankta Luizo, en la usona ŝtato Misurio. “La kuboj jam ĵetiĝis”, koncize konstatis alia deputito de la PT, s-ro Adao Preto, reprezentanto de la etkampularo de la Sudo.
Malkovrita en la jaroj 1960 de la oleproduktantoj de Rio Grande do Sul, la brazila “verda oro”, plej granda ero de eksportado*, intertempe konkeris la fertilajn “malvajn terojn” de Parana kaj de Mato Grosso do Sul, la savanojn de la centra altebenaĵo kaj de Amazonio ĝis Roraima, la plej norda ŝtato de la regno, kaj kovras hodiaŭ preskaŭ 20 milionojn da hektaroj. Portata de la alta konjunkturo de la kurzoj ĉe la borso de Ĉikago, pro la sekeco kiu damaĝas de du jaroj la usonajn produktregionojn, ĝia fulma progreso reprezentas nun plian minacon por la amazonia praarbaro, detruata jam de tri jardekoj per la antaŭeniĝo de la “agrikultura limo”.
Elektita en 2002 guberniestro de Mato Grosso, s-ro Blairo Maggi, la “soja reĝo”, enkorpigas la sukceson de la “kulturebligisto”: li estas la unua monda individua produktanto, kun kelkaj 300.000 tunoj da greno rikoltitaj ĉi-jare en liaj fazendas.
Ĉu la merkato, kiel profetis la brazila ministro pri agrikulturo, “determinos kion la lando devas produkti”? Fine de oktobro, dum la 21a patrona kunveno Brazilo-Germanio, okazinta en Goiania, la ĉefurbo de la ŝtato Goias, en la centro de la lando, s-rino Renate Künast, germana ministro pri defendo de la konsumanto kaj pri agrikulturo, elvokis senindulge la rifuzon de GMO de 70% de ŝiaj samlandanoj. “Kiu kultivas transgenajn produktojn”, ŝi precizigis, “devos adaptiĝi al la rigidaj reguloj de la eŭropa merkato.”* Inter alie, la “propra sistemo” starigita de Carrefour en tiu regiono estas en danĝero. Nu, Nederlando kaj Francio absorbas 50% de la brazilaj eksportoj de sojo-rekrementoj destinitaj al bestnutraĵo.
Monsanto, certe detalege subfosis la terenon*. Konata pro siaj rigoraj metodoj spioni kaj persekuti eblajn fraŭdajn agrikulturistojn en Usono kaj Kanado, la kompanio bone gardis sin sendi siajn privatajn detektivojn post la kaŝaj utiligantoj de la Roundup Ready en Brazilo. La horo ankoraŭ ne venis por postuli de ili sukajn patentoprofitojn, kion ĝia patento rajtigas ĝin fari. Intertempe, ĝia “strategio de infektado” apogas sin sur reklamkampanjoj, nacinivele orkestrataj dum la sezono de semado, laŭdegantaj la ege mirindan reduktadon de la produktokostoj danke al uzo de la bioteknologio.
La estro de la GMO faris cetere, 1997, akordon pri teknika kunlaborado kun la publika societo Embrapa (Brazila entrepreno pri agrikulturaj esploradoj), pri ellaborado de gamo da transgenaj sojosemoj adaptitaj al la diverseco de la brazilaj grundoj. La disponaĵo de antaŭkonkero estis finfarita per la inaŭguro, en 2001, proksime de Salvadoro de Bahio, de fabriko, la plej granda de la grupo ekster Usono, kiu faras ĝuste tiun Roundup. La Fonduso por disvolvado de la Nordeste (Finor) financis per 80 milionoj da eŭroj la komencan investadon de 300 milionoj da eŭroj.
Tamen, Monsanto ankoraŭ ne gajnis la partion. La leĝdona asembleo de Parana aprobis per grandega plimulto, la 14an de oktobro, la malpermeson, ĝis la 31a de decembro 2006, de “la kultivado, manipulado (escepte de allasitaj eksperimentaj kulturoj), importado, industriigo kaj komercigo de GMO” sur la tuta teritorio de la ŝtato, ĉe la limo kun Argentino. Ekvalida la 27an de oktobro 2003 kaj jam kontestata per apelacioj de agrikulturistaj sindikatoj ĉe la supera federacia tribunalo de Braziljo, la leĝo aplikiĝas precipe al la haveno Paranagua, ĉefa loko por la brazilaj kaj paragvajaj eksportoj de sojo, kie komencis testoj por detekti la kargojn de malpermesita transgena greno. Ĉu simpla honorbatalo aŭ antaŭsigno de daŭrema gerilo?
Jean-Jacques SEVILLA.